Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn

Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne funkcias, neniu papera gazeto aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.

Fabrício Valle aĉetis Heroldon de Esperanto.

Fabrício Valle, brazila esperantisto, entreprenisto kaj eksa redaktoro de la oficiala organo de UEA, la revuo Esperanto, aĉetis Heroldon de Esperanto en junio 2016 por nekonata sumo. En intervjuo de Libera Folio li tiam esperis multobligi la abonantaron kaj poste oftigi la aperritmon.

Heroldo de Esperanto estis fondita de Teo Jung en la jaro 1920 kiel semajna gazeto. Dum multaj jaroj la gazeton redaktis Ada Fighiera-Sikorska. Post ŝia morto en 1996 la gazeto transiris al Kooperativo de Literatura Foiro, kiu igis ĝin la organo de la Esperanta Civito.

Dum lastaj jaroj plurfoje okazis neklarigitaj paŭzoj en la aperado de la gazeto, evidente pro manko de financaj kaj homaj rimedoj ĉe la Civito, kiu fine en junio 2016 decidis liberiĝi de la eldonaĵo. Duonjaron post la transpreno de la gazeto la perspektivoj ne aspektas tre esperigaj.

Laŭ Fabrício Valle Heroldo de Esperanto antaŭ la transpreno havis 600 abonantojn, kvankam ne klaras, ĉu efektive ili ĉiuj pagis la abonkotizon por 2016, aŭ ĉu temas nur pri la kvanto de adresoj en la transdonita adreslisto. Nun estas malpli ol 60 pagitaj abonoj por 2017, kaj ne aperis eĉ la unua numero.

La retejo de Heroldo daŭre estas senenhava, sed jam eblas pagi por legi ĝin.

Spite neatenditajn problemojn Fabrício Valle ne perdis la esperon sesobligi la abonantaron de Heroldo – do anstataŭ 600 abonantoj li esperas havi 3.600. La celo ŝajnas ne facile atingebla, se konsideri, ke la establita kaj populara La Ondo de Esperanto havas malpli ol  500 abonantojn, kaj nun nuligas sian paperan version.

Libera Folio: Ĉu vi povas rakonti pri la aktuala stato de via projekto?

Fabrício Valle: La projekto malfruas pro diversaj kialoj. Ekde septembro aperis multe da neatenditaj – kelkaj nekredeblaj – malfacilaĵoj sur la vojo kaj inter ili, la fakto, ke mi restis praktike sola en la mastrumado de la tuta laboro, ĉar mia partnero, Paulo Lima, estis trafita de seriozaj sanproblemoj. Mi komencis serĉi pliajn partnerojn, ĉar la koncepto, kiun ni havas por moderna Esperanto-gazeto ne estas laboro por nur unu homo en la kerna stabo. Krome, nia entrepreno havas aliajn projektojn kiuj atendas disvolvadon. La manko de Paulo Lima estas forta bato, sed dume mi laboras por la lanĉo de Heroldo. Kompreneble la konkretigo de ĉio planita malfruas.

Kial ne eblis lanĉi la retan version kiel anoncite?

La nova Heroldo planas starigi propran socian retejon.

– La respondo al la antaŭa demando estas parto de la klarigoj. Multe da aliaj kialoj kontribuas por la malfruo. Fakto estas, ke la reta versio ankoraŭ ne estas preta. Mankas gravaj teknikaj detaloj, ĉar la tuta sistemo ne estas nur reta versio de Heroldo, sed reta abonilo kiu mastrumos la abonojn plus la reta versio kaj plus socia reto. Ĉiuj el tiuj ĉi tri sistemeroj estas interligitaj, integritaj … kaj ne estas simpla laboro, kiel nur instali kaj fari bazajn agordojn.

Kiam aperos la unua papera gazeto?

– Ni laboras por aperigi ĝin ankoraŭ en januaro, sed eblas malfruo ankaŭ rilate la paperan version. Tamen, certe ni sukcesos ĝisdatigi ĝin tra la jaro, se malfruo vere okazos.

Kiom da abonantoj vi havas?

– Por la jarkolekto 2017, malpli ol 60. Laŭ la informoj de LF-koop estas nuntempe – jarkolekto 2016 – ĉirkaŭ 600 abonantoj. Se paroli pri kresko de la abonantaro, mi ne kredas, ke estas troigo paroli pri sesobligo, kiel dirite en mia intervjuo al Libera Folio, aŭ eĉ ne granda faro, se konsideri la potencialan merkaton. Ni planis tre detale nian agadon, sed la neantenditaj okazaĵoj kaj faktoroj malfruigas la konkretigon de la planoj.

Konsiderante ke La Ondo de Esperanto, kiu parte konkuras pri la samaj abonantoj, nun fermas sian paperan eldonon, kio igas vin kredi, ke ĝuste Heroldo sukcesos multobligi sian abonantaron kaj gajni sufiĉe da mono por vivteni paperan kaj retan eldonojn?

La Ondo de Esperanto estas bona gazeto​, sed ni ne prenas kiel bazon ĝian sperton. Ni laboros surbaze de diversaj faktoroj kaj la ĉefa estas, ke fakte ekzistas potencialaj abonantoj por gazeto kiel Heroldo, laŭ la modelo kiun ni elpensis. La defio estas trovi kaj allogi tiun publikon. Kiel? Por tio ni havas sufiĉe detalan planon. Ni bezonas nun reagi al la manko de Paulo Lima, plu paŝi kaj kalkuli pri malpli rapidaj rezultoj, ĝis ni sukcesos ĝisdatigi la tutan planon. Heroldo havas preskaŭ 100 jarojn … ni bezonas unu jaron por montri rezultojn kaj jardekon por stabiliĝi kiel la plej bona kaj plej legata gazeto en Esperanto.


