Ĝenerala direktoro de Unesko salutis la kongreson
La solenan inaŭguron de la kongreso enkondukis la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta. Poste estis legita la saluto de la alta protektanto, Gerdi A. Verbeet, prezidanto de la nederlanda parlamento. Ŝi esprimis sian admiron al la sindediĉa entuziasmo de la esperantistoj, kaj gratulis al la 100-jariĝanta UEA, aparte menciante, ke la sidejo de la asocio de pli ol 50 jaroj troviĝas en Nederlando.
La kongresanoj kun ovacio akceptis la specialan mesaĝon senditan al la kongreso de Koichiro Matsuura, la ĝenerala direktoro de Unesko, la organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj por edukado, scienco kaj kulturo. En sia mesaĝo li konstatis, ke lingvoj ĉiam estis en la kerno de la misio de Unesko.
Koichiro Matsuura klare ligis la koncepton de lingvaj rajtoj al la homaj rajtoj, menciante, ke jam en la unua artikolo de la konstitucio de Unesko la graveco de la lingvo estas menciita. La celo de Unesko laŭ tiu artikolo estas antaŭenigi universalan respekton por justeco, por la regado de juro, kaj por homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj "sen distingo pri raso, sekso, lingvo aŭ religio".
La ĝenerala direktoro en sia mesaĝo atentigis, ke Unesko laŭ sia propra naturo estas multlingva organizaĵo, kaj ke multlingvismo nuntempe pli ol iam ajn estas ŝlosila temo por la estonteco de la homaro. Laŭ li, la Universala Kongreso de Esperanto reprezentas unikan kontribuon al la afero de lingva diverseco. "Tial mi deziras al UEA, kaj al la organizantoj kaj partoprenantoj plenan sukceson en la diskutoj", li finis sian saluton.
Poste parolis interalie Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la nepo de la iniciatinto de Esperanto. Li nomis sian avon "avo de ĉiuj esperantistoj". Salutis la kongreson ankaŭ la urbestro de Herzberg, germana urbo kiu oficiale nomas sin "la Esperanto-urbo" kaj donas fortan subtenon al la agado de la lokaj esperantistoj.
Dum la solena inaŭguro estis diskonigita la decido de la komitato igi la multjaran ĝeneralan direktoron de UEA, Simo Milojević, honora membro de la asocio.
- Mi transdonas amason da imagataj ruĝaj tulipoj al la nova honora membro, kiu estas Simo. En la Jarlibro ni kompreneble skribos Simo Milojević. Li kiel komisiito de UEA instruis Esperanton dum pli ol unu jaro en Hinda Unio kaj Nepalo. De 1979 ĝis 1995 li partoprenis ĉiujn Universalajn Kongresojn, kaj estis kunorganizanto de la plej multaj, ĉeforganizanto de multaj, interalie de la jubilea kongreso 1987 en Varsovio, kun pli ol 6 000 partoprenintoj, rakontis Osmo Buller, la nuna ĝenerala direktoro de UEA.
Simo Milojević estis ĝenerala direktoro de UEA de 1983 ĝis 1995. Poste li laboris kiel la ĉefo de la libroservo ĝis la jaro 2002, kiam li pensiiĝis.
La festparoladon pri la centjariĝanta asocio faris la iama prezidanto de la asocio Humphrey Tonkin, kiu konstatis, ke por nova epoko necesas nova asocio, kaj UEA devas adaptiĝi al la evoluo de la socio. Laŭ li, organizaĵoj kiuj kolektas kotizojn por liveri servojn al siaj membroj spertas grandajn problemojn en la tuta mondo.
- Iam oni devis aliĝi al organizaĵo por esti aktiva esperantisto, sed tiel ne estas plu. Eblas lerni rete, legi rete, komuniki rete, kaj fine aperi kiel freŝbakita uzanto de Esperanto kiu neniam eĉ konsciis pri la ekzisto de Esperanto-organizaĵoj. La servoj, kiujn ni proponas, estas nun ofte liverataj senpage kaj pli rapide tra la reto, diris Humphrey Tonkin.
Li tamen ne opiniis, ke UEA pro tio perdas sian gravecon.
- La sola reala servo estas la progresigo de Esperanto. Por tio UEA ekzistas, pro tio ĝi faras sian laboron, ĝi kunigas la membrojn por difinita elo, por disvastigi nian lingvon, li daŭrigis, kaj estis interrompita de aplaŭdoj.
Humphrey Tonkin diris, ke li mem ne aliĝis al UEA por ricevi "servojn", nek por legi la revuon aŭ ricevi jarlibron, sed ĉar li kredas, ke UEA plej bone povas reprezenti la Esperanto-komunumon eksteren.
- Mi ne kontraŭas nian nunan agadon, ni daŭrigu la revuon kaj la kongresojn, ĉar nenio povas plene anstataŭi la personan kontakton. Sed ĉefe ni dediĉu niajn fortojn al la disvastigo de Esperanto, ĉar ju pli da homoj parolas gin, des pli valora ĝi iĝas. Esperanto estas trezoro dividebla sen limo, trezoro ne kaŝata, sed brilanta antaŭ la mondo. Enirante sian duan jarcenton nia kara UEA aŭdigu sian fortan vokon kaj disvastigu sian novan senton per la rimedoj de la nova epoko.
La tuta festparolado de Humphrey Tonkin nun aŭdeblas en Ipernity.
Se laŭ Tonkin la "sola reala servo estas la progresigo de Esperanto", la stagnado de UEA ne estas miraklo, ĉar membroj deziras ion pli realan kontraŭ sia mono. Kaj krome bedaŭrinde ĝuste pri la progresigo de Esperanto UEA ne estas aparte sukcesa. La progresantaj kampoj kiel ekzemple muziko, renkontiĝoj aŭ interreto estas ĝuste tiuj kampoj, kie UEA kaj ties landaj asocioj ne faras grandajn kontribuojn al la kresko de Esperantujo.
Mi krome ne kredas, ke UEA "plej bone reprezentas la Esperanto-komunumon eksteren". Tro malofte ĝi ekzemple transdonas mesaĝojn al la amaskomunikiloj - kaj se tio okazas, tro ofte oni parolas pri iaj lingvoproblemoj kaj pri la deziro fariĝi mondlingvo. Laŭ la kompreno de la ekstera mondo (kaj laŭ mia propra) gravaj lingvoproblemoj ne plu ekzistas pro la funkciado de la angla. Kaj kiu hodiaŭ paroladas pri la deziro, ke Esperanto fariĝu mondlingvo, tiu facile estas priridata - tro malgranda aspektas la ĝisnuna progreso de Esperanto tiudirekte kaj tro nebula estas la priskribo flanke de la Esperanto-asocioj, laŭ kiu vojo oni venu al la fina celo.
Volonte mi dediĉas min al la disvastigo de Esperanto - sed prefere en kadro adaptita al la hodiaŭa realeco de Esperanto.