Emilio Cid volas ke UEA prioritatigu informadon

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Emilio Cid estas la unua el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA devus malpli okupiĝi pri servoj kaj pli pri informado al ekstera publiko. La planataj tranĉoj en la Centra Oficejo laŭ li estas nepraj por savi la asocion.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Emilio Cid: – Mi estas estrarano de UEA pri informado kaj ankoraŭ estas multo por fari tiurilate. Espereble mi sukcesos elektiĝi kiel komitatano B kaj se sukcese mi kandidatiĝos denove al estrarano pri informado.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

– Laŭ nia statuto, la unua celo de UEA estas: “disvastigi la uzadon de la Internacia Lingvo Esperanto”, sed la asocio neniam plenumis tiun taskon kontentige. Ĉiam estis prioritato al nia interna komunumo, al la servoj por la membroj. Sed la alveno de interreto draste ŝanĝis la funkciadon de ĉiuj asocioj. Hodiaŭ la homoj ne plu dependas de la asocio por pluraj aferoj kaj tio kaŭzis falon en la nombro de nia membraro. Konsekvence kun malmultaj membroj ekestas financa deficito kaj tiel la asocio ne plu kapablas taŭge servi la membrojn. Kial la homoj aliĝu al UEA ? Miaopinie ni devas labori prioritate por informado al la ekstera publiko. Tiel la homoj volos aliĝi al UEA por helpi ĝin disvastigi la ideon pri neŭtrala lingvo al la mondo, ne por ricevi servojn.

Kion vi opinias pri decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– La asocio havas jam de pluraj jaroj grandan deficiton, kiu emas kreski ĉiujare. La salajroj en la CO reprezentas la plej grandan parton de la elspezoj de UEA, do por plenumi la decidon de la Komitato draste redukti tiun deficiton, ni devis proponi al la oficistoj redukton de laborhoroj.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– La Komitato decidis pri la buĝeto kaj decidis en Lisbono por drasta malpliigo de la deficito. Estas devo de la Estraro kaj de la ĜD obei tiun decidon de la Komitato. Post pluraj monatoj de diskutoj kaj analizoj, la Estraro kaj la ĜD konkludis, ke la sola maniero haltigi la kreskon de la deficito kaj plenumi la mision ricevintan de la Komitato estus redukti la elspezojn pro la oficistoj.

– La Komitato funkcias danke al la partopreno de malmultaj sindonemaj kaj aktivaj komitatanoj, dum la plejmulto restas silente. Estus bone, se la Landaj Asocioj kontrolus la partoprenemon de la komitatanoj A por ke ili pli aktive reprezentus la interesojn de la koncernaj landoj. Mi subtenas ankaŭ la duobligon de la nombro de komitatanoj B por ke la membroj estu pli juste reprezentataj.

Kion vi ĝenerale opinias pri laboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Tiu Estraro estas tre dinamika. Ni faras voĉajn kunsidojn ĉiun duan semajnon kaj la interŝanĝo de ĉiutagaj retmesaĝoj estas tre granda. Krom tiuj tut-estraraj kunsidoj kaj komunikoj, estas pluraj aliaj pri specifaj temoj kun la partopreno de la prezidanto, ĜD kaj kelkaj estraranoj.

– Kiel menciite, hodiaŭ la homoj ne plu dependas de la asocio por pluraj aferoj kaj tio kaŭzis falon en la nombro de nia membraro. Sed aliflanke la interreta epoko portis al ni multajn aliajn eblecojn, kiujn tiu Estraro komencis esplori. Ekzemple estas nun pli ol 800 mil lernantoj de Esperanto en Duolingo kaj UEA trovis rimedon por ebligi la kontakton kun ili.

– Asocio, kiu ne adaptiĝos al la moderna reta epoko, simple mortos.Nia prezidanto havas bonan vizion pri tiu necesa adaptiĝo kaj elektiĝis estraranoj, kiuj kundividas tiun vizion. UEA estas granda kaj tradicia asocio, kiu moviĝas malrapide, sed moviĝas. Mi konsideras, ke nun ni estas en la mezo de la vojo al la adaptiĝo al la novaj tempoj kaj la venonta Estraro povos rilkolti la rezultojn de tiu laboro por modernigo.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

