Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.
En la resumoj similaj al ĉi tiu oni emas skribi, ke temas pri “speciala jaro”. Kiam mi prognozis la okazaĵojn de 2015, mi skribis ke la jaro iĝos “aparte interesa”. Tiujn esprimojn mi ŝatus eviti, sed ankaŭ ĉi-foje la tento estas granda.
En 2017 la ĉiam pli profunde enkriziĝanta UEA daŭrigos la procezon de statutŝanĝoj kaj la sendependiĝinta TEJO por la unua fojo kongresos en Afriko. Gravaj ŝanĝoj tuŝos almenaŭ tri gravajn Esperanto-revuojn: unu ĉesigas paperan eldonon, du aliaj ricevos novan redaktoron kaj unu el ili ankaŭ eldonanton.
Jam komence de la jaro malaperos, ne priplorate, la socia retejo Ipernity. Antaŭ ne tiom longe – se ankaŭ mi povas memori tion – ĝi estis la interreta centro de esperantistoj. Lanĉite en 2006, nur du jarojn post Facebook, ĝi rapide disvolviĝis. Pro la frua enkonduko de la esperantlingva versio ĝi gajnis favoron de esperantistoj. Kreiĝis tie abundo da Esperantaj grupoj, paĝoj kaj profiloj.
Iom post iom la interesiĝo pri Ipernity ŝrumpis kaj la merkato de sociaj retejoj ekhavis siajn grandulojn kiel Facebook, Twitter aŭ Instagram, kien migris ankaŭ esperantistoj. La aliaj retejoj marĝeniĝis aŭ eĉ malaperis – kiel nun Ipernity, kiu ne trovis financadon. Kelkaj provoj starigi apartan socian retejon por esperantistoj ne evidentiĝis sukcesaj.
Surbaze de tiuj spertoj ne estas facile taksi kiel – se entute – oni rememoros post deko da jaroj la hodiaŭ tre popularajn retejon Duolingo kaj aplikaĵon Telegram. Tute egale ili povos iĝi la Facebook de la lingvolernado, respektive rapida komunikado. Sed ili povos ankaŭ malaperi – same ne priplorate kiel Ipernity.
Oni ne povas taksi la gravecon de unuopaj iniciatoj laŭ la hodiaŭa entuziasmo. Verŝajne multaj el tiuj, kiuj donacis jam pli ol 25 mil eŭrojn por la nova aplikaĵo Amikumu, ne memoras, ke Amikumu jam ekzistis – en la jaroj 2007–2008 ĝi funkciis kiel interkona retejo por esperantistoj kaj estis misfama pro tio, ke ĝi ofte paneis. Nun ĝi estas parto de la historio, tiu historio pri kiu oni ne instruos en la Esperanto-kursoj.
Samtempe kun Ipernity malaperas ankaŭ La Ondo de Esperanto tia kia ni ĝin konas – unu el la plej gravaj Esperanto-revuoj ĉesigos la paperan eldonon kaj ekde januaro 2017 aperos nur elektronike (kiel PDF kaj ePub).
Similan paŝon fine de 2012 faris la fama usona Newsweek. Iom tro frue ĝi anoncis la “morton de papero”, ĉar jam unu jaron poste la eldonejo devis rekonsideri sian decidon kaj ekde marto 2014 Newsweek denove aperas en kioskoj.
Pri simila sorto por La Ondo mi tamen ne faras al mi esperojn. Al la gazeto povus iom helpi la plilongiĝanta marasmo de la revuo Esperanto, sed transpreno de abonantoj iĝas pli defia kiam la revuo aperas nur en la reto.
Ne nur pro la problemoj pri sia oficiala organo UEA pli kaj pli sinkas en krizon. Post la perdo de kvarono el la individuaj membroj en 2016, plia perdo ĉi-jare iĝas malpli verŝajna. Kaj se ĝi okazus, tio ne plu estus harhirtiga, sed kalviga. En la pasinta jaro UEA atingis sian malpinton – tiom malmultajn individuajn membrojn ĝi ankoraŭ ne havis post la dua mondmilito.
La nuna estraro de UEA ne estas bonŝanca se temas pri personaj elektoj. La nova ĝenerala direktoro, kiu enposteniĝis en majo 2016, antaŭ kelkaj semajnoj konfesis en intervjuo por Ĉina Radio Internacia, ke por la posteno estis kandidatoj pli spertaj ol ŝi. Ankaŭ la laŭvicaj redaktoroj de la revuo Esperanto evidentiĝas maltaŭgaj por tiu rolo – ĝis la 15-a de januaro estas malfermita la alvoko por kandidatoj el kiuj la teamo de Fettes elektos jam sian trian redaktoron.
