Propedeŭtiko dum multaj jaroj estis furora vorto en antaŭenigo de Esperanto. Oni ofte asertis, ke instruado de Esperanto draste faciligus lernadon de pliaj lingvoj. Sed kiukondiĉe kaj kiom multe Esperanto kiel unua fremdlingvo efektive helpas ĉe la lernado de plia lingvo? Tion esploras Lu Wunsch-Rolshoven en sia artikolo.
En Britio ekde deko da jaroj okazas instruado de Esperanto en kelkaj lernejoj sub la iom konata nomo Springboard to Languages (aŭ Esperante “lingvolanĉilo”). Junaj lernejanoj inter 7 kaj 11 jaroj lernas unue Esperanton, poste alian fremdan lingvon, ekzemple la francan. Indas konscii, ke la entuta instruado de lingvoj en Britio nuntempe estas ne tre intensa, kaj ankaŭ tiu komenca instruado de Esperanto okazas dum nur 20 lecionoj – unu leciono semajne dum 20 semajnoj. Ĉu tiu komenca lernado de Esperanto multe helpas la postan lernadon de la alia lingvo? Jen unu el la demandoj, kiujn traktas la akompanaj sciencaj studoj.
La malnova atendo pri propedeŭtiko, prepara lernado, estas, ke Esperanto helpos eĉ tiom multe, ke poste la infanoj, kiuj malpli longe lernis duan fremdlingvon, ekzemple la francan, fine havos pli altan nivelon en tiu lingvo ol tiuj infanoj, kiuj dum la tuta tempo lernis nur la francan. Io tia tamen ne estis rekte esplorita en la eksperimentoj, pri kiuj ĉi-jare raportis Karen Roehr-Brackin kaj Angela Tellier. Ne estis paralelaj klasoj, kiuj dekomence lernis la francan. (Sed atentindas ĉi-rilate ekzemple studo de Halloran el 1952, vidu sube.)
Ĉu Esperanto helpas pli ol ekzemple la itala aŭ germana?
Oni esploris interalie jenan demandon: Ĉu ĉe la lernfaciligo vere temas pri aparta eco de Esperanto? En Britio oni nun instruis al kvar grupoj de infanoj de 8 kaj 9 jaroj unue, dum duona lernojaro, 20 lecionojn de Esperanto, respektive de la itala kaj de la germana, kaj poste, dum la dua jarduono, la francan, same malmulte. (La kvara grupo unue ricevis instruadon en io kun la nomo “Esperanto-plus” – tio estis ne nur lernado de Esperanto, sed ankaŭ aparta atentigo pri lingvaj formoj kaj skemoj.)
Ĉiu verdkora fervorulo kompreneble nun tendencas veti je Esperanto, nome ke la Esperanto-grupo atingis pli bonajn rezultojn en la franca. Bedaŭrinde la esploristoj Karen Roehr-Brackin kaj Angela Tellier devis konstati, ke ne estis signifaj diferencoj inter la grupoj rilate al la entuta progreso ĉe ilia posta lernado de la franca. La detaloj legeblas en la sciencpopulariga artikolo.
Krome oni povas legi en resumo de la studo unuflanke ke Esperanto estis pli facile lernebla ol la franca por lingvo-komencantoj (por ni ne vere surprize) kaj ke la lernado de Esperanto havis niveligan efikon, kiu iom reduktis la individuajn diferencojn inter la infanoj (pri tia efiko legu ankaŭ sube). Aliflanke la rezultoj ne montris mezureble pli grandan avantaĝon per Esperanto por la evoluo de prilingva atentemo aŭ pli grandan postan sukceson en la lernado de alia fremda lingvo. Tio estas iom sobriga rezulto, kiel notas la aŭtoroj, kaj oni pretas konsenti.
(La artikolo mem troveblas per sci-hub. La aŭtoroj priskribas siajn rezultojn kaj la relativan nesukceson ankaŭ en sia prezento por la revuo Language Problems and Language Planning, LPLP.)
