Unu el la plej prestiĝaj gazetoj de Nederlando nun rakontas pri la financaj problemoj de UEA kaj uzas la Esperantan vorton “bankroto” en sia titolo. Laŭ Osmo Buller UEA nepre ne estas minacata de bankroto, sed la eliranta estraro kreis tian etoson. “Mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA.”
“Bankroto minacas la Esperanto-movadon”, skribas la prestiĝa nederlanda taga gazeto Trouw en artikolo aperinta en la reto dimanĉe vespere.
“En Esperanto ĝi nomiĝas ‘bankroto’. La bankrotiĝo ankoraŭ ne okazis, sed la Esperanto-movado baraktas kun financaj problemoj. Tiuj estas tiel seriozaj, ke oni eble devos rezigni pri la ĉefa oficejo en Roterdamo”, la teksto komenciĝas.
En la artikolo estas intervjuita Martin Schäffer, la ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio.
– Estas financaj problemoj, sed ne temas pri bankrotiĝo. Ni esploros alternativojn por solvi la problemon, Schäffer diras laŭ la gazeto.
La artikolo plu rakontas, ke la Esperanto-movado ĉi-semajne kongresas en Lahtio en Finnlando, kie nova estraro estos elektita, kaj eble aperos indikoj pri tio, en kiu direkto oni serĉu la solvojn. Martin Schäffer laŭ la gazeto konfirmas, ke unu el la alternativoj efektive estas forlasi Roterdamon kaj malfermi oficejon en malpli kosta loko.
Estas intervjuata ankaŭ profesoro Marc van Oostendorp, kiu naskiĝis en Roterdamo kaj rakontas ke li “ŝatis” viziti la Centran Oficejon tie.
– Se la Centra Oficejo devos esti fermita pro financaj problemoj, tio estos bato. Kompreneble la movado aĝiĝas, de longa tempo oni sentas nostalgian etoson, sed Esperanto estas lingvistike interesa, kaj nek vi nek mi spertos la morton de ĝia lasta uzanto.
Intervjuita estas krome profesoro Federico Gobbo ĉe la Universitato de Amsterdamo, kiu atentigas ke dum la organizita movado krizas kaj membronombroj falas, Esperanto disvastiĝas en interreto.
Estas rimarkinde, ke la sesjara periodo de Mark Fettes kiel gvidanto de UEA komenciĝis per lanĉo de Strategia Plano kun imponaj celoj, sed en ĝiaj lastaj tagoj unu el la plej prestiĝaj ĵurnaloj de Nederlando resumas la situacion de UEA per la vorto “bankroto”.
La antaŭa ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, asertas ke la panika etoso grandparte estas kaŭzita de la nun eliranta estraro:
– UEA nepre ne estas minacata de bankroto. La lasta estraro nur kreis tian etoson, kaj mi teruriĝas pensante, ke ĉi tiun artikolon oni legos ankaŭ en la bankoj de UEA. Temas pri granda malpropagando de UEA, kiu jam subfosis sian prestiĝon inter esperantistoj. Tio kaŭzis malkreskantajn membriĝemon kaj aliĝemon al UK. Nun tio iĝis konata ankaŭ ekster Esperantujo, kie ĝi fariĝis malpropagando de Esperanto ĝenerale.
La komitato de UEA traktos la financajn problemojn de la asocio en fermita kunsido lunde posttagmeze.
Gobbo ne nur diris, ke E-o disvastiĝas en la interreto, sed, parolante pri la E-movado, li ankaŭ diris: »Hodiaŭ la defio konsistas en tio, uzi mondlingvon kiel Esperanton por la strebado al justa ekonomio, ĉar la kapitalismo estas finohava.« – Tio eble estas la privatideologio de Gobbo, sed deklari tion la celo de la E-movado estas neakcepteble.
Gobbo ĉiuokaze faras kategorian eraron, ĉar la demando pri internacia lingvo estas afero de kultura imperiismo aŭ internaciismo, ne de la subkuŝanta ekonomia sistemo. Sed ankaŭ havas avantaĝojn redukti ĉion al ekonomio, ĉar oni evitas la malfacilajn demandojn: kial ne estas bone se la mondo fariĝus unulingva en la Angla? La lingvo ja estas komunikilo, ĉu ne? Kaj komunikado devas esti efika, kaj komunika efikeco ja dependas de komunaj protokoloj, ĉu ne? Do kial proponi novan lingvon kaj eĉ konservadon de aliaj naciaj lingvoj, se la Angla jam ekzistas? Kio igas sanmensan homon voli Esperanton?
Kapitalismo ne estas ekonomia sistemo, estas politika sistemo. Neniu kategoria eraro, “Jes jen Jens”. Sed la afero meritus multe pli ol komenteto ĉi tie. Kaze de intereso pri **miaj** ideoj (mi ne reprezentas iun ajn krom min mem) vi povas spekti la videon pri Briteliro kiun mi faris en Malago. Vi facile trovos per Jutubo.
Por ke la koncepto de kapitalismo rilatu al la demando de internacia lingvo, ĝi devas temi pri sistemo kultura, nek ekononomia, nek politika. Povas esti ke la kulturan sistemon determinas la politika kaj la politikan la ekonomia (certe tio estus ebla sinteno ekzemple de Marksisto), sed diskutante Esperanton oni ne bezonas rilati al pli multe ol la kulturo kaj eventuale la kulturpolitiko — kaj eĉ se la diskuto iom neatendite moviĝos sur kampon ĝenerale politikan aŭ soci-ekonomian, tio ne signifas ke ekzistas unu solvo universale aplikebla al ĉiu el la malkovrotaj problemoj. Mi simple volas rekomendi ne lasi la diskuton iĝi nenecese kompleksa.
