Mark Fettes: “Ni ĉiuj konscias
pri la granda laboro antaŭ ni”

Post la decido dungi nunan estraranon kiel la ĝeneralan direktoron de la tuta asocio, UEA nun serĉas novajn estraranojn. Laŭ prezidanto Mark Fettes la Estraro krom novan ĝeneralan sekretarion bezonas respondeculon pri kulturo kaj kongresoj.

La 1-an de novembro la Estraro surprize anoncis, ke la ĝisnuna ĝenerala direktoro, Veronika Poór, forlasos sian postenon fine de la jaro. Ŝian lokon prenos Martin Schäffer, kiu nun estas estrarano kaj ĝenerala sekretario de la asocio.

La decido ŝanĝi ĝeneralan direktoron estis farita post amasiĝo de administraj kaj aliaj problemoj en la Centra Oficejo, kie la laboretoso laŭ atestoj ricevitaj de Libera Folio grave malboniĝis dum la lastaj monatoj.

La subita ŝanĝo, kiu estis farita sen la kutima konkurso pri la posteno, siavice tamen estos problemo por la Estraro de UEA, ĉar Martin Schäffer forlasos sian postenon tie.

La Estraro tial proponis al la Elekta Komisiono, ke oni ekserĉu ne unu, sed tri novajn estraranojn, kiuj povu transpreni diversajn taskojn kaj eble estonte formu parton de la sekva estraro de la asocio. Tiu propono renkontis iom da kritiko en la Komitato, eble ĉar iuj komitatanoj subkomprenis, ke la Estraro jam scias, kiuj konkretaj homoj estu alelektitaj.

–  Mi havas la impreson, ke ni ree troviĝas en la situacio de provo perforti la komitaton, kiel okazis pri la statutaj modifoj kaj pri la sendependeco de TEJO. Bonvolu ne nei tion. Temas pri mia impreso kaj pri la impreso de multaj aliaj. Elektado de estraranoj estas io serioza, kion oni ne faru ĝis morgaŭ vespere (kiel okazas en telefonaj vendoprovoj), skribis komitatano Renato Corsetti.

La plej multaj komitatanoj ŝajnis konsenti, ke necesas tuj elekti novan ĝeneralan sekretarion, sed multaj demandis sin, ĉu vere necesas urĝe grandigi la Estraron. La 16-an de novembro tamen aperis en la retejo de UEA alvoko de la Elekta Komisiono pri kandidatoj por maksimume tri novaj estraraj postenoj.

La kandidatiĝojn oni atendas ĝis la 30-a de novembro. La finan decidon pri la alelekto de novaj estraranoj poste faros la Komitato, laŭ propono de la Elekta Komisiono. Ni petis prezidanton Mark Fettes klarigi, kial laŭ li estas bezonataj pliaj estraranoj.

Libera Folio: Ĉu inter la nunaj estraranoj ne estas taŭga kandidato por la posteno de ĝenerala sekretario? Ĉu tio ne estas posteno, por kiu necesas ioma sperto pri estrara laboro?

Mark Fettes: – Mi dirus, ke necesas sperto pri administrado – laŭeble, administrado de volontulaj organizoj. Homo kiu komprenas tion, facile orientiĝos pri la specifaj bezonoj de UEA. La Elekta Komisiono ja enketis inter la nunaj estraranoj, sed neniu esprimis pretecon transpreni tiun taskaron.

Kiom da novaj estraranoj laŭ vi estas bezonataj, kaj kial?

– Minimume unu. Ni ja povas elturniĝi kun ses, kiel ĝis nun, kvankam pliaj estus bonvenaj. Precipe Sara havas tro vastan gamon de respondecoj por povi zorgi pri ĉiuj en tia mezuro, kiu estus dezirinda. Ŝiaj du pasioj estas eksteraj rilatoj kaj aktivula trejnado, do aldona estrarano kiu povus transpreni de ŝi respondecon pri kulturo kaj kongresoj estus vere helpa.