En Facebook Renato Corsetti komentis ke laŭ li en tio, kion li povis konstati, temis pri tro malmultaj infanoj, tro junaj infanoj kaj tro malmulta instru-tempo. (Estis pluraj klasoj de po trideko da infanoj, ili aĝis ok aŭ naŭ jarojn, kaj oni instruis al ili Esperanton kaj la aliajn lingvojn dum proks. 20 horoj.) Renato opinias, ke la “plej honesta studo” pri la afero estas tiu de J. H. Halloran (A Four Year Experiment in Esperanto as an Introduction to French, 1952). Indas tralegi tiun studon por iom ekkompreni, kian efikon Esperanto povas havi kiel prepara fremdlingvo por posta lingvolernado. Oni ne kredu, ke tiom malnova studo estus tute eksdata – la matematika statistiko tiutempe jam havis potencajn ilojn, kaj la aŭtoro zorge aplikis ilin. Indas ĵeti rigardon al la studo.
Unue lerni Esperanton estas pli bone por atingi pasivan kapablon en la franca
La aŭtoro J. H. Halloran ne faras tre ĝeneralajn konkludojn, sed diferencigas – laŭ la celo de la lingvolernado (ĉu pli direkte al la aktivaj kapabloj, ĉu pli al la pasivaj), laŭ la inteligenteco de la lernantoj kaj laŭ la apartaj kapabloj rilate al vortoj. Distingante laŭ tiuj unuopaj celoj kaj grupoj Halloran venas al jenaj konkludoj (mi aliordigas kompare kun la studo-resumo):
Se la celo de la lingvoinstruado estu la pasiva lingvokono, tiam indis uzi unue tempon por instrui Esperanton. Tiuj, kiuj komencis per Esperanto kaj lernis la francan dum nur tri jaroj, havis pli bonan pasivan scion de la franca ol tiuj, kiuj lernis la francan dum kvar jaroj. La aŭtoro nomas tiun pasivan kapablon recognition knowledge, rekona scio; temas pri rezultoj en ekzamenoj rilate al traduko el la franca, al la kompreno (en la angla; skriba ekzameneto), aŭda kompreno, vortaro kaj gramatiko.
Se kontraste la celo de la lingvo-instruado estu la aktiva lingvo-regado, tiam indis tuj komenci per la franca.
Kiun el la du celoj oni elektas, tio dependas de propra prefero. La aŭtoro citas la rimarkon ke la pasiva kapablo, legado, havas ekzemple la avantaĝon ke la lernanto povas memstare plu uzi kaj evoluigi la kapablon post la lernejo. Mi mem tre kredas je la kombino – unue dum longa tempo pasive lerni kaj nur poste okupiĝi pri aktiva uzado (tio, laŭ mi, havas avantaĝon ankaŭ rilate al la atingebla akĉento).
Unue lerni Esperanton pli bonas por malpli inteligentaj infanoj
La studo de Halloran dividis la lernantojn laŭ inteligenteco en du plus du klasojn kaj la pli inteligentan duonon ankaŭ laŭ la kapablo kompreni kaj uzi vortojn; la malpli inteligentaj estis miksitaj en siaj du klasoj. El tio rezultis en la unua jaro kvar klasoj de po trideko da lernantoj (en la postaj jaroj la klasoj iom miksiĝis pro ceteraj konsideroj de la lernejo). La studo konstatis, ke la malpli inteligentaj infanoj havis pli bonajn rezultojn en la franca, post kiam ili studis la francan dum nur tri jaroj sekve de la antaŭa jaro de Esperanto, ol post kiam ili studis la francan dum kvar jaroj. Tio okazis sen aldona studotempo por la franca.
Tiu pli bona rezulto de tiuj Esperanto-lernintoj estis eĉ pli granda, kiam la infanoj aldone al malpli alta inteligenteco krome havis relative malaltan kapablon rilate al vortoj.
La pli inteligentaj lernantoj atingis ĝenerale pli bonajn rezultojn en la franca, kiam ili rekte komencis per tiu ĉi lingvo kaj ne unue lernis Esperanton.
