Kiel kutime, Libera Folio intervjuas kandidatojn por la komitataneco B. Laste ni publikigis respondojn de Osmo Buller. Ili kaŭzis reagon de la geredaktoroj de la revuo Esperanto, kiuj polemikas kontraŭ liaj opinioj.
La 24-an de aprilo Libera Folio publikigis la antaŭbalotan intervjuon “Osmo Buller: la defio estas regajni fidon”. Ĉi-rilate ni ŝatus prezenti nian opinion.
Unuavice ni volas diri, ke ni tre aprezas tion, ke Osmo Buller dediĉis al UEA 26 jarojn de sia vivo. Dum tiu ĉi periodo li realigis plurajn sukcesajn iniciatojn, kiel, ekzemple, la lanĉon de la Malfermaj Tagoj kaj de la Gazetaraj Komunikoj. Osmo estas vere meritplena homo, kiu faris sendube multon por la Asocio kaj por la Esperanto-movado ĝenerale. Kompreneble, li estas sufiĉe konata en nia Esperanto-mondo kaj havas certan influon. Tamen ni volas atentigi, ke la konateco havas ne nur avantaĝojn, sed ankaŭ respondecojn. Se oni havas la aŭtoritaton, oni devas bone kompreni, kiajn sekvojn havos la vortoj, kiujn oni publike eldiras.
Supozeble la politika okupiteco de Osmo en la urba parlamento de lia hejmloko ne lasas la tempon por sufiĉe okupiĝi pri la Esperanto-movado kaj sekvi ĝiajn tendencojn kaj la novaĵojn. Ekzemple, oni ofte demandas kial li ne estas ano de la LKK de la 104-a UK, kiu okazos en Lahtio, Finnlando. Ja lia granda sperto en la kunorganizado de UK-oj povus esti tre valora kaj vere grava en la nunaj cirkonstancoj.
Lian flankiĝon montras ankaŭ lia opinio, ke la revuo estas unu el la ĉefaj kialoj de la membrofalo. Tio ne estas vero. Dum la lastaj jaroj la revuo ne povas esti la kaŭzo de la membrofalo, almenaŭ pro tio, ke ekde 2017 la membraro de UEA ne falas, sed eĉ iom kreskas.
Kio rilatas la falon de la membraro, tiu ĉi tendenco ne estas nova: la membraro komencis malpliiĝi jam en la fino de la 90-j jaroj de la pasinta jarcento. La plej “stabila” membrofalo okazis en la jaroj 1998-2002, 2010, poioma reduktiĝo de la membroj en la jaroj 2006-2008, 2012-2013, kaj tre amasa en 2016 post la relative granda 100-a UK en Lillo, kiu estis unu el la plej gravaj kaŭzoj de la membrokresko en 2015. Kaj dum ĉiuj ĉi jaroj (krom 2002) ĝuste Osmo estis la Ĝenerala Direktoro de UEA, do eblas konstati, ke eviti tiujn ĉi falojn li ne povis. Ni ne riproĉas lin pro tio, ĉar temas pri tutmonda tendenco por pluraj similaj asocioj kiel UEA. Tamen oni ne distordu la faktojn.
La alia konfuzo: li skribas, ke “La revuo plu havas estontecon ankaŭ papere, sed necesas evoluigi ĝin tiel, ke la papera kaj reta versioj kompletigu unu la alian.” Ne profundiĝante en la aferon, li miksas la retan version de la revuo kaj la Retan Revuon. La reta versio estas tiu, kiu estas centprocenta elektronika kopio de la papera versio, kiun la abonantoj povas elŝuti PDF-forme. La Reta Revuo estas aparta projekto, kiu troviĝas en la retejo https://revuoesperanto.org kaj jes ja celas kompletigi la paperan revuon, kion ĝi iom post iom faras pli kaj pli bone, aperigante la enhavon kreitan speciale por ĝi.
Evidentas, ke la ĉefa celo de Osmo nun ne estas iel plibonigi la revuon kaj la Retan Revuon, sed nur ŝanĝi la redaktorojn al la preferata de li kandidato. Pri la subtenata de li kandidato, li skribis en la Komitata listo jam la 27-an de septembro 2017. Por ni restas esperi nur pri tio, ke ne temas pri persona malŝato al ni, sed nur pri iuj politikaj ambicioj.