Dume, la oktobra numero atingis la unuajn abonantojn nur fine de decembro. Mankas indikoj pri la novembra kaj decembra numeroj, sed ni scias ke ekde la januara numero provizore redaktoras la vicprezidanto Stefan MacGill.
La subteno por la nuna estraro ĉirkaŭ la 102-a UK en Seulo povos fali same abrupte kiel la membraro. Tiam estos jam evidente ke la kongreso estas eĉ malpli granda ol tiu en Nitro. Ĉi tiu UK markos ankaŭ la finon de la Strategia Laborplano 2013–2017 kaj se iu kuraĝos relegi ĝin, tiu povos nur vaste malfermi la okulojn: ĝi ne estis realigita eĉ dekone, atenta observanto en pluraj kampoj notus malprogreson kompare kun la situacio en 2013 kaj aldone al ĉio ĉi – la estraro dediĉis tre multajn tempon kaj atenton al aferoj kiuj havas neniun ligon al la asocia strategio.
Espereble oni faros en Seulo formalan pritaksadon de tiu Strategio antaŭ ol la komitato ĝoje kaj fide aprobos iun dokumenton por la postaj jaroj.
Alia komitata traktindaĵo estos la estrara raporto pri la pasinta jaro, kiu heroldos ne nur drastan ŝrumpon de la membraro, sed ankaŭ tiun de la financoj – estas antaŭvideble ke la deficito en 2016 estos eĉ pli granda ol oni buĝetis kaj ankaŭ ĝi iĝos nova negativa rekordo.
Al la ekstraj kostoj kontribuas nun la Volontula Domo, kiu laŭplane jam en 2017 devus doni profiton. Pliajn batojn al la estraro povas kaŭzi la konduto de la junulara sekcio – ĝi ĵus amike ekrilatis kun la Esperanta Civito kaj estas malfacile antaŭvidi kiujn paŝojn ĝi entreprenos poste. Ĝi ja iĝis sendependa.
Ĉu en tiuj cirkonstancoj la komitatanoj daŭre fidos la estraron? Ĉu ili donos verdan lumon por pliaj “renovigoj” kaj “modernigoj”, inter kiuj ankaŭ la daŭrigo de statutaj ŝanĝoj?
Se temas pri TEJO, la situacio ne estas multe pli bona. Provizore almenaŭ finance ĝi bone elturniĝas – per subvencioj kaj subteno de UEA. Pliajn groŝojn portis ne nur la plialtigo de la aĝlimo al 35 jaroj, sed ankaŭ la enkonduko de la regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO. Laŭdire ĝi celis firmigi la rilaton inter la du organizaĵoj en la periodo post la sendependiĝo de TEJO, sed ĝi fakte starigis pli favorajn kondiĉojn por la junulara sekcio.
Krome, la konstruo de la regularo praktike malebligas nuligi ĝin iam en la estonteco. Kvazaŭ tio ne jam sufiĉus, UEA aĉetis la Volontulan Domon – kaj kvankam ĝi estos posedaĵo de UEA, la Asocio havos el ĝi precipe kostojn, dum la profiton gajnos TEJO, kiu havos lokon por ankri siajn volontulojn kaj oficistojn. Ili estas tiom amasaj, ke ili konsistigas nun 5% de la individua membraro.
Estas tamen almenaŭ io bona por mencii. En 2017 por la unua fojo Internacia Junulara Kongreso okazos en Afriko – en Aneho (Togolando). Tiun atingon oni malpli ŝuldas al la nuna estraro ol al Łukasz Żebrowski – la eksa prezidanto de TEJO, kiu post la prezidantiĝo de Michael Boris Mandirola en 2015 troviĝas ekster la gvidorganoj de TEJO. En 2016 Żebrowski estis dungita kiel merkatikisto kaj eble nur per tiu movo oni savis la afrikan kongreson.
Ankaŭ alia pozitiva evoluo en TEJO – nova papera eldono de Pasporta Servo, atendata por 2017 – okazas ne dank’ al la nunaj gvidantoj, sed malgraŭ ili. Mandirola plurfoje esprimis sian malfavoran opinion pri tiu servo kaj la komitata decido daŭrigi kaj evoluigi ĝin kadre de TEJO. La fakto, ke por la nova eldono ni devis atendi ses jarojn, ŝuldiĝas certagrade ĝuste al li kaj lia insista bagateligado de la afero en la komitato kaj estraro. Tiom pli gratulon al Baptiste Darthenay kaj Eszter Besenyei-Merger (Stela), kiuj proksimigas la celon al ĝia realigo.
