Ans Bakker-ten Hagen, komitatano C de UEA, alvokis la estraron “haltigi ĉiun paŝon, kiu kondukas al ŝanĝoj en la laborhoroj de la stabo en la Centra Oficejo” kaj petis siajn komitatajn kolegojn pri subteno. Dum 24 horoj la alvokon ripetis kvar pliaj komitatanoj.
Ŝi argumentas, ke la fina respondeco estas ĉe la komitato kaj tiuj “drastaj aranĝoj” bezonas ĝian aprobon. Oni ne endanĝerigu la strukturon de la asocio kaj la administradon. Bakker-ten Hagen substrekis, ke ŝi ne volas bloki reformojn, sed ili postulas unue bonan pripenson pri la konsekvencoj:
– Komprenu min bone: mi ne kontraŭstaras drastajn paŝojn. Se tio necesas, estu tiel. Sed tiuj paŝoj baziĝu sur plano por la estonto. Plano, kiu montras la konsekvencojn kiuj estiĝas pro malpli da laborhoroj. Plano kiun la komitato traktu antaŭ nerenverseblaj decidoj flanke de la estraro.
Ŝi prezentis ruĝlitere alvokon kaj petis ke la aliaj, kiuj konsentas kun ĝia enhavo, kopiu ĝin kaj afiŝu en la komitata diskutlisto kun propra subskribo:
Mi, Ans Bakker-ten Hagen, komitatano C en la Komitato de UEA, urĝe petas al la Estraro kaj al la Ĝenerala Direktoro haltigi ĉiun paŝon, kiu kondukas al ŝanĝoj en la laborhoroj de la stabo en la Centra Oficejo.
Anstataŭ tio la Estraro prezentu al la Komitato planon por la estonto de UEA kun diversaj hipotezoj kaj la financaj konsekvencoj. Inter tiuj estu prezento de (malpli da) dungitoj en la C.O. kun malpli da laborhoroj kun klara bildo kiuj laboroj ne plu estos farataj.
Tiu plano atingu la Komitaton kun la Invito al kaj la Tagordo por la Komitatkunsido en Lahti. (Komitata Regularo, paragrafo 4.5.) Necesas gardi tiun tempolimon por ke la Komitatanoj A havu okazon interkonsiliĝi kun siaj Landaj Asocioj.
En la unuaj 24 horoj post tiu alvoko, kopiis ĝin kaj subskribis kvar pliaj komitatanoj, inter kiuj eksaj ĝenerala direktoro kaj ĝenerala sekretario de la asocio: Edvige Ackermann, Ileana Schrøder, Osmo Buller kaj Barbara Pietrzak. Tre rapide respondis Mark Fettes, la nuna prezidanto de UEA:
– La nuna vojo, kiun ni sekvas, estas la sola laŭstatuta kaj laŭleĝa vojo. Mi komprenas, ke ĝi ne estas plaĉa. Nek al mi ĝi plaĉas. Sed via alternativo ne povas funkcii. Kompreneble ni havas planon por la daŭra plenumo de la esencaj laboroj kaj servoj de la Oficejo, sed kiel mi jam skribis, mi ne povas detaligi tion nun, ĉar temas pri la rajtoj de la dungitoj mem private trakti kun sia dunganto. Ni informos la komitaton pri tio tuj, kiam ni povos.
Je tiu mesaĝo reagis Brian Moon, kiu ankoraŭ ne subskribis la alvokon de Ans Bakker-ten Hagen, sed aliĝis al la maltrankvilaj voĉoj:
– Mi ĝis nun ne aliĝis al la alvoko de Ans, sed ŝia iniciato enhavas ion esence pravan. Oni povas miri, ke la “sola laŭstatuta kaj laŭleĝa vojo” baze signifas meti la ĉaron antaŭ la bovojn. Kiel oni povas bonorde redukti la laborhorojn en Centra Oficejo, do redukti la salajrokostojn, sen antaŭe difini, kiuj estas la prioritataj laboroj? Kaj necesas ankaŭ pripensi, kiuj laboroj estas nepre farendaj en Centra Oficejo anstataŭ aliloke. Kaj rigardi al la labormetodoj. Maljam post tio eblas senchave plani la pluan funkciadon per reduktitaj laborhoroj.
