Junulara movado: mortinta aŭ reviviĝanta?

Ricevinte la novan Jarlibron, oni povas konsterniĝi pro la evidente pli kaj pli malaperantaj Landaj Sekcioj de TEJO. Ili perdas membrojn, pluraj fakte mortas. Ĉu la nova estraro de TEJO konscias la riskon?

Komuna fotado dum la IJK. Foto: TEJO.

Antaŭ iom da tempo mi aliĝis al la publika babilgrupo “TEJO telegrame” ĉe la rapidmesaĝilo Telegram. Fakte mi aliĝis al du, sed aktivado ene de la alia, nome “Esperantujo”, estas tro granda, mi nek kapablas mem ĉion legi nek volas ke en mia Telegram-konto amasiĝu miloj da nelegitaj mesaĝoj. “TEJO telegrame” estas ne tiom ekstreme aktiva, sed ja sufiĉe: babiladoj okazas vigle kaj regule – foje temas pri movadaj aferoj, foje ne. Imagu nur, kiom da celoj atingus la pli fruaj generacioj de TEJO-aktivintoj, se ili havus ne nur retpoŝton (jes ja, antaŭ certa tempopunkto oni eĉ tion ne havis), sed ankaŭ sociajn retojn kaj rapidmesaĝilojn.

Estas nature ke mi konas persone neniun el la babilantoj el “TEJO telegrame”. Kelkaj nomoj, tre malmultaj, estas tamen konataj – nur dank’ al primovadaj artikoloj kaj raportoj aperantaj en diversaj periodaĵoj. Do, fakte antaŭ ekstera leganto aperas “nova brilanta mondo” de junaj esperantistoj-aktivuloj, kio en si mem estas ege bona kaj salutinda afero.

Multe malpli bona kaj absolute ne salutinda estas la situacio en la landaj sekcioj (LS) de TEJO. Ricevinte la novan Jarlibron (fakte Gvidlibron kaj fakte ne nur novan, sed laŭ ĉiu ŝajno ankaŭ la lastan – peza suspiro), mi kun granda malĝojo informiĝis pri la plorinda stato de la aferoj “surloke”.

Estas listigitaj 48 Landaj Sekcioj (LSoj) de TEJO. Inter tiuj 9 jen “ne aktivas” jen “ne funkcias” (kia diferenco inter la du nocioj, ne klaras, kvankam tio ne gravas): Honkongo, Grekio, Haitio, Kanado, Kebekio, Litovio, Rumanio, Rusio kaj Serbio. Preskaŭ kvinono de la LS-oj ne aktivas, praktike ne ekzistas.

– Jes, kelkaj LSoj de TEJO bedaŭrinde ne estas tiom aktivaj, tamen kelkaj en la lastaj jaroj signife reviviĝis ankaŭ dank‘ al la helpo de TEJO. Mi persone devenas de du LSoj kiuj estis mortantaj, sed ni sukcesis partneriĝi en interesaj projektoj kunlabore kun TEJO kaj pro tio havis rimedojn trejni surlokajn aktivulojn kaj ĉefe kolekti novajn homfortojn dank‘ al interesaj aktivaĵoj kaj servoj (ekzemple fondusoj) kiujn ni povus subite proponi – komentas la situacion por Libera Folio la unua vicprezidanto de TEJO, Léon Kamenický. Konkretaj ekzemploj de “signife reviviĝintaj LSoj” ne estis menciitaj. Kamenický ankaŭ ne povis respondi, kiucele oni mencias en la Jarlibro la neaktivajn LSojn, argumentante, ke pri tio oni devus demandi la antaŭan estraron (eble prava aserto).

Ni revenu al la ciferoj.

El la restintaj 39 LSoj sep laŭafiŝe havas dek aŭ malpli da membroj. La ciferoj estas tro belaj por ne listigi ilin: Israelo – 10 membroj, Norvegio – 10, Hispanio – 9, Finnlando – 7, Britio – 6, Danio – 5, Aŭstrio – 2! En pluraj aliaj landoj la situacio estas preskaŭ same malbona. Ĉe kelkaj aliaj LSoj kvanto ne estas indikita. Grandan aŭ relative grandan kvanton de membroj – ekde 50 – havas malpli ol 10 LS.

