Michael Boris Mandirola: UEA bezonas pli da junaj voĉoj

La individuaj membroj de UEA baldaŭ elektos kvin novajn komitatanojn B inter ok kandidatoj. Michael Boris Mandirola estas la kvara el la kandidatoj, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Laŭ li UEA bezonas pli da junaj voĉoj, por solvi la financajn problemojn necesas malpliigi la elspezojn kaj prioritatigi subvencipetadon. La decidon pri la maldungoj en la CO li trovas “matematike neevitebla”.

Libera Folio: Kial vi decidis kandidati?

Michael Boris Mandriola: – Ĉar mi volas helpi la evoluon de UEA. Nia organizo bezonas ŝanĝojn por fruktodone disvolviĝi kaj eviti agonian stagnadon. Reveno al pasinteco ne eblas, do mi kandidatiĝas por kunlabori pri ĝustadirektaj ŝanĝoj.

En nia organizo necesas pli da junaj voĉoj; ne nur por havi pli da retgeneracianoj, sed ĉefe por porti nian sperton el TEJO, kies prezidanto mi estis. La junulara sekcio de UEA sukcesis organizi sian ĉefan eventon en Afriko, starigis trejnistaron kiu okupiĝas pri la kapabligo de aktivuloj tra diversaj projektoj (ekzemple por trejnado de junaj instruistoj), havas aron de volontuloj kiuj plentempe deĵoras danke al Eŭropa Volontula Servo, kaj ĝi estas voĉo pri lingvaj temoj kiun aliaj junularaj neregistaraj organizoj respektas. TEJO nature plenumas avangardan rolon en nia movado, kaj mia sperto tie povus esti valora por UEA, por ke ankaŭ ĝi agadu en tiuj direktoj.

Krome, mi jam estas tre aktiva UEA-komitatano kaj kerne laboris pri pluraj novigoj.

Mi ĝojas ke nun en UEA:

  • eblas voĉdoni rete sen malŝpari monon por poŝtaj sendoj;

  • ĉiu membro povas scii kiel kaj kiam oni elektiĝas al la diversaj postenoj, danke al la malfermaj alvokoj;

  • niaj samideanoj el malplej riĉaj landoj povas membriĝi memstare pagante etan kotizon kiu kongruas kun ilia vivsituacio.

Mi volas daŭrigi mian laboron por ke UEA estu pli malferma, demokratia, moderna, fortika, kapabliga kaj efika organizo.

Kio laŭ vi bone funkcias en UEA? Kaj kio malbone? Kion vi volas ŝanĝi kaj kiel?

– UEA havas oficialajn rilatojn kun Unuiĝintaj Nacioj kaj kun Unesko. Tio estas grava bazo de nia aliro al la ekstera mondo kaj la agado en eksteraj rilatoj, kvankam tiujn oportunojn UEA povus pli bone profiti.

Sed la afero kiu plej bone funkcias en UEA estas Esperanto mem, kiel fortika ideala bazo kaj kiel sukcesa komunikilo de nia tutmonda organizo preter naciaj kaj lingvaj baroj. En nia komitato, eĉ en la plej akraj momentoj, ja ne kverelas francoj kontraŭ angloj aŭ ruso kontraŭ poloj, sed homoj kontraŭ homoj.

Kaj fakte la furora sukceso de la kursoj en Duolingo pruvas ke ne mankas volo lerni Esperanton kaj ke nia lingvo havas estontecon.

Certe estas ankaŭ aferoj kiuj ne tiom bone funkcias; preter la financoj kiuj meritas apartan traktadon, mi pensas ke la rilato inter UEA kaj siaj landaj asocioj ne estas sufiĉe forta. UEA devus pli aktive engaĝi siajn landajn asociojn en komunaj projektoj, kapabligi la aktivulojn kaj, kunlabore kun TEJO kaj ILEI, pli aktive subteni kaj mentori la ekevoluon de landaj asocioj kie ili ne ankoraŭ ekzistas.

