BBC kaj Esperanto
"Planet Word" estas ekzemplo de la popolkleriga laboro kiu donis tiom da prestiĝo al BBC. Ĝi estas ĝisfunde ellaborita kaj ĝisdata, tamen facile digestebla. La enhavo estas "la rakonto pri la lingvo ekde la unuaj gruntoj ĝis Twitter kaj plu". La kvin partoj de la serio (respondantaj al kvin ĉapitroj de la libro) estas jenaj:
- Originoj (nomita "Babelo" en la televido): iom pri la genetikaj antaŭkondiĉoj de lingvo, pri manaj lingvoj kaj lingvodiverseco
- Identeco: purismo, lingvoestingado, judaj lingvoj, dialektoj
- Uzoj kaj misuzoj: sakrado, slango, ĵargonoj
- Disvastigi la vorton: la historio de skribo kaj vortaroj
- La povo kaj la gloro: poezio kaj propagando.
Ĉu oni povas eviti paroli pri Esperanto en tia kunteksto? Tute ne. Ŝajnas eĉ ke Stephen Fry eklernis la lingvon. En Cannes, Francio, Oktobre de 2010, li faris intervjuon pri la farota televidaĵo, kie je minuto 9:40 li mencias ke li esploros ankaŭ artefaritajn lingvojn kaj studos Esperanton. La serio ankaŭ traktas Esperanton, tamen ne en la tondaĵoj videblaj per Youtube aŭ la retejo de BBC.
En la televidaĵo, Esperanto estas menciita unuafoje fine de la unua epizodo. Tie Fry demandas al interpretistino ĉu ne estus multe pli bone se ĉiuj parolus nur unu saman lingvon, ekzemple Esperanton – kaj la interpretistino kompreneble tuj vigle rifuzas, insistante ke ne temas pri tio ke ŝi perdus sian laboron. En la libra versio, la nomo Esperanto ne aperas tie.
Ĉar Davidson kaj Fry absolute ne estas malamikoj de Esperanto, kiel tiu interligo al unulingvismo suspektigis al Nijl Blonstein. Esperanto estas amplekse traktata en la dua epizodo/ĉapitro "Identeco"; jen la titoloj de la subĉapitroj kaj ilia paĝonombro:
- Inter la Turkanoj (Afrika tribo, ĉe la lagego Turkana <6 paĝoj)
- La Akhoj (en norda Tajlando – 5 paĝoj)
- La Irlanda (16 paĝoj)
- "Nipperlings" kaj "waterstuff" (pri purismo en la Angla – 4 paĝoj)
- Vi diras "oïl", mi diras "oc" (Franca lingvoimperiismo en Provenco [kaj Angla en Kimrio] – 8 paĝoj)
- Parlez-vous Franglais? (<4 paĝoj)
- La pluvivo de la Eŭska (2 paĝoj)
- La rakonto pri la Hebrea (6 paĝoj)
- La Jida (<6 paĝoj)
- Esperanto: lingvo kaj utopio (>6 paĝoj)
- Globiŝo (>2 paĝoj)
- Klingono (6 paĝoj)
- Dialektoj kaj akĉentoj (<10 paĝoj)
Aparte interese estas ke Esperanto menciiĝas jam en la subĉapitro pri la Jida, kie la homaranismo de Zamenhof estas nomita "speco de mistika humanismo", tute sendistancige. Ankaŭ "utopio" en la subĉapitro dediĉita al Esperanto evidentiĝas kiel neŭtrala aŭ pozitiva vorto en la kunteksto. La nivelo de informiteco estas same altega kiel en la resto de la libro, kio estas vera kaj rara ĝuo – eĉ la supersignoj en la ekzemplaj frazoj estas ĝuste metitaj! La rezulto de "la tri principoj de internacia vortaro, regula gramatiko kaj vortofarado per afiksoj" estas nomata "a bit of a rag bag", t.e. "iom kiel miksamaso", sed tio estas la plej negative interpretebla esprimo uzita. La parolantaro estas taksita je "io ajn inter 10.000 kaj 2 milionoj da homoj tutmonde", kaj la idealisma fono ĉie estas tre respekte priparolata. Krom la familio Zamenhof, estas menciitaj George Soros, Petr Ginz (kaj lige kun li, la Israela astronaŭto Ilan Ramon), William Auld (kompreneble), Baldur Ragnarsson kaj K. Kalocsay (sur ilustraĵo, kiel tradukinto de "Reĝo Lear").
Oni kompreneble povus mencii multajn sciindajn informojn nepriparolitajn, ekzemple la persekutojn ankaŭ de ne-Judaj Esperantistoj kaj, aliflanke, la ne sensukcesajn klopodojn de UEA ĉe UN. Aŭ denaskajn parolantojn – multe da spaco estas dediĉita al la lingvisto kiu eksperimente paroladis Klingonon kun sia filo. Por tiaj informoj tamen ne nur mankus spaco; la tuta libro tute simple kaj kompreneble estas verkita el Brita perspektivo – notu la longan subĉapitron pri la lingvaj kondiĉoj en Irlando. La Brita perspektivo ankaŭ montriĝas en ĉapitro 5, kie estas priparolita la rilato inter George Orwell kaj Lanti. (Tiu informo ŝajne ne estas en la filmo).
Ĉu estas malavantaĝo ke la libro mencias ankaŭ Globiŝon kaj Klingonon? Nu, fakte klare evidentiĝas ke Globiŝo estas ne nur negoca lingvo, sed entute pli negoco ol lingvo: la inventinto ĵaluze postulas aŭtorrajton pri ĝi. (Ŝajnas ke homoj volonte pagas por lerni paroli la Anglan pli malbone). Ankaŭ Klingono estas aŭtorrajte "protektita", kaj riproĉeblas ke tio ne estas menciita. Tamen, Esperanto prezentiĝas kiel la plej normala lingvo el la tri: nek tiel unuokule afereca kiel Globiŝo, nek tiel ekstermonda kiel Klingono. Krome, estas menciita Na'vi, sed nek Ido nek iu posta nefikcia planlingvo.
Se oni povas iom flankenŝovi sian ĝeniĝon pro la tre Brita perspektivo, la filmo kaj la libro enhavas treege multe da utilaj informoj pri la homa lingvo, la lingvoj de la mondo kaj la aktuala stato de lingvistiko. Tial ili estas spektinda kaj leginda precipe de Esperantistoj. Eble oni devus klopodi por fari subtekstojn en Esperanto por la filmo, ĉar la peno traduki la libron en aliajn lingvojn ne indas sen drastaj ŝanĝoj por adapti la perspektivon.
PS. Se vi miras pri "nipperlings" kaj "waterstuff": estis siatempe propono por pliAngligi "forceps" kaj "hydrogen".