Jam dum kvarona jarcento Bertilo Wennergren okupiĝas pri sia ĉefverko, Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko, PMEG. Aŭ PoMEGo, kiel oni kutime nomas ĝin. Ĵus aperis renovigita reta versio kun kelkaj gravaj ŝanĝoj – en intervjuo de Libera Folio Bertilo Wennergren rakontas, kiaj.
Libera Folio: Kio grava ŝanĝiĝis en la nova versio de PMEG? Ĉu necesos, ke ĉiuj aĉetintoj de la unua papera eldono nepre havigu ankaŭ la duan?
Bertilo Wennergren: – Absolute necesas, ke ĉiuj, kiuj aĉetis la unuan eldonon, havigu al si ankaŭ la duan. Fakte ankaŭ tiuj, kiuj ne aĉetis la unuan eldonon, nepre aĉetu la duan. Tio necesas ne nur por plibonigi mian ekonomion, sed ankaŭ pro la amasego da plibonigoj, kiujn mi faris. La plej grava ŝanĝo estas kredeble la preskaŭ plena renverso de mia prijuĝo pri vortoj kiel “korekta” kun la senco “senerara” aŭ “komplika” kun la senco “malsimpla”. Antaŭe mi defendis tian uzon, ĉar multaj bonaj aŭtoroj uzadis tiajn formojn, ja eĉ Zamenhof kelkfoje uzis ilin. Sed poste mi konvinkiĝis, ke tamen la nereguleco de tiaj A-vortoj estas tro ĝena, kaj kaŭzas verajn problemojn en la lingvo. Sed estas multaj aliaj gravaj plibonigoj de la enhavo. Eble plej multe mi laboris pri I-verboj kaj pri komparaj esprimoj kun “kiel” kaj “ol”. Tiuj kampoj estas surprize kompleksaj partoj de la Esperanta gramatiko. La koncernaj tekstoj en PMEG estas preskaŭ ŝoke longaj.
De kiam vi okupiĝas pri PMEG? Kiel multe dum tiuj jaroj ŝanĝiĝis via kompreno pri la Esperanta gramatiko? Kaj kiom ŝanĝiĝis Esperanto mem, se entute?
– Mi okupiĝas pri PMEG de la jaro 1991. Tio estas vere kapoturne longa tempo… Mi tamen ne pensas, ke en tiuj jaroj okazis ia vere profunda ŝanĝo de mia kompreno pri nia gramatiko. Pri multaj detaloj mi intertempe multon lernis, kaj iajn aferojn pli bone nun komprenas, sed la kerno restas sufiĉe firma. Esperanto kiel lingvo kompreneble daŭre evoluas kaj ŝanĝiĝas. Iafoje la evoluo tamen ne iras rektlinie. Dum la 25 jaroj de PMEG okazis interalie revigliĝo de la UJ-formoj de landnomoj. Siatempe multaj rigardis ilin kiel preskaŭ arĥaikajn, sed nun ili estas vigle uzataj de multaj Esperantistoj, interalie de surprize multe da gejunuloj. Povas esti, ke mi kontribuis al tiu evoluo, sed mi ne certas… Aliaj ŝanĝoj, kiuj eventuale estas okazantaj, kaj kiujn mi origine taksis kiel tute neeblajn, estas la ekuzo de la vira sufikso IĈ kaj de la sekse neŭtra triapaersona pronomo “ri”. Tiuj novaĵoj ankoraŭ estas limigitaj al iaj rondoj ne tiom grandaj, sed ankaŭ ne treege malgrandaj. Tia uzo estas multege pli vasta ol mi antaŭe povis imagi. Sed mi ne certas, ĉu tiuj novaĵoj plu disvastiĝos, aŭ ĉu ili montriĝos modoj malaperontaj.
Ĉu la ŝanĝoj kaj aldonoj en PMEG unuavice estas rezulto de viaj propraj cerbumadoj aŭ de reagoj de uzantoj? Ĉu vi povas mencii iun konkretan ekzemplon, en kiu reagoj de lingvouzantoj igis vin repriprensi vian priskribon de la aferoj?
– Multaj ŝanĝoj fakte okazis pro proponoj kaj komentoj de uzantoj kaj de miaj diversaj konsilantoj. La menciita renverso pri “korekta” kaj “komplika” okazis pro bona argumentado fare de Markos Kramer, kiu siatempe mem lernis el PMEG, sed kiu intertempe fariĝis eĉ Akademiano. Mi tamen ne notis la devenon de ĉiuj ŝanĝoj, kaj en multaj okazoj simple ne plu memoras, kiu kion proponis.