Krome UEA devas komuniki al neesperantistoj, sisteme kaj merkatike taŭge ĉar disvastigi Esperanton estas la unua celo de nia asocio. Lastatempe la komunikado per sociaj retejoj pliboniĝis, sed mi pensas ke estus tasko de UEA zorgi pri la sistema kreado de taŭga materialo kiu kaptu la atenton kaj la sentojn de neesperantistoj. Same UEA respondecu pri la disvastigo kaj plurlingvigo de tiu materialo kaj la starigo de informkampanoj tie kie ne estas Landa Asocio kiu povas tion fari.

Fine estas ege malfacile ke novulo decidu engaĝiĝi en UEA, necesas ion fari por bonvenigi la kontribuon de la homoj kiuj alvenas al nia movado plenaj je freŝaj ideoj kaj kun granda entuziasmo por nia idealo. Tio eblas en kelkaj kazoj akceptante volontulojn en la CO (kiuj, estu klare, nek povas nek rajtas anstataŭigi oficistojn) sed multe pli vaste per reta kunlaboro kiu estu strukturita en pli malferma, travidebla kaj engaĝigebla maniero. Imagu se en reta spaco de UEA, entuziasma aktivemulo povus trovi kion tiu povus fari por UEA, iun liston de konkretaj agoj kaj aktiviĝebloj en bela formo…

Kion vi opinias pri la decido draste malpliigi la laborfortojn en la Centra Oficejo?

– Home estas tre bedaŭrinda afero; des pli ke temas pri oficistoj kiuj laboras de jaroj aŭ jardekoj pri nia movado.

Aliflanke tiu decido estas matematike neevitebla: du trionoj de la elspezoj de UEA (278 mil eŭrojn laŭ la buĝeto 2019) estas por la oficistoj en la CO kaj, se oni ne draste malpliigas la deficiton nun, post kelkaj jaroj (kalkuleblaj per fingroj), UEA bankrotus kaj ĉiuj restus senlaboraj.

Ĉu tiaj gravaj demandoj ne devus esti unue diskutitaj en la komitato, kiu estas la supera organo de la asocio? Kiel eblus aktivigi la komitaton?

– La Komitato de UEA mem aprobis, kun ununura kontraŭa voĉo, la proponon Weidmann, kiu tekstis ke “La buĝeta deficito en 2020 estu maksimume la duono de la buĝeta deficito 2019 [141.262 €], kaj en 2021 maksimume 50.000 €, kaj ekde 2022, en periodo de 3 jaroj, estu ekvilibro.”

UEA laŭbuĝete elspezas 278.100€ jare por la oficistoj el entute 419.000€ da elspezoj (du trionojn). Do estas evidente ke tiu decido de la Komitato implicas redukton de la stabo en la Centra Oficejo. Diri ke la Komitato ne diskutis tion signifas aserti ke la komitatanoj ne kapablis legi kaj kompreni la buĝeton aŭ malatentis la diskuton.

Aliflanke estas vero ke plejparto de la Komitato ne estas tre aktiva.

Dum la Universala Kongreso indus pli strukturigi la komitatajn forumojn por ke ili estu nek serio de hazardaj demandoj nek monologoj de estraranoj, sed ili estu veraj strukturitaj kaj celorientitaj por kolekti ideojn kaj fari decidojn. Krome ambaŭ por la komitataj forumoj kaj la plensesioj indus ke la kunsidestro estu eksterkomitata faciliganto kiu fokusiĝu neŭtrale pri la formo de la kunsidoj, tiel ke la komitatanoj, inkluzive de la estraranoj, povu plejbone kontribui per enhavo – tio jam bone funkcias en TEJO ekde 2017.

