Jam komenciĝis la unua Internacia Junulara Kongreso en Afriko. En Aneho TEJO elektos novan estraron kaj plu diskutos la problemajn rilatojn kun UEA. La kondiĉoj en la kongresejo estas simplaj.
La unua IJK en Afriko okazas helpe de projekta subvencio de EU, sed sen kunlaboro de la lokaj landaj organizaĵoj de TEJO kaj UEA, kies rilatoj kun la gvidorganoj de UEA estas problemaj.
Ankaŭ la rilatoj inter TEJO kaj UEA mem daŭre ne estas tute glataj, kvankam la problemoj estis amplekse diskutitaj en speciala laborgrupo en la Universala Kongreso en Seulo.
Laŭ Michael Boris Mandirola, la prezidanto de TEJO, la diskutoj en Seulo estis “solv-orientitaj”.
– Ni koncentriĝis pri konkretaj temoj al kiuj ja eblas trovi solvon se oni volas, ekzemple pri la loĝado de la TEJO-volontuloj, la ideo je komuna kondutkodo por la volontuloj kaj la labora kunlaboro de TEJO en kelkaj administraj taskoj kiel la librotenado. Certe la ĉeesto de diversaj komitatanoj kiuj ne estis rekte enplektitaj en la pli fruaj diskutoj helpis al progreso. Restas demandosigno pri kiom ili estos efektive aplikataj en la CO.
Konkreta problemo, kiu laŭ Mandirola plu kaŭzas problemojn ankaŭ ĉirkaŭ la organizado de la nuna IJK en Afriko, estas la malhelpoj pri transpagoj el la konto de TEJO ĉe UEA.
– Malgraŭ ke la pasintjara Regularo pri Kunlaboro per amenda voĉdono forigis la aprobendon de Ĝenerala Direktoro por ke la financa fako efektivigu pagopeton de TEJO sub 16.000 €, la Ĝenerala Direktoro instrukciis la oficistojn ne efektivigi la pagopetojn (tiesdire super iu limo) sen ŝia aprobo kaj nun antaŭ IJK jam de kelkaj tagoj staras netraktita peto ŝovi monon de la UEA-konto al la banko-konto de TEJO kiun ni mem mastrumas kaj de kiu ni povas elpreni monon, kio tre gravas kaze je urĝo dum la Afrika IJK. Bonŝance kaj ege dankinde Fondaĵo Esperanto ĵus pruntis al ni momente tiun monon, kiun TEJO havas sed ne povas aliri, tiel protektante la sukcesan disvolviĝon de la Afrika IJK.
Nek la ĝenerala direktoro de UEA, nek ĝia prezidanto respondis al demando de Libera Folio pri la temo.
La rilatoj kun UEA kaj ĝia ĝenerala direktoro estas unu el la ĉefaj punktoj en la tagordo de la komitato de TEJO, kies unua kunsido en Aneho okazas lunde. Poste la komitato elektos novan estraron por la asocio. Tiu elekto laŭ Michael Boris Mandirola kredeble okazos merkrede aŭ ĵaŭde.
La elekta komisiono de TEJO en siaj rekomendoj al la komitato “forte proponas 9-kapan estraron, por eviti akumuladon de taskoj en la manoj de malmultaj homoj: tio estis pruvita en la lasta estraro, kie la estraranoj estis superŝarĝitaj”.
Por la posteno de prezidanto kandidatas Enric Baltasar (Pau Codina), kiu pli frue laboris en la teamo de la nova retejo de UEA, sed forlasis ĝin pro kunlaborproblemoj kun la ĝenerala direktoro de la asocio.
Inter la kandidatoj al la estraro estas ankaŭ Francesco Maurelli, la posedanto de la entrepreno Kosmo, kiu gajnas monon perante al TEJO EU-subvenciojn. TEJO krome ĵus faris novan kunlaboran kontrakton kun la firmao, kio aktualigas la demandon pri intereskonflikto.
La nomoj de ĉiuj estraraj kandidatoj kaj iliaj kandidatiĝaj leteroj en lundo estis pubikigitaj en la reto. Iom mirinde, la kandidatiĝa letero de Francesco Maurelli estas ne en Esperanto, kiel tiuj de la aliaj kandidatoj, sed en la angla, kiu ne estas oficiala lingvo de TEJO.
Aliflanke Arina Osipova, ĝenerala sekretario kiu kandidatas por nova oficperiodo, ŝajne tute ne sendis la necesajn kandidatiĝajn dokumentojn – aŭ almenaŭ ili ne troviĝas en la dokumento disponigita al la komitato de TEJO.
La nun okazanta IJK en Togolando estas parte financata helpe de EU-subvencio, kadre de la projekto AEJK (Afrika-Eŭropa Junulara Kunlaboro).
Unu el la partneroj de la projekto, Itala Esperantista Junularo, ĵus dissendis dulingvan protestleteron (en la itala kaj en Esperanto) pri mankohava komunikado kun TEJO dum la preparlaboroj de la kongreso. “TEJO mokas siajn Landajn Sekciojn kaj uzas ilin kiel propran monujon”, asertas la anonima letero, sendita el la retadreso de IEJ.
Laŭ la letero de IEJ, la preparlaboroj okazis en malbona etoso kaj sen adekvata planado: “Nur antaŭ kelkaj semajnoj de la komenco de la IJK kaj nur per kelkaj retmesaĝoj, TEJO komunikis ke la mono por repagi vojaĝ- kaj partopren-kostojn al IJK kaj reen por la seminarianoj estis nesufiĉaj, verŝajne pro ripetitaj eraroj en la kalkulo de la buĝeto.”
