Nikolaj Incertov estis unu el la esperantistoj, kiuj pereis dum la Stalinaj persekutoj. Fine de januaro, kadre de projekto kiu celas eternigi la memoron de la viktimoj, sur la muro de lia lasta loĝdomo en Moskvo estis fiksita memortabulo. Nun rusiaj esperantistoj intencas serĉi la lastajn adresojn de pliaj persekutitoj, rakontas Nikolao Gudskov.
La granda teroro de Stalino – la pinto de politikaj reprezalioj en Sovetunio en 1937–38 – lasis en la socio de ĉiuj sovetiaj popoloj grandan vundon, kies cikatroj doloras ĝis nun.
Grandan signifon ĝi havis por la Esperanto-movado en la lando. La plejparto de la ĉefaj movadaj gvidantoj kaj aktivuloj estis aŭ mortpafitaj, aŭ kondamnitaj al longaj jaroj en koncentrejoj, de kiuj ne multaj revenis.
La projekto “La lasta adreso” estas civitana iniciato, celanta al la eternigo de la memoro pri la politikaj reprezaliitoj. Memore al la viktimo sur la muro de domo, kie loĝis reprezaliito, oni instalas malgrandan ŝildon, dediĉitan al unu homo. La principo de la projekto estas “Unu nomo, unu vivo, unu signo”.
La projekton efektivigas la Fondaĵo por la eternigo de la memoro de viktimoj de politikaj reprezalioj “La lasta adreso”, laŭ informoj el datumbazo de la societo “Memorialo”. La laboro estas pli energia tie, kie troviĝas aktivaj kaj kompetentaj homoj, pri tio okupiĝantaj. Tiaj aktivuloj troviĝis en la moskva distrikto Ŝabolovskij, kie ili malkovris la loĝadresojn de ĉiuj viktimoj el sia distrikto, kio postulis grandan laboron en arkivoj kaj organizajn fortojn.
Ekde 1937 ĝis 1939 el la domo 11 laŭ Ĥavsko-Ŝabolovska strateto la sovetia sekreta polico OGPU-NKVD arestis 24 homojn; ĉiuj estis mortpafitaj. (Temas pri 15 domoj de la kvartalo kun la sama numero – eksperimenta konstruaĵaro en konstruktivisma stilo de arkitekto Nikolaj Travin). Estis tajloro, kinofilmisto, kuracisto-epidemiologo, aktoro, tekstokorektisto, direktoro de fabriko, senlaborulo … Inter ili estis nenio komuna, krom la loĝloko.
Kaj unu el ili estis eminenta esperantisto, unu el la gvidantoj de Sovetrespublikara Esperantista Unio, SEU, dum longaj jaroj ties respondeca sekretario, Nikolaj Jakovleviĉ Incertov (1896-1937). La aktivulino de la distrikto Inna Drobinskaja, esplorante la aferon, precizigis la adreson kaj turnis sin por pliaj donitaĵoj al Rusia Esperantista Unio, REU, por finaranĝi la aferon. De esperantistoj oni ricevis certajn informojn, tradukojn al la rusa de kelkaj materialoj kaj ĝeneralajn skizojn pri la reprezalioj kontraŭ esperantistoj, kaj kelkajn malnovajn eldonaĵojn por ekspozicio.
Antaŭ la komenco de instalado de la memorŝildoj la 31-an de oktobro (tago de politikaj prizonuloj en Rusio) okaze de la 80-jariĝo de la granda teroro, en la municipa muzeo Galerio sur Ŝabolovka/Muzeo de avangardo, troviĝanta ĝuste en tiu kvartalo, malfermiĝis ekspozicio, dediĉita al viktimoj de politikaj reprezalioj. Ĝi rakontas pri 5 el tiuj 24 mortigitoj, kiuj loĝis en la kvartalo – ĉiuj 15 domoj havis iam la saman numeron – 11 Ĥavsko-Ŝabolovska strateto.
Dum la malfermo de la ekspozicio ĉeestis Nikolao Gudskov kaj Valentin Seguru, Gudskov elpaŝis pri Incertov kaj la persekutoj kontraŭ esperantistoj.