Rete mi pensas ke ankoraŭ mankas ĉe la komitatanoj la kutimo al reta diskutado kaj decidado pri komitataj aferoj. Pri tio, parto de la respondeco kuŝas ĉe tiuj Landaj kaj Fakaj asocioj kiuj nomumis homojn kiuj ne taksas prioritate sian partoprenon en la Komitato de UEA. Aliflanke regulo (kiel ekzistas en TEJO) pri aŭtomata eksigo de komitatanoj kiuj ne voĉdonadas tre helpus.

Kion vi ĝenerale opinias pri lal aboro de la elirantaj estraro kaj prezidanto?

– Indus rigardi al la lastaj du mandatoj kune.

Estis sezono de gravaj reformoj, ekzemple la nova Statuto kun la agnosko de la jura memstariĝo de TEJO kaj la reformo de la kotizoj al pli justa sistemo. Menciindas krome la decido aĉeti la Volontulan Domon, kiu nun donas stabilan enspezon al UEA kaj ebligus kreskon de la volontularo en la CO.

Se ni volas paroli pri agadoj, la AMO-seminarioj estas la plej laŭdinda kaj videbla agado de UEA “ĉe” la aktivuloj kaj la renovigo de Esperanto.net kun la ekkolekto de Amikoj de Esperanto estis tre grava bazo por informado.

Gravegas ankaŭ la sukcesoj ĉe Unesko kaj ĉefe la eldonado de la Kuriero en Esperanto.

Aliflanke mi bedaŭras ke multaj partoj de la fama Strategia Laborplano de UEA ne efektiviĝis, interalie plejparto de la grandaj retaj projektoj kaj la subvencipetado. Pli ĝenerale estis kelkaj mispaŝoj, sed nu, paroloj kaj faroj estas malsamaj aferoj kaj nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras.

Kiel vi volus solvi la financajn problemojn de la asocio?

– Malpliigi la elspezojn estas dolora sed necesa paŝo, tio okazis ĉe la Jarlibro kaj Kontakto kaj okazas nun ĉe la stabo.

Aliflanke necesas kreskigi la enspezojn, kaj miaopinie UEA devus absolute prioritatigi subvencipetadon. Ekzemple, en la lasta jardeko abunde pli ol 1 miliono da eŭro estis donita de Eŭropa Unio al nia movado por diversaj peresperantaj projektoj. Tio eĉ havis rezultojn ekster Eŭropo ebligante la unuan IJK-n en Afriko.

Estas nekredeble ke UEA ne taksis tion prioritato malgraŭ ke tio plibonigus nian financan staton kaj ebligus fari ion valoran por kaj kun niaj landaj asocioj kaj niaj aktivuloj.

Krome, ni ne forgesu individuajn donacojn: la malavaro de niaj samideanoj estas grava kaj kortuŝa. Mi pensas ke kampanjoj kiel la ĵus lanĉita Alianco 365, povas bone alvoki tiun donacemon. Krome, pli da alekstera agado igus UEAn organizo al kiu pli indas donaci ĉar ĝi plej tuŝas la ĉefan ekzistokialon de UEA.

Kiel oni povus logi pli da membroj al UEA?

– Unue, estas kelkaj praktikaĵoj por faciligi membriĝon, kiel ebligi la pagadon de kotizoj per poŝtelefono kun minimumaj kromkostoj. Tio povus helpi ĉefe la aliĝon de membroj el malpli riĉaj landoj, kiuj pagas malaltan kotizon sed nun havus altajn bankokostojn.

Krome, necesas pli aktive kaj merkatike taŭge varbi kaj varti simpatiantojn kaj subtenemulojn, ekzemple tra la Amikoj de Esperanto kaj ilin motivigi eklerni la lingvon. Disvastigi ĝin ja estas, krom nia ĉefa statuta celo, la plej bona maniero por krei potencialajn membrojn.

Tamen ne sufiĉas paroli Esperanton por emi membriĝi en UEA, do la afero estas pli malsimpla; miaopinie la agado de UEA devus esti multe pli videbla en kaj ekster interreto. Asocio kiu laboras por subtenindaj valoroj, kiu kapablas komuniki tion kaj kiu engaĝas aktivulojn en partoprenindaj agadoj kaj iniciatoj ricevos membriĝojn.