Kiucele propedeŭtiko de Esperanto?
Pri la temo propedeŭtiko, do dekomenca instruado de Esperanto por poste pli sukcese instrui alian fremdan lingvon, mi aŭdas de jardekoj. Mi neniam vere komprenis, kial ni Esperanto-parolantoj kiel tuto estu aparte entuziasmaj pri tio. Nia baza celo estas disvastigi Esperanton mem, ne unuavice disponigi Esperanton por atingi pli bonan rezulton en la disvastigado de aliaj lingvoj. Por ni la veraj gravaĵoj estas Esperantujo kaj ties bonfarto, kaj ne iuj aliaj lingvoj, kiujn ni Esperanto-parolantoj ja ofte ŝatas, sed pri kies lerta instruado ni eble ne rompu al ni la kapon. Ĉu? Sed aliflanke ni ja memoru la Bulonjan Deklaracion pri la esenco de Esperantismo, laŭ kiu “ĉiu deziranto povas (…) uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj” – do evidente ankaŭ por propedeŭtika uzado.
La “nova propedeŭtiko” kaj la ruza truko de la Esperanto-komunumo
Pro tiuj konsideroj ne tro zorgigis min ke tiu ideo de komenca instruado de Esperanto ne realiĝis grandskale en la lernejoj. Mi eĉ ŝerce diris, ke la ekstera mondo ŝajne evoluigis “novan propedeŭtikon” por Esperanto, ĉar nuntempe oni en tre multaj lokoj instruas la anglan kiel unuan lingvon. Kiel la Esperanto-instruistoj scias, tio estas sufiĉe helpa por la posta instruado de Esperanto. Lerninto de la angla pli rapide lernas Esperanton ol homo ne lerninta fremdan lingvon. Oni do povas diri, ke la instruistoj de la angla donas parte enkondukan kurson al Esperanto kaj ke el ĉiu instruhoro de la angla eble dek minutoj estas jam helpaj por posta lernado de Esperanto.
Eble jen temas pri aparte ruza truko de la Esperanto-komunumo. Post kiam oni konstatis, ke Esperanto mem ne estas facile akceptebla en lernejoj, oni ŝanĝis la strategion kaj kaŝe subtenis la instruadon de la angla. Tio ja signifas la menciitan gravan ŝparadon de postaj instruhoroj de Esperanto kaj tiel liberigas labortempon de Esperanto-aktivuloj kaj tiel subtenas la pluan disvastigon de Esperanto. La praktiko montras kiom efika estis tiu vojo: Esperanto pli kaj pli disvastiĝis dum la pasintaj jardekoj, dum kiuj disvastiĝis ankaŭ la angla …
Tamen mi koncedas, ke la legado de la studo de Halloran ŝanĝis mian percepton de propedeŭtiko. Se vere la montritaj rezultoj ekzistas en la formo, en kiu Halloran konstatis ilin – se vere ili estas ripeteblaj en diversaj aliaj cirkonstancoj – tiam indas serioze paroli pri la temo kun edukaj instancoj. Unu aferon mi certe lernis el la tuto: Ne ekzistas ĝenerala kaj simpla regulo pri propedeŭtiko – indas detale studi ĝin.
El diversaj aliaj fontoj mi cetere lernis, je kiom multaj eraroj pri Esperanto lingvistoj tre ofte kredas kaj kiom malmulte pri la ĉiutaga uzado de Esperanto granda parto de ili scias. Se ni ne sukcesos unue ŝanĝi tion, se ni ne kuraĝe informos lingvistojn pri ekzemple la fakto, ke Esperanto nun estas jam ĉiutaga lingvo de pluraj miloj kaj la ĉefa lingvo de almenaŭ cento da homoj, ni verŝajne ne sukcesos efike subteni la lingvoenkondukan instruadon de Esperanto nek la pli rapidan disvastiĝon de la lingvo Esperanto mem.
Lu Wunsch-Rolshoven
Dankon pro la analizo.