La kondiĉoj pri maldungo aŭ limigo de la laborhoroj, kiujn la 1-an de aprilo ricevis la oficistoj deĵorantaj en Roterdamo, ne estis publikigitaj. En la unua sciigo pri la afero Mark Fettes informis, ke ili havas tempon por decidi ĝis la 10-a de aprilo. Kaze de akcepto sekvas laŭleĝa dusemajna periodo por repripensi la aferon. Ĝis nun ne estas klare pri kiuj taskoj plenumataj en la oficejo oni rezignus entute kaj kiujn oni transdonus al aliaj personoj kaj laŭ kiuj kondiĉoj.
– Ni raportas al la komitato, kiom ni povas. Ni daŭre faros tiel. Ĝi jam devas doni la ĝeneralan gvidon por tiuj pli konkretaj kaj detalaj decidoj. En la fino la respondeco pri tiuj decidoj devas kuŝi ĉe mi – skribis en la komitata diskutlisto Mark Fettes, provante tiel fermi la ondon de maltrankvilaj voĉoj.
LF: Eble venis la momento, ke LF rekte intervjuu oficisto(j)n de la CO kaj, memevidente, publikigu la intervjuojn.
Oficistoj de la CO: eble venis la momento paroli klare kaj malferme pri ĉio, sen timo pri konsekvencoj. Ĉu konsekvencoj povus esti ankoraŭ pli malbonaj ol la nunaj, kiam la ĉefa zorgo de estraro, prezidanto kaj ĝenerala direktoro estas detrui UEA (tute aŭ kiom eble plej) en la lastaj monatoj de SESJARA mandato?
Baldaŭ okazos en la CO Malferma Tago. Se la tendenco daŭras, probable la lasta. En ĉi tiu jubilea MT ankaŭ membroj de la estraro promesis ĉeesti. Tiuj, kiuj povas, iru la 20an de aprilo al la CO eĉ se nur por pridemandi la estraron pri ĝiaj planoj pri la CO kaj la asocio entute kaj postuli prezenton de buĝeto por la periodo ekde kiam aplikiĝus la nova sistemo. La ceteron de la tago oni povus pasigi en iu apuda kafejo. Se enkalkuli la paŝojn faritajn de la ĝenerala direktoro kaj la estraro malantaŭ la dorso de la dungitoj, tiuj ĉi probable fariĝis paranojaj kaj ne volonte akceptus intervjuiĝi.
Estimata Francisco, kiom longe UEA povus supervivi kun 100 000 – 160 000 EUR da deficito ĉiujare?
Kio estus via solvo por ekvilibrigi la kontojn sen tuŝi la CO-n ?
Memevidente mi ne havas magian solvon (nek tio estas mia tasko), sed mi jam delonge (longe antaŭ la neatendita ultimato) estus sidiĝinta kun la oficistoj kaj dirinta al ili “Ni havas problemon: pensu kun mi. Kiel ni povas solvi ĝin?” anstataŭ subite stari antaŭ ili kaj diri “Ni havas problemon: MI solvos ĝin maldungante vin kaj duonigante vin kaj trionigante vin”. La vivo instruis al mi, ke foje la laborantoj, ne la ĉefoj, havas brilajn ideojn.
Laŭ mia kompreno, ĉiujare la estraro kunvenas en la CO. Ĉu tiam ne okazas interŝanĝo de opinioj/ideoj inter la estraranoj kaj la dungitoj? Cetere, ĉu tiuj multekostaj kunvenoj vere necesas? Kiom ili kostas al UEA? La komitato, anstataŭ jesi grege la proponojn de la estraro, devus ĵeti al ĝi pli da demandoj.
Eble necesus subtrahi 90 000 euro de la subvencio kiu neniam venis. Tiam la demando revenas al 10 000 – 70 000 mil. Dume COn forlasis jam pluraj neanstatauigitaj personoj. Tio evidente ne helpis ghis nun, se la propono revenas ene de mallonga tempo.
Lau GK, la estraro jam parolis kun la oficistoj, chu ili ne jam liveris ideojn, kaj se jes: chu la ideoj estis realigitaj.
“Rigardante nian malfacilan financan situacion, kaj konsultinte niajn oficistojn, ni venis al la konkludo ke necesas freŝa komenco,” klarigas d-ro Mark Fettes, la Prezidanto de UEA.”
https://uea.org/aktuale/komunikoj/2017/UEA-sxangxas-sian-Gxeneralan-Direktoron-celas-financan-resanigon
Se oni legas atente, oni komprenas ke tiuj “konsultoj” rilatis al la anstataŭigo de unu nekompetenta ĝenerala direktoro per alia same nekompetenta, kiu eĉ ne laboras en la CO.