Konsiderante la ekonomian situacion de UEA, ĉu estas saĝe signife grandigi la estraron? Eĉ se la estraranoj ne estas salajrataj, ili kaŭzas kostojn, precipe se ili devas fari longajn vojaĝojn. Aŭ ĉu oni serĉas unuavice estraranojn, kiuj povos mem pagi siajn vojaĝojn al kunsidoj kaj kongresoj?

– Fakte jam nun niaj estraranoj ofte pagas, plene aŭ parte, siajn proprajn vojaĝojn, por tiel subteni la financan situacion de UEA. Eĉ kun tio, ĉiu estrarano ja kostas iom da mono, averaĝe po iom pli ol mil eŭrojn jare. Tamen kontraŭ tiu investo UEA ricevas multege da laboro, ofte sufiĉe delikata kaj tempo-postula, ĉar temas pri la kunorigado de projektoj, volontuloj, kaj tiel plu. Monŝparo ne povas esti la sola kriterio por decidi, ĉu tio valoras. Laŭ mi estas esence, ke UEA havu bone funkciantan kaj laborkapablan estraron, kun sufiĉe da anoj por realigi la kernajn taskojn.

Ĉu via ĵusa vizito en Roterdamo rilatas al la ŝanĝo de ĝenerala direktoro? Ĉu vi povas ion diri pri tio, kia vi spertas la nunan etoson en la Centra Oficejo?

– Jes, Martin kaj mi decidis iri tien kune por detale priparoli la transiron kun la oficistoj. Tiuj diskutoj estis tre pozitivaj kaj okazis en bona etoso. Aliflanke estas ja pluraj administraj aferoj, kiuj ne bone iris en la lasta jaro, kiel membro(re)varbado kaj kompilado/redaktado de la informoj en la Jarlibro, kaj samtempe ni devas kunlabori pri la diversaj renovigoj kiuj survojas (de la datumbazo, la retejo, la financa softvaro por prizorgi niajn kontojn). Do, ni ĉiuj konscias pri la granda laboro antaŭ ni.

7 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Jovana
Jovana
2017-11-21 12:47

“… eble ĉar iuj komitatanoj subkomprenis, ke la Estraro jam scias, kiuj konkretaj homoj estu alelektitaj.” Hm! Ĉu tio ne pensigas pri la “elekto” de la nuna ĝenerala direktoro? La “intervjuoj” en Lillo estis nur sablo en la okuloj de la naivuloj, kiuj ne sciis ke la decido estis farita jam antaŭ la Lilla UK. Ankaŭ la nomumo de Schäffer ne estas lastmomenta decido, kaj la Komitato kaj la membraro havas la plenan rajton demandi sin (kaj la Estraron), kio kaŝiĝas malantaŭ tiu subita nomumo en tiu posteno de homo kiu antaŭ jaroj proponis fondon de Amerika oficejo de UEA en… lia meksika loĝejo.

Rita de Moraes
Rita de Moraes
2017-11-22 16:13
Respondo al  Jovana

Ŝajnas al mi, kara Jovana, ke viaj lastaj vortoj malkaŝas antaŭjuĝon. Ĉu mi pravas? Se ne, pardonu min!
Mi vere, kore esperas, ke Martin Schäffer bone kaj atente laboros. Mi forte deziras al li kaj AL NI bonŝancon!

GBEGLO Koffi
GBEGLO Koffi
2017-11-22 17:54
Respondo al  Jovana

Martin jam delonge gvatas tiun postenon de Ghenerala Direktoro. Jen nun li havas ghin.
Jam antau la foriro de Osmo, Martin flustris sian intencon esti ghenerala direktoro kiam neniu jam kandidatighis. Kiam pluraj homoj kandidatighis kaj Martin trovis, ke tiuj kabdadatoj estas pli bonaj ol li, je li kashis sian intencon. Se nun li revenas por kapti la postenon, tio signifas, ke li nun realigas tion, pri kio li pensadas delonge. Tio klare montras, ke VERE IO KASHIGHAS MALANTAU LA SUBITA ANONCO PRI LA NOMUMO de Martin. Ni vidos kio okazos poste. Do JOVANA tute pravas.