La agado de UEA estu tia ke niaj samideanoj volu membriĝi en ĝi.

Libera Folio aperigas la respondojn de la kandidatoj sen lingvaj aŭ enhavaj redaktoj. La respondoj estas publikigataj en tiu ordo, en kiu ili atingas la redakcion.

21 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Kirill Ŝvedov
2019-05-09 12:43

“…necesas ion fari por bonvenigi la kontribuon de la homoj kiuj alvenas al nia movado plenaj je freŝaj ideoj kaj kun granda entuziasmo por nia idealo. Tio eblas… per reta kunlaboro kiu estu strukturita en pli malferma, travidebla kaj engaĝigebla maniero. Imagu se en reta spaco de UEA, entuziasma aktivemulo povus trovi kion tiu povus fari por UEA, iun liston de konkretaj agoj kaj aktiviĝebloj en bela formo…”

Honeste, Michael, vi faras min feliĉa, ĉar viaj vortoj estas ĝuste tio, kion mi mem opinias pri dezirinda rolo de UEA: ĝi akumulu resursojn de la Esperantistaro por produkti “komunan bonon”, utilan por ĉiu uzanto de la lingvo. Kaj jes ja, “la agado de UEA estu tia ke niaj samideanoj volu membriĝi en ĝi.” Do mi forte bondeziras al vi sukceson kaj esperas, ke kun tiaj homoj kiel vi la estonto de la Asocio kaj la movado ĝenerale estos multe pli bona.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-05-09 15:56
Respondo al  Kirill Ŝvedov

> entuziasma aktivemulo povus trovi kion tiu povus fari por UEA

Pardonu? Ĉu “fari ion por UEA” estas dezirinda rolo de membro? Krom pagi kotizon oni devas ankaŭ labori por la asocio? Nu, mi ne dubas, ke tiaj homoj ekzistas. Sed sendube ekzistas ankaŭ tiaj, kies celo NE estas pagi KAJ labori. Ankaŭ (aŭ ĉefe) tiajn homojn oni devas malforgesi dum cerbumado pri la “nova UEA”.

Se celatoj estas (ankaŭ) nemembroj: starigi “hazardan servon” kaj dependi de la bonvolemo kaj – certe ne malgrave – kapablo de hazarduloj ne estas plej saĝa politiko. Sendube povas aperi brilaj hazarduloj farontaj elstaran laboron (tiam la kreintoj de la hazarda servo povos laŭdi sin mem pro sia klarvido kaj saĝa agmaniero), sed same certe povas aperi brilaj katastrofuloj farontaj damaĝan laboron (tiam la kreintoj de la hazarda servo povos mallaŭdi la katastrofulojn, fuŝintajn la brilan ideon de la hazarda servo).

Belaj rakontoj el trans la montoj.

Kirill Ŝvedov
2019-05-09 17:41

“Pardonu? Ĉu “fari ion por UEA” estas dezirinda rolo de membro? Krom pagi kotizon oni devas ankaŭ labori por la asocio?”

Ne por la asocio, sed por ĉiuj uzantoj de la lingvo. La asocio rolu nur kiel organizanto kaj kunordiganto. Kaj por partopreni tian aktivecon, oni ne bezonas nepre membri kaj pagi kotizojn.

Krizipo
Krizipo
2019-05-09 18:33

Jen reala satiro: La sama sinjoro, kiu postulas pli da junaj voĉoj en UEA, batalis por pli da maljunaj voĉoj en TEJO.

Sola Malsamideano
Sola Malsamideano
2019-05-09 18:36

“…necesas ion”

necesas necesejon aux necesas necesi libere

la Romianoj komprenus

Dieter
Dieter
2019-05-09 19:19

Hamleto: “Vortojn, vortojn, vortojn.”