ĉar tro da dirindaĵoj ne direblas en la Angla, kaj ĉar ni ne volas krei duklasan socion: denaskuloj kaj aliaj
Do ĉiuj transiru al la Angla kiel gepatra lingvo! Tio ne estus la unua lingvoŝanĝo en la monda historio. Se io estas nedirebla en la Angla (tre aŭdaca aserto pri iu ajn lingvo), tiam ne estos aliparolantoj kiuj povos senti la mankon.
La disklasiĝo efektive estas problemo, sed en esceptaj okazoj la ĝenerale privilegiita klaso havas la malavantaĝon. Tion oni vidas en la aktuala opioida krizo en Usono: unu el ĝiaj radikoj estas troindulga preskribado de sendoloriga medicino, kaj Usonaj kuracistoj donas pli da tia medicino al blankuloj ol al alirasanoj, ĉar blankulan doloron oni emas preni multe pli serioze. Mi demandas min ĉu unulingveco ne estas malsano komparebla al drog-dependeco. En normala kulturo estas evidente ke oni bezonas esti plurlingva, kaj se oni ne estas tia jam en la familio, tiam oni devas eklerni almenaŭ unu plian lingvon en la lernejo. Sed Anglalingvuloj ne vivas en tiu evidento. Ili estas indulgataj pri lingvolernado, kaj ili kredas ke tio estas meritita privilegio, dum reale estas malavantaĝo.
La ĵurnalisto demandis min pri **miaj** ideoj, kaj mi respondis. Mi neniel deklaris, ke tio estas “la celo de la E-movado”. Tio estas “privatideologio” de vi, Sebastiano. Mi reprezentas nenion kaj neniun en la E-movado. Oni intervjuis min ĉar mi estas katedrulo en la Universitato de Amsterdamo por Esperanto. Punkto.
Fakte mi neniam diris, ke “la kapitalismo estas finhava”. Tio estis troiga resumo de la ĵurnalisto. Kion mi diris, estas, ke ni vivas epokon en kiou kapitalismo estas en krizo, kaj do multaj instancoj estas en krizo.
Mi vere ne scias, kion vi diris. Mi legis nur la artikolon kaj ĝiajn prezentojn de viaj asertoj pri la E-movado. Cetere, ĉu povas esti, ke intertempe la artikoloteksto estas ŝanĝita? Nun mi legas tie: »het kapitalisme is voor deze planeet geen duurzaam systeem«, dum mi memoras ĝin alie; mi ne tradukus »duurzam« per »finohava«. o_O
Ĉu Gobbo estas komunisto? La kapitalismo ĉiam estis en krizo kaj ĉiam estos en krizo same kiel la mondo ĉiam estis en krizo kaj ĉiam estos en krizo. Por konstati tion oni ne bezonas iun Gobbon (kiu estas sensignifa persono) nek iujn esperantistojn nek la E-movadon mem, kiu fakte nenion kontribuis al la solvo de tiu krizo, krom sensenca palavrado pri monda paco kaj plibonigo de la mondo pere de Eo. Male, kiel esence politike maldekstre orientita movado la Eo-movado ĉiam simpatiis kaj daŭre simpatias kun la komunismo, la plej terura politik-ekonomia sistemo, kiun la homaro kreis, kaj per tio esence kontribuis al la krizo de la mondo.
vi forgesis viajn hodiaŭajn pilolojn
Ĉi tiu stulta komento pruvas, ke certa speco de e-istoj daŭre ne kapablas inteligente reagi al esencaj temoj. Por repreni la ĉi-supran fadenon: Kial la e-istoj konstante atakas la kapitalismon kaj neniam kritikas la komunismon kaj ĝiajn krimojn ekzemple en Ĉinio, Norda Koreio, Kubo aŭ la katastrofan situacion en Irano? Mi konas la respondon: Ĉar ili subtenas tiujn sistemojn, ĉar ili estas-kontraŭ-okcidentuloj, verŝajne 99% de ili. Mi konas preskaŭ neniun e-iston, kiu sincere kritikus la komunismon. Tiu sinteno certe ne faras la E-movadon pli kredinda en la mondo.
Iuj (ne “la”) esp-istoj kritikas kapitalismon ĉar ĝiaj nocaj efektoj klaras. Ne eblas senfina kresko sur nekreskanta planedo. Kapitalismo ĉiam pliriĉigas kelkajn jam-riĉulojn, koste de la aliaj homoj. Neniu *lando* iam ajn atingis komunismon. Labori laú eblo kaj ricevi laú bezono eblas en malgrandaj socioj, kiaj kibucoj kaj la triboj de niaj ĉasistoj-kolektantoj pragepatroj.