 

Kiel dirite, en la babilgrupo de TEJO estas nemalmulte da esperantistoj, kiuj evidente estas junaj aŭ eĉ tre junaj. Ilia averaĝa lingvonivelo estas tre bona. Konsiderante, ke la babilgrupon partoprenas fakte nur tre malmultaj, oni povas diri, ke ĝenerale la kvanto de junaj Esperanto-parolantoj estas almenaŭ ne malalta. Esperanto kiel lingvo akiras pli kaj pli da novaj parolantoj, kio nur ĝojigas.

La menciitaj ciferoj neambigue signifas nur la daŭran krizegon de la organizita junulara Esperanto-movado, kaj mi persone ege skeptike taksas ĝiajn perspektivojn. Atentu: malmultegajn membrojn havas junularaj organizoj en la iam fortaj Esperanto-movadoj, plejparte en Eŭropo (ne en ekzemple Afriko, kie iu ajn aktivado jam estas tre bona signo). Inter la malaperintaj LSoj estas eĉ landoj, kiuj iam akceptis IJKon, kelkaj eĉ pli ol unufoje. “Triste!” – pepus pri tio mondfama prezidanto de iu granda ŝtato.

La kolapso de LSoj certe estas nek rekta nek malrekta kulpo aŭ respondeco de TEJO. Kio tamen povus kaŭzi tiom malbonan situacion?

Por havi almenaŭ unu konjekton, mi invitas legi pliajn statistikaĵojn – el la sama Jarlibro. La Landaj Asocioj (LA) de UEA havas jen kiom da membroj (ekzemploj):

Rumanio – 51, Grekio – 65, Aŭstrio – 79, Kanado – 120, Danio – 129, Rusio – 138, Norvegio – 144, Hispanio – 154, Israelo – 160, Finnlando – 300, Britio – 357, Litovio – 960 (!).

Certe estas ankaŭ aliaj, kun malpli da membroj. Tamen la tendenco estas tute klara: oni jes membriĝas en “plenkreskaj” LAoj multege pli ofte ol en junularaj LSoj. Kial?

–  Hodiaŭaj junuloj ofte unue prioritatas bone studi kaj trovi laboron. Ni esperas, ke plialtigante la supran aĝlimon (al 35) ni povus rekapti junulojn kiuj jam laboras kaj ne plu studas – diras la vicprezidanto Kamenický.

La argumento sonus bone, se temus pri vera aktivado (kvankam la monda sperto montras, ke post bona finstudado kaj trovo de laboro oni ekprioritatas sukcesan laboradon, familion kaj infanojn), kaj ne pri simpla membriĝo, kio postulas fakte tute nenion.

Problemo estas en manko de sperto pri varbado – unuflanke, kaj preskaŭa malapero de iuj ajn allogaĵoj de la Esperanto-movado por junuloj – aliflanke. Avantaĝoj, kiuj estis akireblaj eĉ en la mezo de la 1990-aj jaroj (des pli en la 1980-aj kaj pli frue) ne plu ekzistas. Tranombri ilin ne necesas, ĉiuj klare scias, pri kio temas. Kio restas nun? Fakte nur subkonscie aperanta simpatio (kun la ideo) kaj lingv(istik)a interesiĝo (eventuale). En la “grandaj” LAoj la situacio nun jam estas pli bona, kvankam prognozo ankaŭ por tiuj ne estas ege optimisma, sed tio estus temo por aparta artikolo.

– Mi ŝatus kompreni la problemojn de ĉiuj [komitatanoj] kaj proksimigi la estraron de TEJO al ili. Certe ankaŭ la venonta IJK estas grava ŝlosilo: la pasinta IJK estis tre sukcesa kaj vekis multe da movademo – ni devas prizorgi tiun renovigitan emon agadi – diris al Libera Folio la nova ĝenerala sekretario de TEJO, Konstanze Schönfeld. Oni nur esperu, ke la novelektita estraro de TEJO, kiu prioritatis landan agadon kiel agaddirekton, efektive sukcesos ion ŝanĝi ĉi-rilate.

Grigorij Arosev

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
RikRomo
RikRomo
2018-09-28 16:10

“Avantaĝoj, kiuj estis akireblaj eĉ en la mezo de la 1990-aj jaroj (des pli en la 1980-aj kaj pli frue) ne plu ekzistas. Tranombri ilin ne necesas, ĉiuj klare scias, pri kio temas.”

