UEA kaj ĝiaj landaj asocioj devas esti politike neŭtralaj, kaj sekve ne povas alpreni oficialan starpunkton en la disputo pri la eventuala sendependiĝo de Katalunio. La landa asocio de UEA en Bosnio tamen sendis subtenan leteron al Kataluna Esperanto-Asocio.
Laŭ la statuto de Universala Esperanto-Asocio, oni principe akceptas nur unu landan asocion el ĉiu “regno”. La sola landa asocio de UEA en Hispanio sekve estas Hispana Esperanto-Federacio, HEF.
Kataluna Esperanto-Asocio en la 1990-aj jaroj dufoje petis aliĝon al UEA kiel landa asocio, sed ambaŭfoje la peto estis rifuzita pro la kontraŭstaro de Hispana Esperanto-Federacio.
Iom simila situacio estiĝis en la fino de la 1980-aj jaroj, kiam Sovetio proksimiĝis al disfalo. Tiam la komitato de UEA decidis, ke por akcepti novan landan asocion en “regno” kie jam troviĝas pli malnova landa asocio de UEA, la jam ekzistanta devas akcepti la aliĝon de la nova asocio.
Samtempe la malnova asocio devas deklari, ke ĝi ĉesas aktivi en la teritorio de la nova asocio, tiel ke en la sama teritorio aktivas nur unu landa asocio de UEA.
Tiu interpreto de la statuto ebligis, ke kelkaj Esperanto-Asocioj en respublikoj de la ankoraŭ ekzistanta Sovetio povis esti akceptitaj kiel landaj asocioj de UEA, ĉar la sovetia landa asocio akceptis tion kaj deklaris, ke ĝi ĉesos aktivi en la koncernaj teritorioj.
Same kompreneble povus fari Hispana Esperanto-Federacio, sed dum ĝi tion ne faras, ĝi efektive havas la povon daŭre malebligi la aliĝon de Kataluna Esperanto-Asocio kiel landa asocio de UEA. Se efektive Katalunio iĝos tute sendependa ŝtato, la situacio kompreneble estus alia.
Dum Kataluna Esperanto-Asocio ne estas landa asocio de UEA, ĝi kompreneble ne estas limigita de la statuto de UEA, kaj povas fari politikajn deklarojn. Tion KEA efektive iugrade faris, aliĝante al manifesto por demokratio kiu akcentas la rajton de la kataluna popolo mem decidi sian politikan estontecon. Informo pri tiu decido aperis nur en la katalunlingva sekcio de la retejo de KEA.
Politikan deklaron subtene al la kataluna flanko en la konflikto faris ankaŭ Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, en letero sendita al Kataluna Esperanto-Asocio la 6-an de oktobro. La letero tekstas:
Karaj geamikoj,
Kun granda atento kaj intereso ni sekvas aktualajn sociajn eventojn en Katalunio. Ni esperas ke via popolo sukcese frontos historiajn defiojn kiuj portos bonon kaj prosperon al la tuta kataluna popolo. En la aktuala situacio ni deziras esprimi solidarecon kun la kataluna popolo, specife solidarecon de bosnia esperantistaro kun la kataluna esperantistaro.
Kiel ajn plu evoluos la sociaj eventoj, ni petas konsideri ke vi havas geamikojn en Bosnio kaj Hercegovino, subtenon kaj helpopretemon de bosnia esperantistaro.
Kun bondeziroj,
Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino
prezidanto
Fetah Zvirac
La letero estas zorge formulita kaj la subteno al la politika sendependiĝo de Katalunio estas legebla nur inter la linioj, sed tamen eblas opinii, ke la letero transiras la limojn de la politika neŭtraleco, kiun oficiale devas sekvi landaj asocioj de UEA.
La kontaktoj inter katalunaj kaj bosniaj esperantistoj cetere havas longan historion. En malfacilaj tempoj esperantistoj peris la viziton de urbestro de Sabadell al Sarajevo, kaj infanoj el Bosnio feriis en katalunaj urboj.
Libera Folio petis komentojn de la prezidanto de UEA, Mark Fettes, de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino, de Kataluna Esperanto-Asocio kaj de Hispana Esperanto-Federacio. Ĝis nun respondis nur la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Tonyo del Barrio:
“Konsiderante nian statutan neŭtralecon kaj la pluralecon de nia membraro, HEF ne faros deklarojn pri politikaj aferoj, same kiel ni ne faris ĝis nun,” li skribis.
Tre praktika letero, kiu ege utilas por esprimi solidarecon al esperanta asocio en iu ajn lando, regiono, urbo, kiam okazas iu ajn socia evento:
Ekzemple: Kun granda atento kaj intereso ni sekvas aktualajn sociajn eventojn en Kenjo. Ni esperas ke via popolo sukcese frontos historiajn defiojn kiuj portos bonon kaj prosperon al la tuta kenja popolo. En la aktuala situacio ni deziras esprimi solidarecon kun la kenja popolo, specife solidarecon de bosnia esperantistaro kun la kenja esperantistaro.