Ĉe sincera deziro plibonigi la revuon, oni skribus al ĝiaj redaktoroj, prezentante siajn opiniojn kaj proponojn. Se la redaktoroj ne reagas, tio estas kaŭzo por publika interveno aŭ komence por diskuto en la Estraro kaj/aŭ en la Komitato. Tiel okazas normala etika laborprocezo en la civilizita mondo. Tamen ja Osmo absolute neniam kontaktis nin pri la revuo. Dufoje li plendis en la Komitata listo pri certaj recenzoj kaj pri la letero de la Ĝenerala Direktoro de Unesko. Kaj jen la trian fojon en Libera Folio sen iuj konkretaĵoj. Tion oni povas opinii nur politikaj ludoj, kiuj portas neniun praktikan utilon por la Movado.
Kompreneble, ni kun sincera dankemo akceptus liajn komentojn kaj sugestojn, ĉar ni opinias, ke tiuj povus plibonigi kaj la paperan kaj la Retan Revuon.
Ni estas malfermaj al ĉiuj kritikoj, sugestoj, opinioj. Rete ĉiutage ni komunikiĝas kun multaj legantoj kaj kontribuantoj de la revuo Esperanto kaj de la Reta Revuo. Ankaŭ miloj da ŝatoj kaj republikigoj, centoj da komentoj en Fejsbuko, Tvitero kaj aliaj sociaj retoj montras, ke la juna projekto allogas la publikon.
Ekster la reta agado ni dum du jaroj vizitis 14 landojn kaj dekojn da urboj. Ni elspezis por tio la tutan nian modestan redaktoran honorarion kaj eĉ pli. Dum tiuj ĉi vojaĝoj ni prezentis la revuon kaj renkontiĝis kun la legantoj, kun centoj da legantoj… Rezulte ambaŭ revuoj evoluis kaj daŭre evoluas dank’ al iliaj konsiloj, kaj ni estas tre kontentaj pro tiu vere malferma dialogo kun la legantoj kaj pro ilia subteno.
Fakte, respondante al la intervjuinto, Osmo proponas nenion konkretan por solvi la nunan situacion de UEA. Aperas nur unu ideo, kaj nur pri la revuo. La problemoj de la CO, de la reta sistemo de UEA, financoj, de la diversaj servoj de UEA, kiuj estis akumulataj dum la jardekoj, estas menciataj nur malmulte kaj kuntekste, sen ajnaj solvoproponoj. Resume, la plano de Osmo aspektas jene:
1. Oni ŝanĝu la redaktorojn al tiu preferata de li.
2. Dank’ al tio, laŭ lia opinio, la revuo aŭtomate iĝas “leginda”.
3. Pro tio oni “regajnas la fidon” kaj “prestiĝon” kaj akiras grandegajn mondonacojn ĉiujare (eventuale heredaĵojn de po pli ol 100 000 EUR ĉiujare dum pluraj jaroj).
4. Punkto.
Tio apenaŭ aspektas kiel la solvopropono, kiun oni atendis de la kandidato por komitataneco B (kaj ĉu eble por la Estraro?) kun 26-jara profesia sperto en la Centra Oficejo kaj post 3 jaroj (2016-2019) da laboro en la Financa Komisiono de UEA.
Ĉu tio estas kredebla strategio? Ĉu eblas konfidi la sorton de la Asocio al tia plano? Kompreneble, ne.
Kio rilatas la financan flankon: la revuo estas profita por UEA – laŭ analizo, tia ĝi estis eĉ rilate la rezultojn de 2017, jaro kun grandaj malfacilaĵoj por la revuo, kiel la malklara situacio pri la redaktoroj kaj ankaŭ la “heredita” efiko de la terure kriza por la revuo 2016.
Jen:
La tutaj elspezoj por la revuo (presado, sendokostoj, redaktado, enpaĝigo, grafiko ktp.): 44990,84 EUR
Membroj Abonantoj pagis: 63340,46 EUR
Membroj Abonantoj (junaj): 2712,80 EUR
Apartaj abonoj: 2130,80 EUR
Krome indas konsideri, ke la revuon ricevas la Dumvivaj Membroj kaj ke abonantoj estas ankaŭ tiuj, kiuj abonas la elektronikan PDF-version.
Menciindas, ke la elspezoj por la redaktado, inkluzive ĉiujn antaŭpublikigajn laborojn, estas nur ĉirkaŭ la kvarono de la tuta elspezkosto por pretigi la revuon.