Se mi parolis/as pri komunismo, mi parolis/as pri la t.n. “reala socialismo”, kiun la homaro konis en la historio inter 1917 kaj 1989/91 kaj kiu kolapsis en 1989 en orienta Eŭropo kaj en 1991 en Sovetunio. Do, ne ĉiam provu deflankigi la diskuton. Ekzemple en Ĉinio funkcias kruda ŝtatkapitalismo sub plej brutala politika reĝimo sub la kontrolo de la komunisma partio, kiu totale fajfas pri homaj rajtoj k.s. kaj komencis landvaste observi la socion laŭ la maniero de la romano “1984“ de G. Orwell (eble ĝi estis inspirata de ĝi). Eĉ la “Unesko-Kuriero” (kies Eo-eldono estas sub la kontrolo de ĉina e-isto, kies politika rolo en sia lando cetere ne estas tute klara al mi – nu eble tia rolo ne ekzistas, sed estus bone, se li klarigus tiun vakuan demandon) ne kuraĝas raporti pri tio. La mondo komencas iĝi dependa de Ĉinio (almenaŭ de ĝia ekonomio), eĉ Usono havas problemon kontraŭstari ĝin. Do, analizu la realaĵojn kaj ne ĉiam havu “alian” opionon, kiu baziĝas sur sablo, varma aero kaj krevanta balono. Kion la mondo povos atendi de Ĉinio, se ĝi daŭre dependiĝas de Ĉinio, tion klarigis Laima Andrikiene, litova membro de la Eŭropa Parlamento, en tre interesa kaj inteligenta artikolo en la plej freŝa eldono de “The Baltic Times” (kiu bedaŭrinde ne estas senpage ricevebla en la interreto). TIAJ artikoloj devus aperi en esperanto anstataŭ la senfinaj idiotaĵoj, kiel oni povas legi ilin en la Eo-gazetaro.
Cetere, en la teksto de la nederlanda gazeto estas skribite, ke “het kapitalisme is voor deze planeet geen duurzaam systieem”, kiel Gobbo ŝajne diris, kio signifas, ke la “kapitalismo ne estas daŭripova sistemo por tiu planedo“. En la germana lingvo oni tradukas ”daŭripova“ per ”nachhaltig”. De kie Gobbo scias tion? Tio estas pure ideologia aserto, kiu baziĝas sur la komunisma (marksisma-leninisma) doktrino kaj ne decas kiel opinio por homo, kiu instruas en nederlanda universitato. Cetere, en la landoj de Okcidenta Eŭropo inkluzive Nederlandon jam delonge ne plu ekzistas pure kapitalisma sistemo, sed la t.n. socia merkatekonomio (kiujn la komunistoj denove volas detrui). Ĉi tiu sistemo baziĝas sur la privata posedo, kaj tiu kapitalisma ekonomio estas rigore reguligata de leĝoj en la okcidentaj landoj, kiuj funkcias surbaze de la “jura ŝtateco” kaj kiujn ne faras iuj diktatoroj. Ekzemple en Ruslando regas kruda ŝtatkapitalisma sistemo kun korporaci-mafiaj strukturoj, kontrolataj de la Kremlo kaj ties dependaj kontrolistoj en la urboj kaj provincoj, de la sekretaj servoj, de subpremaj policaj organoj kaj de persekuta kaj akuza justico, kiu obeas al la ŝtataj potenculoj (kiel en hitlera Germanio kaj stalinisma Ruslando), pro kio tiu sistemo estas verŝajne pli proksima al la angla kapitalismo de la 19a jarcento ol la menciita socia merkatekonomio de nuna okcidenta Eŭropo. Kial la e-istoj ne kritikas tion? Cetere, la socia merkatekonomio estas la plej daŭripova sistemo ĝis nun. Sed la ideologie blindigitaj e-istoj nature ne povas akcepti tiun fakton, ĉar ili daŭre revas pri la komunismo. Sed klarigi al la e-istoj tiujn aferojn havas neniun sencon, ĉar ili neniam ŝanĝos siajn ideojn kaj opiniojn pri la ”kapitalismo“, kiu por ili signifas diablan aferon. Krom tio, la nederlanda artikolo remaĉas la samajn primitivajn stereotipojn pri Eo kiel kutime, kvankam profesoroj donis la respondojn, kio faras la tutan prezenton de Eo tro kurioza, ridinda kaj malkredinda.
Konklude pri ĉio tio: Se la Eo-movado volas fariĝi pli moderna kaj pli interesa por novaj publikoj, ĝi forlasu siajn eksajn komunismemajn ideologiajn paradigmojn kaj almenaŭ fariĝu vere neŭtrala, argumentante sur realisma, objektiva bazo. En tio oni ja ne devas rezigni pri la kredo pri pli bona mondo, sed laŭ kredinda maniero kaj ne laŭ dogma, obstina kaj fanatika maniero de Sahra Wagenknecht kaj Oskar Lafontaine. Sed mi timas, ke la trajno jam de longe forveturis. Post 2000 mi esperis, ke aperos novtipa publiko en la Eo-movado, kiu estas pli interesa ol la “tradiciaj” e-istoj, sed mi devis konstati, ke tio ne estis la kazo. Dum restis la malnovaj aktivuloj, aperis novaj sed samtipaj homoj, kiuj estis eĉ pli naivaj, infanecaj, tedaj, malinteresaj, supraĵaj kaj “idealismaj” ol la antaŭaj generacioj, kiuj estis respektindaj pro siaj pioniraj trajtoj, sincera konvinko kaj interesiĝo pri literaturaj, kulturaj, sciencaj kaj sociaj temoj, kio komplete mankas al tiuj novaj generacioj, kiuj, krom tio, ne spertis la komunismon, kiu ja estis aparta leciono kaj ekzameno por la homa psiko(logio) (pro kio okupiĝi pri ĝia historio el la retrospektivo fariĝis eĉ pli tre interese kaj utile ol antaŭe). Nu, estu feliĉaj tiuj, kiuj ne devis vivi sub la komunismo, pri kiu multaj homoj nuntempe ne plu scias pri kio temas. Sed diktaturo, faŝismo kaj politika diktaturo povas reveni en ajna momento, kie montras diversaj landoj de la mondo.