Kiel ajn plu evoluos la sociaj eventoj, ni petas konsideru ke vi havas geamikojn en Bosnio kaj Hercegovino, subtenon kaj helpopretemon de bosnia esperantistaro.
Ja praktika letero…
Oni eĉ povas legi ĝin kiel subtenon al la kataluno popolo, kiu laste manifestaciinte, ne volas sendependiĝon el Hispanio…
UEA neglektas facilan metodon multobligi la nombron de “landaj” asocioj!
Ĉar por UEA nur gravas la pura nombro de landaj asocioj (same de la fakaj), nek la nombro de anoj, nek la reala aktiveco, oni povus rapide inviti ekzemple la skotojn kaj la bavarojn. En dekduo da regionoj ekzistis certa malkontento pri la ago de la centra registaro, sed la bariloj pro foriri estas tre altaj. Sufiĉus unu Esperantisto en koncerna regiono por deklari landan asocion.
Nenie en la mondo la granda plimulto en iu landa akceptas la foriron de malgranda parto, eĉ se en la malgranda parto estas plimulto por. Tial la diskutoj pri “laŭleĝaj proceduroj” ne nur estas vanaj, sed hipokritaj. Almenaŭ teorie Esperantistoj povus trakti la aferon iomete pli grandanime, ĉar komercaj strukturoj ne ludas rolon.
La letero estas zorge verkita, kaj se estus neniu kunteksto (kiel en via ekzempla letero al Kenjo), oni ne komprenus kio estas la problemo, kvankam oni eble mirus ke Bosnio kaj Hercegovino subite solidarecas kun Katalunio.
Sed kompreneble jes estas kunteksto, kaj Bosnio kaj Hercegovino konas tiun kuntekston, kaj tial ĝi sendis leteron al Katalunio kaj ne al Kenjo.
Eh… “politikumado” nenion bonan alportos al E-komunumo!
Mi ne mirus, se baldaŭ ĉi tie aperos akraj atakoj kaj “sagflugoj”…
Dum UK 2017 en Seulo, Esperantisto el katalunio dum solena inauguro salutis la kongresanaron nome de KEA = kataluna E- asocio
Leginte la titolon de la redakcia artikolo “Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunan popolon”, ŝajnas, unuamomente, ke la enhavo de la tuta teksto havus la intencon pozitivan de apogo al la popolo de Katalunio, grandnombra kaj altgrade civilizita, dezirante la baldaŭan paceman solvon de la katalunia problemo. La enhavo de la letero, kies tekston oni aperigas ĉi tie, nete kontraŭdiras la komentojn de la redaktoro.
Mi unue informu vin, ke la deklaro de solidareco de Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino kun la kataluna popolo, precipe kun la kataluna esperantistaro, ne estas politike motivita, sed ĝi estas home motivita. Nin iom surprizas ke vi koncepton de solidareco komprenas kiel sole politikan nocion. Sed ĝi estas unuavice socia nocio. Kio okazus se Katalunion trafus tertremo aŭ uragano aŭ terorisma atako jam okazinta en kiu kataluna popolo grave suferus? Ĉu en tia situacio vi ne solidariĝus kun ĝi? Kaj se katalunajn esperantistojn trafus sociaj aŭ naturaj katastrofoj, ĉu vi ne emus solidariĝi kun ili?
En nia deklaro ni parolas pri sociaj eventoj kiujn ordinaraj homoj precipe esperantistoj ne regas, sed certe suferus ties konsekvencojn. Sed estus maljuste anticipe kulpigi ordinarajn homojn kaj precipe esperantistojn pri okazantaj sociaj eventoj kaj rifuzi solidariĝon kun ili kiel ajn la eventoj evoluos.
La problemo de UEA estas ĝuste plena miskompreno de ĝiaj gvidaj organoj pri la koncepto de neŭtraleco, kiel difinita en ĝia Statuto, kiu siajn eventualajn deklarojn de solidareco kun popoloj, homoj kaj esperantistoj de la mondo en kazo de naturaj kaj sociaj eventoj kiuj povus ilin katastrofe trafi, devus ĉerpi ne el la statuta neŭtraleco pri sociaj problemoj sed el la respekto de homaj rajtoj kiel esenca kondiĉo por ĝia agado. Pro tio, interalie, UEA estas en internaciaj rilatoj plene marĝena organizo, absolute ekster la reala mondo, kiun ĝi eĉ pretendas ŝanĝi en lingvo-politika (socia) sfero.
Fetah Zvirac
Esperanto-Ligo de Bosnio kaj Hercegovino
Nu, jes kaj ne. La neŭtralec-problemo de UEA estas unuavice ke oni ne volas prioritati. Laŭ par. 5 de la statuto (http://www.uea.org/teko/regularoj/statuto) , “UEA estas neŭtrala rilate al nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj”. Se oni rigore aplikus la neŭtralecajn rilatojn en tiu vicordo, kaj klare atendus de la naciaj ŝtatoj ke ili kapablu same, oni povus ellasi la sekvan klaŭzon “kun escepto de la lingva problemo en internaciaj rilatoj”.