Lu Wunsch-Rolshoven
2017-11-21 18:54

Eble la kerna problemo de UEA estas, ke ĝi volas pli ol ĝi povas. Mi havas la impreson, ke la UEA-funkciuloj volas per UEA doni universalan tegmenton al la Esperanto-mondo, decidi prefere pri ĉio rilate al Esperantujo, gvidi ĉion kaj ĉiukaze la grandan strategion – kaj multaj UEA-membroj tion ankaŭ ŝatus. Sed bedaŭrinde tiu tasko estas tro granda kaj la financaj kaj homaj rimedoj estas tro limigitaj por tion fari. La prezidanto laŭ la nuna strukturo ne povas esti la superhomo, kiu kapablus ĉion saĝe gvidi – li (aŭ eble iam ŝi) estas nur volontula persono kun, kutime, alia profesio.

La tempoj simple ŝanĝiĝis. La homoj fariĝis pli memstaraj kaj ili faras siajn proprajn projektojn, ekster UEA. UEA dum la pasintaj kvin jardekoj ne estis la instanco, kiu gvidis la ŝanĝon kaj la progreson – tion faris aliaj en siaj respektivaj kampoj: La muzika kulturo kreskis ekster UEA kaj la novaj renkontiĝoj formiĝis plejparte ekster UEA (kvankam al kelkaj oni donas ties nomon). La denaskuloj kreiĝas sen aparta subteno de UEA (nu, iom evidente…) kaj la Afrika Agado estis ĉefe verko de unu energiulo. La interlingvistiko kreiĝis bele, kun subteno de UEA de tempo al tempo, sed ĉefe sendepende, laŭ iniciato de unuopuloj. La interreto dum la pasintaj tri jardekoj kreskegis kaj ankaŭ tie UEA ĉefe rigardis. Per ĉi tiu listo mi neniel volas kritiki al UEA kaj ties funkciuloj kaj oficistoj, sed mi ja volas diri, ke la forto de Esperantujo estas la plurismo, la multcentrismo; ne eblas kaj ne estus saĝe ĉion gvidi centre; tion ni havis dum la periodo de la Granda Stagnado inter 1950 ĝis 1970 – ekde tiam la Esperanto mondo evoluas multe pli bone.

UEA kun pluraj mil membroj kaj sepdeko da landaj asocioj dungas proksimume dekon da homoj. La eta asocio Esperanto Plus per sesdeko da regulaj donacantoj dungas jam kvar homojn, en afrikaj landoj, https://esperantoplus.jimdo.com . La progreso de Esperantujo eble plu okazos tiel, ke UEA traktadas siajn problemojn kaj aliaj kreas siajn projektojn.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2017-11-22 1:41
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

> La denaskuloj kreiĝas sen aparta subteno de UEA

Cxu vere? Do UEA ne estas klono-centralo por la kreado la esperantistidoj?

Licxjo
Licxjo
2017-11-22 3:05
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Treege saĝa kaj klara resumo. Mi plene konsentas.

Jens Stengaard Larsen
2017-11-22 17:25
Respondo al  Lu Wunsch-Rolshoven

Nu, kredeble estas iel vere ke UEA volas pli multe ol _kiom_ ĝi povas realigi, sed la ĉefa problemo laŭ mi estas ke ĝi ne klare scias _kion_ ĝi volas. Dum la celoj estas malklaraj, ankaŭ ne eblas havi klaran ideon kiel atingi ilin. La plej evidenta ekzemplo estas la Delegita reto. Ĝi estas la kerna servo de UEA, sed neniu parolas pri ĝi. Precize kion ni volas per la Delegitoj? Ĉu ili estas postrestaĵo el tempo kiam oni povis esti en nur unu loko samtempe, aŭ ĉu fakte la Delegitoj havas gravan taskaron? Neniu faras tiun tute simplan demandon, eble ĉar la respondo antaŭvideble estas malsimpla.