– Ĉi tiu Estraro jam plenumis la plej kuraĝan, malfacilan kaj malpopularan agadon por solvi la financajn problemojn, kio estis redukti la elspezojn pro la oficistaro. La venonta Estraro ricevos la asocion en pli bona situacio kaj havos multajn pliajn eblecojn por finsolvi la problemojn. Ni devas esplori pli funde la eblecojn pri subvencioj kaj ĉefe varbi pliajn membrojn.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Mi estas forte konvinkita, ke servoj allogas membrojn, sed ne multajn. La homoj emos aliĝi al la asocio por apogi ĝin, se ili rimarkos, ke la asocio plenumas sian devon informadi pri Esperanto. Mi havas radikalan opinion pri la prioritateco de informado al la ekstera publiko, sed tio ne estos malavantaĝe, ĉar estas pluraj aliaj malsamaj opinioj en la Estraro, Komitato kaj membraro, kiu konservos la ekvilibron. Nuntempe ankoraŭ restas malevkilibro malfavore al informado. Greenpeace havas 4 milionojn da membroj kaj ofertas neniun servon al ili. Sed ĝiaj membroj fidas je la laboro de la asocio kaj malavare apogas ĝin.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

43 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Aktivulo
Aktivulo
2019-04-15 21:39

“Greenpeace havas 4 milionojn da membroj kaj ofertas neniun servon al ili”. Mi aktivas en Greenpeace kaj tio ne tutveras.

Emilio
Emilio
2019-04-16 14:02
Respondo al  Aktivulo

Bonvolu diri tion, kion vi ricevas de Greenpeace kontraŭ la kotizo, kiun vi pagas.

leganto
leganto
2019-04-16 19:57
Respondo al  Emilio
Emilio
Emilio
2019-04-16 21:20
Respondo al  leganto

Ĉu Greenpeace sendas ĝin papere al ĉiuj membroj aŭ ĉu vi aĉetas ĝin aparte ? Ĉu estas aliaj servoj por la membroj ?

Emilio
Emilio
2019-04-16 22:55
Respondo al  leganto

Por resumi pri Greenpeace, ĉu laŭ via opinio la homoj aliĝas al tiu asocio por la servoj aŭ por la agado ? Mi kredas, ke por la agado kaj la samon ni devas celi por UEA.

leganto
leganto
2019-04-17 16:38
Respondo al  Emilio

Certe oni subtenas Greenpeace pro ĝia agado, ne pro la servoj al la donacantoj. Kaj la agado de Greenpeace estas ne nur silenta lobiado sed spektaklaj ŝipatakoj, afiŝopendigado sur monumentoj ktp, kiun kelkaj homoj preferas anstataŭ la trankvila agado de WWF. Verŝajne la plimulto subtenas tiajn organizojn por konfidi al ili agadon kiu estas tro granda por individuoj sen aktivi alimaniere por la celoj de la organizoj.
La UEA-subtenantoj estas alispecaj ĉar ili mem estas aktivuloj, eĉ se aktiveco estas nur paroli la lingvon aŭ legi libron. Do por kelkaj el ili servoj gravas ĉar tiuj faciligas ilian aktivecon.
Homoj membriĝas en UEA pro diversaj kialoj. Kelkaj pro ĝia agado en UN kaj Unesko aŭ por disvastigi la lingvon en Papuo-Novgvineo. Aliaj pro la kongresa rabato nur en la jaroj kiam ili partoprenas en UK aŭ pro la libroservaj rabatoj, pro la revuoj aŭ Jarlibro, pro la senpaga kontosistemo per kiu ili funkciigas sian entrepreneton, eĉ pro la bela membrokarto por fiere montri en sia fora vilaĝo. Forigu libroserviston, libroteniston, Jarlibron, revuojn, kongresojn, membrokartojn kaj okupiĝu nur pri Unesko, disvastigo en Papuo kaj simile, kaj vi havos subtenon nur de la unua kategorio de personoj, kiel ĉe Greenpeace.