Jes jen Jens
Jes jen Jens
2019-05-10 15:08

Mi demandas min kion signifas “ĉiu membro povas scii kiel kaj kiam oni elektiĝas al la diversaj postenoj, danke al la malfermaj alvokoj”. Ĉu oni elektas membrojn al diversaj postenoj ne informinte ilin ke ili estas kandidatoj? Ne, momenton, tiuj postenuloj ne estas elektataj, ili “elektiĝas”… ĉu tiu elektiĝo okazas per komputila algoritmo aŭ alia metodo sen homa interveno? Aŭ ĉu la intenco simple estas “kiam kaj kiel okazas la elektoj”? Nu, tiuokaze la alvokoj ĉiam estis malfermaj, la problemo nur estis ke paperaj revuoj aperas tiel malofte ke antaŭ la komputila epoko malfacilis alsendi la alvokojn ĝustatempe.

La fundamenta malforto en ĉi tiu kontribuo, tamen, estas la ideo ke UEA povos plivastigi la agadon malpliigante la dungitaron. La kerna problemo de la ĝisnuna diskuto laŭ mi estas ke neniu klare komprenis ke la informado estas plej grava naci-nivele, la instruado lok-nivele, dum internaci-nivele oni enfokusiĝu pri la aplikado kaj koncentriĝu unuavice pri tiuj kiuj jam scias kio estas Esperanto kaj lernis ĝin sufiĉe por ekuzi. Bonege estas se UEA ankaŭ povas subteni la kreon de novaj landaj asocioj — sed UEA devas retiri sin tuj kiam la landa asocio povas stari mem, kaj estas fiasko se tio ne okazas rapide. Kelkaj tiaj fiaskoj estas neeviteblaj, kaj tial necesas UEA kiu havas fidon ĉe la Esperantistoj — tiuj jam ekzistantaj, ne la esperataj aliĝontoj. Pri novuloj zorgu unuavice LA kaj lokaj kluboj.

Kirill Ŝvedov
2019-05-10 15:47
Respondo al  Jes jen Jens

“La kerna problemo de la ĝisnuna diskuto laŭ mi estas ke neniu klare komprenis ke la informado estas plej grava naci-nivele, la instruado lok-nivele, dum internaci-nivele oni enfokusiĝu pri la aplikado kaj koncentriĝu unuavice pri tiuj kiuj jam scias kio estas Esperanto kaj lernis ĝin sufiĉe por ekuzi.”

Prave. Kaj mi ja skribis ĝuste pri tio. Krome, sukcesa aplikado de Esperanto estas nepra kondiĉo por sukcesa informado kaj instruado, ĉar malfacilas informi (reklami) ĝin sen konkretaj pozitivaj ekzemploj, kaj oni ĝenerale ne emas lerni ion, ne aplikeblan en la vivo. Do efika aplikado de la lingvo estas necesa fundamento por ĉiu agado por-Esperanta.

Roland Schnell
Roland Schnell
2019-05-12 9:22
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Sonas logike. Se dum la lastaj jaroj UEA (pro la disfalo de la landaj sekcioj) provis agi supernacie (multlingvaj informoj) kaj ne komprenis, ke tio ne povas funkcii en la proponita maniero kaj fakte ne funkciis.
Oni ecx ne komprenis la simplan fakton, ke ne estas efike agi laux landoj (do la tradicia strukturo de UEA), sed laux lingvaj komunumoj (angla, portugala, germana ktp.), kiuj ne nur kovras diversajn landojn, sed ankaux signalus internaciecon anstataux primitivan ripeton de la nacisxtata modelo. Eble oni timis la modelon de SAT, sed kie estas intertempe rimarkebla SAT? Fakte intertempe nur imitante la nacian aliron en Francio.
Sed la cxefoj de la movado komprenas nenion……..Kurtime la movado bezonas 20 jarojn por transpreni ideojn, kiuj ekstere estas delonge praktikataj. Ekzempla la dauxre prezentata “subvencipetado” – Praktikata en Germanio de la junularo de pli ol 30 jaroj kaj mi ofte povis profiti.

