Post la demisio de Nikola Rašić, Libera Folio petis lian intervjuon.
Nikola Rašić, vi ĵus demisiis kiel Konstanta Kongresa Sekretario de UEA. Multaj membroj certe supozos, ke via demisio temas pri laŭvica persona konflikto, kiajn ne eblas eviti. Kion vi diros al ili?
Nu, mi demandos kun kiu kaj kial estis tiu konflikto? Persone mi ne konfliktis kun iu, nek estas io ajn persona en la fono de mia demisio. Mi ja malkonsentas kun iuj ideoj, agoj kaj metodoj, kaj tio rilatas la asocion, denove ne personojn.
Estante oficisto oni devas plenumi certan politikon, kaj tio ne eblas se vi ne konsentas pri ĝi aŭ se vi opinias ke ĝi mankas. Tio metas onin en neelteneblan pozicion kaj en certa momento oni ja foriras.
Estante for de la oficejo mi ankaŭ sentos min pli libera esprimi mian opinion. Dum oni estas oficisto la libereco prezenti siajn opiniojn pri la estrara politiko kaj manaĝado de la oficejo estas limigita. Mia ĝenerala kritiko estas ĝuste ke la ĝenerala direktoro (kaj iusence la Estraro) neglektas la opiniojn de oficistoj aŭ eĉ evitas konsulti ilin. Lastatempe estis iom da turbulado pri tiu temo kaj tiu situacio estis la lasta puŝfaktoro kiu fine igis min fari la delonge prihezitatan decidon definitiva.
Pasis jam du jaroj de la unua granda demisia krizo. Ĉu vi opinias, ke la estraro kaj la komitato faris la necesajn konkludojn post la tiama krizo? Kion vi opinias pri la maniero kiel la tiama demisia krizo kaj la posta evoluo de la asocio estis priskribita en revuo Esperanto?
Unue mi diru ke la Komitato, kiel la supera organo de la Asocio, laŭ mi montris nesufiĉe da respondeco kaj fundeco en la traktado de tiu ĉi temo. Ĝi principe ŝultrolevis kun iom da grumbloj, kaj ne insistis pri detala klarigo nek pri prezento de klaraj planoj por la futuro.
La nova estraro difinis kiel siajn prioritatojn profesiigon, plijunigon kaj utiligon. La realo estas ke oni havas gravajn malpacojn kun TEJO (kies estrarano ankaŭ demisiis pro tio), do tiom pri la juniĝo. Pri la profesiigo mi diru prefere nenion, ĉar tio estas la ĉefa fono de mia decido demisii.
Post la foriro de profesiuloj admirataj de la kolegoj pro ilia kompetento, efektive ne venis anstataŭo por tiu grava bato al la perdo de profesieco. La nova, cetere 62-jara jam, ĝenerala direktoro devus sola anstataui du tiajn homojn sed samtempe lia referenco (memkonfirmita), estas ke li antaŭ neniam havis postenon kaj ne havis ian ligon kun UEA. Kompreneble ke li tute ne kapablas orientiĝi en la komplekseco de la taskoj kaj bezonoj.
La respondeco, kompreneble, ne estas je li, li ja estas alia laŭvica viktimo de tiuj kiuj ŝarĝis lin per tia tasko. Farante tion oni aŭ ne scias kion oni faras aŭ nerespondece traktas kaj la homon kaj la Asocion. La Centra Oficejo estas la vertebra kolumno de la esperantuja organismo. Kiam ĝi komencas dissolviĝi, tio havas katastrofan domenan efikon je la tuta E-movado. Oni eĉ ne sukcesis konservi la antaŭan nivelon de servoj, ne sukcesis haltigi la erozion sed ĝuste akcelis ĝin, kaj nun ŝajnas al mi ke la bremsa materialo tiom eluziĝis ke ne facilos haltigi la subeniran tendencon.
Estas ja interese ke tiu ĉi Estraro estis surscenejiĝis kun grandaj ambicioj ĝuste pri la Oficejo, promesis grandajn ŝanĝojn, fondis pri tio specialan komisionon, kaj ŝajnigis ke ili kapablos fari ion pli bonan. La malo fakte rezultis.