Emilio
Emilio
2019-04-18 1:28
Respondo al  leganto

Ankaŭ mi konsentas, ke la sukceso de Greenpeace dependas de la agado. Mi tute ne volas forigi servojn, sed mi komprenas, ke estas malekvilibro en UEA. Nia asocio ĉiam prioratigis la servojn. Mi propono estas pliintensigi la informadon al la ekstera publiko.

gasto
gasto
2019-04-19 8:23
Respondo al  leganto

“eĉ pro la bela membrokarto por fiere montri en sia fora vilaĝo”
Chu estis eldonataj membrokartoj ekde junio 2016? Dum du sinsekvaj uk-oj eblis renkonti membrojn kiuj levis la temon de ne esti ricevinta membrokarton, pri kio ili mem intertraktis kun UEA, kun ne chiam kontentiga rezulto. Malgrau la fakto ke la ghenerala regularo indikas: “2.1 Ĉiu individua membro ricevas ateston pri sia membreco.” Ne estis alloga, se persono kiu pagis membrokotizon mem dekovris ke ech la gheneralan regularon, asocio mem ne sekvis. Nur en la lasta agordo de la ghenerala regularo, 20an de marto 2019, estis aldonita jena informo:
“Livero povas okazi retpoŝte (ankaŭ aŭtomate), pere de la retpaĝo (elŝutebla post ensaluto) aŭ poŝte (krompago povas esti difinita por poŝta sendo aŭ por specialaj formoj de atesto).”
Do, por la membrokarto papera necesos krompagi?, kvazau la membroj kun pli da mono povas acheti la originalan membrokarton kaj aliaj presu ghian surogaton mem, sur papere. Ne havante la komputilon au la retposhton restas nur elekto alpagi au ne havi la karton entute. Mankas en la regularo menciio pri la neceso havi la komputilon kaj la retposhtan adreson por membrighi entute. Kio ja povus influii la decidon estighi membro.
Tiel, ech etaj detaloj povas influi la bildon de la organizo kaj elekton membrighi en ghi. Ne eblas rekte kompari UEAn kun la aliaj organizoj.

Krizipo
Krizipo
2019-04-17 18:38
Respondo al  Emilio

Mi opinias ke homoj subtenas Greenpeace pro ĝia agado. Tamen, estas malfacile kompari Greenpeace kun UEA. Greenpeace vendas precipe vivstilon. Homoj, kiuj donacas al Greenpeace, aĉetas ĝian revuon (kiun ricevas ne nur membroj) kaj aliajn (multekostajn) produktojn de Greenpeace aŭ eĉ membras en Greenpeace. Per tiu donacado kaj aĉetado ili ricevas prestiĝon inter samideanoj, kiuj iel emas protekti la naturon. Protekti naturon aŭ medion estas populara celo en industriaj landoj. Disvastigo de Esperanto estas ne same populara celo. Eble homoj pretas donaci por konkretaj projektoj.

Emilio
Emilio
2019-04-18 1:43
Respondo al  Krizipo

Mi tute konsentas, ke Greenpeace kaj UEA estas malfacile kompareblaj asocioj. Sed ambaŭ havas la celon disvastigi ideojn por pli bona mondo. Greenpeace plenumas tiun celon tre efike. UEA neniam sukcesis kontentige informadi pri la lingvo, sed tio ne estas kulpo de la Estraro, nek membroj. Simple la asocio estis kreita antaŭ longa tempo, oni neniam povis antaŭvidi la nunan situacion. Mi proponas kaj jam laboras por ŝanĝi tion.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-04-16 18:25

Laux mia opinio, mi ne vocxdonus por persono, kiu estas nur mojosa kaj povas oratori bone. Mi ne elektus iun kiu estas nur bele kaj bonsona. Mi elektus homojn, kiuj havas dauxilongajn spertadojn bone gvidi organizajxojn. Mi volas legumi la resumojn.

Emilio
Emilio
2019-04-16 23:07
Respondo al  Sola Malsamideano

Mi ne estas kandidato al prezidanto de la asocio, do mi ne gvidos ĝin, nur la fakon informado. Mi instruas esperanton jam de 38 jaroj (mi komencis en 1981) kaj estis sekretario en du mandatoj de Brazila Esperanto-Ligo kaj nun estrarano en la fino de tri-jara mandato de UEA. Vi povas legi la prezenton de la kandidatoj en la paĝoj 102 kaj 103 de maja numero de la revuo Esperanto.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-04-18 0:46
Respondo al  Sola Malsamideano

kaj pligrandigi la kotizojn!

Emilio
Emilio
2019-04-18 1:56
Respondo al  Sola Malsamideano

Por la homoj de malriĉaj landoj UEA malplialtigis la kotizon.

Jovana
Jovana
2019-04-18 11:54
Respondo al  Emilio

Kiom kostas sendi monon de tiuj landoj al Nederlando kaj kiu pagas tiujn kostojn?