Jens Stengaard Larsen
2019-05-12 17:49
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Ĝustas ke devas esti bona ciklo informado -> instruado -> aplikado -> informado, sed el tiuj tri la aplikado fakte ne bezonas esti aparte “efika”. Ĝi nur devas esti sencohava al tiuj kiujn ĝi trafas; foje efikeco estas parto de la senco, foje ne; foje oni povas fari efikan informadon pri “neefika” aplikado, foje oni ne povas fari bonan informadon pri “efika”.

La arto estas kompreni kio fareblas kaj farindas je ĉiu nivelo. Koncerne efikecon, ni bezonas ĝin unuavice je la nacia nivelo, ĉar la ekstera informado estu laŭeble laŭta. Aliflanke, loka klubo kelkfoje povas kaj devas funkcii kiel ŝirmilo kontraŭ efikeco, se ĝi povu reteni ankaŭ la ne plej edukitajn kaj ambiciajn membrojn. Pri UEA ne estas klare ĉu la Delegita reto celas esti unuavice efika aŭ simbola. Verŝajne la Delegitoj devus esti multe pli aktiva ol nun, sed pli urĝas aktivigi la Komitaton; ties letargio, tamen, spegulas la malfacilaĵojn kiujn la Movado havas je landa nivelo.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-05-11 9:31
Respondo al  Jes jen Jens

> La fundamenta malforto en ĉi tiu kontribuo, tamen, estas la ideo ke UEA povos plivastigi la agadon malpliigante la dungitaron

Ĉu estraranoj, komitatanoj kaj aliaj potenculoj de UEA (antaj kaj – verŝajne pli grave – ontaj) adekvate enkapigis tiun frazon, trafe resumantan la absurdon de la situacio? Ĉu ili kapablas kompreni la profundan signifon kaj la konsekvencojn de la frazo kaj agi laŭe? Mi dubas.

eksjunulo
eksjunulo
2019-05-11 1:55

Paroli pri TEJO kiel “la junulara sekcio de UEA” evidente estas ankorau foje oportune, kvankam tio ne plu estas la realo. Al la publiko de TEJO kies sendependecon la kandidato mem helpis akiri li jam parolas alie…

Michael-Boris
Michael-Boris
2019-05-11 10:09
Respondo al  eksjunulo

Laŭ la Statuto de UEA: “La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj, laŭ kondiĉoj difinitaj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.”
Laŭ la Statuto de TEJO: “TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (“UEA”), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando.”

Statutema
Statutema
2019-05-11 11:20
Respondo al  eksjunulo

Eksjunulo, legu la statutojn de UEA kaj TEJO antaŭ ol skribi stultaĵojn.

Michael-Boris
Michael-Boris
2019-05-11 15:13
Respondo al  eksjunulo

Statuto de TEJO: “TEJO estas la junulara sekcio de UNIVERSALA ESPERANTO-ASOCIO (“UEA”), internacia organizo ekzistanta kun jura personeco laŭ la leĝoj de Nederlando.”
Statuto de UEA: “La junulara sekcio de UEA, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO), estas jure memstara asocio, al kiu UEA konfidas la organizadon de siaj junaj membroj, laŭ kondiĉoj difinitaj en la Regularo pri Kunlaboro inter UEA kaj TEJO.”

Ricardo
Ricardo
2019-05-11 7:55

> UEA laŭbuĝete elspezas 278.100€ jare…
> UEA devus absolute prioritatigi subvencipetadoni

Mi ĝojas, ke Mandirola kapablas analizi buĝetojn kaj spertas pri subvencipetado. Tial mi demandas lin, ĉu li estas inter tiuj komitatanoj kiuj aprobis la buĝeton 2017, laŭ kiu estos gajno de 90.000€ pro subvencioj (el kiuj realiĝis 0,00)? Subvencioj principe ne donas gajnon sed devas esti elspezitaj por projektoj. Eĉ se ili donus gajnon de 10% signifus ke UEA estus devinta ricevi subvenciojn je preskaŭ unu miliono en tiu jaro. Ĉu li kun sia sperto pri subvencioj taksis tion realisma kaj aprobis la buĝeton aŭ li trovis ĝin absurda kaj akre kontraŭstaris ĝin?