Mi scivolas, ĉu vi konfirmis ke oni ankoraŭ uzas la materialon de “Springboard to Languages” en britaj lernejoj? Iam estis retejo pri ĝi, kiu ŝajne malaperis, kaj laŭ mia kompreno la materialo ne estas publike havebla. Ĝi estis tre multekosta projekto, sed mi kredas ke ĝi ĉefe malaperis (aŭ baldaŭ malaperos, se tio ne jam okazis).
La propedeŭtika Esperanto ekde jardekoj ne sukcesis. Mankas perspektivo de amasa uzo de propedeŭtika Esperanto. Ni devas iom pli atentigi pri Esperanto en lernejoj kiel PLENRAJTA fremdlingvo. Sed por tio ni bezonas decidon de ministerioj de klerigado. Do ne skribi peticiojn al prezidantoj (ili ĉiuj estis senutilaj), sed labori kun ministerioj. La programoj de lernejoj estas ĉiutaga kompetenco de ministerioj de klerigado.
Estas du kaŭzoj pro kiuj la vera propedaŭtika valoro de E ne estas pruvebla:
1. Neniu ŝtato pretas pagi grandan veran eksperimenton minimume3-jaran kun pluraj grupoj kiuj lernas kaj pluraj paralelaj kontrolgrupoj tiel ke temu pri rezultoj kun relevanta nombro de partoprenantoj. Ankaŭ mezurmetodo estas grava kaj tiu de d-ro Frank en plena senco neniam estis aplikita.
2. Por montri avantaĝojn de E oni devas havi adekvatajn instruilojn (didaktikaĵojn). La nura ebla vojo estas kondisideri la morfemoftecon de E-takstoj, Tio signifas, instrui plej eble malmultan kvanton da materialo kiu estas nepre necesa por per minimuma lernotempo akiri komprenon ĉe la infanoj pri baza strukturo de lingvoj (ke ili praktike komprenu la funkcion de afiksoj, simplaj gramatikaj reguloj, simpla skribmaniero ktp.)
La ĝisnunaj eksperimentoj ne konsideris tion. La sukceso de la lernado dependas de lernolibroj kaj ili estas kelkfoje tiaj ke la lernado de E estas same malfacila kiel lernado de iu ajn nacia lingvo.
II. Tial mi vere miras ke Lu ne konsideris la plej novan projekton kiu okupiĝas pri tiu temo: Multlingva Akcelilo financata per mono de Eŭropa Unio – projekto kiu jam estas en la fino de la unua douono. Tiu projekto ne volas pruvi propedeŭtikan valoron de Esperanto, sed simple baze de aserto ke tiu valoro ekzistas, kreas didaktikajn ilojn kiuj ebligas dum unu lernojaro al infanoj de la tria klaso lerni tiun esencan parton de Esperanto kiu vere rapidigos lernadon de la DUA kaj tria fremdlingvo (antaŭ la unua simple ne eblas komenci per Esperanto ĉar la anglan nuntempe oni jam komencas instrui en infanĝardenoj). Krome tiu instruobjekto antaŭvidas ke la instruadon efektivigos ne konantoj de Esperanto, sed instruistoj de fremdlingvoj kiuj simple sekvos la instrukciojn kaj uzos la didaktikaĵojn evoluigitajn en la projekto.
III. La projekto evidente plaĉis al financistoj kaj ili aprobis 250.000 eurojn por du-jara laboro de 9 partneroj en 6 landoj. La 20-an kaj 21-an de septembo okazos dua kunveno de la partneroj en kiu estos finpridiskutitaj spertoj de neesperantistaj instruistoj en 3 lernejoj por finfari la propedeŭtikilojn. Poste ĝis la fino en decembro 2019 oni kreos la didaktikajn ilojn por uzo per la plej modernaj elektronikaj retoj kaj teknikoj kaj plu instruos en kvar lernejoj. La celo estas ke la infanoj kapablu praktike paroli la lingvon baze de minimuma materialo (ĉirkaŭ 200 plej oftaj morfemoj kaj ĉiorkaŭ triono de la plej ofte uzataj gramatikeroj)
Resume, do:
Ĝis nun mankas vere sciencaj studoj kiuj pruvas ion ajn pri propedeŭtika valoro de Esperanto.
