Preskaŭ 2 500 homoj frue matene la 1-an de septembro ricevis retpoŝtan konfirmon pri aliĝo al la venontjara Universala Kongreso en Lisbono, kvankam ili nek aliĝis nek pagis. La amasmesaĝo estis dissendita pro malfeliĉa mistajpo.
Vendrede matene multaj eŭropaj esperantistoj miris pri retpoŝta anonco kun la teksto:
Vi estas registrita kiel partoprenonto de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto en Lisbono. Dankon por via aliĝo! Post iom da tempo vi ricevos poŝte la paperajn Duan Bultenon (krom se vi indikis en via aliĝilo, ke vi ne volas ricevi la paperan Duan Bultenon) kaj konfirmilon de aliĝo. La konfirmilon aŭ kopion de tiu ĉi mesaĝo vi nepre devas kunporti al la UK en Lisbono.
La mesaĝojn ricevis homoj, kiuj nek aliĝis al la kongreso nek pagis la aliĝkotizon. Multaj ricevintoj de la mesaĝo demandis en la reto, ĉu aliaj ricevis similajn anoncojn, dum aliaj ĝojiĝis pro la bela donaco de UEA. En la komitata listo de UEA la eksa prezidanto de TEJO, Michael Boris Mandirola, ŝercis pri la afero:
Mi bonvenigas la novan politikon kiu iom pli aktive puŝu nin partopreni la Universalan Kongreson malgraŭ la hezitoj kiujn kelkaj homoj povos havi kaj esperas ke ni povos ion similan vidi en aliaj kampoj.
Mi deziras tiel gratuli la atingon je pli ol 2 500 kongresanoj komence de septembro kaj por esprimi mian subtenon al tia agado. Esperinde ne estos tro da plendemuloj kiuj eĉ deziras mem decidi ĉu aliĝi aŭ ne al evento kies partopreno estas ja morala devo.
Iom post iom la ricevintoj de la mesaĝoj per komunaj fortoj konkludis, ke la evidente eraraj konfirmaj mesaĝoj estis dissenditaj al homoj kiuj jam partoprenis la Universalan Kongreson en Lillo en 2015, ĉar la kongresnumeroj de ĉiuj erare “aligitaj” homoj estis la samaj, kiujn ili havis en 2015.
Komentante la aferon, komitatano Brian Moon konstatis, ke jam sen eraraj aliĝmesaĝoj, kiujn oni nun devas korekti, la preparlaboroj por la venontjara kongreso malfruas:
Prefere oni ŝercu pri tiaj aferoj, anstataŭ plori aŭ koleriĝi – kio estus cetere tute pravaj reagoj. Sed serioze: plej plorindas, ke nun iu en CO devos uzi mi-ne-scias-kiom da labortempo por forigi la fuŝon – dum oni certe pledos pri tempomanko por klarigi la pli kaj pli ĝenan malfruiĝon en la preparado de la 103-a UK. Mi konstatas, ke ne nur ankoraŭ ne aperis la Unua Bulteno (kiu normale haveblas en la antaŭa UK), sed en la retpaĝoj pri kongresoj je la nuna momento (1-an de septembro) aperas pli-malpli nenio pri la 103-a krom aliĝilo.
Responde al demando de Libera Folio Andrej Grigorjevskij, kiu volontule ekster la Centra Oficejo prizorgas la retejon de UEA konfirmis, ke temis pri simpla erara entajpo de dulitera kodo:
– Mia eraro. Mi entajpis la kodon “li” anstataŭ “lb”. “li” estas la kodo de la UK en Lillo, “lb” estas la kodo de la UK en Lisbono. Pro tio, ke tiuj ne ĉiam estas konjekteblaj, ilin necesas mane aldoni, kiam estas lanĉata la retpaĝo de la nova UK. La kodo diras al la programo, kie preni rilatajn kongresnumerojn, kiuj ne estas en la ĝenerala datumbazo.