Mi opinias, ke dependigi la financojn de UEA de eŭropuniaj subvencioj estas kiel konstrui sur sablo. Politiko ŝanĝiĝas – jam ĉi-monate povas draste ŝanĝiĝi la politika direkto de EU – subvencioj povas malaperi de unu jaro al alia kaj UEA riskas subitan malaperon. Necesas konstrui sur io pli solida kiel lojaleco de la membroj. Sed jam delonge membrozorgado ne estas en la pensmaniero de TEJO-aktivuloj.

Michael-Boris
Michael-Boris
2019-05-11 13:33
Respondo al  Ricardo

Veras ke la akiro de subvencioj ne estas firma afero (kvankam agentejo preferas kutime doni subvencioj al asocioj jam konataj kiuj jam sukcesis), tamen kiuj konkretaj alternativoj povas porti sufiĉe da financa rimedoj por kompensi la nunan deficiton?
La antaŭa stabileco venis de investo en financaj produktoj kun alta rento, kiuj simple ne plu ekzistas ekde la ekonomia krizo.

Se ni volas paroli pri detale pri subvencioj:
1) Estas subvencioj kiuj repagas nur specifajn pruvendajn elspezojn;
2) Estas subvencioj kiuj donas fiksajn sumojn kaj la subvenciato devas pruvi la realigon de agadoj, moviĝoj ktp.

En la 2- kazo, 10%-a gajno tute ne estus alta rezulto, por bone mastrumata projekto.
Krome eĉ en la unua kazo ofte eblas konsideri salajron de la stabanoj kiuj laboras pri la projekto.

Se ni volas paroli pri 2017, tial 90.000€ ne estis ”absurda” sumo, kvankam malfacile atingebla kaj certe ne enbuĝetiginda.
Estis eraro enbuĝetigi subvenciojn sen esti ricevintaj (aŭ eĉ petintaj) la sumon kaj estis eraro fidi la Ĝeneralan Direktoron kiu asertis ke tio estis verŝajna.

Fine, malveras ke realiĝis 0,00€, ja UEA ricevis subvencion per Eŭropa Volontula Servo.

Ricardo
Ricardo
2019-05-11 21:58
Respondo al  Michael-Boris

Do, vi implicite agnoskas, ke vi akceptis tiun buĝeton kaj vi pravigas ĝin. Mi trovas ĝin tiom skandala pruvo de malkompetenteco ke mi ne fidas la financajn receptojn de la estraranoj kiuj prezentis ĝin kaj de la komitatanoj kiuj akceptis ĝin. Ne necesis esti granda financisto sed sufiĉis havi ordinaran sanan prudenton por konstati ekde la komenco ĝiajn mankojn. Vi nun transdonas la tutan respondecon pri ĝi al la tiama ĝenerala direktorino, sed tio estas tro facila eskapovojo. La buĝeton prezentas la Estraro kaj estas ĝia devo sekvi kaj puŝi ĝian realigon kaj informi la Komitaton kiam okazas danĝeraj evoluoj. Ĝin akceptas la Komitato kaj estas ĝia devo kritike analizi ĝin kaj postuli realisman planon. Nenio el tio okazis kaj vi estis komitatano, do viajn receptojn mi ne fidas.
Mi cetere ne substreku la fakton ke tiu ĝenerala direktorino elektiĝis ankaŭ dank’ al via kampanjo per kiu dum la monatoj antaŭ la elekto vi aliris diversajn movadanojn por pledi por ŝi. Nenio malbona pri tio. Sed vi kuraĝis enŝoviĝi lastmomente por esti unu el la juĝistoj kiuj faris la decidan intervjuon al la kandidatoj, tiamaniere tretante ĉiujn regulojn pri senpartieco, konflikto de intereso, simpla deco. Kaj tio estas nepardonebla laŭ mia moralo.