Nenio en la estiĝo aŭ historio de Esperanto vere celis al tia valoro.
Multan dankon pro la informoj, Zlatko! Mi uzis informojn, kiuj estas jam publikigitaj. Shajnas, ke pri la aktuala projekto Multlingva Akcelilo ghis nun en la publiko ekzistas nur bushaj informoj. Certe post publikigo de provizoraj au finaj rezultoj oni povos pli bone jughi pri la temaro. Chiukaze necesas iom sobra rigardo al la temaro.
Ĉu la studo juĝis pri la propedeŭtika valoro de Esperanto? Ili skribas, ke temis pri “metalinguistic awareness” kaj se vi konsultas la koncernan informon en wikipedio (nur en la angla disponebla) vi eble vidas, ke ĉi tiu aspekto estas ebla grava por la angla lingvo, sed Esperanto povas malmulte kontribui. (As metalinguistic awareness grows, children begin to recognize that statements may have a literal meaning and an implied meaning).
Ni kutime substrekas, ke Esperanto estas klara, tuj rekonebla lingvo, ĉu ne?
Esp-o estas samtempe facila ILo kaj saltotabulo por aliaj lingvoj
Esperanto, la pli bona saltotabulo por la lingvoj.
http://claudepiron.free.fr/articlesenfrancais/tremplin.htm
Chu gxi estas tradukita en esperanto?
Mi iom legis en la teksto de Piron. Li citas frazon lau kiu kurso de Esperannto (…) konsiderinde plibonigis la sukceson de la lernantoj dum la lernado de fremdaj lingvoj. (“Les résultats d’expériences pédagogiques montrent, entre autres choses, qu’un cours d’espéranto organisé dans une optique propédeutique améliore considérablement le succès des élèves dans l’étude des langues étrangères.”) Bela frazo, sed ghi iom nebulumas. La kerna demando ja ne estas, chu Esperanto-kurso entute plibonigas la sukceson che la alia fremda lingvo, sed chu la Esperanto-kurso pli multe plibonigas ol la studado de la alia fremda lingvo dum la sama tempo… Tio restas neklara. Temas simple pri ne tute facile esplorebla afero. Mi havas la impreson, ke Halloran estas pli klara chi-rilate kaj pli detala.
Piron en antaua frazo ja asertas: Unu jaro de Esperanto kun kvin jaroj de la angla donas saman au pli bonan rezulton ol ses jaroj de la angla. Tion Piron ja asertas, sed li ne liveras akurate cititan fonton por tio. Do mi bedauras, ke el la teksto de Piron ne evidentighas tio, kion ni bezonus. 🙁
Estimata Lu , Karaj Komentantoj,
Dankon pro via ne nur interesa, pensoricxa ecx/sed pridisputinda artikolo. Sen detala analizo nur kelkaj rimarkoj:
Antau cxio mi sxatus aldoni, ke memkompreneble en scienco/j/ necesas, nepras eksperimentoj por pruvi/atesti ies veron per faktoj. Mi opinias, ke nuntempe multaj respektas nek la la faktojn, nek la aliulojn. Por kompreni reciproke unu la aliajn, tiujn principojn nepras priatenti.
Konsiderante (1), ke la eksperimentoj lau mia scio gxis nun unusence montris la propedeutikajn/lernofaciligajn valorojn de Esperanto kaj (2) gxi , farigxinte tute memstara lingvo, pruvinte dum sia 131 jara ekzist/ad/o siajn vivo- evoluokapablojn kaj taugecon por intergenta/interpopola uz/ad/o , lau mi surbaze de la supre diritajxoj estas ridinde, malgxojige, indignige legi pri malsignifaj, apudaj eksperimentoj.
