Retaj bibliotekoj - konkuro aŭ kompletigo?
La plej granda kaj plej progresinta retbiblioteka projekto en Esperantujo sendube estas la laboro de Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, kiu jam antaŭ kvar jaroj komencis sisteme skani elektitajn erojn el sia enorma kolekto.
En 2007 estis enretigitaj cent skanaĵoj de la tiel nomataj inkunabloj de Esperanto. Temas pri la tute unuaj libroj kaj broŝuroj en Esperanto, aperintaj inter 1887 kaj 1900. Antaŭ iom pli ol du jaroj la unuaj numeroj de revuoj aperis en la reto, kaj lastatempe instaliĝis ampleksigita hejmpaĝo de Internacia Esperanto-Muzeo, kie la kvanto de havebla materialo daŭre kreskas.
Laŭ Herbert Mayer, la ĉefrespondeculo de Internacia Esperanto-Muzeo, la enretigotaj materialoj estas elektitaj interalie laŭ la ofteco de la konsultado, fizika stato kaj ĝenerala haveblo de la materialo, kun konsidero de la kopirajtaj limigoj. Dum la sekva jaro oni planas skani kaj enretigi proksimume tri bretajn metrojn da materialo.
Libera Folio: Ĉu oni povas certi, ke tiuj skanaĵoj restos atingeblaj, aŭ ĉu indus fari kopiojn de ili? Ĉu oni entute rajtas fari kopiojn kaj deponi en alia retejo?
Herbert Mayer: Ĉio estas financata, prizorgata kaj prezentata de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB). Do, estas kvazaŭ centprocenta certeco, ke tiuj materialoj restos "por ĉiam" en la interreto. La skanprojekto antaŭvidas transformon en tekston traserĉeblan en iu posta fazo de la realigo. Aliflanke, ĉiu forsuĉo de vizitoj de sur nia hejmpaĝo pere de prezentado en aliaj hejmpaĝoj malrapidigus la ritmon de la skanprojekto eĉ sen eventuala lezo de kopirajtoj. Aperigado de dokumento kreas novan kopirajton por 20 jaroj favore al la aperiganto. Sed pri tio devus okupiĝi juraj specialistoj.
Dua, ankoraŭ ne tre progresinta projekto de reta biblioteko estas la retejo bretaro.net, kreita de la temo de E@I. Ĝi enhavas multajn elektronikajn librojn, interalie el la kolekto siatempe kreita de Franko Luin, sed la teamo ne aktive skanas malnovajn verkojn. Anstataŭe la retejo proponas al ĉiuj dezirantoj la eblon alŝuti enhavon.
Avertoj pri la graveco de kopirajto troviĝas en la retejo, sed ne klaras, ĉu iu efektive kontrolas, ĉu la alŝutitaj verkoj estas protektataj de kopirajto.
Dum la Universala Kongreso en Kopenhago Jevgenij Gaus, teamano de E@I, mallonge prezentis la projekton.
- Ni ne volas kontraŭlabori nunajn organizaĵojn, ni volas kunlabori, li klarigis.
Tria, pli ambicia projekto estas la Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio, prezentita dum la Hispana Esperanto-Kongreso en julio. Pri ĝi Ana Manero rakontas en ampleksa artikolo, aperinta en Libera Folio.
Libera Folio: Ĉu vi havis kontakton kun Herbert Mayer ĉe Internacia Esperanto-Muzeo? Ĉu ne ekzistas la risko, ke vi faros paralele similajn laborojn? Ĉu eblas iel kunlabori, tiel ke viaj projektoj kompletigus unu la alian?
Ana Manero: Ne, ĝis nun ni ne havis kontakton kun Herbert Mayer. Sed ni scias, ke li komencis bitigi la, ni diru, inkunablojn de nia lingvo, kaj ni komencis per la materialo plej proksima al ni, hispanoj: niaj bultenoj kaj prabultenoj, unuaj libroj eldonitaj en Hispanio, ktp. La diskonigo de la projekto estas, ni esperas, la bazo de estonta kunlaboro aŭ, almenaŭ, de kunordigo, tiel ke ĉiuj laborantaj en similaj projektoj interkonsentu pri tio, kiu bitigu kion. Cetere, vi pravas, ke kunlaboro nepras, ĉar ni estas tre malmultaj kaj la laboro abundas.
