En vidpunkta artikolo verkita por Libera Folio la nova prezidanto de TEJO, Joop Kiefte, asertas ke ni jam atingis la Finan Venkon. La defioj kiuj ”unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo” laŭ li estas kreskodoloroj pro la adaptiĝo de la esperantistaj organizaĵoj al novaj realaĵoj.
Kvankam la Esperanta mondo estas sufiĉe eta por esti longe for de inundego da nedezirata atento, post mia elektiĝo por prezidanteco de TEJO mi jam estas en kontakto kun multaj homoj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn ideojn pri TEJO kaj Esperanto. Mi ŝatas vortigi kelkajn el la komprenoj el tio ĉi tie, por ke ni havu pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras.
Unue, TEJO estas kompleksa organizo, kaj abundas miskomprenoj pri tio kio ĝi estas, kiel ĝi funkcias kaj kion oni atendu de ĝi. Mi devas konfesi ke ankaŭ por mi longe daŭris por taŭge kompreni ĉion. Sed kerna, grava punkto estas ke ĝi konsistas el junaj Esperantistoj kaj reprezentas ilin, ne nepre (aŭ nepre ne?) nur por promocii Esperanton kaj alporti la finan venkon.
Por mi TEJO jam longe estas grava parto de la kara Esperanta tutmonda familio, al kiu mi apartenas. Mi iam priskribis tion tiel, ke eĉ mian plej grandan malamikon en la Esperanto-mondo mi prezentus al eksteruloj kiel mian karan amikon. Parte simple ĉar prezenti kiel familianon al multaj aspektus stulte, sed ankaŭ ĉar mi scias ke neinterkonsento ne venas el malamo kaj malico, sed simple el la sama pasio kiu antaŭenpuŝas min mem.
Due, kion ni volas atingi per kaj pri Esperanto memstare estas tute ne klara kaj vastiĝanta afero. Esperanto dum la tempo akiris tiom da idealoj kaj kulturoj de siaj parolantoj, kaj forlasis post si multajn malnovajn miskomprenojn pri niaj reciprokaj kulturoj.
La mondo vere estas jam multe pli eta, kaj mia generacio de Esperantistoj komencis per hazarda malofta interreta kontakto ĝis la nuntempa ĉiutaga komunikado kun multaj karaj amikoj, pli karaj ol ajna samurba kaj samlanda neesperanta amiko.
La defioj kiuj unuavide aspektas kiel la disfalo de la Esperanto-mondo miavide estas precipe la kreskodoloroj por bone enkorpigi ĉi tiun novan realecon en la vejnojn de niaj organizoj, kiuj fondiĝis en tempo kiam fizika realeco kaj ĉeesto estis la sola vera realo, dum nun ĝi iĝas pli pezo ol helpo.
Niaj idealoj jam ne estas la samaj. Niaj sukcesoj ne kongruas kun la malnovaj idealoj. Sed mi sentas nun, survoje de la IJK en Slovakio hejmen en Nederlandon kie venontjare okazos IJK en Someren, ke pli ol “simplan” finan venkon, kiu okazus per ia ajn konvinkado pruvi nian magiaĵon, ni sukcesis ion multe pli bonan.
Ni kreis modelon de pli bona mondo. Ekzemplo por la mondo kiun oni povas referenci por konsciigi homojn ke alia mondo ne nur eblas, sed jam ekzistas kaj kreskas, ĝis fine plene forpuŝi ĉion kio ne sukcesas adaptiĝi al la spirito de nia tempo. Spirito en kiu Esperanto havas gravan gvidan rolon pro la simpla kialo ke ni amas unu la alian kiel familion en tempo kiam ĉiuj malamas unu la alian pro la plej hazardaj opinio-diferencoj.
Ni jam atingis finan venkon. Nia rolo nun nur restas kultivi tiun nian kulturon de interkompreniĝo kaj amikeco internacia en tia nivelo ke pli kaj pli da homoj envie aliĝos.
Joop Kiefte, prezidanto de TEJO
Artikoloj en la rubriko “Vidpunkto” reprezentas nur la opinion de la verkinto kaj ne de la tuta redakcio de Libera Folio. La redakcio daŭre bonvenigas artikolojn por la rubriko “Vidpunkto” pri ajnaj temoj rilataj al la Esperanto-movado.
Kara prezidanto, mi sekvis profunde kion vi eksprimis pri la venko kaj la komuna kompreno, mi vidis sentojn rilate al la nova estraro, kaj dezirus aldoni ke restas logan vojon por vere internaciigi la asocion, sed ni estas survoje, kaj en afriko ni diras ke “eĉ tre longaj vojaĝoj komencas kun UNU PAŜO”. Kuraĝon por nia komuna mandato.