La ĉefa defio de UEA nun estas la financa situacio. Oni atendas de la novelektotaj komitatanoj kaj estraranoj unuavice realajn kaj objektivajn solvojn. Certe necesas saĝaj kaj prudentaj decidoj, eble neordinaraj kaj foje tre kuraĝaj. Oni devas akcepti, ke UEA en la formo, kiun ĝi havis antaŭ 10-20 jaroj, ne plu povos efike funkcii. Ni devas konservi la plej bonan, kion ĝi havas, kaj aldoni tion, kion postulas la moderna mondo. Tiuj, kiujn vere zorgigas la sorto de UEA kaj de la Esperanto-movado ĝenerale, devas unuiĝi. Nun estas la tempo ne por personaj ambicioj kaj politikaj ludoj, sed por urĝaj kaj prudentaj agoj.
Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova
Jen ekzakta citaĵo el lia intervjuo: “la degenero de la revuo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la membrofalo. Leginda revuo estos ankaŭ unu el la ŝlosiloj por turni tiun evoluon al kresko.”
Osmo Buller diras ankaŭ: “Plej malkontenta mi estas de longe pri la revuo Esperanto, kiu estas tro amatora enhave kaj grafike”. Mi tute ne konsentas pri tio. La nunaj redaktoroj estas ege kompetentaj kaj la revuo estas leginda. Mi multe ŝatas legi ĝin! Mi gratulas la redaktorojn.
Prave! Sed la “degenero de la revuo” okazis antaux la nunaj redaktantoj. Dum jaroj la revuo estis nelegebla fanfaronado pri tiel nomataj sukcesoj de la estraro. Neniu libervole legis kaj eksteruloj ne abonis. Multaj, kiuj ricevis devige kiel membro tuj forjxetis.Sed diversaj estraroj kaj komitatoj deziris havi ekzakte tion.
Mi kredas, ke vi ne bone komprenas tion, kion vi legas, kara! Relegu la intervjuon!!
En la komento por la intervjuo de Osmo mi jam diris, ke por mi la revuo kun la nunaj redaktoroj iqis pli interesa. Tamen ekster tiu temo – mi dubas ke Osmo, ĉe sia nuna okupateco povas esti utila kiel komitatano.
Verdire mi ne komprenas la sencon de tiu interveno, krom personaj kvereloj kiuj interesas neniun. “La de li preferata redaktoro” kiun tio signas ? La nivelo estas tiu de kafoklaĉo en la CO.
Anstataŭe oni atendus de la redaktoroj ke ili diru kiel ili dividas la materialon inter la retejo kaj la papera/pdf revuo. Tio ne vere klaras por mi. Oni atendus ankaŭ ke ili malkovru siajn planojn por evoluigi kaj disvolvi la revuon en la nuna streĉa financa situacio. Kaj eble ankaŭ por modernigi la grafikan veston kaj dikigi la kajeron. Dankon.
Filarete, se tio estus nur “kafoklaĉo en la CO” ni estus ege feliĉaj, ĉar nin vere zorgigas la estonteco de UEA. La problemo estas, ke ekzistas iu kandidato por eniri la Komitaton kun ambicioj iĝi estrarano kaj eĉ iam skribis pri la prezidantecaj ambicioj (ĉi-tie en Libera Folio). La antaŭbalota intervjuo de tiu ĉi kandidato tre zorgigas nin ne nur kiel la redaktorojn, sed ankaŭ kiel membrojn de UEA.
Ĝi prezentas la malĝustajn faktojn. Kial ni devas silenti pri tio?
Tamen ni forgesu pri la revuo… Temas pri la kandidato por gvida posteno en la kriza momento de UEA. Kaj respondi al li estas nia devo.
La Komitato kaj Estraro estas superaj organoj, kiuj regas la Asocion. Fakte ĉefe de tiuj homoj dependas ĉu UEA iros bonan vojon, progresos, stagnos aŭ falos en la abismon.
Kio rilatas al prezento de nia vizio pri la revuo, ni konstante kaj amplekse tion faras sur la paĝoj de la revuo mem kaj dum la renkontiĝoj kun la legantoj. Vidu, ekzemple, en la paĝo de UEA Fejsbuke la plej freŝan prezenton dum la Malferma Tago en la CO.