Caxr mi estas juna, mi ne scias pri kio temas, kaj scivolemas. Cxu iu povus mencii ilin?

Angelos Tsirimokos
Angelos Tsirimokos
2018-09-28 19:43
Respondo al  RikRomo

Supozeble, la ebleco vojaĝi eksterlanden. Tio tre gravis por homoj el landoj (ĉefe la socialismaj), kie ne estis libere permesate elvojaĝi aŭ eksporti monon.

Tyron Surmon
Tyron Surmon
2018-09-28 20:11
Respondo al  RikRomo

Mi ankaŭ estas juna, do nur povas diveni. Eble la vojaĝebloj (pro Esperanto, por ĉeesti eventojn ktp) por homoj kiuj loĝas en komunistaj landoj?

Marek Blahuš
Marek Blahuš
2018-09-29 22:12
Respondo al  RikRomo

Mi jam transiris al “prioritatado de sukcesa laborado, familio kaj infanoj”, do eble mi povas iom pli bone taksi: Mi tuj pensis pri Pasporta Servo, kiu estis bona logilo ankoraŭ en la 2000-aj jaroj. Sed post la maltrafita ŝanco pri frua enretigo kaj ĝeneraligo al multlingveco (simile al kiel dekomence hodiaŭ funkcias la Esperanto-bazita multlingva Amikumu), TEJO perdis ne nur la ŝancon fariĝi tio, kio hodiaŭ estas la mondfama Couchsurfing (kies koncepton ni Esperantistoj praktikis jam plurajn jardekojn antaŭ ĝia apero), sed ankaŭ oni perdis tiel plian unikecon de Esperanto. La plurjaraj administraj baraktoj kaj el tio sekvanta longa eldona kaj eĉ funkcia paŭzo (la libreto ne eldoniĝis dum ses(!) sinsekvaj jaroj kaj ankaŭ la retejo dum pluraj jaroj estis en priplorinda stato) nur ankoraŭ plievidentigis la klaran situacioŝanĝon. Mi memoras, ke iam post mia prezento studentino ekinteresiĝis pri Esperanto, ĉar ŝi volis entrepreni eksterlandan vojaĝon, sed post kiam mi proponis helpon pri mendo de PS-libreto, ŝi nuligis sian intereson, ĉar amikino ŝia intertempe jam malkovris pri la ekzisto de Couchsurfing kaj ili do decidis uzi dum sia vojaĝo ĝin, kaj la anglan.

Reklamo
Reklamo
2018-09-28 18:20

Jen ligilo por tiuj, kiuj volas rekte informiĝi pri tio kio okazas en “TEJO telegrame”: https://tejo.telegramo.org/
Ankaŭ ekzistas grupo por paroli pri UEA: https://uea.telegramo.org/
Kaj kanalo por rekte ricevi sciigojn pri novaj artikoloj de Libera Folio: https://t.me/liberafolio

Sylvain Auclair
Sylvain Auclair
2018-09-28 23:01

La Kanada asocia ja ekzistas, ĉar en ĝi membras ĉiuj junaj membroj de KEA, sed ĝi havas estraron kaj neniel aktivas.
En la Kebekia asocio estas nek membro kaj estraro; sekve, mi dirus, ke ĝi ne funkcias.

Lu_
Lu_
2018-09-29 9:47
Respondo al  Sylvain Auclair

Ĉu oni scias, kial la estraro de KEA ne aktivas? Ĉu neniu deziras aktivecon? Ĉu la estraranoj ne volas aktivi, sed simple akceptis la postenojn por ke ne devu morti la asocio? Ĉu iu demandis la estraranojn? Ĉu iu demandis la junajn membrojn?