Emilio
Emilio
2019-04-19 17:21
Respondo al  Jovana

Ĝenerale multon. Tute ne eblas sendi unuopajn kotizojn. Pro tio ni varbis homojn, kiuj rajtas kolekti la kotizojn kaj sendi per unufoja ĝiro aŭ eĉ fizike dum UK-j. Ni trovis la plej malaltajn kotizojn per transferwise. Sed la tre malalta kotizo estas precipe grava por kampanjoj, kie homoj el pli riĉaj landoj pagas por multaj novaj membroj. Ekzemple kontraŭ 20 Eŭroj eŭropano povus pagi aliĝojn al 10 homoj el Afganio.

leganto
leganto
2019-04-20 9:05
Respondo al  Emilio

Do, la ‘precipe grava’ kialo de la malaltegaj kotizoj ne estas, kiel la estraro disanoncis, doni al la loĝantoj de malriĉaj landoj la eblon mem aliĝi per ‘justa’ kotizo kaj ne dependi de la donacoj de Fondaĵo Canuto aŭ de riĉaj korespondantoj. Ne, la ‘precipe grava’ kialo estas ebligi al la riĉuloj donaci pli da kotizoj per la sama mono, lasante la malriĉulojn dependaj de alies bonvolo (kaj supozeble celante havi surpapere pli da membroj por ekz. helpi TEJOn ricevi subvencojn). Nu, bone scii kiel la aferoj efektive estas.

Jovana
Jovana
2019-04-20 10:38
Respondo al  leganto

La samaj riĉuloj, kies aliĝkotizoj al UEA altegiĝis, pagu ankaŭ por tiuj, kiuj ne povas pagi. Ĝuste kiel antaŭe, nur ke nun ili devas pagi pli por si kaj ricevi malpli.

Jens Stengaard Larsen
2019-04-17 15:56

Sendube estas vere ke Esperantistoj estas UEA-membroj pli ofte pro sia idealismo ol pro la servoj, sed la diferenco al GreenPeace estas ke la idealoj de tiu lasta estas evidente bonaj (dum la rimedoj eble ne ĉiam same multe). Kio estas tiel evidente bona pri Esperanto? Ĉu ne unuflanke la Angla estas multe pli sukcesa lingvo — kaj ĉu ne aliflanke Esperanto ekstermus eĉ pli efike la pli malgrandajn lingvojn, se ĝi estus same disvastigita kiel la Angla?

Ŝajnas al mi ke UEA devas pli bone informi la Esperantistojn mem, antaŭ ol ĝi rajtas revi pri sukcesa informado de la ĝenerala publiko. La informado de la ĝenerala publiko devas esti pli prioritata ĉe la landaj asocioj ol ĉe UEA mem, ĉar la tipaj lingvaj antaŭjuĝoj multe varias laŭ la landoj.

Emilio
Emilio
2019-04-18 1:55

Pri Greenpeace mi jam sufiĉe respondis supre.
Sed mi tre ĝojis pri via komento pri la interna komunikado. Tio estas tre malfacila tasko kaj mi ankoraŭ ne sukcesis realigi ĝin plene. Stefano Keller kreis kernan grupeton “Zorgantoj pri informado”, kiu ĝis nun bone funkcias. Mi kreis alian pli grandan, kiu funkcius kiel disvastiganto de la ideoj kaj kampanjoj kreitaj en la unua grupo. Ĝi nomiĝas TIR – Tutmonda Inform-Reto (konforme la Strategia Plano). Sed mi ankoraŭ ne sukcesis trovi sufiĉe da homoj interesitaj pri tiu agado.

Ĝis majo ni lanĉos novan forumon (Gazetara Komuniko N-ro 797), kun strukturo, kiu favoros la diskutadon de ideoj per organizita maniero. Mi havas granda esperon je tiu nova forumo por ke tie la ideoj havu konkretajn konkludojn.

La nova stilo de la revuo Esperanto, kiu havas propran retejon, la Gazetaraj Komunikoj, kaj ankaŭ menciindas niaj grupo kaj paĝo ĉe Facebook iom progresigis la internan komunikadon. Sed ankoraŭ restas longa vojo antaŭ ni.

Emilio
Emilio
2019-04-18 2:12
Respondo al  Emilio

PS. Mi forgesis mencii http://esperanto.net/ kiu provizas taŭgajn informojn pri Esperanto en pluraj lingvoj.