Rilataj artikoloj:

10 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Emanuelo
2017-01-09 9:57

Mi ne scias ĉu havi 3600 abonantojn estas realigebla por la Heroldo. Tamen, io mankas en la E-gazetaro, malgraŭ sia trograndeco: revuo kiu parolas pri novaĵoj Esperantistaj kaj neesperantistaj. Monato tute ne parolas pri Esperanto; La Ondo ne parolas pri la malverda mondo. Eble la nova Heroldo povus iĝi tia revuo, kaj mi certas ke tiam, ĝi trovos sian legantaron.

Dieter Rooke
2017-01-09 10:22
Respondo al  Emanuelo

Kara Emanuelo, Kutime kaj normale Esperantistoj ne scias . Tial “eble certe ” Heroldo trovos sian legantaron.

Fabrício Valle
2017-01-09 12:43
Respondo al  Emanuelo

Jes, Emanuelo, laŭ tiu vojo ni laboros. Tamen, rilate la “malverdan mondon”, nia fokuso ne estos aperigi freŝajn novaĵojn, ĉar ni ne kapablos konkurenci kun la nacilingvaj periodaĵoj, sed agi laŭ nia devizo “Ni pripensas la mondon”. Heroldo estos kiel forumo por diskutado de la malverdaĵoj tra la mondo. Jen niaj ĉeftemoj: Agado por Esperanto, Agado per Esperanto, Ekukado, Ekonomio, Politiko, Arto kaj kulturo, Scienco, Junulara vivo, Sportoj, Lingvoj… kun la subtemoj.

paŭlo
paŭlo
2017-01-09 17:09
Respondo al  Fabrício Valle

“ni pripensas la mondon”, sed laŭ kia linio editorala?

Fabrício Valle
2017-01-09 18:17
Respondo al  paŭlo

Paŭĉjo,
ne eblas bone klarigi ĉion en komento kiel ĉi tiu. En nia unua ĉefartikolo ni tre klare prezentos niajn gvidoliniojn, nia politiko. Krome, la legantoj povos iom post iom vidi en la praktiko nian stilon kaj mem dedukti ion.

Dieter Rooke
2017-01-11 9:27
Respondo al  Fabrício Valle

Kara Fabricio Valle , Se vi mem estas la chefredaktoro , krom vi aliaj redaktoroj , tiam vi kune decidos pri la “politiko ” , gvidlinioj de Heroldo . Lau mia opinio en hhaosa mondo nur eblas ripeti tian realajhon.
Kompreneble vi nepre devas konkurenci kun nacilingvaj periodajhoj . Tion mi atendas kaj postulas de vi kaj via teamo!

Fabrício Valle
2017-01-15 22:02
Respondo al  Dieter Rooke

Kara Dieter,
niaj gvidolinioj estas jam definitaj delonge kaj ili estos tre klare prezentitaj en nia unua numero de la papera versio kaj je la lanĉo de la reta versio. La grandan premison ĉiuj jam konas: Heroldo estas sendependa periodaĵo, oficiala organo de neniu organizaĵo, E-tendenco aŭ grupo.
Rilate “konkurencon kun la nacilingvaj periodaĵoj”, ververe ne estos rekta konkurenco, en ĝenerala senco. Miaj vortoj, ke “ni ne kapablos konkunrenci kun la nacilingvaj periodaĵoj”, rilatas al la kapablo priraporti ĉiujn okazaĵojn de la mondo kun la sama akurateco, pro nia manko de granda strukturo por tiu celo. Aliflanke, mi konas neniun nacilingvan periodaĵon kun plimalpli samajn trajtojn de Heroldo. Do, strikte ne estos konkurantoj inter la nacilingvaj periodaĵoj. Sed pri tio ne zorgu la legantoj.
Ni laboros por kontentigi niajn legantojn per vere altnivela laboro kaj per nia sendependeco, laborante sub la devizo “Ni pripensas la mondon”.

ALeks K.
ALeks K.
2017-01-15 21:01
Respondo al  Fabrício Valle

Bedaŭrinde ŝajnas al mi, ke la nova Heroldo havas pli da subtemoj ol da subtenoj.

Fabrício Valle
2017-01-15 22:04
Respondo al  ALeks K.

Kara Aleks, bedaŭru nenion. La longa marŝo de Heroldo sub la gvidado de Sociala Grupo Lexus apenaŭ komenciĝis. Pli da subtenoj venos siatempe.

Fabrício Valle
2017-01-09 14:37

“La retejo de Heroldo daŭre estas senenhava, sed jam eblas pagi por legi ĝin.”

Mi klarigas, ke la abonoj faritaj ĝis nun por la reta versio ekvalidos ekde la lanĉo de la reta versio. Do, neniu malprofitos. La papera versio validas por difinita nombro de numeroj.
Krome, mi ĵus faris gravan ŝanĝon en la abontipoj: tiuj, kiuj abonos la paperan version ne bezonos aboni aparte la retan. La abontipo “papera versio” fariĝis “papera + reta versio”, dum la prezo restas neŝanĝita.
Tiuj, kiuj jam abonis la paperan, rajtos aliri la retan version.
Tiuj, kiuj jam abonis kaj la retan kaj la paperan versiojn, ekhavos krediton ĉe Sociala Grupo Lexus.
Tiuj, kiuj jam abonis nur la retan version, povos per aldono de kelkaj eŭroj abonii ankaŭ la paperan version.