Tonkin: ”Malgraŭ ĉio, mi vidas signifan progreson”

Ni petis la vicprezidanton de UEA, Humphrey Tonkin, komenti la rezultojn de la estrarkunsido, en kiu tri estraranoj pretis demisii. Jen liaj respondoj.

Libera Folio: Kial konkrete estis malfondita la oficeja komisiono? Kiuj estis la taskoj, kiujn ĝi devis plenumi, kaj kion ĝi efektive faris? Ĉu la komisiono produktis ian superrigardon pri eblaj alternativoj por la oficeja evoluigo, kaj se jes, kiuj estas la ĉefaj alternativoj, kiujn nun pripensas la estraro?

Verŝajne ĉiu ano de la komisiono, eĉ de la estraro, havis siajn kialojn por voĉdoni por krei la komisionon. Mi konsideris ĝin ĉefe ponto de la antaŭa oficista (kaj estrara) konsisto al la nova.

La Estraro decidis, ke ĝi prezentos raporton pri la alternativoj al la Komitato en Gotenburgo. Se eble, ni ŝatus, ke la oficistoj ankaŭ partoprenu la pretigon de tiu raporto, kaj eventuale eĉ subtenu ĝin — interalie (kvankam ne ĉefe) por montri, unu fojon por ĉiam, ke la onidiroj pri sekretaj decidoj fare de la Estraro estas ja nur fikciaĵoj.

Libera Folio: Laŭ la raporto de estrarano Grigorjevskij, multaj oficistoj ĝis la estrarkunsido kredis, ke almenaŭ parto de la oficejo tre baldaŭ estos translokita. Kiel povis estiĝi tia kredo inter la homoj rekte koncernataj, se tia translokado ne estis la plano de la oficeja komisiono?

Demando al kiu ne havas respondon ankaŭ mi! Ni renkontiĝis dum la estrarkunsido kun la oficistoj kaj komune priparolis tiun miskomprenon. Kaj ja temis pri miskompreno. Jen unu kialo kial ni volas se eble enplekti la oficistojn en la decidoprocedo pri la domo.

Libera Folio: Kiel vi karakterizus la nunan rilaton inter la estraranoj kaj la stabanoj de la CO? Ĉu tiu rilato ŝanĝiĝis lige kun la estrarkunsido, kaj se jes, en kiu direkto?

Pliboniĝis.

Libera Folio: Ĉu vi povus rakonti pri la fono de la tasko-reŝovoj en la estraro?

Simpla manko de tempo. En mia kazo, la UEA-estraro estas nur unu el inter seso da estraroj, en kiuj mi rolas (la aliaj estas American Forum for Global Education, World Learning, Canadian Fulbright Commission, International Partnership for Service-Learning, kaj la estraro de nia universitata biblioteko; mi ankaŭ gvidas por Partnership grandan esplorprojekton — kaj mi daŭre lekcias en la universitato). Bedaŭrinde ankaŭ la internaj konfliktoj en UEA tiel forrabis de mi la tempon, ke mi apenaŭ havas tempon por okupiĝi pri la pozitiva, kreiva laboro de estrarano.

Tamen, kaj malgraŭ ĉio ĉi, mi vidas signifan progreson en la laboro de UEA — kaj (se ni kuraĝas aliri ilin) bonajn okazojn por la estonteco de Esperanto. Estas multe pli da bono inter la esperantistoj ol iuj esperantistoj ŝajnas voli kredi.

Libera Folio: Ĉu vi volus pli specifi pri la progresoj de UEA?

En la estrarkunsido kaj ĉirkaŭaj konversacioj ni aŭdis raportojn pri la afrika agado, pri la longperspektivaj kongrespreparoj (Pekino, Vilniuso, diskutoj pri postaj jaroj), pri la revuo (interalie pli akurata ol dum la antaŭa epoko), pri finfine iom da laboro super la Biblioteko Hodler, pri la progreso de ne nur nia propra retpaĝaro sed ankaŭ tiuj kun kiuj ni kunlaboras (edukado.net, ekzemple), pri la Brusela Komunikadcentro (kiu ja frontas financajn problemojn sed tre efike laboras), pri novaj iniciatoj de CED, pri eldona agado, pri progresoj ĉe la libroservo.

Dum vi okupiĝas pri kiu diris kion al kiu pri kio, kaj kiu insultis kiun hodiaŭ kaj kiu ofendiĝis hieraŭ, la laboro mirinde vojas sian vojon!

Libera Folio: Kaj fine, kion precize vi celis, dirante: “Estas multe pli da bono inter la esperantistoj ol iuj esperantistoj ŝajnas voli kredi”?

Kompreneble mi celas vin, kies plej alta celo ŝajnas purigi la nazojn en la infanĝardeno dum la parado pasas.