Se vi preferas legi: pri la Reta Revuo estis sufiĉe ampleksa artikolo ĉi-jare en la marta numero. Ĝi bone respondas al via demando “…kiel ili dividas la materialon inter la retejo kaj la papera/pdf revuo.” Pri dikigi la kajeron: ni nur ĝojus, ĉar almenaŭ publikendaj materialoj abundas kaj ni ĉiam ploras tranĉante jen tion, jen tion. Sed pri tio decidas ne la redaktoroj, sed la Komitato/Estraro – ili apenaŭ en tia financa situacio faros tian decidon.
Laŭ vi “ekzistas iu kandidato [vi celas Buller] por eniri la Komitaton kun ambicioj iĝi estrarano kaj eĉ iam skribis pri la prezidantecaj ambicioj (ĉi-tie en Libera Folio)”. Bonvolu diri precize kun ligilo, kion li diris, ĉar mi ne memoras tion. Se li havus prezidantecajn ambiciojn, kial li ne kandidatiĝis sed proponis alian kandidaton (prof. d-ro Charters)?
Pasis pli ol 24 horoj, sed la geredaktoroj ne plenumis mian peton. Tial mi insiste ripetas ĝin. Se ili ne volas respondi (sed kial, se ili faris pravan aserton?), ĉu iu alia povas trovi la menciitan eldiron de Buller? La geredaktoroj tiom insistas pri faktoj, ke vere necesas kontroli, ĉu en tiu ĉi kazo ili mem prezentas fakton.
Ili ne havas tempon por respondi ĉar ja ili vojaĝas. Ja „Dima kaj Anna” (kial tekston ne povas redakti unu el ili, sed ĉiam respondas ducerba estaĵo?) diris: „Ni elspezis por tio la tutan nian modestan redaktoran honorarion kaj eĉ pli”. Do, laŭdu la redaktorojn, kiuj anstataŭ elspezi la modestan (la uzo de tiu vorto devas esti ŝerco aŭ eraro) honorarion por io alia, sklave vojaĝas tra la mondo. Ekzemple nun ili malĝuegas la printempon en Germanio.
Bone, mi donas al ili unu tagon pli antaŭ ol fari konkludon. Ĉar ĝis nun ankaŭ neniu alia trovis la eldiron de Buller, mia konkludo dume estas, ke ĝi tute ne ekzistas.
Pasis tri tagoj, sed la redaktora paro ne pruvis per rekta citaĵo aŭ retligilo, ke Buller havas “ambicioj[n] iĝi estrarano kaj eĉ iam skribis pri la prezidantecaj ambicioj (ĉi-tie en Libera Folio)”, kvankam al aliaj komentoj ili reagis tuj. Ankaŭ neniu alia trovis tian eldiron. Nur unu konkludo eblas: ili donis falsan ateston – alivorte mensogis.
– ili donis falsan ateston – alivorte mensogis.
“Mi pretas ankaŭ mem iĝi estrarano, sed tio ne estas mia celo.
Libera Folio: Ĉu eble do vi eĉ pretus iĝi la sekva prezidanto de UEA?
– Eĉ por tio mi pretas, sed tion mi celas eĉ malpli ol iĝi ordinara estrarano.”
https://www.liberafolio.org/2018/01/03/buller-volas-novan-teamon/
Mi ne dirus tiom “ambicioj”, kiom “preteco”, sed Osmo ja indikis en LIbera Folio, ke li pretas okupi tiujn rolojn, kvankam li ne celas fari tion.
Se tio estas la bazo de la aserto pri “prezidantecaj ambicioj”, ĝi estas tre malforta bazo.
Osmo diris tion komence de 2018. Intertempe venis kaj pasis la limdato por kandidatiĝi por esti “la sekva prezidanto de UEA”: Osmo ne estas kandidato, kaj eĉ proponis iun alian.
Koran dankon al Tim Owen! Kiel ni vidas, ne temis pri ambicioj ĉe Buller. Anstataŭ fidi al sia memoro, la redaktora paro devis kontroli, ĉu ili bone memoris la eldiron, ĉar tio apartenas al la elementoj de la ĵurnalista metio. Anstataŭe ili nur donis pruvon pri la amatorismo, kiun Buller menciis. Se ili ja bone memoris la citaĵon, ili agis tre malhoneste. Se ili kredis kompreni bone la celojn de Buller kaj parolis pri ambicioj, ili malbone posedas la lingvon. Bona redaktoro devas koni la signifojn de la vortoj, kiujn li aŭ ŝi uzas.
