Historiaj periodaĵoj nun rete traserĉeblaj

La kompletaj tekstoj de multaj jarkolektoj de pli ol 70 Esperanto-periodaĵoj, ekzemple tiuj de la revuo Esperanto de 1905 ĝis 1946, estas nun plene serĉeblaj en la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Ni petis Bernhard Tuider, la estron de la kolekto, rakonti pli.

Skanado en la biblioteko. Foto: Aŭstria Nacia Biblioteko.

Periodaĵoj estas ege gravaj fontoj, kiuj bone dokumentas la internaciajn kaj regionajn historion, politikon kaj kulturon. Iliaj ciferecigo kaj interreta disponigo havas gravajn avantaĝojn. Ili iĝas facile kaj rapide alireblaj por multaj personoj, ĉar ili estas atingeblaj tutmonde ĉe ĉiu retaliro, ĉiutage kaj ĉiuhore.

Post la ciferecigo la paperaj periodaĵoj restas en la klimatizita kaj sekura librokonservejo, kiun ili forlasas nur esceptokaze, ekzemple se la biblioteko pruntedonas ilin por ekspozicio. Krome la tekstrekonaj algoritmoj nun faras la enhavon de la dokumentoj plene alirebla per tute novaj esplorstrategioj.

Ĝis nun la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeo elektis pli ol 70 titolojn de periodaĵoj el la periodo 1889 ĝis 1946, kiuj estis skanitaj de specialistoj en aparta “Sekcio por ciferecaj servoj” de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

La ciferecigo kaj publikigo de la havaĵo ankaŭ ludas gravan rolon en la t.n. Vizio 2025 de la Aŭstria Nacia Biblioteko. Tiel la nombro de ciferece konsulteblaj dokumentoj – libroj, periodaĵoj, fotoj, bildpoŝtkartoj, muzeaj objektoj, afiŝoj, sondokumentoj kaj arkivaĵoj – daŭre kreskos ankaŭ dum la venontaj jaroj.

Ekde 2006 la Kolekto por Planlingvoj kaj la Esperanto-muzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko entreprenis plurajn projektojn pri ciferecigo.

Ĝis nun estas realigita la enkomputiligo de pli ol 1.100 libroj (inter ili pli ol 200 pri la unuaj 31 Universalaj Kongresoj de Esperanto kaj pli ol 180 de aŭ pri Ludoviko Zamenhof), pli ol 70 diversaj periodaĵoj kun pli ol 900 jarkolektoj, ĉirkaŭ 7.300 fotoj, 2.500 bildpoŝtkartoj, 2.500 muzeaj objektoj, 800 afiŝoj kaj 200 sonbendoj.

Krom la sonbendoj, ĉiuj tiuj dokumentoj estas konsulteblaj pere de la katalogo Trovanto, la katalogo de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperanto-muzeo.

En la retejo de la Aŭstria Nacia Biblioteko vi povas ne nur trarigardi nian havaĵon, sed pere de la retejo ANNO eĉ eblas sisteme traserĉi la jam ciferecigitajn periodaĵojn. ANNO (AustriaN Newspapers Online) estas la virtuala legsalono por la periodaĵoj de la Aŭstria Nacia Biblioteko.

ANNO ebligas al vi entajpi serĉvorton en la kampoj “Text” (teksto) aŭ “Titel” (titolo), elekti unu el 17 lingvoj – inter ili Esperanto – kaj specifi la serĉon laŭ la eldonloko kaj eldonperiodo.

Ekzemple, se vi entajpas en la kampo “teksto” la vorton “Zamenhof”, elektas kiel lingvon “Esperanto” kaj alklakas “Suchen” (serĉi), vi ricevas 1913 rezultojn. Tio signifas, ke en 1913 numeroj de skanitaj Esperanto-periodaĵoj la nomo “Zamenhof” aperas almenaŭ unufoje.

Alklakante unu el la serĉrezultoj, vi malfermas novan fenestron, kie ruĝaj kadroj indikas, sur kiuj paĝoj la vorto “Zamenhof” estas notita.

Se vi alklakas unu el tiuj paĝoj, ĝi pligrandiĝas, por ke vi povu legi la tekston kaj ankaŭ krome tuj vidi, kie kaj kiom ofte aperas la serĉovorto, kiu estas ruĝe markita.

Tiel eblas esplori pri diversaj temoj en la gazetaro de la koncernaj jaroj. La plej rekomendindaj serĉvortoj estas nomoj de personoj, landoj kaj urboj, sed fakte oni povas entajpi ĉiun ajn temon, pri kiu oni interesiĝas.

Bernhard Tuider

3 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
dennis keefe
dennis keefe
2017-10-02 12:58

Estis ege bona monato por tiuj Esperantistoj kiuj interesiĝas pri FAKA ESPLORADO de Esperanto laŭ historia, lingva, eduka kaj socia vidpunktoj. Mi persone ne memoras tiom da elstaraj novaĵoj por Esperantujo en periodo de 30 tagoj. Ĉu vi?

Unue, estis anoncita la pligrandigo de la ege utila vorto-korpuso de Esperanto http://www.tekstaro.com (Bertilo Wennergren). Tre bona ilo por faka lingvo-esplorado pri historia disvolviĝo.

Due, subite disponeblas stipendio (Angela Tellier) (ĉirkaŭ 16,537 eŭroj ĉiujare!) por doktoriĝo pri la temo Esperanto ĉe la Universitato de Liverpool. Jen nova esploristo kiu fake kaj konvinke povos utiligi la novajn arkivojn de Esperanto sur la Interreto.

Trie, estas la multlanda esploro laboro, Lingva Akcelilo (Zlatko Tisljar) pri Esperanto kiel lernfaciliga (propedeŭtika) studobjekto por infanoj. Tiu projekto povas altiri la atenton de esploristoj EKSTER niaj rondoj.

Kaj nun, kvare, estas la impona kaj tre profesia laboro de la Aŭstria Nacia Biblioteko (Bernhard Tuider), priskribata en la supra artikolo. Bonega laborilo por esploristoj pri diversaj temoj – ne nur pri lingvaj.

Nia jaro jam estis tre bona kiam ni prikonsideras la lanĉon de la Kuriero de Unesko (Trezoro Huang Yinbao) en Esperanto, kaj ankaŭ la lanĉon kaj disvolviĝo de AMIKUMU (Chuck Smith, Richard Delamore).

Kiam la komentistoj de la Ondo de Esperanto ĉe la jarfino skribos pri la Atingoj kaj Malsukcesoj de 2017 en Esperantujo, ili havos multon por diri pozitivo-flanke. Kutime preskaŭ ĉiujare tro da komentantoj parolas nur pri SIAJ atingoj. Tio estas tro memcentra se ni volas antaŭenigi Esperanton.

En Ĉinio, kie mi skribas ĉi tion, estas la Jaro de la Koko. En Esperantujo, eble Renato Corsetti kaj kelkaj aliaj dirus, ke 2017 povas nomiĝi la Jaro de la Gazelo. Tamen kelkaj Esperantistoj en la tradicia movado tro longe restas dinosaŭraj (kaj mi konfesas: mi mem estas tro tia).

Igorj
Igorj
2017-10-18 16:10

Ĉu tio estas senpage?

christian cimpa
christian cimpa
2017-10-24 23:30
Respondo al  Igorj

jes. same kiel “bitoteko”, “tekstaro” kaj aliaj tre utilaj servoj. malfermiĝas fascinaj ebloj de esplorado!