Dum dek du jaroj Jan Ulrich Hasecke en Germanio respondecis pri la teknika funkciado de Libera Folio. Ni petis lin rakonti pri siaj spertoj kaj pri tio, kio laŭ li ŝanĝiĝis en la reta mondo dum la tempo kiu pasis.
Vi respondecas pri la teknika funkciado de Libera Folio preskaŭ ekde ĝia fondiĝo. Kiel okazis, ke vi proponis vin por tiu tasko?
– En 2001 mi komencis uzi la enhavoadministradan sistemon Plone, kiu tiam estis tre progresa tekniko. Mi volis helpi la esperantistan mondon kaj pensis ke esperantista gazeto havu profesinivelan teknikan sistemon. Vi demandis en reta diskutgrupo, ĉu iu havas sperton pri la uzo de senpagaj publikig-sistemoj. Kelkajn tagojn antaŭe mi rekomendis la sistemon Plone en la sama grupo, soc.culture.esperanto, kaj tiel ni ekkontaktis nin.
Kion vi atendis, kiam vi akceptis prizorgi la funkciadon de la retejo en 2004? Ĉu vi povis imagi, ke vi daŭrigus tiun laboron volontule dum 12 jaroj?
– Tute ne. Mi ne atendis, ke Libera Folio fariĝos tiel sukcesa amaskomunikilo dum tiom longa tempo.
Kiel evoluis la funkciado de Libera Folio kaj la kvanto de vizitoj dum via deĵorado? Ĉu io surprizis vin en tio?
– Mi ne plu havas la nombrojn de 2004, sed en 2007 Libera Folio havis 96.355 vizitantojn, kiuj faris 318.536 vizitojn kaj legis 1.460.968 paĝojn. En 2013, la plej sukcesa jaro, estis 145.269 vizitantoj, kiuj faris 600.741 vizitojn kaj legis 2.368.082 paĝojn. En la lasta jaro estis 131.822 vizitantoj. Fakte tio estis pli da trafiko ol en ĉiuj aliaj paĝoj sur mia servilo kune kalkulite.
Ĉu vi multe devis labori pri la administrado de Libera Folio?
– La enhav-administrada sistemo Plone preskaŭ ne kaŭzis laboron dum normala uzado. Mi devis nur kelkfoje aktualigi la sistemon. Iam ni plibonigis la komentan sistemon kaj ŝanĝis la aspekton. Sed antaŭ kvin jaroj mi rimarkis, ke Plone de versio al versio fariĝas pli komplika, kaj miaj spertoj jam ne sufiĉus por aktualigi la sistemon. Por la paŝo de versio 4.3 al 5.0 mi serĉis helpon de miaj kolegoj – mi mem ne estas programisto, sed mi konas multajn, kiuj laboras kun Plone. Tamen tiu helpo kostintus monon, kaj la mona subteno por Libera Folio jam de kelkaj jaroj finiĝis. Do ni lasis la aktualigon.
– Intertempe ankaŭ mia servilo maljuniĝis kaj mi devis decidi ĉu mendi novan aŭ ne. Mi finfine decidis ne plu havi propran servilon, sed uzi la servilojn de la kooperativo Hostsharing. Por miaj aliaj retejoj tio estas ideala solvo, sed la kostoj por Libera Folio plialtiĝus al 75 eŭroj monate. Havi propran servilon kiel unuopulo fariĝis granda risko, ĉar krimaj agresoj multobliĝis.
– La lasta konsidero, kiu kaŭzis mian decidon ne plu havi propran servilon, estas la novaj reguloj de Eŭropa Unio pri protekto de datumoj. Tiuj reguloj kaŭzas novajn jurajn riskojn por homoj, kiuj prilaboras privatajn datumojn en la reto – kion ĉiu retejo faras ekde la momento kiam ĝi ebligas komentojn kaj kontojn por uzuloj. Pro la pli grandaj teknikaj kaj juraj postuloj mi do decidis eniri la interretan kooperativon Hostsharing, kie ni kune prizorgas la servilojn. (Cetere antaŭ kelkaj semajnoj Unesko decidis, ke kooperativoj ekde nun estas kultura heredaĵo de la homaro.)
Kiel ŝanĝiĝis la ĝenerala reta medio dum la jaroj kiuj pasis? Ĉu tio iel influis la rolon de Libera Folio en la reta Esperantujo?
– La plej granda ŝanĝo estas la kancera kresko de Facebook kaj similaj monstroj – kaj la tertremo de Edward Snowden, kiu montris al ni, ke ni ĉiuj estas observataj kaj kontrolataj en la reto fare de usonaj sekretaj organizoj. Pro Facebook kaj similaj servoj homoj rezignis uzi kaj evoluigi propran teknikan infrastrukturon, kio laŭ mi estas katastrofo, ĉar ni nun tute dependas de komercaj monopolistoj. La esperantista mondo investu en propra tekniko por resti sendependa.