El la artikolo por mi evidentigxis, ke vere temas pri la alia afero . Plej versxajne – cxar mi tion ne povas fakte konstati -la celo de la “nova propedeutiko” estas inversigi la vicordon , ebligantan eldiri, konstati, ke la verajn propedeutikajn
valoroj havas la Angla ne Esperanto. Vi skribas .” Eble jam temas pri aparte ruza truko de la Esperanto-komunumo ”
Cxu ne kontrau ?
En la lasta alineo vi atentigas pri la konsekvencoj : ” ni versxajne ne sukcesos efike subteni la lingvoenkondukan instruadon de Esperanto nek la pli rapidan disvastigxon de la lingvo Esperanto mem.” Estas plu-kaj pripensinda eldiro.
Cxu ekzistas en Esperantujo grupo/ teamo de disputemuloj, -sxatantoj kiuj konstante/daure au kaze de neceso kapablas kaj pretas refuti la ” ruzajn trukojn”, malverajxojn fare de E-malsimpatizantoj, kontrauuloj kaj defendi la atingitajn avantagxojn de nia lingvo,Esperanto ?
Kun respektplenaj salutoj kaj bondeziroj.
Kara kaj estimata László,
vi skribas, ke la eksperimentoj lau via scio ghis nun ”unusence montris la propedeutikajn/lernofaciligajn valorojn de Esperanto”. Chu vi bonvolas doni fontojn por tiu aserto? Che Halloran mi ne trovis esence pli ol tion, kion mi prezentis.
Vian aludon pri la memstareco de Esperanto mi ne komprenis. Lau mi lernfaciligo kaj tiu memstareco estas du sufiche malsamaj temoj.
Eble ne sufiche klarighas, ke mia frazo ”Eble jam temas pri aparte ruza truko de la Esperanto-komunumo” estas sherco.
Do iom pli serioze: Por mi la kerno de Esperanto estas la lingvo mem kaj ghia komunumo – kaj ne la uzado de Esperanto por subteni la lernadon de aliaj lingvoj. Tial mi vere ne bedauras, ke homoj lernas la anglan, char estas vere tiel, ke homoj lernintaj la anglan multe pli rapide lernas Esperanton. (Tio kio povus interesi min, tio estas, kiam la entuta efiko estas pli granda – kiam la homoj unue lernas Esperanton, poste la anglan, au kiam ili unue lernas la anglan kaj poste Esperanton. Mi celas la efikon post sama sumo de lernohoroj.) Mi varbas por Esperanto pro ghiaj ecoj kaj tiuj de la Esperanto-komuumo – kaj ne, char ghi eble au ne subtenas la lernadon de iuj aliaj lingvoj. Ech financa subteno de kvaronmiliono da euroj supozeble ne sukcesus deturni min de tiu mia direkto kaj celo.
Multan dankon pro via konsento pri mia lasta frazo rilate la necesan informadon de la ekstera mondo. Vershajne mi baldau verkos pri la ofta misinformiteco de la lingvistoj kaj la konsekvencoj por ni. (Tiurilate necesos ankau analizi tion, kion la reprezentantoj de la tradiciaj Esperanto-asocioj diras pri Esperanto al la ekstera mondo…)
Multajn malverajn eldirojn pri Esperanto mi enmetis che https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto#Eraroj_kaj_mitoj_pri_Esperanto .
Malverajhojn kaj misfamigojn mi kolektas en la Facebook-grupo ”Stop talking down Esperanto” https://www.facebook.com/groups/250353055389540/
Estimata Lu,
Mi tuj reagis je via responto. Pro iu problemo la komento ne aperis. Poste mi informis vin pri tio. Nun okazas la tria provo koment. Mi skribis relative multe, respondis konkrete. Koncerne la propedeutikajn valorojn de Esperanto, mi menciis la bonegan studajxon de la eminenta profesoro, Zlatko Tisxljar : Baza Listo – Historio kaj sekvoj . La studajxo kun grafikajxo konvinke montras, kio okazas dum diversaj niveloj de la lernado de diversaj lingvoj kaj de Esperanto.l ” Ju pli longa la lerntempo, Esperanto-scio daure estas pli alta ol tiu de aliaj lingvoj, sed la diferenco cxiam estas malpli granda ” Skribis ankau pri miaj spertoj dum mia 50-jara instruado. La avantagxojn de Esperanto mi cxiam spertis.