Kiam Mark Fettes parolas pri ekzemplodona agado de TEJO, li verŝajne celas siajn vortojn serioze. Lia estraro ja sekvas la ekzemplon de TEJO, eĉ kiam ĝi estas klare malbona kiel en la kazo de la membronombro, kiun TEJO hermetike kaŝas, aŭ la Strategia plano, kiun ĝi unue distrumpetis kaj poste prisilentas.
Se temas pri la membronombroj de TEJO, ili ne estas io per kio oni povus laŭdi la organizaĵon. Eĉ male, la prezidanto malkonsentas publike paroli pri la afero pro la timo ke eŭropuniaj instancoj povus ekkoni la veron. La situacio same aspektas pri la realigo de la Strategia plano 2014–2017 – tio, kio estis pene ellaborita de la Żebrowski-teamo, estas nun same serioze prifajfata de Mandirola.
Propraj eraroj devigis TEJO-n dungi tutan gregon da oficistoj por la lastaj kvar monatoj de 2016. Ilia laboro portis malmultajn rezultojn – du monatojn daŭris la enpostenigo, kaj ankaŭ poste la oficistoj raportis ke inter iliaj oficaj okupoj estas prizorgado de la dungo-formalaĵoj antaŭ la nederlandaj instancoj. Tio, kompreneble, ne estas ilia kulpo, sed rezulto de malbona mastrumado de la organizaĵo.
En 2017 ni devus aŭdi pli multe pri la Korea Respubliko kaj la tiea Esperanto-movado. Krom la 102-a Universala Kongreso, okazos tie ankaŭ la 50-a Kongreso de ILEI. Ĝi estos la 50-a laŭvice, sed fakte la unua kun tiu nomo. Antaŭe temis pri ILEI-Konferencoj.
Sian nomon ne ŝanĝos tamen la SAT-Kongreso, kiu en Seulo okazos por la 90-a fojo, sed ankaŭ ĝi estos iusence unua – por la unua fojo en Azio. SAT kongresas precipe en Eŭropo, ĝis nun ĝi kunvenis ekster la kontinento nur du fojojn: en Kanado (1973) kaj Brazilo (1988). En ambaŭ okazoj ĝi havis malpli da kongresanoj ol en tiutempaj kongresoj en Eŭropo, sed en 2017 ripetiĝo de iu el tiuj nombroj – 208, respektive 128 – certe markus la kongreson tre sukcesa.
Fabrício Valle, la eksa redaktoro de Esperanto, enpostenigita komence de la unua periodo de Fettes kaj maldungita en ĝia fino, transprenis de LF-koop la revuon Heroldo de Esperanto. Detaloj de la transakcio ne estis rivelitaj antaŭ la publiko, sed jam ekde januaro 2017 la revuo estos redaktata de Valle kaj eldonata de Sociala Grupo Lexus, firmao kiun li kunposedas kun Paulo Lima. En 2017 Heroldo aperos en monata ritmo.
La nova posedanto celas sesobligi la nombron de abonantoj – ne sciate nur estas, kiom da ili ĝi havis antaŭe – kaj jam ekde 2018 eldoni ĝin du fojojn monate. La abono por tiu ĉi jaro kostas 59 eŭrojn.
Ĉu Valle sukcesos – ni vidu post unu jaro, sed pri la unuaj problemoj li jam devis raporti: la lanĉo de la retejo de Heroldo estis prokrastita el la 15-a de decembro ĝis la 1-a de januaro, sed la nova jaro tamen komenciĝis sen ĝi.
La jaro 2017 estos Zamenhof-jaro (pro la 100-a mortodatreveno de L.L. Zamenhof). Ĝi estos ankaŭ, en sia unua duono, la Jaro de la Lernanto. Iom surprize, neniu el ili speguliĝos en la kongresa temo de la UK: Turismo kaj evoluo: vojoj al daŭripovo.
Eble ni ne devos bedaŭri, se la kongres-temaj laboroj iĝus plene ignoritaj same kiel tiuj de Nitro, kie malgraŭ interesaj konkludoj oni ne faris kongresan rezolucion. Kiom ni devos bedaŭri pri aliaj okazaĵoj de la jaro, ni scios tamen nur post dek du monatoj.