Kio ŝanĝiĝis en via propra vivo post 2004?
– En 2003 mi komencis danci tangon, kiu nun estas mia ĉefa okupo dum libera tempo. La infanoj plenkreskis intertempe. Aliaj aferoj ne ŝanĝiĝis. Mi plu laboras kiel aŭtoro kaj reklamverkisto.
Por kio laŭ vi estas bezonata Libera Folio? Kiajn konsilojn vi volus doni al tiuj, kiuj ekde nun prizorgos Liberan Folion?
– Ekzistas multaj esperantistaj organizoj, la esperantista mondo estas granda kaj mi pensas ke necesas kritikaj ĵurnalistoj kiuj observas ne nur la belan landon nomitan Esperantujo, sed ankaŭ la malbonajn aspektojn de nia movado. Ni ĉie bezonas pli da travideblo.
Mi esperas ke ĉiu legos la saĝajn vortojn de ĉi tiu alineo: “– La plej granda ŝanĝo estas la kancera kresko de Facebook kaj similaj monstroj….” – plurfoje.
Estas tre plaĉe atesti, ke kerna homo, kiu laboras diligente en la fono dum jaroj, ricevas malfone laŭdon proe. Dankon, Jan Ulrich.
Mi tamen devas malkonsenti kun la opinio, ke Facebook kaj pliaj tiaĵoj estas katastrofaj, ĉar “homoj rezignis uzi kaj evoluigi propran teknikan infrastrukturon”. Eble ĉe kelkaj homoj. Sed tiu pensmaniero pensigas min pri pasintaj negativaj esprimoj kontraŭ, ekzemple, grafikaj interfacoj. Tiuj ebligis al homoj, kiuj ne posedas la kapablon uzi la komandan linion, uzi tre profite, ĉu en la laborloko, ĉu plezurcele komputilojn. Mi mem kapablas krei retejojn, ĉu el nenio, ĉu surbaze de jama programaro kiel WordPress. Mi tamen ne povas uzi la komandan linion kaj sen grafikaj interfacoj ne kapablus ion ajn fari.
Tute simile, Facebook, WordPress kaj la aliaj tiaĵoj ebligas al multoble pli da homoj havi propran ĉeeston ĉe interreto, sed devi pagi iun alian por konstrui la retejon. Ili estas iusence demokratiigaj.
Oni eble povus argumenti, ke ne tiom da homoj evoluigas propran teknikan infrastrukturon, sed multoble pli da homoj nun troviĝas aktive en la interreto pro ili. Kia ĝi estis antaŭe? Jes, ekzistis la informatikistoj, sed alie homoj devis lerni mem … kaj kiu memoras la kutimajn esperantajn retejojn de la fruaj tagoj, tiu konsentus, ke la rezultoj kutime estis tre baznivelaj kaj nekontentigaj. WordPress kaj aliaj tiaĵoj malfermas la pordon al la ne-informadikistoj. Tion oni vidas en tiu reteje mem 🙂
Koran dankon, estis 12 interesaj jaroj kiel la teknika respondeculo de Libera Folio.
Kun “propra infrastrukturo” mi ne volas esprimi, ke unuopuloj havu proprajn servilojn, sed ke ni kune havu komunan infrastrukturon. Mi mem ne volas havi propran servilon por diversaj kaŭzoj kaj nun eniras kolektivon.
Tiu, kiu havas la infrastrukturon faras la regulojn. Vi ne uzas Facebook, Facebook uzas vin. Sed tio ne estas la sola problemo. Se Facebook malŝaltas la retejon, multaj homoj ne plu povas uzi la interreton, ĉar ili ne scias kiel. Do necesas komuna, kolektiva infrastrukturo por havi la eblecon agi sen Facebook kaj aliaj entreprenoj.
Mi ne scias ĉu alternativoj kiel Diaspora estas solvo, sed eble la esperantistaj organizoj havu reton de diasporaj serviloj, por ebligi sendependan komunikadon de Esperantistoj. Ekzistas aliaj teknikoj, ne nur Diaspora. Do tio nur estas ekzemplo.
“Pro Facebook kaj similaj servoj homoj rezignis uzi kaj evoluigi propran teknikan infrastrukturon, kio laŭ mi estas katastrofo, ĉar ni nun tute dependas de komercaj monopolistoj. La esperantista mondo investu en propra tekniko por resti sendependa.”
Mi povas pensi nur pri Amikumu. ?