Zlatko Tishljar “Pajo ” priskribis en unu el siaj libroj : “la duobla spiralo ” la propedeutikecon de esperanto. Esperanto, kiel lingvo internacia estas shlosilo por chiaj aliaj lingvoj en la mondo .
Por malfermi pordon – tamen necesas koni la serurojn.
Laux mia persona sperta (senkompetenta?) opinio, mi povas
senti en mia kapo ke la lernado de Esperanto povus helpi min
lerni aliajn Europajn lingvojn. Kiam mi klopodas auxskulti
ilin, tiam mi povas kompreni iomete da ili. Sxajnas al mi ke
temas pri la trejnado por la menso filtri aliajn lingvojn
mensen, kaj Esperanto povas helpi tiurilate.
Sed, tute bezonas seriozan studadon. Se oni ne havas fortan
motivon lerni, kiel infanoj en lernejo iam post iam ne havas,
do la infanoj emas nur duonlerni. Sed tiel ankaux por
matamatiko kaj aliaj temoj, cxu ne?
Ne estas tute sensenca ideo ke se EU starigus klasojn en la
publikajn malaltlernejojn por instrui Esperanton dum kvar
jaroj ke la infanoj kiam ili alvenas al la gimnazio, povus
lerni aliajn Europajn lingvojn pli facile. Mi ne dubas. Sed
por Cxinio aux por Afrikio estus alia afero.
Ankau por afrikanoj, azianoj, australianoj , amerikanoj – estas tute la sama afero – simple tial , char esperanto vere estas lingvo internacia
Kiel vi scias tion? Ĉu vi povas citi studojn kiuj subtenas tiun ideon?
Demando pri la lasta alineo: Supoze ke pri Esperanto ekde nun chiuj lingvistoj ne plu havus scion eraran, sed ghustan kaj kompletan. Kial kaj kiel tio efektive shanghus la situacion de la uzado kaj utiligado je Esperanto en la mondo?
La memmalamaj esperantistoj… Kio oni tro ŝatas opiniojn kontraŭ nian aferon?
Kion mi tre ŝatas estas kiam homoj bone lernas Esperanton.
Mi scivolas kial iu voĉdonus negative pri mia komento. Ĉu estas io misa, ke homoj bone lernu paroli Esperanton?
ne traktu la klako-ludon tro serioze.
Mi ĝenerale tute fajfas pri ĝi, sed pri tiu ĉi komento? Jam estas du negativoj. Ĉu homoj vere volas ke homo NE bone lernu Esperanton?
DU negativaj? Ĉu vere tiom multaj? Ĉu via haŭto estas tiom maldika?
Mi havas ege dikan haŭton. Mi nur miras pri reago al tiu ĉi aparta komento.
Kara Licxjo,
ankau mi simple ne povas imagi, kiel povas iu komenti valori ekz. -4. Estus dezirinde, utile kaj unusence publiki la liston de la valoriga sismemo. Aliflanke, sendepende de la valoriga sistemo mi skribas mian opinion, klopodante cxiam paroli surbaze de konkretajxoj.
Mi ne scias kio estas pri aliaj, sed min, ĝisosta teknikisto, E-to interesigis pri aliaj lingvoj, helpis min pli-malpli paroleti la anglan (en lernejo kaj instituto mi studis la francan). Do…
Mi cxiam skeptikis pri la “propedeutika valoro de Esperanto”, kaj mi cxiu kaze dubas ke iu decidus lerni Esperanton pro tiu kialo. Kiu pensus “mi lernos malutilan lingvon, cxar poste lerni pli utilan lingvon estos iom pli facila”?
Pri unu el la konkludoj en la artikolo mi lanchis Tviteran enketon:
https://bit.ly/2M3foYB
Se eblas, bonvolu partopreni.