Tobiasz Kazmierski
Tobiasz Kazmierski
2019-04-18 8:42
Respondo al  Emilio

Bedaŭrinde la retejo de UEA de 2013 estas ĉiam “preskaŭ preta”, interalie pro malĝustaj decidoj de la Estraro. Alivorte, la nova retejo de UEA estas kiel jetio – ĉiuj aŭdis pri ĝi, sed neniu vidis ĝin. Kaj antaŭ ĉiu UK venas jam tradicia deklaro de la Prezidanto, ke la retejo estas preskaŭ preta. Tio ne estas serioza. Anstateŭe ni havas manplenon de aliaj satelitaj paĝoj, kiuj ne multe utilas kaj foje ne estas aktualaj.

Kirill Ŝvedov
2019-04-19 11:43
Respondo al  Tobiasz Kazmierski

Mi jam delonge havas demandon lige kun tio — kio malebligas krei diverslingvajn paĝojn de UEA en Fejsbuko kaj aliaj sociaj retoj? Tio postulas neniujn financajn elspezojn, bezonatos nur volontula laboro por traduki kaj publikigi informon. Ĉu oni ne povus trovi homojn por tio? Jen bona kaj malmultekosta kanalo de informado, kiun oni tute neglektas.

Tobiasz Kaźmierski
Tobiasz Kaźmierski
2019-04-19 12:28
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kara Kirill, mi ne povas konsenti kun via ideo. Pluraj homoj jam ne plu uzas FB. Tia pagho neniel anstatauigos la veran paghon sendependan de FB. Krome, ne temis nur pri la informejo, sed antau chio pri plurtavola administra sistemo, kiu devis faciligi, au almenau automatigi la laboron de la Centra Oficejo.

Emilio
Emilio
2019-04-19 17:01
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ĝojas informi vin, ke ankaŭ la rusa oni jam tradukadas. La rusa estas inter la 10 plej uzataj lingvoj en interreto. Mankas ankoraŭ la indonezia kaj la japana. Pli ol 600 homoj jam aliĝis al “Amikoj de Esperanto” per tiu paĝo kaj ni jam sendis al ili la unuan komunikon. Ĉiu du semajno ili ricevos bultenon en esperanto kaj en la koncerna nacia lingvo.

Kirill Ŝvedov
2019-04-21 17:14
Respondo al  Emilio

Ĉu temas pri ĉi tiu paĝo: http://esperanto.net/eo/amikoj-de-esperanto/ Se jes, do tio estas, nu, mi diru milde… vere stranga. Kial la tutmonda organizo, kiu proklamas forigon de lingvaj barieroj sia celo, ne kapablas disponigi al homoj informon pri si en ilia propra lingvo sen tio, ke ili konsentu esti “Amikoj de Esperanto” kaj sendu siajn personajn datumojn?!

Dum, ekzemple, en menciita Fejsbuko forestas ajna prezentaĵo de UEA en la rusa. Mi ripetas ankoraŭfoje: kio malebligas fari oficialajn paĝojn de UEA en la rusa kaj aliaj grandaj lingvoj? Ĉiu el ili postulos nur tradukistan laboron de unu aŭ, prefere, kelk homoj (por anstataŭgebleco), ilia enhavo estos sama, tradukata el Esperanto. La fakto, ke oni montriĝas nekapablaj fari tiom simplan kaj evidentan paŝon, vere ĉagrenas min…

Jens Stengaard Larsen
2019-04-22 18:41
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Estas iom hazarde kiuj lingvoj estas servataj ankoraŭ. Jen la dana: http://esperanto.net/da/esperantos-venner/

Jovana
Jovana
2019-04-18 11:56
Respondo al  Emilio

“… provizas taŭgajn informojn”?! Per kio?

Kirill Ŝvedov
2019-04-19 11:31
Respondo al  Emilio

Nu, mi ĵus rigardis la ruslingvan version de esperanto.net kaj vidis, ke la teksto evidente ne estas verkita aŭ provlegita fare de denaska rusparolanto; por ruslingva leganto ĝi aspektas strange. Tion oni malfacile povas nomi taŭga informo.

Kirill Ŝvedov
2019-04-19 11:35
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Kio do pri la alteriĝa paĝo ĉe Esperanto.info? Tio estis projekto de Dmitrij Ŝevĉenko kaj ĝi bone startis antaŭ kelk jaroj; tamen nuntempe ĝi estas en dorma stato. Ĉu ne endus, ke UEA zorgu pri ĉi tiu informfonto, evidente grava?