Mi ne samopinias. La nun reganta publika opinio en la okcidentaj eŭropaj socioj estas ja la kulturmarksisma. Kaj tio respeguliĝas ankaŭ en la ideologia direktigo de la E-movado. Se la E-movado havus nun alian ideologion, ĝi fortimigus grandan parton de la publiko.
Pro tio necesus krei novan movadon kun nova (aŭ iom modifita ideologio), sed mi timas, ke tio jam ne plu eblas kaj ke tio estas iluzio. La malnova Eo-movado plenumis sian mision kaj ne plu estas revivigebla, kun aŭ sen aŭ Duolingo aŭ UEA. La Eo-movado estis ligita kun la pacismo antaŭ, dum kaj post la 1a mm, kaj post la 2a mm ĝi ricevis, feliĉe aŭ ne, grandan puŝon pro la subteno de Esperanto en la komunismaj landoj (la politika prezo por tiu “sukceso” aŭ“atingo” en tiuj landoj estis ege alta, kion la Eo-komplete prisilentis). Sed hodiaŭ ĉiuj indikiloj de la tradicia Eo-movado montras malsupren, kun aŭ sen Mark Fettes. Eble kun la escepto de la proklamo de Eo kiel nemateria heredaĵo, sed plej verŝajne ankaŭ tio ne plu helpos al Eo, ĉar mankas la rimedoj. Per la kolapso de la komunismo en 1989, la Eo-movado estis en principo finita, ĉar la maldekstrismo en la komunisma senco en la mondo elvaporiĝis (eĉ Ĉinio ne plu tiom interesiĝis pri Eo krom por utiligi ĝin por sia propagando). Saman problemon havas en princpo ekzemple ankaŭ la Socialdemokratia Partio de Germanio, kiun Franz Müntefering antaŭ nelonge bone klarigis: La nuntempa laboristaro ne plu sentas la bezonon de sindikatoj, do ili ne plu voĉdonas por socialdemokratoj, kiuj same kiel la Eo-movado maltrafis reformi sin mem. Kiam la maljuna generacio de Eo estos plene elmortinta, restos nur la ombro de tio, kio jam ekzistis. Kiam novuloj konstatis, ke per Eo oni ne povas fari multon interesan kaj utilan, ili denove forlasas ĝin. Nature, per Esperanto daŭre eblas aranĝi kongresojn kaj turismajn eventojn, sed la intereso por tio estas malgranda, eĉ inter e-istoj mem. Esperanto estas elmortanta lingvo, kvankam ankaŭ post jaroj kaj jardekoj ankorau ekzistos kelkaj homaj ekzempleroj dise tra la mondo, kiuj praktikas ĝin ĉefe ĉar ili trovas la ideon bona. Cetere, tra la mondo blovas nuntempe sufiĉe forta dekstra vento, kvankam en iuj landoj oni ankoraŭ elektas maldekstrulojn (kiel en Danlando aŭ Hispanio). Mi havas neni
Sed Anti, se tiom gravas al vi ke Esperantistoj estu malnaivaj, maturaj, atentokaptaj, interesaj, profundiĝemaj kaj realismaj, … kial vi mem ne provas esti tia? (Kaj ankaŭ konciza.)
Kie vi vidas »socian merkatekonomion« en okcidenta Eŭropo? Almenaû en Germanujo ĝi intertempe preskaŭ sufokiĝis sub la premo de ĉiam pli kaj pli akumuliĝintaj ŝtataj impostopostuloj kaj burokratiaĵoj, kiuj detruadas ĉefe la mezgrandajn entreprenojn profite al la grandaj kaj grandegaj.
Mi konstatas, ke la diskuto estas malfacila kun homoj, kiuj apriorie neas la ekziston de la socia aŭ sociala merkatekonomio en Okcidento, kiu tamen ekzistas. Nature, mi neniel ignoras la ekonomiajn malfacilojn, kiuj verŝajne eĉ kreskos en estonteco en Eŭropo, inter alie pro la pli kaj pli granda influo de Ĉinio kaj aliaj aziaj landoj. Kompreneble, pri tiu problemo oni legas nenion en Eo-medioj, kiuj polemikas konstante nur ĉiam kontraŭ “la kapitalismo”, kontraŭ Usono kaj la angla lingvo kaj ŝajne defendas Ĉinion, Iranon, Kubon, Ruslandon, verŝajne eĉ Nordan Koreion, ĉar tiuj ŝtatoj batalas kontraŭ la Okcidento. Mi ĉiam miris, kial tiuj germanoj kaj aliaj civitanoj, kiuj tiel malamas sian landon (aŭ landan ekonomian sistemon) kaj la Okcidenton, ne jam delonge translokiĝis al unu el la menciitaj landoj, kie ili eble fartus pli bone, ne nur dum la ferioj. Bedaŭrinde inter e-istoj troviĝas tro multaj de tiaj homoj kun radikala maldekstra sinteno, tiel ke ili ne estas kuraceblaj de tiu malsano, kaj ajna provo racie diskuti kun ili estas nura perdo de tempo.