> En la 2- kazo, 10%-a gajno tute ne estus alta rezulto, por bone mastrumata projekto.

Ne forgesu minusigi la makleraĵon de la peranto, se tiu estas. Mi memoras ke Kosmo prenis 30% de la ricevita subvencio. Mi ne scias kiuj estas nun la merkataj tarifoj.

(daŭrigota)

Ricardo
Ricardo
2019-05-11 21:59
Respondo al  Ricardo

(daŭrigo)
> Krome eĉ en la unua kazo ofte eblas konsideri salajron de la stabanoj kiuj laboras pri la projekto.

Vi prave parolas pri projektoj. Tio estas unue el miaj principaj duboj pri la vojo kiun vi indikas. Se UEA dependas por sia agado de subvencioj, la instancoj kiuj donas ilin decidas la projektojn fareblajn kaj la postulojn sekvendajn kaj UEA devos adaptiĝi al ili, ne inverse. La risko estas ke la statutaj celoj de la asocio povas esti ne sekvataj ĉar la laborfortoj devos koncentriĝi por realigo de projektoj kiuj ne plene estas inter la celoj por kiuj la membroj apogas UEAn.

> La antaŭa stabileco venis de investo en financaj produktoj kun alta rento, kiuj simple ne plu ekzistas ekde la ekonomia krizo.

Ĉu vi pensas ke pro malalta rento la financa mondo rezignas gajni monon kaj atendas pacience ĝis iu ĉefbankisto decidos plialtigi la renton? En bona kaj malbona konjunkturo eblas saĝe investi kaj realigi profitojn, kaj tion devus fari UEA. Kompreneble mi ne konsilas preni riskojn, sed estas sufiĉe da fidindaj spertuloj kiuj povas konsili pri bonaj investoj.

> Fine, malveras ke realiĝis 0,00€, ja UEA ricevis subvencion per Eŭropa Volontula Servo.

Veras ke realiĝis 0,00€ de la buĝetita *neta* gajno de 90.000€. Se UEA ricevis subvencion de EVS kaj la gajno el ĝi ne aperis en la spezokonto signifas ke ĝi estis elspezita por la volontuloj, kiel estas normale ĉe tiaj subvencioj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-05-12 0:09
Respondo al  Ricardo

> “Mi cetere ne substreku la fakton ke tiu ĝenerala direktorino elektiĝis ankaŭ dank’ al via kampanjo per kiu dum la monatoj antaŭ la elekto vi aliris diversajn movadanojn por pledi por ŝi. Nenio malbona pri tio. Sed vi kuraĝis enŝoviĝi lastmomente por esti unu el la juĝistoj kiuj faris la decidan intervjuon al la kandidatoj, tiamaniere tretante ĉiujn regulojn pri senpartieco, konflikto de intereso, simpla deco”.

Pardonu? Mandirola kampanjis por kandidato kaj poste sidis inter la elektontoj? Se vero, la opereto komencas iĝi inda je BK-skeĉo (nova branĉo). Ĉu la estraro ne rimarkis tiun nekredeblaĵon? Ho pardonu: la estraro ja rolis mem en la skeĉo.

Espereble ĉion tion zorge priatentos kaj konsideros la membroj elektantaj nun B-komitatanojn kaj la komitato elektonta estraron post kelkaj monatoj.

Fabrizio Avanzinna
Fabrizio Avanzinna
2019-05-16 12:13

Mi miras ke iuj komitatanoj kontraŭis uzi la retan voĉdonilon, kontraŭis la decidon redukti elspezon de laborfortoj en CO. UEA devas multe lerni de TEJO. UEA bezonas junajn komitatanojn.