Emilio
Emilio
2019-04-19 17:10
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Laŭ mi pli bone koncentrigi la informojn al la ekstero en unu sola loko. La nova esperanto.net havas strukturon pretan por gastigi centon da lingvoj. La granda avantaĝo estas, ke la trafiko en unu lingvo helpas plialtigi la ŝancon por ke la serĉado en google montros ĝin en ĉiuj lingvoj. Tio estas, se estas multe da vizitantoj en la portugala paĝo, google emas montri la paĝon en serĉoj pri “internacia lingvo” en la rusa.

Filarete
Filarete
2019-04-23 9:59
Respondo al  Emilio

Multlingvaj retejoj estas ege kostaj. Ech Unesko mastrumas “nur” 6 lingvan retejon. Kaj plej multo de la novajhoj estas nur en la angla kaj franca.
Chu UEA finance kaj organize kapablos fari kion Unesko ne kapablas?
Sed kio estas funkcio de landaj sekcioj de UEA? Chu ne estus ilia tasko traduki almenaù la bazan retejon esperanto.net en la diversajn lingvojn? La landaj sekcioj posedas la pli multon de la vochoj en la komitato sed shajne ne aktive plenumas la planojn de la estraro.

Emilio
Emilio
2019-04-24 15:25
Respondo al  Filarete

La retejoj de Unesko kaj de esperanto.net havas tre malsamajn celojn. Tiu de Unesko montras novaĵojn ĉiutage. Esperanto.net havas 13 konstantajn paĝojn, kiujn nur eksterordinare ŝanĝendas. Ekzemple, nun ni devas aldoni informon pri la bonega retejo https://uea.facila.org kun tekstoj por komencantoj.

De tempo al tempo ni alvokas la LA-jn por traduki, revizii kaj ĝisdatigi la versiojn en la koncernaj lingvoj, sed tre malofte ni ricevas jesan respondon. Fakte, ne estas iliaj devoj, temas pri volontula kunlaboro kaj ni dankas al tiuj, kiuj jesas.

Precize nun teamo de franclingvanoj ĝisdatigas la francan version, kiu iĝis ne aktuala.

Aliflanke la farsia (Irano) kaj araba versioj estas ĝisdatigitaj kaj varbis plurajn Amikojn de Esperanto. Surprize la farsia versio estas en 4-a loko kaj varbis pli da AE ol la franca.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-25 7:48
Respondo al  Emilio

Tre interesa fenomeno estas tiu retpaĝo esperanto.net, la juvelo de UEA. Ĝia anglalingva versio koncizigas la centkelkdek-jaran historion de Esperanto ĝis 88 vortoj. Anstataŭ verki verajn allogajn tekstojn pri Esperanto, ĝia movado kaj riĉa kulturo oni preferis aldoni ligilojn al vikipediaj artikoloj. La paĝo pri la Esperanto-literaturo konsistas el listeto da kelkaj nomoj kaj mencio pri tiaj majstraĵoj kiel „Gerda malaperis”… Estus kurioze ekkoni homon, kiu eklernis la lingvon internacian fascinita de la informoj el esperanto.net.

Roland Schnell
2019-04-24 8:58
Respondo al  Emilio

“Centra loko” estas maltauga strategio en malcentra reto. Tamen estas nur la rezulto de la malkapablo de la landaj sekcioj aktive kontribui. La plej multaj landaj revuoj malaperis kaj kelkaj maljunaj diletantoj pensas, de ili komprenis la reton. Finfine cxiuj estas en Facebook. Oni povus multe lamenti pri la “centraj” eraroj de Esperantistoj.

Emilio
Emilio
2019-04-19 17:03
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ĝin tradukas Владимир Вычегжанин. Mi kontaktos vin private por revizio. Eble vi vidis tion http://malnova.esperanto.net/info/index_ru.html

Sed eble ankoraŭ ne la ĝis nun ne publika http://esperanto.net/ru/%D0%B4%D1%80%D1%83%D0%B7%D1%8C%D1%8F-%D1%8D%D1%81%D0%BF%D0%B5%D1%80%D0%B0%D0%BD%D1%82%D0%BE/

Roland Schnell
2019-04-22 19:57

Bone, li volas, ke iu faru ion pri informado. Dum la lastaj jaroj li konstante pruvis, ke li ests la plej maltauxga persono por efika laboro. Kiel cxiuj en UEA li ne kapablas kompreni sian malkapablon.