Shajnas al mi neoportune ke dungito de UEA prenas publike pozicion por au kontrau kandidato antau elektoj. Imagu se en prezento de kandidatoj en revuo Esperanto la redaktoro aldonas siajn komentojn por au kontrau.
Ne temas pri tio, ke ni subtenas aŭ ne subtenas iujn kandidatojn. Ni publike ĉie tenas la neaŭtralecon – ĉu en la revuo mem aŭ ĉu dum la publikaj elpaŝoj.
Oni publikigis “falsan novaĵon” pri la redakcio kaj la revuo ĝenerale. Nia devo kiel la redaktoroj estis reagi.
Ke ghi estas ‘falsa novajho’ estas via opinio. Aliaj povas opinii ke ghi estas vera novajho. Vi mem diras ke vi skribas kiel redaktoro sed kiel redaktoro via devo estas teni neutralecon pri la kandidatoj, ne komenti iliajn planojn.
En 2016 estis 4365 membroj ĉe UEA.
En 2017 – 4501.
En 2018 – 4581.
Li rekte skribas, ke la membraro falas pro la nuna revuo. Se tio estas vera novaĵo…
“Li rekte skribas, ke la membraro falas pro la nuna revuo”. Mi ne vidis tiun rektan eldiron. Mi legas “Kiel direktoro mi klopodis komprenigi estrarojn pri la neceso de bona revuo, sed oni ne dividis mian filozofion, elektante unu malsukcesan redaktoron post alia”. Do temas pri redaktado kiam li estis direktoro. Mi kredas ke vi farighis redaktoro post kiam li foriris, do la eldiro koncernas antauajn redaktorojn.
Sed mi ne volas chi tie pravigi Buller. Mi ne scias chu li pravas au ne. Mi nur diris ke estas neoportune ke dungitoj de UEA komentas por au kontrau la deklaroj de la kandidatoj kaj mi restas che mia opinio.
Ni estimas vian opinion, sed vi ne pravas. Vi legas tiun frazon, sed ni legas la alian: “Se eblus realigi ŝanĝon ĉi-rilate, tio por mi estus plenumiĝo de revo, ĉar la degenero de la revuo estas unu el la ĉefaj kaŭzoj de la membrofalo. Leginda revuo estos ankaŭ unu el la ŝlosiloj por turni tiun evoluon al kresko.” El tiu ĉi frazo estas tute kompreneble, ke temas ĝuste pri la nuntempo.
Jes, ni tenas la neŭtralecon, sed ni faras tion propravole, ĉar sentas la respondecon. Tamen ni havas neniujn devojn aŭ kondiĉojn pri tio. Ekster la paĝoj de la papera revuo kaj Reta Revuo ni povas fari ion ajn. Eĉ kritiki la nunan Estraron.
Vi estas redaktoroj de oficiala organo kaj UEA pagas al vi. Se vi volas prezenti vin maturaj, respondecaj kaj kredindaj personoj, vi ne povas paroli malsame en la revuo de UEA kaj ekster ĝi. Supre vi varbas kontraŭ kandidato Buller. Vi rajtas kritiki liajn opiniojn, sed kiel profesiaj redaktoroj vi devas kapabli fari tion tiel, ke vi ne miksas en tio la opinion, ke vi ne deziras lin kiel komitatanon, kio nun estas tute klara el via teksto. Vi faris gravan eraron.
Ni ne skribas malsamon en la revuo kaj ekster ĝi. En la revuo ni ne esprimas nian opinion pri kelkaj temoj por teni la neŭtralecon.
Tiu interveno estis trudita al ni: Osmo elpaŝis rekte kontraŭ la revuo kaj ĝiaj redaktoroj, des pli uzante la malĝustajn faktojn. Ni sincere respondis al tio.
“Osmo elpaŝis rekte kontraŭ la revuo kaj ĝiaj redaktoroj, des pli uzante la malĝustajn faktojn.” La uzo de la artikolo tie estas interesa. Do ekzistas ankaŭ la ĝustaj faktoj, kiujn li povus uzi?
unuel, jes, ekzistas multo plibonigebla kaj en la tradicia revuo kaj en la Reta Revuo kaj en ĉiuj aliaj servoj de UEA.
Vidu, la neoportuneco de via interveno montrighas en tio, ke vi intervenis nur kiam vi sentis ke via posteno estas tushita. Vi diras ke vi havas redaktoran devon reagi al falsaj novajhoj. Tamen neniu eldiro de Cid kaj Janot, neniu alia eldiro de Buller, neniu eldiro de komitatanoj kaj estraranoj, ech tiuj pruveble falsaj, vekis vian deontologian devon reagi al falsaj novajhoj.