Entute la mesaĝo estis sendita al 2 447 adresoj. Tre baldaŭ al la samaj adresoj estos sendita nova mesaĝo, kun peto ignori la eraran aliĝkonfirmon, diras Andrej Grigorjevskij.
Malgranda homa eraro, pardonebla, nenia katastrofo.
Kiel merkatikisto, mi vidas la tuton eĉ inverse, tiu hazarda kampanjo havas tre efikan reklamvaloron por la kongreso en Lisbono. Simile grandan altiron de atento kaj reago-ondon oni ne povus atingi eĉ per 10 kutimaj, ordinaraj retmesaĝoj… :-)))
Vi tute pravas, László: Nenia katastrofo; kaj miakaze utilis por ke mi tuj zorgu pri ailĝo al la 103-a UK.
> dissendita pro malfeliĉa mistajpo.
aux per panea komputprogramo?
denove, estas la legendo,
la legendo pri la malbonaj komputiloj de la teranoj
Ĉu la problemon eviti ne helpus identigado de UK-j per ilia jaro (aŭ vicordo)? Mi pensas, ke oni malpli facile konfuzus “2018” kun “2015”, aŭ “103” kun “100”.
Kiun oni invitos venontjare al Lahti, la sekva L-urbo? Bonŝance, ke en la antaŭa – Lucerno 1979 – oni ankoraŭ ne havis reton ?
Esperantujo estis pli bona kiam ne ekzistis la interreto! Sed….. kial?
Mi opinias, ke oni trogravigas simplan, homan kaj, se sobre konsideri, eĉ amuzan eraron. Ja erari estas home kaj nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. Ĉiu el ni bonvoleme komprenas, ke eraro povas okazi — eĉ se ĉi-foje la eraro estis aparte frapa kaj mamuta.
La damna hazardo tamen volis, ke la eraro okazu ĝuste en periodo, kiam UEA ricevas amason da kritikoj: eraregoj kaj erarado en la Jarlibro (akompanataj de daŭraj vekrioj de komitatanoj, plendoj pri malsameco inter papera/reta JL kaj opiniŝtormo en la Komitato pri la maniero eliri el la kaĉo — ĝis nun sen rezulto); volontuloj duonsciantaj la lingvon (ĉu nur min ĉi tio aparte ŝokas?) kaj surŝultrigantaj fundamentajn taskojn — eble baldaŭ ni vidos la sekvan lernanton de Esperanto kiel KKS aŭ libroserviston; prava aŭ malprava konfliktado kun TEJO kaj ĝistedaj alvokoj pri maldung(iĝ)o. Se ne paroli pri la ĉiama membrofalo (kaj sekva finance zorgiga problemo), kiu tiom nature instaliĝis en niaj kapoj, ke ni eĉ ne plu memoras ĝin.
Nu, vere tiu ĉi lasta eraro falis plentrafe sur kampon sterkitan. En ĉiuj sencoj de la vorto.
Kiel mi povis forgesi mencii etan plian malglataĵon dikigantan la kritikaron: demisio de multjara, sperta oficisto pro malkonsento pri kelkaj asociaj/estraraj decidoj kaj malkontento pri la nuna evoluo de UEA.
Ĉu UEA estas en la fundo de la puto? Eble. Se estas tiel, UEA ĝoju: ne eblas fali ankoraŭ pli (aŭ ĉu ĝi kunportis ŝovelilon por iom pli profundigi la puton fosante sian sulkon?). Se tamen ankoraŭ ne en la fona fino, jam temp’ está, ke UEA komencu klare reagi kaj plibonigi siajn servojn kaj la situacion.
La konfirmilon de aligxo oni ricevos tre baldau!
Errare humanum est…
malnova spritaĵo: Erari estas home, sed por grandskale fuŝi oni bezonas komputilon.
Mi kredis ke estis subkonscia reklamo por ke homoj jam aliĝu al Lisbona UK