Anti K.: »Mi ĉiam miris, kial tiuj germanoj … ne jam delonge translokiĝis al unu el la menciitaj landoj«
Facila respondo: Ĉar la sociala sistemo en ĉiuj el la menciitaj landoj estas multe malpli bona kaj la individuaj liberecoj de la civitanoj multe malpli grandaj. 🙂
Mi kredas ke la Irananoj estus iom surprizitaj vidi sian politikan sistemon priparolata kiel komunisma …
Eble iru al tiuj landoj kaj mem decidu, kiu diktaturo plaĉas al vi pli multe kaj kiun vi ŝatus enkonduki en Danlandon.
La sola maniero pravigi diktaturon nuntempe estas apelacii al la diverseco de la popoloj. Jam en 1932 Blinkenberg laŭdis la faŝismon en Italio, sed ne volis ĝin enkondukigi en Danion, ĉar la regsistemo devis respondi al la “popola temperamento”.
Ĉiuokaze, koncerne Esperanton ja pli interesas la lingva politiko ol la ĝenerala. Tiurilate mi ŝatus enkonduki la Norvegan lingvopolitikon en Danion. La du landoj havas longan komunan historion kaj estas treege similaj multrilate, sed la pejzaĝo kaj la lingvoplanada politiko estas abisme malsimilaj.
Bone ke vi iĝis pli konciza. Daŭrigu tiel.
NE. Mi nek estas, nek estis, nek estos, komunisto. Kaj almenaŭ mia sensignifa persono havas la kuraĝon meti sian facon en komento.
Do, se venontfoje vi donos intervjuon al iu gazeto, argumentu iom pli inteligente! Se vi argumentas tiel, oni ne povas serioze konsideri vin serioza sciencisto kaj devas suspekti vin komunisto. Kulpon necesas doni ankaŭ al la koncerna gazeto, kiu aperigas tian stultan intervjon. Por mi tia gazeto ne povas esti serioze konsiderata. Estas klare, ke legante tian intervjuon, inteligentaj nomoj ne interesiĝos pri Eo. La samo cetere validas pr ĉiuj ceteraj homoj, kiuj donas intervjuon pri Eo. Bedaŭrinde, la UEA-propagando pri Eo, al kiu apartenas ankaŭ la amsterdama Eo-katedro, evidente fariĝas pli kaj pli primitiva. Sed se oni rigardas al la diskutoj en la movado, inkluzve LIberan Folion, kies intelekta nivelo estas sub nulo, oni ne miras. Estas totale embarase legi ĉiun tiun farason, kiu tie estas skribita, inkluzive la “seriozajn artikolojn”, kiujn cetere verkas de jardoj ĉiam la samaj aŭtoroj. Se tio ne ŝanĝiĝos, tiam bonan nokton por Eo.
PS Mi skribis al Trouw, ke la rigardo al Eo, kiu estis esprimita en tiu intervjuo, estas tro primitiva, kaj proponis al la redakcio legi kelkajn pli inteligentajn artikolojn pri Eo.
Oĥ, Andreo, kvazaŭ moderna Don-Kiĥoto.
Jes, pri ĉiuj de mi aluditaj temoj kaj levitaj demandoj necesus kuraĝe kaj objektive diskuti. Sed mi vidas neniun pretecon nek intereson en la Eo-movado por tia diskuto.
Mi ricevis tre afablan respondon de la redakcio de Trouw, kiu komunikis, ke oni pluhavigis mian komenton al la aŭtoro de la koncerna artikolo.
Estas klare, ke en (ĉefe “maldekstraj” radikalaj) socialdemokratiaj medioj oni propagandas similajn teoriojn pri la kapitalismo. Sed ne havas sencon ekdiskuti tion en ĉi-tiu kadro, ĉar neniu kompetentas pri tiu temo. Kiu ajn diras kion ajn en ĉi tiu rilato, por la Eo-movado estus utile, se
– ĝi estus purigita de la (radikala) maldekstrismo, ĉar tio tordas la rigardon al la realaĵoj;
– ĝi ne komencus enmiksiĝi en ekonomiajn aferojn, ĉar la Eo-movado ne disponas pri tiaj kapacitoj kaj Eo estas pure kultura afero;
– ĝi ne rezignus rakonti ankoraŭ pli fantaziajn aferojn, ĉar la interlingvistiko de la Eo-movado diris ĉion, kio estis direnda kaj direbla.
La “interlingvistikaj” artikoloj de Gobbo, kiujn li publikigis dise tra la gazetaro, ne konvinkis min. Do, rakonti similajn aferojn al studentoj en Amsterdamo havas neniun sencon. La problemo estas, ke ili mem komencas kredi tiajn aferojn.
La demando ja estas ĉu kapitalismo povos konduki al io alia ol tutmonda unulingviĝo en la Angla (kondiĉe ke oni kredas ke la planeda naturmedio eltenos kapitalismon tiel longe). Sed komence de la 20-a jarcento tutmonda unulingviĝo estis rigardata kiel memkomprebla idealo, almenaŭ en progresemaj rondoj, kvankam estis tre diverse kiom ebla kaj rapidiginda oni rigardis tian procezon.
