Antaŭ du jaroj estis lanĉita la poŝtelefona servo Amikumu, kiu ebligas al parolantoj de Esperanto, sed ankaŭ al parolantoj de aliaj lingvoj, trovi proksimajn samlingvanojn. Esperantistaj komencantoj estas daŭre la plej granda grupo de aliĝintoj, pli ol 6.700. Entute estas preskaŭ 12.000 parolantoj de Esperanto kaj preskaŭ 14.000 parolantoj de la angla inter la aliĝintoj. La parolantoj de la angla supozeble grandparte estas esperantistoj.
En aŭgusto 2017, la aplikaĵo Amikumu publikiĝis al ĉiuj (post ses monatoj, dum kiuj nur esperantistoj povis uzi ĝin). La aplikaĵo celis helpi homojn trovi proksimajn homojn kiuj ankaŭ parolas la saman lingvon. Por diskuti la nunan staton de la projekto, mi demandis Chuck Smith, la ĉefa teknika oficisto de Amikumu.
Libera Folio: Amikumu lanĉiĝis antaŭ du jaroj, kiel la aplikaĵo nun statas?
Chuck Smith: – Homoj daŭre uzas ĝin kaj renkontas esperantistojn per ĝi.
Kiom da homoj aliĝis al Amikumu? Kiom da ili aktive uzas ĝin?
– Pli ol 18.000 homoj aliĝis al Amikumu. Pli ol 3.000 ankoraŭ aktive (monate) uzas ĝin, pli ol ni atendis!
Ĉu vi povas doni iujn statistikojn pri la uzantaro? Ekzemple laŭ aĝo, lando, lingvo aŭ simile?
– Jen bildo de statistiko laŭ naskiĝjaro. Ni havas nur proksimajn GPS-lokojn por homoj, do ni nur malofte kalkulas la uzantaron laŭ landoj. Kiam ni laste kalkulis tion en 2018, la plej loĝataj landoj de Amikumanoj estis Usono, Brazilo, Germanio, Francio kaj poste Ĉinio.
Kiom el la uzantoj estas neesperantistoj kaj ĉu vi provas allogi parolantojn de iuj specifaj lingvoj?
– Eblas vidi lingvan statistikon publike en la retejo de Amikumu. Tie eblas vidi tamen, ke Esperanto estas la dua plej populara lingvo en Amikumu post la angla. Ni provis alparoli alilingvajn komunumojn, sed verdire ne havis multe da sukceso tiurilate. Ne estas tiom granda deziro kontakti samlingvanojn de aliaj lingvoj simple.
Ĉu vi opinias ke la aplikaĵo sukcesis plenumi siajn celojn?
– Ĝi certe plenumis siajn celojn por esperantistoj. Daŭre kie ajn oni estas, oni povas trovi kaj kontakti esperantistojn proksime. Krome, eblas montri al homoj, kiuj skeptikas pri Esperanto, ke jen ĉi tiuj parolas Esperanton!
UEA en 2017 anoncis, ke ĝi investis 10.000 eŭrojn en Amikumu. Ĉu estis pliaj financaj kontribuoj de UEA? Ĉu UEA estonte povos rericevi la investitan monon, aŭ eĉ profiti el la investo?
– Ne estis pliaj financaj kontribuoj de UEA. Ni esperas, ke ili rericevos sian investon kaj ni laboras pri tio.
Kiuj estis la plej grandaj defioj por Amikumu?
– La plej granda defio estas trovi aliajn komunumojn, kiuj ankaŭ bezonas apon kiel Amikumu.
Kiaj estas la estontaj planoj por Amikumu?
– Ni nun konsideras uzi la sistemon de Amikumu speciale por partoprenantoj kaj organizantoj de eventoj. Ni kutime vidas, ke la plej granda utilo de Amikumu estas ĝuste dum eventoj, do indas profiti de tio.
Intervjuo: Robert Nielsen
Mi treege ŝatas Amikumuon kaj intertempe uzas ĝin ofte plurfoje tage. En la Fluo plejparte por informi pri okazaĵoj rilate al esperanto kaj la klubo en mia urbo, por komenti kontribuojn de aliuloj kaj por foje publikigi memkreitan hajkon. En la privata sekcio mi intertempe kolektis pli ol 100 kontaktoj, kiujn mi plejparte trovis pere de la tria servo, la listo de Amikumu-anoj, ordigitaj laŭ ilia distanco al mi. Tiel mi kontaktis multajn antaŭe nekonatajn esperantistojn en (kaj en la proksimo de) Frankfurto ĉe Majno kaj invitis ilin al niaj eventoj. Ĝis nun mi instigis sukcese nur du al vizitoj en kunvenoj, tamen al multaj mi intertempe flegas oftajn konversaciojn, kaj du estas pli ol nulo.