Parolante pri jhurnalismo, ni devas legi en Libera Folio pri la movadaj celoj de kelkaj kandidatoj. Kial vi ne organizis intervjuojn al chiuj kandidatoj en la retejo de la revuo, por ke la membroj sciu por kiu vochdoni? Vi povus per trafaj demandoj malkovri por ni iliajn celojn kaj konfronti la kandidatojn kun la vero se ili diras falsajn novajhojn.
Efektive tamen daŭre malkreskas la kvanto de membroj, kiuj pagas por la revuo, kaj tio supozeble okazas, ĉar homoj ne emas pagi por la revuo. Jen el la oficiala informo pri la evoluo de la membraro en 2018: “Falo denove (longjara tendenco) okazis ĉe la MA-kategorio, en kiu UEA perdis 124 membrojn. Tiu konstanta falo havas sufiĉe gravan influon al la financoj de la asocio.”
Jes, tamen tio estas globala tendenco por la tuta mondo. Ne nur por UEA. Ekzemple, eĉ Unesko devis haltigi eldonon de la Kuriero kaj nur nun relanĉis ĝin dank’ al sponsoroj. “La Ondo Esperanto” transiris al nur bita formo.
Objektive homoj pli kaj pli preferas la elektronikajn aŭ/kaj retajn versiojn de la informoj kaj, kompreneble, migras al la retaj membroabonoj. MB ankaŭ estas la abonantoj.
La bona novaĵo estas ankaŭ tio, ke la nova membra kotizsistemo kaj la nova interkonsento kun la firmao, kie oni presas la paperan revuon, celas la ekvilibron de la elspezoj/enspezoj eĉ, se la paperaj abonantoj draste malaltiĝos – oni presas tiom, kiom oni bezonas.
“… celas la ekvilibron de la elspezoj/enspezoj…” Plia iluzio. Per 2-eŭraj kotizoj, oni ne povas ekvilibrigi kontojn. Ankaŭ per demagogio ne eblas tio. Tamen la geredaktoroj devas distamburi tion kion la CC postulas. Kiel en la iamaj bonaj tempoj de Pravda.
Krome la statistiko estas en nia respondo:
“La tutaj elspezoj por la revuo (presado, sendokostoj, redaktado, enpaĝigo, grafiko ktp.): 44990,84 EUR
Membroj Abonantoj pagis: 63340,46 EUR
Membroj Abonantoj (junaj): 2712,80 EUR
Apartaj abonoj: 2130,80 EUR”
Do, la elspezoj malkreskas, sed ili ne superas la enspezojn.
Estas pura demagogio kalkuli la tutan sumon de MA-kotizoj kiel enspezojn de la revuo, kvazaŭ UEA estus nenio krom la revuo. Tiam oni ja povas kalkuli ankaŭ ĉiujn aliajn kotizojn kiel enspezojn de la revuo, ĉar ĉiuj membroj rajtas legi la retan revuon. Kompreneble kun tia logiko oni devus tuj fermi la Centran Oficejon. Male ol la revuo ĝi ja ne generas enspezojn, kaj sekve ĝi utilas por nenio. Do, evidente la nuna estraro jam faras la unuajn paŝojn en la ĝusta direkto.
Necesas doni analizeblajn informojn: kiom da membroj kun la revuo, kiom da membroj sen la revuo. Kaj – tre grave – en ĉiu kategorio, kiom da membrecoj pagiĝis el la fondaĵo Canuto.
Mi konsentas. Respondi publike al kritiko plej ofte estas eraro, kaj kritiki publike kandidaton nepre estas eraro.
La teksto estas granda eraro, en kiu la redaktoroj senpripense malkovris sian malkompetentecon kaj malneŭtralecon kaj mi esperas, ke ĉi tiu „polemiko” donos sanigajn sekvojn al la revuo, el kiu oni faris teknikan, grafikan, tipografian kaj enhavan multekostan parodion de gazeto.
Mi volus kompreni unu aferon: ĉu vere estas tiel, ke la menciitaj enspezoj (tiuj pli ol 60 mil eŭroj) estas pro kaj por la revuo, kaj do la kotizoj servas por financi nur ĝin, kiel sugestas la redaktoroj? Ja nur tiam la komparo de la nombroj kun la pli ol 44-mila elspezo estas pravigebla.