“multaj homoj, kiuj ĉiuj havas siajn proprajn ideojn pri TEJO kaj Esperanto. Mi ŝatas vortigi kelkajn el la komprenoj el tio ĉi tie, por ke ni havu pli sencan ĝeneralan dialogon pri tio kion ni faras.” — Dankon, ke vi pretas fari tion chi tie publike en Libera folio!
Gratulon pro vortoj, kara Joop. Vi konas min preskaŭ persone kaj vi scias, ke mi deziras kaj laboros por via sukceso ĉar via sukceso estas mia sukceso kaj nia sukceso estas sukceso de Eo. Sed mi devas denove ĝeni la esperantajn mumiojn kaj zombiojn kiu hipokrite parolaĉas pri frateco sed post IJK forlasas la malriĉan junulon reen en sia mizera vivo. Ni esp-istoj devas iri kune ien kaj ne nur vane babilaĉi sed labori kune por monapogi aktivecon de aliaj esp-istoj. Tiel kiel faras aliaj nacianoj kiam ili iras loĝi en alia lando. Tiel ni povas sponsori eĉ mem tiu senutila kaj idiota UKon. Nun mi atendas la stonĵeton de mumioj kaj zombioj kiu certe akre kritikos miajn gramatikajn erarojn aŭ alian banalaĵon.
Kiel mi diris…mumioj kaj zombioj estas multaj. Tiu certe klarigas la malvenkon de Eo.
La homoj estas ŝafoj…
jes… dormantaj sxafoj
ekzemple
kiam estis cunamo en japanio, tiam mi spektis la filmojn de la katastrofo en utubo. Kaj mi nur povas diradi al la ekrano ke…
cxu vi estas stulta? la akvego alvenas.. KURU! KURU!
Iuj diras “la homo estas lupo al homo”, aliaj diras “ha homo estas ŝafo”… Kiu povas kompreni?
Tre simpatia kaj saĝa eseo, eĉ se oni eble ne pri ĉio konsentas.
Laŭ mi, necesas klare kompreni ke adaptiĝo al “la spirito de nia tempo” ne aŭtomate estas dezirinda, kaj eĉ se ĝi estas dezirinda, ĝi ne aŭtomate okazos . La organizita Esperanto-movado en Danio, unu el la malnovaj Esperanto-landoj, ŝrumpegis dum la lastaj jardekoj, kaj unu el la rezultoj estas ke mi nun havas ĉe mi la landan revuon el la 1960-aj jaroj, 5-15 jarojn antaŭ ol mi Esperanristiĝis. En unu el tiuj numeroj mi renkontis malrekomendon de la devizo “ĉies dua lingvo”, ĉar kiu lingvo do estu la unua? Ĉu la Angla?
Tiu kiu faris tiun malrekomendon, mem ricevis tiun demandon, kaj mi supozas ke estas karakterize ne nur por la Dana movado, sed ankaŭ por la tiama Nederlanda, ke li tute ne sciis kion respondi. “Ĉies unua” kompreneble devus esti la gepatra lingvo — sed li tute ne pretis ke _kiel Esperantisto_ li devas defendi la rajton havi gepatran lingvon! Havi naciajn lingvojn entute estis malmoderne laŭ la spirito de tiu tempo, kaj tio ne sufiĉe ŝanĝiĝis ankoraŭ.
Kaj ni jam devas esti pretaj defendi la rajton havi _plurajn_ gepatrajn lingvojn. Ni volas mondon kie estas malkutime kaj strange esti unulingva, kaj kie estas tute normale havi manplenon da tute malsamaj ĉeflingvoj en la proksima parencaro. Eble celindas ke normale unu el ili estu Esperanto, kaj ke oni rajtas eĉ havi Esperanton kiel sian unuan lingvon — sed ne celindas ke estu strange se Esperanto mankas en ies lingvaro. Pli gravas ke estu pluraj lingvoj ol ke unu el ili estu Esperanto (aŭ la Angla). En la 1960oj oni trankvile povis opinii kiel ion normalan ke estas tro multe da lingvoj en la mondo kaj tro multe da vortoj en la lingvo. Tio jam estas radikale ŝanĝita, sed ne sufiĉe.
”Ni kreis modelon de pli bona mondo… ni amas unu la alian kiel familion”
Malsaĝe estas preni siajn sonĝojn kiel la realo. Esperanto estas lingvo, ne religio.