La ceremonion partoprenis la iniciatintoj de la instalo de la ŝildo, aktivuloj de la societo Memorial, esperantistoj (interalie la prezidanto de REU Svetlana Smetanina) kaj eĉ nepo kaj pranepo de Nikolaj Incertov, kiuj hazarde eksciis pri la afero pere de la interreto. Sonis paroladoj pri Incertov, aliaj mortigitoj dum la Granda Teroro, de esperantistoj kaj neesperantistoj. Poste oni instalis ankoraŭ unu memorŝildon sur najbara konstruaĵo, pri la latva aktoro Rūdolfs Bancāns.
Ni eksciis pri la projekto “La lasta adreso” tute hazarde, de la iniciatintoj de la distrikto Ŝabolovskij. Sed nun ni intencas daŭrigi tiun laboron, peni trovi lastajn adresojn de aliaj esperantistoj pereintaj en tiuj teruraj jaroj, kaj fari memorŝildojn ankaŭ pri ili.
Nikolao Gudskov
Lastjare Esperantistoj kunvenis che la fronto en Ukrainio, en urbo Slavjansk.
kaj vigle krokodilis. Laŭ ilia noto en ilia mesaĝo en la liberafolio cetere. Demando: por kiu celo? (hi – “che la fronto, en urbo Slavjansk.” — rigardu mapon, kie estas t.n. ‘fronto’? 😉 )
Kara Gechjo, la urbo Slavjansk estas proksime de la fronto = Titolo de la artikolo ! , Esperantistoj ech kuraghis honorigi la ukrainiajn heroajn patriotojn! ( Legebla en la artikolo) cxu la lasta adreso de E- heroo estas gravurita sur memorshtono?
Sinjoro, mi orientiĝas en geografio.
“Esperantistoj ech kuraghis honorigi la ukrainiajn heroajn patriotojn!” — ĉu por frata interbuĉado? Aliel mi ne povas tion determini. Anstataŭ trakti kiel estingi militon, iuj eĉ “kuraĝigas”.
Ĉu Vi siatempe ŝatis kanti porpacajn kantojn? Voki por PACO? (ĉu, tio estas unu el celoj de esperantistoj – por interkompreniĝi kaj ne plu militi. “Ne al glavo sangon soifanta…”)
Mi opinias, ke partopreno en dubinda ‘aranĝo’ kontraŭas al ESPERANTISMO. Kvankam Esperanto ne respondecas pri naciismo kaj ne vakcinas kontraŭ partopreno en similaĵoj.
Min tre ĉagrenigas, ke pro milito mortas simplaj homoj, ukrainoj (cetere, mia patrino estis ukrainino) kaj fidiriĝentoj sidas en sekuraj lokoj kaj sendas homojn al intrebuĉado.
Ho ve, la artikolo temis tute pri alio. Pri kio ni devas memori kaj esti kontraŭ eĉ malgrandaj simtomoj de totalitarismo. {Mi jam anticipas replikon – kaj kio nun estas en Rusio? En Rusio certe estas potenculoj kiuj derivas el 90-aj. Sed ĉu nepre necesas ilin mortigi? Eble ili mem nature formortos. Aliel estos feroca masakrado. KIel post 1917}
Bonega iniciato. Gratulon al la rusiaj esperantistoj nunaj kaj iamaj. Kani
Tiaj malgrandaj memortabuloj, se ili aperas amase, laŭ mi multe pli bone kaj vaste memorigas la teroron ol iu centra pompa memorejo, kiun vizitas nur turistoj kaj lernejaj klasoj.
En Germanujo, de ioma tempo ankaŭ alilande, de 1992 oni enpavimigis pli ol 60000 t.n. stumbligajn ŝtonetojn – latunajn platojn antaŭ loĝdomoj, kiuj memorigas la iamajn loĝantojn, persekutitajn, ofte murditajn de la germanaj nazioj, vd. https://eo.wikipedia.org/wiki/Stumbliga_ŝtoneto . Laŭ mi tio estas bonega iniciato, kiu ne estas pretervidebla kaj skizas la veran kvanton de la teruro.
Mi tre esperas, ke similaj iniciatoj prosperas ankaŭ en aliaj landoj kaj formoj kaj tial bonvenigas la tabulojn de Memorial kaj deziras al ili bonŝancon.
Vere inda laboro, malfacila. Memortabuloj devas atentigi nunulojn — pro kio iuj mortigadis aliajn. Por ne ripetiĝu tio. (tamen ho ve, ree kaj ree tio okazas…)