Karaj samideanoj kaj karaj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova.
Mi jam senlace multfoje diris kaj ripetas: UEA kaj aliaj agoj eĉ mem UK-oj kaj IJK-oj povas progresi se ili estas apogataj ne nia komuna laboro!!! Kial ni ne faras tra la mondo cele al monprofito, negocojn kiel http://www.kotopo.net aŭ http://www.esperantony.com? Kial ni ne konstruas nian esperantan universitaton kaj donas distancajn kursojn pere de Eo? Kun neago ni estos eterne zumbioj je uzo de senutitila zombia lingvo.
Iu diris en ĉi tiu diskuto, ke repondi pubike al polemikoj estas eraro, kaj pri tio mi konsentas, sed mi ne povas reteni mian opinion publike, ĉar mi jam diras ĝin private kaj publike en kelkaj lokoj.
– mi jam esprimis aprobon je la intervjuo de Osmo kaj rion mi konfirmas. La lasta estraro, kaj ĝiaj konsilantoj, portis la tradician UEA-n al ĝia fino, aŭ almenaŭ ne povis eviti ĝin. Mi esperas, ke neniu malsamopinias pri tio.
– aliflanke mi ne kredas, ke la rolo de la revuo pri la membrofalo estis rimarkinda. La membronombro falas de longa tempo [en 2001, laŭ ĉi tiu revuoĝpro la prezidanto Corsetti, kiu malŝatas individuajn membrojn kaj preferas la landajn asocioj, kion mi ankoraŭ faras]. La revuo povus esti plibonigata, sed nur se ekzistus estraro, kiu povas utiligi ĝin por proponi novajn agadojn kaj doni iun direkton al la agado por tiel regajni la fidon de la membraro (prave laŭ Osmo, perdiĝintan).
– dirinte tion, mi ankaŭ volas aldoni, ke en la nuna momento polemikoj inter funkciuloj, serĉado de kulpuloj, asertado pri certaj manieroj solvi la krizon de UEA estas evitindaj. Kion vi pensus pri la oficiroj de Titanic, kiuj, anstatŭ provizi sav-boatojn, kverelus inter si pri la malĝusta farbo uzita por la savboatoj? Nun ni bezonas kunmeti ĉiujn fortojn, kiuj vere volas savi la movadon kaj ĝian centran instancon. La kelkaj partioj, kiuj prezentas sin por la elektoj de B-komitatanoj kaj de estraranoj devus urĝe interkonsenti inter si kaj formi iun kombinian registaron de nacia unueco, kiel oni nomas ĝin antaŭvide de la pliaj drastaj decidoj bezonotaj, kiuj sekvos la malpliigon de la laborhoroj en la CO, kaj ĉiuj kune labori pace kaj harmonie por reinventi la novan UEA-n.
Eĉ se UEA estas en problemoj, la Esperanto-movado fartas bone kiel kutime, ĉar la ideoj pri justeco ne mortas, kaj junaj homoj daŭre remalkovras ilin. Ni ĉiuj helpu ilin solidari kun la nova UEA. Mia aĝo malpermesas al mi doni iun ajn konkretan kontribuon, kaj pro tio mi el la ekstero provas konsili.
Renato, tamen se vi donas konsilojn ne faru ŝercojn ĉar ili forprenas forton de viaj argumentoj. Denove en la Komitato vi publike pledis por movo de la CO al Samarkando. Se tio estas ŝerco, vere ne estas nun situacio por ŝerci. Se vi serioze tion celas, nu, seriozaj homoj pensos ke viaj konsiloj ne estas konsiderindaj.
> reinventi la novan UEA-n.
Mi scivolas, kiel aspektos tiu nova UEA. Eble vi povas jam nun malkaŝi kelkajn trajtojn de ĝi? Sed mi petas ŝpari al ni aludojn pri nebulaj “retaj libroservoj”, “translokiĝoj al Samarkando” k.s. kaj vakajn deklarojn pri “kunlaboro”, “harmonio” ktp. Klaraj, konkretaj proponoj estas multe pli bonvenaj. Da demagogiaĵoj ni jam havas multon.
Li daŭre babilas pri Samarkando:
http://sezonoj.ru/2019/05/corsetti-2/
Sed li moliĝis kun la jaroj. Nun li kompromise proponas interstacion en Slovakio.
Gratulon pro la brila laboro por la Revuo!