Tial ankaŭ ne havas multe da senco ke oni unuflanke deklaras ke “Tiu neŭtraleco signifas, ke UEA ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj” kaj aliflanke ke la Homaj Rajtoj estas “esenca kondiĉo” por la laboro de UEA. Tute baroke estas ke ankaŭ “bonaj internaciaj rilatoj” estas nomita tia kondiĉo. Oni ja ĝuste esperus ke la agado de UEA povu kontribui al la rebonigo de misevoluintaj internaciaj rilatoj, almenaŭ je persona nivelo inter ĝiaj individuaj membroj! Ĉu la formulintoj de tiu parto de la paragrafo imagis ke la mondu servu al ni la finan venkon sur arĝenta plado?
La statuto de UEA tute ne devigas ties membrojn je neutraleco .
Tial en jarlibro de UEA ne ekzistas ia neutrala fak- organizo .Tute klare la deklaracio de Bulonjo el jaro 1905 agnoskas privatajn opiniojn.
Tio estas tute vera. Bedaŭrinde ankaŭ estas nenio kio devigas UEA-n aŭ ĝiajn membrojn esti objektivaj.
Nenio malhelpas ke UEA deklaru solidarecon okaze de tertremo, kvankam oni povas dubi ĉu vere tio estas parto de la laboro de UEA.
“Sociaj eventoj” estas bele nebula esprimo, kaj povas signifi multon. Se ĝi rilatas al “nacieco, raso, sekso, religio, kaj sociaj kaj politikaj problemoj”, tiam UEA “ne prenas starpunkton pri la koncernaj problemoj” — kaj notu ke sociaj kaj politikaj problemoj estas specife en la listo.
Estas ankaŭ vere ke “respekto de la homaj rajtoj” estas esenca kondiĉo por la laboro de UEA, sed oni resendas al “la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj” kaj aliaj dokumentoj. Se UEA prenu starpunkton relative al homa rajto, tiam tio estu homa rajto kiu aperas en la Universala Deklaracio aŭ alia simila dokumento, kaj ne io ajn kiu ŝajnas grava al iu.
Specife kaj konkrete, UEA ne povas havi starpunkton rilate al kataluna sendependiĝo.
Ĉiuj separatistoj reciproke solidarecas. Kaj malseparatistoj – same.
Tre facile kaj mensoge la sendependistoj parolas pri si mem kiel la kataluna popolo. Sed Katalunio esta pli riĉa kaj kompleksa ol tiu simpligo, kiu neas la kondiĉon kataluna al tiuj kiuj ne estas sendependistoj. Pro tio la artikola titolo pli bone estu “Bosniaj esperantistoj subtenas la katalunajn sendependistojn”.
Mi proponas, ke UEA ne plu konsistu el landaj asocioj- sed nur el individuaj membroj .
Neniam mi vidis bosnon, hercegovinon, katalunon. hispanon, svison ktp.ktp.
Se vi scius pli pri al historio de Esperanto kaj UEA, vi povus scii, ke tio ekzistis antaux 100 jaroj! Individuaj membroj kaj gruoj cxirkaux grandaj urboj.
Bedauxrinde oni sxangxis tion poste post certa diskuto. Estis la espero, ke organizo surbauze de naciaj organizoj estas pli facile akceptata de naciaj sxtatoj. SAT kun malgranda sukceso proponis aliaj, tamen pli kuriozan modelon (la tempozonoj).
Fakte la organizo la memdifinitaj regionaj asociaj estas la plej justa kaj plej konforma al la ideo de Esperanto. Ne gravas la pli aux pli hazardaj limoj inter sxtatoj, religioj kaj etnoj. Gravas nur la emo kunlabori por la progreso de la homaro.
Bedauxrinde la ideo ne havas multajn amikojn. Cxiuj provoj gxis nun malaperis aux vegetas en margxenaj organizoj.
Fakte, SAT unue proponis modelon de pli-malpli rektangulaj geografiaj kampoj. En ĉiuj el tiuj kampoj loĝu proksimume la samaj kvantoj da homoj aŭ SATanoj. Al la maltaŭga horzona sistemo SAT transiris nur iom poste.
La problemo ne estas la laŭŝtata organizo, ĉar tio reflektas la mondon en kiu ni devas agi. La problemo estas ke homoj emas vidi tion kiel pli ol ilon.
Kiel sekretario de KEA mi povas konfirmi ke, nek mi nek iu alia estrarano ( laù mia scio) ricevis iun ajn komentopeton fare de LF pri tiu afero.
Efektive ŝajnas, ke mi pro malatento ne sendis la demandon al vi. Mi pardonpetas pro la fuŝo.
Kalle Kniivilä
Redaktoro