La sola racia Esperantismo hodiaŭ do estas kontraŭi la mondan procezon de unulingviĝo en la Angla, tial ke ĝi ne estas “la ĝusta” internacia lingvo. Mi ne vidas kiel oni povas havi tion en la nuna mondo sen fanatika kontraŭkapitalisma ideologio kaj/aŭ firme kontraŭscienca konvinko ke iuj lingvoj estas pli taŭgaj ol aliaj, sendepende de tio kiel bone kiom da homoj scias ilin.
Mi dubas ke tiu artikolo ludas ian rolon rilate bankajn aferojn. Bankoj volas malmolajn faktojn en formo de bilanco kaj spezokontoj. Se estas malklarajxoj ili demandas gxis ricevas informon. Almenaux estis tiel dum miaj jaroj kiel bankoficisto kaj poste kiam mi devis trakti kun bankoj. Gazetartikoloj estas plenaj je spekulacio kaj eraroj.
Mi publikigis precizigon de mia penso, ĉar mi neniam diris, ke ‘kapitalismo estas rande de la fino’ aŭ simile. Tio estis miskompreno flanke de la ĵurnalisto.
https://federicogobbo.name/homosum/2019/07/22/pri-la-bankroto-de-la-esperanto-movado/
El la precizigo: “Nun la defio de Esperanto estas ludi rolon en la necesa transformo de kapitalismo … , ĉar en la aktuala formo kapitalismo ne povas daŭre funkcii. Justa lingvo, justa ekonomio.”
La ĵurnalisto malĝuste resumis: “Hodiaŭ la defio konsistas en tio, uzi mondlingvon kiel Esperanton por la strebado al justa ekonomio, ĉar la kapitalismo estas finohava.” – Trovu la diferencon. 😀
Mi legis vian precizigon.
Komento pri: “Nun la defio de Esperanto estas ludi rolon en la necesa transformo de kapitalismo en io kongrua kun la pluvivo de la planedo, ĉar en la aktuala formo kapitalismo ne povas daŭre funkcii. Justa lingvo, justa ekonomio.”
La defio de Esperanto NE DEVUS ESTI LUDI EN LA NECESA TRANSFORMO DE LA KAPITALISMO EN IO KONGRUA KUN LA PLUVIVO DE LA PLANEDO KTP.KTP. Ĉar Esperanto ne havas la celon, nek la kapaciton fari tion. La defio de Esperanto devus esti renovigi la propran movadon, ke ĝi ne degeneru kaj elmortu kaj la defio de Esperanto devus esti utiligi siajn movadajn fortojn por evoluigi ĝiajn kulturajn, literaturajn kaj sciencajn (fakajn) kvalitojn kaj akiri novajn publikojn, kiuj flegas kaj praktikas tiujn kvalitojn. Kion vi do proponas estas totala fantazio kaj iluzio.
Krom tio la Eo-movado devus esti iusence purigita de la maldekstrismo por finfine atingi, ke la e-istoj ĉesu konstante polemiki kontraŭ “la kapitalismo”, Usono, la angla lingvo ktp. Cetere, pri kiu “aktuala formo de la kapitalismo” vi parolas? Ĉu pri tiu de okcidenta Eŭropo, Ruslando, Ĉinio, Brazilo, Hindio (BRIC) aŭ pri kiu? Mi havas la impreson, ke vi ne scias pri kio vi parolas kaj nur naive remaĉas malnovajn frazaĵojn kaj sloganojn de la marksismo-leninismo, kiu evidente fantomas en via cerbo, same kiel ĝi daŭre fantomas en la cerboj de multaj aliaj e-istoj, konscie aŭ ne, ĉar ilia sinteno estas KATEGORIE kontraŭ-kapitalisma, kontraŭ-usona, kontraŭ la angla lingvo ktp. kaj ĉio kio estas ligita kun la “uson-angla hegemonio”. Mi ripetas: Kial vi ne kritikas la rusan aŭ ĉinan kapitalismon, aŭ ĉu “la aktuala formo de la kapitalismo” inkluzivas en viaj konsideroj ankaŭ la rusan kaj ĉinan ludversiojn?
Intetese. Nun, la nederlanda esperantisto fieras esti invitita al intervjuo pri esperanto dum li mem ne venis al tiu ideo pli frue. Estas facile uzi la venton instigita de aliuloj sed plendi ke en nederlando nenio okazas por disvastigi esperanton. Ech la aliaj komitatanoj ghojas pri “ech negativa reklamo”. Tute prave S-ro Keefe substrekas chiufoje ke ne homoj sed rimedoj mankas en esperantujo. Mondo pretas por esperanto…..chu la gvidantoj de UEA. Ech neniu loka autoritato salutis dum la inauguro? Nek un nek unesco? Chu vere. La bonega rilato kun unesco, pri kio, pompajn artikoloj plenigas la novajhleterojn. Bonega agado de unesco kuriero. Kaj neniu che unesco reciprokas per saluto. Kiel do antau 2016 jes estis foje salutmesaghoj dum ne ekzistis tiom da vizitoj de uea reprezentantoj che un / unesco eventoj, nek teamo de unesco kuriero. Krome, fiere cirkulis fotoj de gaja skipo ekskursanta oktobre 2018 en Lahti je invito de urbaj respondeculoj. Kiuj rilatoj estighis de tiu evento? Au cheestantoj ja verve cheestis la prezenton pri pafado sed maltrafis la celon pri “nia afero”.