Lu_
Lu_
2018-09-29 9:42

Mi legis la artikolon kun intereso. Mankas al mi pluraj temoj:
– Kia estis la evoluo de la TEJO-sekcioj dum la pasintaj jardekoj? Rigardi nur kelkajn jarojn ne povas doni komprenon de la vera evoluo, ondumoj ĉe nombroj oftas, necesas vidi pli longe.
– Kiun influon havis la malapero de IS kaj AS? Estas ja tiel, ke la transiro al JES havis katastrofajn sekvojn: La nombro de partoprenantoj duoniĝis. La meza distanco al JES estas pli granda ol antaŭe al la pli proksima el IS kaj AS. La stilo de la JES varias de jaro al jaro pro la malsamaj kulturoj kaj teamoj en Germanio kaj Pollando; do ne ekzistas klara bildo ĉe parto de la publiko. La longa tempa distanco inter du aranĝoj en la sama lando ĝenas la konstantan laboron, malfacile formiĝas regulaj teamoj en la du landoj.
La malpli granda partoprenantaro de JES signifas, ke ankaŭ multe malpli da homoj edukiĝas kaj entuziasmiĝas pri Esperanto – ili mankas kiel aktivuloj en diversaj landoj. Do estas klare, ke tio ĝenas la laboron en tiuj landoj.
– Restas la demando, kial entute membri en (junulara) Esperanto-asocio en la nuna tempo? Kion tia membreco povas alporti?
– Eble temas pri tio, ke simple la tempo de membro-organizaĵoj pasis. Ni ja scias, ke ĉio en la mondo havas sian produkto-ciklon. Eble tio validas ankaŭ por ĝeneralaj Esperanto-organizaĵoj. Eble homoj opinias, ke indas formi ian ligitecon por atingi specifajn celojn (ekz. krei Duolingo-versiojn, Esperanto-vikipedion, Tatoeba-n, ViVo-n, organizi renkontiĝojn ktp.), sed ke ne estas klare, kial ekzistu tute ĝenerala Esperanto-asocio – ĉu plenkreskula, ĉu junulara. Eble la homoj eĉ ne “opinias” tiel, sed simple sentas kaj faras tiel, do ne vidas sencon en membriĝo. Kaj se mi vidas la grandan laboron kaj pensadon pri la diversaj membrokategorioj ĉe diversaj asocioj, mi demandas min, ĉu ne vere estus pli utile investi tiun energion rekte en Esperanto-laboron, sen pensadi pri tiom malnova modelo kiel membrecoj kaj asocioj…

Zlatko Tišljar
Zlatko Tišljar
2018-09-30 12:31
Respondo al  Lu_

Vi forgesas tre sukcesan SES en Slovakio kiu chiujare atingas inter 200 kaj 300 partoprenantojn kaj havas tre laudindan programon . Tie oni zorge elektas teamojn por instrui Esperanton je chiuj niveloj. Chiun oni testas kaj lau la kono decidas al kiu grupo tiu iros. Antautagmeze chiuj lernas kaj posttagmeze kaj vespere estas kulturamuzaj programoj similaj al aliaj renkontighoj. Kaj la loko (Slovakio) estas sufiche meza en Europo. Gejunuloj nuntempe ne bezonas ion ajn en la E-Movado krom la amikighadon kun samaghuloj. Do, ili ne alighas al TEJO se tiu ne ofertas atrakciajn renkontighojn. Membrigho al landaj asocioj estas ech pli malatrakcia. Siatempe ekzistis lokaj kluboj kaj junularaj societoj kie okazis vigla aktivado. Tio jam nenie plu ekzistas. Mi aktivis dum 20 jaroj en Studenta E-Klubo en Zagrebo kiu havis multajn sekciojn kaj fojfoje ghis 100 membrojn.

tauhro
tauhro
2018-10-09 14:56
Respondo al  Zlatko Tišljar

Bone, junularo estas senidea -“Gejunuloj nuntempe ne bezonas ion ajn en la E-Movado krom la amikighadon kun samaghuloj”. Simple ni havas diversajn “ludilojn”. Junularo havas “amuzajhojn”, vi havas “instruado” kaj “kulturprogramojn”. Kaj kie celo chiun? La manko de ideo estas nia komuna doloro!

Garsia
Garsia
2018-10-01 13:30

La kialo de tiu plorinda situacio estas simpla, laŭ mi. Junaj esperantistoj simple ne bezonas TEJO-n, ĉar ĝi povas doni al ili nenion interesan, allogan aŭ utilan, kion oni ne povas ricevi mem en nia epoko de interreto / sociaj retoj / mesaĝiloj. Por kio do oni malŝparu tempon kaj eble eĉ monon por membriĝi TEJO-n?
Saman problemon trafos baldaŭ ankaŭ UEA (eble tio jam okazas).
Esperantaj asocioj en ilia kutima formo iom post iom malmoderniĝas.