Preni religion kiel ion nerealan estas same malsaĝe. La plej multaj murdoj okazas inter samfamilianoj.
> Esperanto estas lingvo, ne religio.
Eble estas vi, kiu ne akceptas la realon…
Mi opinias ke estas tro frue iel deklari ke ni atingis la finan venkon — eĉ finan venkon — sed ĝenerale mi konsentas kun la verkinto: la grandaj organizoj de pasintjaroj ne same taŭgas ĉijare. La movado havas novajn bezonojn, novajn ĉelojn.
Certe oni rajtas malsame opinii, sed mi forte opinias ke la estonteco de la movado pritemas lokajn organizojn. Ĝis kiam la grandaj organizoj faras kernan celon starigi lokajn grupojn, ni daŭre vidos la amasiĝadon de Esperanto flui en la manojn de nur la s Esperantistoj kiuj kapablas toleri la elspezon aŭ loĝi en la grandaj urboj, aŭ ŝajne konstante vojaĝi al la grandaj kongresoj.
Kompreneble, hodiaŭa Esperantujo estas la rezulto de hieraŭaj Esperantistoj (kio estas tute normala), sed bedaŭrinde hieraŭa Esperantujo malbone servas hodiaŭajn Esperantistojn. La movado necesas ŝanĝiĝi.
La fina venko de Joop certe ne estas la fina venko, pri kiu la esperantistaro cxiam parolis, se ecx tiu ne estis tute la sama por cxiuj. Por Zamenhofo, la celo estis, ke cxiu homo parolu esperanton kiel duan lingvon. De tiu celo ni estas treege for, hodiaux eble pli for ol en la jaro 1930, sed cxiukaze, ni tiun celon klare ne atingis. Aldone, la vorto fina venko miaimprese havas nur sencon, se la vorto ion ajn signifas. Kiam la venko povas esti nomata “fina”? Nur tiam, kiam oni povas esti suficxe certa, ke la gxenerala uzado de esperanto laux la imago de Zamenhofo (kaj liaj samtempaj samideanoj) ne plu estas facile nuligebla. Sed ni ja hodiaux ne parolas pri nuligeblo da vasta apliko de esperanto, tute kontrauxe, ni ankoraux atendas, ke iuj institucioj, sxtataj kaj internaciaj, kiuj ne estas movadaj, uzas esperanton por siaj cxiutagaj celoj. Sed tio ne estas la okazo. Nek la EU nek la UN, nek Greenpeace nek la katolika eklezio, nek Greta Thunberg nek la Kardasxiana familio, nek Lufthansa, UBS aux Boeing uzas esperanton por io ajn. Ili plejparte ne ecx scias, ke gxi ekzistas. Kontraste al tio, dum la 1920/1930-aj jaroj estis internacia konferenco de entreprenistoj en Venecio, kie oni diskutis pri la utiligado de esperanto en la komerco. Pluraj grandaj firmaoj, kiel fluglinioj, aux la Frankfurtmajna foiro-societo, reklamis ankaux en esperanto. Internaciaj vortaroj pri elektrotekniko aux komerca intersxangxo aux pri la konvencia kodo por telegramoj inter alie ankaux enhavis esperanton. Hodiaux tiaj aferoj ne plu ekzistas. Cxu tiel aspektas la fina venko? Se jes, la fina venko ne estas distingebla de la fina malvenko. Difini, ke la nuna situacio estas la fina venko, por mi signifas, ke oni rezignis pri la celo de Zamenhofo. Tio estas ja en ordo, la Rauxmismo ja jam delonge ekzistas. Sed la rauxmistoj estis suficxe honestaj konstati, ke ili rezignis pri la fina venko kaj la celo de Zamenhofo, anstataux ol postuli, ke la celo de la finvenkistoj jam estas atingita.
Jen kiel sentas sin judoj, kiam nazaretanoj diras, “La mesio jam venis.”
La aŭtoro de Esperanto estas mortinta. Kaj metafore, kaj efektive.
Sen rilato al la temo: Kiel oni povas registriĝi ĉi tie? Mi volis tion fari, sed ŝajne ekzistas nur la punkto “ensaluti”, kiu ne akceptas mian nomon kaj demandas, ĉu mi forgesis mian pasvorton.
Klakinte al “ensaluti”, vi vidas la kesteton por entajpi viajn uzantonomon kaj pasvorton. Ne entajpu, sed rigardu sub tiun kesteton. Sub ĝi vi trovos (ja iom kaŝite) la vorton “registriĝi”. Klaku al tiu ĉi.