Kiel la oficiala organo komentis? Pri tio eblus verki ĵurnalisman studon, ĉar ĝi apenaŭ informis multflankece kaj se tamen, tiam per iom da anesteziaj ĝeneralaĵoj. Kelkajn tro aŭdacajn aŭ klare misajn ĝeneraligojn oni kompensis per leteroj de legantoj, kaj tio estis ĉio. Oni ne donis sufiĉajn eblecojn aŭdi ankaŭ la alian flankon. Revuo Esperanto, kiel la oficiala organo, ja ĉiam estis iusence reĝima gazeto, kaj ŝajnas al mi ke tio ne estas plene evitebla. Sed, kiel en aliaj similaj kazoj, tio ja fine povas turniĝi kontraŭ la reĝimo. Post la demisia krizo ja devintus aperi seriozaj analizoj, oni povus malfermi la diskuton pri la temo, sed tio ne okazis. Ofte ni, la oficistoj, eksciis iujn detalojn el Heroldo, anstatau pere de la propra revuo. Tio ne devus okazi.
Kion devus laŭ vi nun entrepreni la estraro por normaligi la situacion de la asocio?
Unuavice ekrigardi kio fakte okazas kaj preti atente aŭskulti la kritikojn, sobre analizi kaj tiam decidi la prioritatojn kaj difini la direkton, prezenti ĝin al la komunumo kaj peti ĝian subtenon. La membroj certe subtenos se ili scias kien oni celas. Nun kvazaŭ foje aperas ia religia malpermeso konsultiĝi kun kompetentaj fakuloj, en kaj ekster la Oficejo.
Necesas urĝe analizi kien kaj kial malaperis 1000 (mil!) membroj dum la lastaj du jaroj. Laŭ iuj deklaroj de la prezidanto, la estraro ŝajne ne vidas tion kiel recenzon de sia estrado. Sed indus almenaŭ esplori. Mi proponis fari enketan esploron pri tio, senreage tamen. Mi ŝatus havi iom pli da detalaj klarigoj kio okazis pri la deficito, kiu nunjare ja iom eksterproporcias. Kien kaj kial iris la mono? Kiel ĝi elfluis kaj kion oni antaŭvidas por sanigi la financojn.
Kion devus fari la komitato en la nuna situacio?
Fari analizon de promesoj kaj rezultoj, analizon de planoj kaj iliaj konsekvencoj, peti respondecojn. Peti klarigojn kaj ne kontentiĝi per ĝeneralaj respondoj. Konduti kiel vera parlamento al sia registaro, ne nur kiel informforumo au voĉdonilo. Pli aktive roli en la vivo de la asocio ankau inter la du kongresoj.
Kiel laŭ vi ŝanĝiĝis la direkto de la asocio dum la nuna estraro? Ĉu la ŝanĝoj kiujn vi spertis estas ĉefe pozitivaj aŭ negativaj?
Mi jam respondis al tio. Mi ne vidas multon pozitivan. Mi vidas la rezultojn kaj mi timas ke mi vidas ankaŭ la estontecon. Mi prognozis ĝin jam antaŭ du jaroj (ankaŭ skribe al la estraranoj). Mi tute ne ĝojas ke mi pravis.
Kiuj estas la fortoj kaj malfortoj de la nuna UEA?
Ĝia forto estas en la movada bazo kaj tiu forto povas esprimiĝi nur se bone kunordigata. Tiu kunordiga forto estas saĝplana Estraro, respondeca komitato kaj ĝia plenuma akso: nete kaj efike gvidata Centra Oficejo. Ĝia manko estas la malforto de UEA, kaj de tie fontas la nuna krizo. Bone organizita Centra Oficejo povas porti la Asocion ankaŭ tra malafacilaj jaroj kiam la Estraro aŭ la Komitato iom pasivas. Sen ĝi tio neniel eblas kaj nun ni ĝuste tion spertas.