Herbert Mayer ĉe Internacia Esperanto-Muzeo opinias la projekton de Hispana Esperanto-Federacio tre interesa, kaj deziras al ĝi sukceson. Se la projekto progresos laŭplane, komuna kunordigo de la skanotaĵoj laŭ li povus esti ebla. Tamen oficiala kunlaboro pro diversaj kialoj ne estas aranĝebla, li diras. Unuavice temas pri tio, ke Internacia Esperanto-Muzeo estas parto de la Aŭstria Nacia Biblioteko (ANB).
- Nia Kolekto de Planlingvoj ĝuas ĉiujn avantaĝojn de granda profesia biblioteko. Tio estas ligita al kostoj, kiujn neniu asocio aŭ privatulo en Esperantujo povas disponigi dum longa tempodaŭro. Sed tiu unika avantaĝo havas ankaŭ kelkajn aliajn konsekvencojn: Ni devas konformi al la procedmanieroj de ANB. Ne eblas mem decidi pri projektoj, sed la projektoj devas esti prezentataj kaj priargumentataj kaj nur post rigora analizo sekvas realigo. Alivorte, ni ne estas komplete liberaj en niaj decidoj, sed dependas en ĉio de ANB, sed ĝuste tiu dependo garantias la konstantan antaŭeniron de nia laboro.
Jam antaŭe esperantistaj aktivuloj kaj asocioj proponis al Internacia Esperanto-Muzeo diversspecajn kunlabor-projektojn, sed tuj sekvis amaso da problemoj teknikaj, juraj, monaj, rakontas Herbert Mayer.
- La amara vero estis, ke neniu el tiuj projektoj realiĝis, ĉar ili estis - rilate al la fortoj de la fervoruloj kaj koncernaj organizoj - tro utopiaj. Mi konscias, ke koncerne al Bitoteko la situacio ŝajnas esti pli bona, antaŭ ĉio pro la progreso de la tekniko. Kaj se ĝi realiĝas ni povas kunordigi la elekton de la skanotaĵoj, se la tuta entrepreno evidentiĝos sufiĉe forta.
Herbert Mayer aludis "novan kopirajton por 20 jaroj". Mi supozas, ke temas pri la datenbanka direktivo de EU ("96/9/EC"), do ne vere pri "kopirajto", kvankam temas pri ekskluziva rajto simila al kopirajto. Diversaj fontoj en la reto mencias "10" aŭ "15" jarojn, ne "20". Ĉiuokaze, tio estas afero nur por EU, ĝis nun. En kelkaj landoj oni povas krei novan "veran" kopirajton per nura kopiado, sed en aliaj ne. "Vera" kopirajto daŭras minimume 50 jarojn preskaŭ ĉie. Evidente, kiel Herbert Mayer jam komentis, "pri tio devus okupiĝi juraj specialistoj". Kompreni la koncernajn leĝojn de nur unu lando estas sufiĉe malfacila.
Laŭ la mallonga prezento ĉi tie, ne estas facile vidi grandan valoron en bretaro.net. Ĝi "proponas al ĉiuj dezirantoj la eblon alŝuti enhavon". Kiel mil aliaj senpagaj retejoj. Kaj por trovi aferojn ekzistas Guglo kaj Vikipedio. Ĉu bretaro.net estas almenaŭ bazita en lando kun pli liberaj leĝoj ol EU kaj Usono? Ekzemple, jen senpaga alŝutejo en Kanado, kie oni ĝis nun rezistis premadon plilongigi kopirajton preter la 50 jaroj preskribitaj de la Konvencio de Berno: ompldr.org
Kvankam estas preskaŭ nenio kompare kun plano "skani kaj enretigi proksimume tri bretajn metrojn da materialo" en unu jaro (impone!), ankaŭ Biblioteko Butler kaj mi persone laboras iomete en la sama kampo. Ekzemple, ni nun okupiĝas pri "La Brita Esperantisto" kaj pri verkoj de Claude Piron (kun permeso). Mi ĵus korektis transskribon de "Ĉu ni kunvenis vane?". Kie ĝi aperos en la reto? Ne multe gravas: ĝi estos facile trovebla.
Cetere, mi enretigis kelkajn notojn pri bitigado: http://rano.org/bitigado.html