Ankaŭ la programo de la kongreso laŭ IEJ estas malbone planita, laŭ la letero: “Por la unua IJK en Afriko ne estas akcepteble proponi programerojn kiel ‘kundancadoj’ kaj ‘kiel ne esti introvertita’, kiuj estas kutima maniero por plenigi temposkemon dum malgrandaj lokaj eventoj.”
Inter la anoncitaj partneroj de la projekto estis ankaŭ Unuiĝo Togolanda por Esperanto (UTE), kiu tamen per oficiala letero sendita al la respondeca EU-instanco jam en januaro postulis, ke ĝi estu forstrekita el la listo. Laŭ UTE, la nomo de la asocio estis uzita senpermese fare de ĝia antaŭa prezidanto.
La unua afrika IJK okazas en lerneja konstruaĵo en la urbeto Aneho, 50 kilometrojn oriente de la ĉefurbo de Togolando, Lomeo. La kondiĉoj en la lernejo estas simplaj. Interalie mankas varma akvo, retligo kaj eĉ elektraj kontaktingoj en la dormoĉambroj.
Laŭ s-ro Mandirola “jam de kelkaj tagoj staras netraktita peto ŝovi monon de la UEA-konto al la banko-konto de TEJO … kio tre gravas kaze je urĝo dum la Afrika IJK”
“Nek la ĝenerala direktoro de UEA, nek ĝia prezidanto respondis al demando de Libera Folio pri la temo.”
Certe la ĝen-direktoro kaj la prezidanto havas pli interezajn aferojn por fari.
je kiom alta interezo?
Ĉu ne venis jam tempo por PLENA kaj VERA sendependiĝo de TEJO anstataŭ ĉi tiu bizara nek-nek-situacio? TEJO ĉesus esti ĝenata — kaj ĝeni.
Ne malbona ideo. Kion TEJO-membroj mem pensas pri sendependiĝo?
Se la membro-aĝo de TEJO ne estus nun 35, sed nur 30 aŭ 25 kiel an antaŭaj jaroj, ne estus tiom granda organiza problemo. Sed nun, kun la aĝo-limo de TEJanoj je 35, TEJO povas iĝi iasence dua UEA. Mi ne scias kion pensi pri tio.
Kion pensas aliaj? Mi ne vidas nun stabilan solvon.
La altigo de la aĝlimo estas simpla truko por pligrandigi la nombron de membroj. Eble por ebligi al certaj funkciuloj resti membroj kja funkciuloj.
Praktikan efikon mi ne povas vidi. La decido pagi kotizon al iu organizo dependas de la servoj kaj de la reputacio. La “sendependa tejo” ne plu povas oferti la modestajn servojn de UEA kaj la reputacio de tejo estas dubinda. Oni povis eluzi la funkcion de “junulara organzio de UEA” kaj profiti de la alfluo de membroj. Rekta varbado de membroj estas malfacile.
Supozeble la ideo estas financado per eksteraj fontoj kaj malpli per amasoj da membroj.
Dennis havas pravegan suspekton: “Sed nun, kun la aĝo-limo de TEJanoj je 35, TEJO povas iĝi iasence dua UEA.”
La altigo de aĝolimo estis la plej granda el la eraroj en la statutŝanĝo de TEJO. Limo je 25 jaroj, maksimume iom pli, certigus, ke la asocio plu estu junulara, kaj ĝin plu povu fidi la junularo.
Pli ol 30-jaraj politikemaj “junuloj”, se ili havas ideojn por antaŭenigi la lingvon kaj movadon, kandidatu por estraraneco en UEA, ne plu sidadu en nostalgio pri sia forgesita juneco. – Mi apenaŭ vidas en la nuna TEJO ion subtenindan, ĉu finance, ĉu alimaniere.
Starigi limo je 25 jaroj estus troigo. En la nuntempa socio, 27 aux 28 jaruloj efektive estas “junuloj”, kutime ne geedzigxintaj, sen infanoj, kaj cxiam pli ofte ankoraux sen stabila laboro aux kariero. Estas tute nature por ili movadumi kaj festi kune kun 22 aux 23 jaruloj. Se la limo estus 25 jaroj, aktivuloj simple ne havus la tempon sxangxi ion ajn en TEJO, kaj ili jam devus forlasi gxin.
– Esperanto estas senpaga, kaj logike la movo estas ĝi asocia. La lingvo celis konsekvence ĉiuj aĝ periodoj, ekde la popolnaskato ĝis la paco tago. Jen tie pravas Harri, la plej granda eraro estis laŭ mi krei asocio por junuloj tutsimple, kaj doni despli mono al ili, oni imagu. Kaj, tie pravas Dennis superĉio, riske kreigi dua potenca asocio, kun alia vortaro, kun dua malkompreno. La fenomeno estos simila kiam oni disigus la virinoj apud la viroj apud la ambaŭuloj. Oni kuniĝe helpu.
Ĉu iom da rasismo sub la tegmento de TEJO? Mi timas, ke jes …
https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2017/08/08/cu-rasisma-kongreso-de-tejo-en-togolando/
Amuza blogaĵo, laŭ kiu estas rasisme mencii, ke en la kongresejo mankas varma akvo. 🙂
– : ) Tegmentejo.
– Iulo diris en 2017 (dum centjariĝo): ‘la kongreso estas urbo de gastoj’, apenaŭ forgesis vekiĝi gastantoj.
simonet.noel