Dankon, Sebastiano! La vorto “registrigxi” vere apenaux videblas, gxi trovigxas rekte sur grizigita alia teksto. Tamen, ankaux post klako al “registrigxi” mi ne sukcesis. Mi entajpis mian nomon, mian retposxtadreson, kaj la kodon (“Enter Code” postulatas anglalingve). Kampon por entajpi pavorton mi ne trovis (mi ecx faris foton de la ekrano). Post denova klako al “registrigxi”, aperas denove la ensalutokesto kun la kampoj “nomo” kaj “pasvorto”, sed cxar mi ja dum la registrigxo ne povis enigi pasvorton, mi ricevas la mesagxon ke mia pasvorto estas “malgxusta”. Mi eble menciu, ke mi dum la lastaj dudek jaroj jam estis sukcese aligxinta al pluraj dekoj de aliaj retpagxoj.
Legu la retpoŝtan konfirmon de via registriĝo, kiun vi ricevis. Tie vi trovos la necesajn informojn pri via pasvorto.
Unue oni bezonas amase instrui E-on en lernejoj, almenaŭ en kelkdekoj da landoj. Tiam venos preskaŭ aŭtomate ankaŭ aliaj atributoj de la fina venko.
Mi tute ne kontraŭas. Faru tion, vi havas mian aprobon.
Kara Roberto, kredu min, mi provas ion fari. Mi verkis lernolibron de Esperanto POR LERNEJOJ en tri lingvoj – rusa, hungara kaj germana. Sed mi ne estas funkciulo, mi ne povas peti estrojn. Sed ILEI, UEA, TEJO povus lukti por tio, tamen ekde jardekoj eĉ ne starigas tiun celon aŭ programeron. En Hungario oni faris tion sen tamburado, kial oni ne provas en aliaj landoj?
Eble ni ĉiuj povas ION fari. Sed neniu, eĉ ne ILEI, UEA aŭ TEJO povas ĈION fari…
Denove vi mencias Hungarion kiel pozitiva ekzemplo. Do kie estas videblaj la “sukcesoj” de la hungara modelo?
Unu hirundo ne faras printempon. Ĉu Vi atente legis mian mesaĝon? Mi parolis pri kelkdekoj de instruantaj landoj. Ankaŭ ĉi tie estas tro da homoj, kiuj serĉas mil pretekstojn ne instrui Eon en lernejoj.
Denove vi ne donas konkretajn informoj. Supozeble vi ne havas informojn, nur revojn?
Se mi bone memoras, antaŭ 25 aŭ 30 jaroj okazis kampanjo pri tio, pri instruado de Esperanto en lernejoj. En Brazilo oni sukcesis kelkajn lokajn leĝojn permesante la aferon, sed neniam estis sufiĉa homforto por instrui Esperanton.
Kelkaj urboj kaj subŝtatoj permesis la aferon, sed ne volis pagi instruistojn.
En multaj landoj, ekzemple Germanio, vi ne devas peti permeson, ĉar la instruado de Esperanto kiel kroma kaj libervola oferto estas permesita de jardekoj. Sed la Esperantistoj ne paŝas tra la malferma pordego. Ili havas pliajn postulojn. La ŝtato devas devigi kaj pagi la instruistojn.
Do ili mem pafas en sian genuon.
Sed mi neniam rimarkis aktivecojn por eluzi la oferton de la germana ŝtato por libervola instruado, kiun eĉ eksteruloj povas fari. La listo de provoj estas ege limigita kaj mi delonge ne plu vidis ion en tiu ĉi direkto.
Se la ŝtato ne pagas la instruistojn, Eo ne estas plenrajta fremdlingvo en lernejoj. Mi parolas ne pri fakultativa instruado, sed pri la rajto instrui kiel in Germanio ekzemple la latinan. En Germanio en la liisto de plenrajtaj fremdlingvoj estas proksime 12 lingvoj (inter ili la latina), sed Eo ne estas inter ili.
Oni povas bloki sin (kaj la evoluon de Esperanto) per arogaj postuloj. Tion la Esperantistoj bele sukcesas. Sed kapti la malgrandajn eblecojn kaj montri al la mondo, kio eblas, tion ili ne volas.
Ne gravas, ĉu Espernto estas “plenrajta”, se oni povas instrui kaj uzi la infrastrukturon de la lernejoj.
Mi denove, sed supozeble vane, demandas pri la sukcesoj en Hungario.
Mi miras ke homoj pensas UEA kaj TEJO tiel povaj, kiel ili eblas postuli ke ŝtatoj pagu ion.