Eble, tia titolo kurioza en la merkata socio estas normala por allogi legantojn jam senkonsciaj antaŭ tro da novaĵoj. Fakte, la vorto Bankroto estas milda, ĉar mi ofte legas el informaĵoj, ke Esperanto jam mortis. Malgraŭ tio ĉiutage mia Esperanto-librovendejo ESPERO vendas E-lernolibrojn por ĉinaj interesantoj, kaj ĉiutage mi ankoraŭ korespondas per Esperanto por miaj komercoj, kaj ĉiutage mi kun mia kolego Aldreno Speck babilas per Esperanto diskutante pri diversaj novaĵoj tra la mondo. Mi opinias ke eĉ UEA malaperus, la Esperanto-movado daŭras, ĉar UEA apartenas al EM, sed EM ne egalas esti UEA. Ĉu ne?
Lastajn jarojn mi vizitis Eŭropon kelkfoje, kaj mi sentis , ke eŭropaj esperantistoj suferas premon de la angla lingvo. Fakte, la ĉinaj iam ankaŭ, sed jam pasis kiel historian, ekz. pasinte en la elementa lernejo okazis la lecionon por 5 tagoj semajne, sed nun por du tagoj. Pro tio iuj instruistoj perdis sian laboron. Pro tio nuntempe en Ĉinio oni jam diskutas pri premo de la angla, sed pri diversaj lingvoj. Tio kaŭzas intereson pri Esperanto ĉe iuj lernantoj kaj junuloj. Kompare, nia Esp-librovendejo havas kompare pli multajn aĉetantojn.
Vidinte la fakton ke UK eŭrope malgrandiĝas jaron post jaro…Ĉu grandiĝos Kanade kaj Irlande? Mi ne kredas. Ni bezonas unu grandan UK por instigi nian movadon. Ŝajne tia UK okazus nur en Ĉinio. Ĉu ne? Sed por tiu okazo UEA bezonas havi harmonian rilaton kun ĈEL/EPĈ…. Ĉu ne? Estas ĝojinde ke ĉijare en Lahtio la ĉinaj ĉestantoj multas pli ol 50 personojn, kvankam la 104a UK ne estas vaste propaganda tra la ĉina Esperantujo. Danke al daŭre rapida progreso de la ĉina ekonomio la ĉina Esperanto-movado eniras progresan periodon, kaj la ĉinaj esperantistoj bonvenigas al venonta UK refoje en Ĉinio.
Ke la gazeto rakontas ion pri bankroto de la Esperanto-movado – nu, ili estas ĵurnalistoj, ili ŝatas skandalon pro la nombro de legantoj kaj ili jam antaŭ kelkaj jaroj rakontis kompletan sensencaĵon (“inmiddels moeten zelfs de meest doorgewinterde Esperantofans het toegeven: bijna niemand spreekt de taal nog”; intertempe eĉ la plej harditaj Esperanto-ŝatantoj devas koncedi: Preskaŭ neniu plu parolas la lingvon. https://www.trouw.nl/nieuws/wie-spreekt-er-eigenlijk-nog-esperanto~b44b9324/ ) Do ne povas vere surprizi, ke tia gazeto skandalumas.
Kontraste mi estis iom ŝokita, kiam mi legis la aserton de Marc van Oostendorp, iama katedrulo pri Esperanto en Amsterdamo: “Natuurlijk, de beweging vergrijst” (proksimume: kompreneble, la movado maljuniĝas.) Laŭ mia impreso eble la meza aĝo ĉe la membraro de UEA kreskas, sed tio estas nur parto de la tuta movado – fakte verŝajne la pli aĝa. Mi ne certas pri la aĝo de homoj en aliaj partoj de la movado, nome ĉe la vikipedianoj, ĉe Tatoeba, ĉe ViVo aŭ ReVo ktp. Iel mankas al mi serioza studo por povi fari tian aserton. Ĝi kreas bildon en la publiko, pri kiu laŭ mi ne certas, ĉu temas pri la vero.
Kiel kutime, troloj misdirektas la diskutadon pro eta detalo en la artikolo. Ili ne vidas la elefanton en la ĉambro.
Ĉu mi maltrafis aŭ Anti K. vere ankoraŭ ne uzis la vorton “koterio”?
Mi povus uzi ankorau aliajn vortojn, speciale por vi persone.
Ekde kiam Andy Künzli denove rajtas mesaĝi en Libera Folio? Ĉu ne plu funkcias la stranguloprotektilo?
Evidente ne funkcias, cxar vi ja povas mesagxi….. Sed kie estas Künzli?
– Evidente ne funkcias, cxar vi ja povas mesagxi….. Sed kie estas Künzli?
Mi sopiras vian kapablon ne rimarki lin dum li ĉieas.
– Ekde kiam Andy Künzli denove rajtas mesaĝi en Libera Folio?
Kiam oni renovigis la retejon, oni ne migris la antaŭan programaron (Plone) al la nova (WordPress), supozeble ĉar ne ekzistas taŭga konvertilo. La rezulto estis, ke la nuna retejo ne enhavis la datenojn de la antaŭa (afiŝoj, komentoj, kontoj ktp), sed estis plene freŝa instalaĵo.
Tial li restas forblokita el la antaŭa retejo, sed povis en la nuna krei novan konton uzante la saman retpoŝtadreson. Esperinde la administrantaro ekscios pri tiu okazaĵo kaj permane forblokos lin.
tipa reakcio
Tuj kiam tiuj homoj legas la nomon Künzli, ili komencas sveni. Cetere, mi atendas blokadon de mia adreso en ajna momento, ĉar malantaŭ la tuta entrepreno ŝajne daŭre troviĝas KK, kvankam oni anoncis, ke li forlasis la retgazeton.