Jovana
Jovana
2019-04-23 7:56
Respondo al  Roland Schnell

Li eĉ ne sukcesis aranĝi bonan informadon inter la ĝenerala direktoro, kiu komencis malmunti la CO kaj la komitato (sen mencii la membraron).

Emilio
Emilio
2019-04-24 15:34
Respondo al  Jovana

La estrarano pri informado zorgas pri informado al la ekstera ĝenerala publiko, kaj pri inform-kampanjoj kaj novaĵoj al la membroj. La komitata diskutlisto plenumas tiun inform-interŝanĝo inter Estraro, CO kaj komitatanoj, kie homoj diskutas sen perantoj.

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2019-04-24 7:41

Kian mezureblan kaj percepteblan efikon havis la informada laboro de Emilio Cid en la estraro de UEA?
Kian efektivan signifon kaj influon por la organizo havas la nombro de 800 mil lernantoj (kion fakte tio signifas? ĉu klaki la butonon “aliĝi” kaj iri for?) ĉe Duolingo, kaj kion signifas, ke UEA “trovis rimedon por ebligi la kontakton kun ili”? Mi ŝatus legi konkretaĵojn pri projektoj, ties efektivigo kaj realaj influoj, ne nur fanfaronadon.

Jovana
Jovana
2019-04-24 8:07

Vi trovos la necesajn informojn en la “nova retejo” de UEA, kiu de ses jaroj aperas “baldaŭ”, sed neniu ankoraŭ vidis ĝin.

Emilio
Emilio
2019-04-24 13:41

Antaŭ pli ol jaro Duolingo montradis 1,7 milionon da lernantoj de Esperanto. Ili tiam ŝanĝis la metodon kaj kalkulas nun nur aktivajn lernantojn. Do vere estas 800 mil homoj, kiuj lernas Esperanton almenaŭ unufoje en la semajno.

Duolingo havas novan servon, nome “eventoj”, kiu ebligas inviti lernantojn al ĉeesta kunveno. Pli ol 12% de ĉiuj eventoj de Duolingo estas esperantaj, ĉar ni sisteme aranĝas ilin, dum la alilingvaj aperas spontane.

Malgraŭ tio, ne multaj lernantoj venis al niaj eventoj. Mia edzino faras la kurson, sed ŝi ne ricevas inviton al mia evento. La administrantoj agnoskis, ke la sistemo ne adekvate sendas invitojn kaj ili laboras pri tio. Mi havas la impreson, ke ĝi funkcias kontentige nur en Usono.

Sed indas insisti, ĉar la anoncoj en Duolingo estas senpagaj kaj eblas facile agordi eventojn, kiuj aŭtomate ripetiĝas. Baldaŭ ekfunkcios nova metodo kaj duolingo invitos lernantojn de ĉiuj lingvoj al niaj eventoj. Mi invitas la legantojn gastigi eventojn por ricevi lernantojn en viaj urboj. http://www.gazetaro.org/duolingo/

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-16 12:27

Mi ripetas la afiŝo ci tie:

Mi ĝojas ke la Estraro kuraĝe faris tiun saĝan decidon. Tamen mi ne volas gratuli, ĉar la decido estis tro malfrue farita antaŭ finiĝo de la nuna Estraro. Dum pli ol dek jaroj la membraj kotizoj ne sufiĉis plenigi la truon suĉitan de la laborfortoj. Ĉu la membroj intencas vivteni nur la laborforton? Tute ne, la celo estas por movado. UEA tute havas monojn por la movado. Tiu decido devus esti farita jam en Osma tempo!

Ni kore danku Osmon pro lia elkora kaj vera amo al UEA, tamen ni ne lasu la Asocion morti en liajn manojn. Ĉar li tute ne scias kiel savi UEA-n pro tro da amo al ĝi kaj liaj kolegoj.

UEA bezonas ŝanĝon! Grandan ŝanĝon! Doloran ŝanĝon! Male UEA mortus! Se UEA daŭre estus en la manoj de Osmo, UEA mortus post 6-8 jaroj. Oni plorus nur la lasta fina momento Ni preferu la doloron ekde nun, sed ne la ploron post 8 jaroj.

Mi esperas ke Emiljo kiu partoprenis en la lasta decido, daŭre restu en la Estraro por daŭrigi la ŝanĝon.