Alie, mi mem instruis Esperanton en brazila mezlernejo. Mi vidis ke tio ne estis fruktdona. Fakte, ŝajnas ke plibonaj esperantistoj estas ĝenerale memlernantoj.
Kio estas por vi “fruktodona” ? Eble via instruado estas malbona?
Kompreneble oni povas forgesi la tutan “instruadon” kaj nur fidi al memlernantioj. Sed eble ekzistas sukcesaj ekzemploj de instruado, kiuj povus esti modeloj por aliaj.
Demandi pri la sukcesoj en Hungarujo estas simile sensenca afero kiel demandi pri la sukcesoj ĉe Duolingo: Respondoj ne venas, sed iuj aktivistoj pumpas pompajn nombrojn en la e-istan publikon.
Kara Roland! Kial Vi persiste mencias la “malsukceson” en Hungario? Ĉu Vi ne scias mem, ke la esperantistoj en Hungario estas fortaj? Kial Vi volas konservi la diskriminadon de Esperanto en lernejoj?
Mi ne insistas en “malsukceso” de Hungario. Mi simple deziras havi pruvojn por la “sukceso” per kontroleblaj faktoj, ne per sentoj.
Cxei en Euxropo la t.n. “Movado” disfalas kaj ni devus lerni de Hungario, se estas iu lernebla tie.
Antaŭ ĉio ekzameno por studantoj por obteni diplomon. Tio klare montras, ke multegaj malesperiĝis finlerni la fremdlingvon, kiun ili lernis dum 10 jaroj kaj lerni Eon de nulo estas ofte pli facila. Ion similan oni enkondukis antaŭ kelkaj jaroj en Francio, sed mi ĝis nun ne scias detalojn.
Faktoj, ne fantazioj, bonvolu prezenti. Se mi ĝuste komprenas, vi volas diri, ke en Hungario studantoj lernas Esperanton dum unu jaro por ekzameno.
Kaj poste? Kie ili estas?
Ni bone scias, ke studantoj hodiaŭ preferas rapide lerni ion por la “poentoj” kaj post la ekzameno eĉ pli rapide forgesas.
Tio ne estas “daŭripova” metodo por plivastigi Esperanton.
Mi donas al vi unu plian eblecon por prezenti la “sukcesojn de Hungario”.
Se vi ne respondas per faktoj, ni povas por eterne forgesi la aferon.
Roland, mi ne respondos plu al Vi.Vi estas perfidulo de Esperanto.
Bone. Do mi ne plu esperas, ke iu kapablas pruvi la “sukceson” en Hungario. Sed estas stranga maniero de diskutado, se oni fugxas, kiam temas pri pruvoj.
Sed, Rolando, vi nun almenaŭ scias, kiu vi estas: “perfidulo de Esperanto”. Gratulon por tiu honora medalo, kaj bonvenon en la klubo! 😀
Tute Male! Mi ne meritas la medalon de “perfidulo” kaj opinias, ke s-anoj, kiel Ivano multe pli meritas. La fanfaronas pri iu duba sukceso, sed ne kapablas pruvi siajn asertojn. Li ecx insultas, tiujn kiuj nur demandas, ecx ne kritikas.
Bedauxrinde estas ofta kutimo inter s-anoj kaj eble kialo por la mankanta kredebleco de Esperanto kaj Esperantistoj.
Tio estas ofta kutimo inter homoj ĝenerale, ne nur inter s-anoj.
Eble la vera fina venko estis la amikoj, kiujn ni ekkonis laŭ la vojo.
La fina venko eble simple estas la lasta antaŭ senfina serio de malvenkoj 😉
Mi memoras la tagon, kiam mi estis ankoraŭ freŝa lerninto de Esperanto kaj Google Translate aldonis Esperanton al siaj lingvoj.
Joop estis en babilejo, kie li opiniis, ke la aldono de Esperanto al la Google-tradukilo estis efektive la Fina Venko, kaj li diris, “Bonvenon en la mondon post la Fina Venko!”
Mi ne konsentis kun li, nek konsentas kun li nun, sed tio estas facile memorebla okazo, kaj ne tute senbaza en la realo. Ni vivas en mondo tre malsama ol tiu de Zamenhof, kie, multasence, la subteno de Google ja kompareblas kun la subteno de iu ŝtato. Egale por Duolingo, por Vikipedio, ktp.. Multaj homoj komparas Facebook (kiu subtenas Esperanton) kun ŝtato laŭ uzantaro, laŭ administrantaro, ktp..