Ekde hodiaŭ, la 25-an de julio, la mesaĝoj de uzanto Anti K. estas filtrataj. KK daŭre kunlaboras teknike, sed ne faras decidojn redakciajn.
La redakcio
La krizo de UEA parte venas el tio, ke la tuta movado ignoras, ke Esperanto ne plu estas bebo kaj la du kolonoj “diskonigo kaj instruado” de Esperanto ne plu povas okazi sen ligo al la konkreta mondo.
Tio funkciis dum la lingvoprojekto Esperanto bezonis movadon por fariĝi viva lingvo. Nun ĝi jam estas viva kaj ĝia rolo nature iras al la kampo de aplikado (kiel menciite en la Principaro de Frostavallen).
Diskonigo kaj instruado estu sekvo de strategio por disvolvi aplikadon kaj al tio estu ligita. Tamen, la E-movado ne havas strategion por tiu celo…do restas al ĝi la krizoj dum Esperanto adoleskantas kaj volas koni la mondon kaj partopreni mondumajn aferojn, ekster la movado.
Dum mi estis redaktoro de Esperanto mi verkis kelkajn artikolojn pri nova strategio, kiu nun ekkonkretiĝas per la fondo de NRO en Brazilo nomata Sociala Lingvo.
Alia aspekto estas, ke UEA firme restas alkroĉita al la ideo ke la E-movado daŭre estas piramido kaj UEA ties pinto, alivorte, UEA volas plu resti kiel tegmenta monda asocio de ĉiuj esperantistoj. Tio estas nedaŭropova, ĉar ju pli Esperanto disvastiĝas per nova elano, des pli aperos novaj protagonistoj, kiel nun Sociala Lingvo, kiu sin prezentas kiel monda asocio kaj laboros for formi en internacia skalo malfermitan, horizontalan kaj rol-distibuan reton de NRO-j, kooperativoj kaj socialaj entreprenoj.
UEA povos saviĝi nur se la membraro kaj estraro liberiĝos de la dogmoj de la E-movado kaj kuraĝos rompi la tradicion. Esti pli ol 100-jara NRO estas granda problemo, ĉar tio malfaciligas pripensadon ekster la tradicio.
Detalo: kaj Sociala Lingvo kaj la reto citita, kies nomo estas Mutualista Novbabela Reto, adoptas Esperanton kiel laborlingvon. Nia novbabelismo estas kunfandiĝo de Esperanto (kun ĉiuj siaj karakteroj, historio, kulturo, literaturo ktp, sed sen la dogmoj de la esperantistoj) + Polilglota Movado kun defendo de la lingvaj rajtoj + Sociala Entreprenismo.
Tute eksperimentalisma movado kaj por ni estas facile iri sur novan padon, ĉar ni ne havas 100-jaran historion por vetoi tute novan strategion. Ni esperas kontribui por la plua sukceso de la E-movado kaj de UEA, al kies estraro ni deziras multan kuraĝon por preni malfacilajn decidojn.
Oni metis la egalsignon inter UEA kaj la Esperanto-movado. Mi ne sentas min komforte en la situacio, en kiu por eraroj de unu Esperanto-asocio oni pagas per la reputacio de la tuta Esperanto-parolantaro.
La alia flanko de tio estas ke la sukcesoj de unu asocio favoras la reputacion de la tuta Esperanto-parolantaro, proporcie kun la internacia graveco de tiu asocio.
mi neniam spertis tian influon en la agado de ajna pola Esperanto-asocio.
Jes, Jes Jen Jens pravas kaj ankaŭ Przemysław Wierzbowski pravas. UEA ne estas la Esperanto-movado nek rekte influas en la politiko kaj strategio en la landaj asocioj. Ĝi estis simple ĉiam tre influa, sed ne gvida aŭ en la praktiko eĉ inspira. Tamen, ĝi treege grave rolis kaj tion ni ne povas nei. Kaj kompreneble ĝia sukceso favoras la bonan reputacion de la tuta movado. Pro tio nova sistemo kun multe da ĉefmotoraj NRO-j kaj prospera esperantista ekonomio povos pli bone plibonigi la reputacion de la tuta movado, Ĉiu ĉefmotora E-asocioj prizorgos sian niĉon en unu el la Esperanto-movadidoj, distribuitajj laŭ fakoj. Tio estas la sistemo kiun ni strebos konstrui en la praktiko per la Mutualista Novbabela Reto. Se unu ĉefmotora asocio fiaskas aŭ ne prosperas, estos multaj aliaj. Cetere, diskonigi kaj instrui Esperanto ne povas estis la nura okupo de la esperantisoj. Se ni ne igos Esperanton vaste uzatan laborlingvon, jen tiel ni estos en danĝero.
Eŭropanoj inkluzive de siaj “idoj” ĉi-tie en la Amerikoj, rigardas junecon pli dezirebla ol oldeco. Tia ne estas la kazo en ĉiuj teraj kulturoj. Eĉ en nia antikepokoj “Saĝa oldulo” estis tresoro de la socio pro la mensa “biblioteko” de spertoj. Se la diversaj movadoj de Esperanto pli valorus la ideojn de ĉiuj generacioj kune ni certe progresus pli rapide.