PMEG iĝas ĉiam pli normiga verko pri la Esperanta gramatiko, kaj vi mem iĝis ano de la Akademio de Esperanto. Ĉu tiu evoluo igas vin senti apartan respondecon pri la redaktoj kiujn vi faras en via verko?
– Mi efektive tremas pro timo ĉiufoje, kiam mi ŝanĝas ion esencan… La premo de respondeco iafoje povas esti ĝena. Mi rimarkis, ke iuj homoj rigardas miajn prijuĝojn kiel nediskuteblajn dogmojn, kio estas tre bedaŭrinda. Mi estas sendube tre eraripova, kaj mi ĉiam bonvenigas kontraŭargumentadon.
Ĉu via akademianeco donas ian aldonan normigan karakteron al PMEG?
– Malfacila demando… Por iuj homoj kredeble ja estas tiel, sed por iuj aliaj eble la efiko eĉ estas mala.
Kiam aperis la unua papera eldono de PMEG kaj kiom da ekzempleroj ĝis nun estis venditaj? Kiom restas?
– La unua papera eldono estis pretigita fine de 2005, sed la efektiva apero vere okazis en la komencaj tagoj de 2006. Laŭ mia memoro oni presis 1100 ekzemplerojn. Laŭ mia scio restas nur du ekzempleroj, kiuj ambaŭ staras en mia librobretaro hejma. Laŭ mia scio neniu libroservo plu havas aĉeteblajn ekzemplerojn.
Kiam aperos la nova papera eldono, ĉu ĝi estos eĉ pli ampleksa ol la unua, kaj kia estos la eldonkvanto?
– Antaŭ tri jaroj mi pensis, ke baldaŭ mi povos aperigi duan eldonon, sed tio montriĝis tute misa pritakso. Ne nur amasiĝis pli kaj pli da ideoj pri plibonigoj, kiujn mi bezonis zorge tralabori, sed krome okazis ĝuste tiam grandaj ŝanĝoj en mia persona kaj familia vivo, kiuj forprenis de mi tempon labori pri PMEG. Tiu tempomanko plu validas, ja eĉ pliakriĝas, kaj tial mi timas diri ion ajn konkretan pri la afero. Sed estas jam klare, ke PMEG kreskis. La unua eldono havis 696 paĝojn. La nuna provizora PDF-versio (elŝutebla!) havas jam 756 paĝojn. Tio estas aldono de 60 paĝoj. La efektiva enhavokresko estas kredeble ankoraŭ pli granda, ĉar mi iom kompaktigis la grafikan aranĝon de la paĝoj. Mi planas uzi laŭmendan presadon ĉi-foje, kio signifas, ke ne eblos paroli pri eldonkvanto. Estos presataj unuopaj ekzempleroj nur tiam, kiam homoj efektive mendos. Tio krome signifas, ke mi povos daŭre pluevoluigi PMEG-on sen bezono atendi forvendadon de la dua eldono. Ĉiam ajn mi povos simple lanĉi trian eldonon, kaj tiuj, kiuj ekde tiam mendos, ricevos tiun eldonon. Kaj se mi plu havos energion, eble baldaŭ sekvos kvara, kvina…
Kial la nova versio nomiĝas 15.0.1? Versio kun la numero 15.0 aperis jam en junio 2013. Do ĉu vi faris nur etajn ŝanĝojn de tiam? Kial ne almenaŭ 15.1?
– Nu, tiuj versinumeroj ne sekvas ian firman kaj rigoran planon… La intenco tamen estas, ke 15.1 estos la numero de la definitiva formo de la nova PMEG. La nulo en 15.0 indikas, ke temas pri provizora nepreta laborversio. La cifero 1 fine de la ĵus aperinta versinumero 15.0.1 informas, ke tio estas la unua subversio de tiu provizoraĵo. Eble sekvos 15.0.2, 15.0.3 k.t.p., ĝis mi estos kontenta, kaj tiam lanĉos kun laŭta trumpetado version 15.1, kiu fariĝos la dua papera eldono sen parolo pri provizoreco. Inter 15.0(.0) kaj 15.0.1 mi tamen sufiĉe multe laboris. Precipe mi okupiĝis pri la klarigoj pri rolvortetoj antaŭ I-verboj kaj pri komparaj esprimoj. Sed mi ankaŭ aldonis pripensaĵojn pri la senco de “oni” kaj pri uzo “vi” en “oni”-simila maniero. Mi ankaŭ aŭdacis paroli pri maloftaj verboj kiel “movigi” kun la senco “moviĝigi”. Pri tiuj temoj aliaj antaŭe apenaŭ ion skribis, kaj eble ne ekzistas tute klara kaj nedisputebla vero… Mi tamen aŭdacis verki prie.