Paweł Fischer-Kotowski
La teksto aperas samtempe ankaŭ en Parenteze
Mi ja flaris, ke ne ĉio iras glate… Interese legi detalojn, eĉ se eble tro pikajn, sub la plumo de bone informita persono. Atentu, Paweł, ke “trumpo” ne estas granda trumpeto, per kio oni laŭtege “distrumpu” 🙂
“Trumpi” certe estas tio, kion faras la elektita prezidento de Usono. Do la vorto bone taŭgas, sed laŭ peto de Paweł ni tamen ŝanĝis ĝin al “trumpeti”.
Mi male ol la aŭtoro pripolaras la malaperon de ipernity. Mi ne trovas alian retejon kiu simile konvenus al miaj bezonoj. Mi ne skribas en la reto ĉiutagajn sensignifaĵojn sed interesajn pripensindajn ideojn kaj pristudojn, pri kiuj mi ŝatus ke ankaŭ aliaj homoj kunkomentu kaj vidu ilin. Do, por mi tio ĉefas kaj en ĝi mi tiel konservis mian pensevoluan historion de la lastaj 10 jaroj. Ĉu iu helpos min trovi similan retejon, kie mi ne estos sola kaj kie kunestos similpensaj homoj? Al amasaj fejsbuko kaj similaj sociaj retoj mi eĉ ne volas aliĝeti. Foje mi faris dum du semajnoj, aliĝis al esperantista grupo en fejsbuko kun pli ol 10.000 homoj kaj tage milo da novmesaĝoj inter kiuj apenaŭ iu graveta aŭ interesa. Por tia strasaĵo mi vere ne havas tempon. Do, mi tuj malaliĝis.
Kio koncernas aliajn analizajn aspektojn de la aŭtoro, mi dankas. Ili estas realismaj. Tamen, gravaj faktoroj kiujn li ne tuŝis kaj kiuj esence influas al la Movado en baldaŭa periodo estas du: La nepra ŝanĝo de la sociaj movadoj en la mondo tiel ke la klasikaj formoj simple formortas kaj anstataŭas ilin la reta aktivado kaj la socipolitika monda situacio kiu rapidege marŝas al maldemokratio kaj enfermiĝo al naciaj kaj forte ŝovinismaj ŝtatoj. La duan ni ne povas influi, krom – laŭ mia konvinko – eble iom en EU – sed la unua estas kaj devas esti venkita. E-movado devus kompreni ka la nova virtuala reta mondo estas ideala por ĝia evoluo. Kiam E- ekestis estis necesaj 18 jaroj ke la esperantistaro povu organizi la unuan internacian kongreson, nun la internacia sociumado fluas ĉiutage de hejno al hejmo. Ni devas kompreni, ke la ŝrumpo de tradiciaj agmaniero de UEA kaj TEJO estas kondamnitaj al malapero, sed necesas eniri la novan movadon en la reto, kiu jam furoras. Certe ne tiel kiel ni tradiciuloj dezirus (tiuj homoj ne konas kaj ne vola koni la kulturon de E-movado), sed per nia aliĝo, ni devus iom post iom ekinteresigi ilin pri la ĝisnunaj atingoj, kvankam ne trudi nian pensmanieron.
ĉu vi pretas disponi ligon al viaj eseoj?
http://www.ipernity.com/blog/pajo.zlatko
Ĉu vi jam elprovis la novan socian platformon Steemit?
Medium (www.medium.com) povas ankaŭ esti solvo interesa, nek blogo nek socia reto. Estas kerno da Esperantistoj en ĝi jam nun.
Sed mi legis hodiaŭ ke oni ne certas ke Ipernity fermiĝos, la 5a de decembro ili skribis ke ili serĉas iun por aĉeti la retpaĝaron, kaj ke la afero sufiĉe bone antaŭeniras, eĉ se ne estas certeco.
Ĉu eble medium.com plenumus viajn bezonojn?
Se Veronica Poór, la nova ĝenerala direktoro de UEA, vere diris ke “por la posteno estis kandidatoj pli spertaj ol ŝi”, tio ne signifas ke vere estis tiel, aŭ ke ŝi tamen ne estis la plej bona elekto. Oni ne taksu la taŭgecon de kandidatoj nur laŭ ilia fanfaronemo.
Des pli ke, sperto estas ĉedorsa lanterno… ĝi lumigas la jam laŭiritan vojon, utila eco sed ne ĉiam la plej bona por gvidi la venontan iradon.
Vi estas poeto, Tjeri!
Mi kredas ke la volata eliro de Eŭropa Unio flanke de Britio kaj la “elekto” de eta Donald (Trump) konvinkos multajn homojn ke la du plej grandaj landoj kie oni parolas la anglan ne plu reprezentas demokratiajn ideojn. Tio eble pensigos ilin kaj ili serĉos alian solvon. Jen mia espero por la jaro 2017.