”Ekparolu” volas aktivigi izolulojn de Libera Folio je 2017-01-272017-02-26 Lastatempe multaj homoj eklernas Esperanton per la reto, sed restas izolitaj de la Esperanto-komunumo kaj ne aktive ekuzas la lingvon. Per sia nova projekto Edukado.net strebas ekparoligi ilin. Ni petis Katalin Kováts rakonti pli.
UEA komencas renovigon de sia retejo de Libera Folio je 2017-01-232017-01-23 En 2013 la novelektita estraro de UEA decidis elspezi 100.000 eŭrojn por renovigi la retejon de la asocio. De tiam malmulto okazis, sed nun UEA anoncis konkurson por renovigo de la retejo kaj de la tuta administra sistemo de la asocio.
Rusia Esperantista Unio aneksis Krimeon de Libera Folio je 2017-01-142017-01-14 La landa asocio de UEA en Rusio elektis loĝanton de Krimeo “la Rusia esperantisto de la jaro 2016” kaj tiel agnoskis la anekson de la duoninsulo, kiu laŭ internacia juro apartenas al Ukrainio.
La Ondo de Esperanto forlasos paperon de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10 Ekde la jarŝanĝo unu el la plej popularaj internaciaj Esperanto-gazetoj, La Ondo de Esperanto, ne plu aperos en papera formo, sed nur elektronike. Aleksandr Korĵenkov fondis la gazeton en 1991 kaj redaktas ĝin de tiam. Ni petis lin rakonti kial la papera eldono ne plu aperos.
Heroldo esperas ekhavi 3.600 abonantojn de Libera Folio je 2017-01-092017-01-10 Heroldo de Esperanto, kiu dum multaj jaroj funkciis kiel la organo de la Esperanta Civito, antaŭ duonjaro estis vendita al Fabrício Valle. La nova retejo ankoraŭ ne ekfunkciis, la papera gazeto ne aperis, kaj estas nur 60 abonantoj.
Ĉu tra densa mallumo briletas la celo? de Libera Folio je 2017-01-022017-01-03 Kio okazos en Esperantujo dum la nova jaro 2017? En sia trarigardo de antaŭvideblaj eventoj Paweł Fischer-Kotowski trovas kelkajn lumpunktojn, sed multe pli da densa mallumo.