Kiam mi somere en 2018 traine traveturis Francujon, mi ekkontaktis 80 esperantistojn, el kiuj 20 reagis kaj unu ankoraŭ regule interŝanĝas ideojn kun mi, kaj ni ja invitis unu la alian viziti kun la tuta familio. Kiam mi ĉi-jare provis fari la saman en norda Germanujo, la rezulto estis, ke mi je mia unua tago en Hamburgo jam partoprenis ĝardenfeston inter 20 esperantistoj, kiujn mi antaŭe ĉiuj ne estis konantaj. Kaj hodiaŭ mi i.a. alskribis Kanadanon, kiu estas membro de la LKK por la venontjara UK ein Montrealo, por demandi al li, ĉu li povas rekomendi hotelon en Montrealo kaj ĉu oni povas eĉ defore iel subteni la LKK-on.
Resume, miaopinie, la plej granda manko de Amikumu estas, ke la plej multaj esperantistoj ankoraŭ ne uzas ĝin. La dua plej grava manko estas, ke multaj ja registriĝas, sed ne aŭ maloftege ĝin uzas. Ili plejparte estas ankaŭ tiuj, kiuj ne skribas profilan tekston, do ne informas pri si mem, ne enŝovas foton kaj ofte eĉ ne nomon (ili skribas ekz-e “Freneza nubo!” aŭ “djfyejdj”). Tiajn uzulojn mi alskribas, kaj sugestas, ke ili skribu ion kaj enmetu foton, se eĉ nur de ilia kato, ĉar tio multe pli belas ol nenio. Kelkaj reagas, foje pozitive, kelkaj ne. Ni vidu, kiel la afero evoluos. Por mi, la apo jam nun estas preskaŭ ne plu malhavebla.
Antaux cxirkaux unu horo, mi skribis longan komenton kiel rimarkigon al tiu raporto pri Amikumu (tre pozitivan). Gxis nun, gxi ne publikigxis, mi ne vidas gxin. Gxi “atendas moderigon”… Sed tiel oni ne povas starigi diskutadon. Mi nun komprenas, kial tiom malmultaj personoj skribas komentojn cxi tie. Kie mi dum la lastaj jaroj skribis komentojn, ili tuj aperas (heise.de, gocomics.com ktp).
Mi ankaux volis enmeti profilfoton de mi. Sed anstataux simple klaki al la framo, trovi la dosieron sur mia PK kaj elekti la foton, mi devige uzu Gravataron, kreu konton, kaj estu minacota ke la foto tie registrita “sekvos” min je cxiu retpagxo. Do, ankaux neniu foto 🙁
La plendemo de homoj estas mirinda. Supre s-ano Moleón plendas, ke li estis skoldita, ĉar li ne respondis mesaĝeton dum kvar tagoj. Ĉi-supre s-ano Ulriko plendas, ke eĉ post unu plena horo lia komento ne estis jam prilaborita de la moderatoro. Aparta fonto de ĝojo estas, ke s-ano Ulriko skribis sian komenton nokte kaj vere aŭdasas plendi, ke la povra redaktoro de Libera folio ne sidas tagnokte antaŭ sia komputilo, atendante por prilabori la komenteton de s-ano Ulriko.
Nu, jen la egocentrismo de nia juna generacio. 😉
Pri la interesa artikoleto mem: En la lasta frazo antaŭ la intervjuo troviĝas oreloŝira manko de akuzativo (»la ĉefan teĥnikan …«).
“Ĉi-supre s-ano Ulriko plendas, ke eĉ post unu plena horo lia komento ne estis jam prilaborita de la moderatoro” – jes. En cxiu alia forumo, mi skribas mesagxon kaj gxi tuj aperas. Se mi devas atendi horojn, aktuala diskuto ne funkcias. Kaj tio estas tialo, kial tiom malmultaj mesagxoj cxi tie aperas. Kaj pro tio, mi ne plu skribos cxi tie. Mi ne havas tiom da superflua tempo.
“Aparta fonto de ĝojo estas, ke s-ano Ulriko skribis sian komenton nokte kaj vere aŭdasas plendi, ke la povra redaktoro de Libera folio ne sidas tagnokte antaŭ sia komputilo” – unue, kial mi konsideru, en kiu tempareo iu retpagxo operacias? Mi ja ne vizitas pagxon en mia nacia lingvo en mia propra lando, sed internacian retejon en Esperantujo. Se estas nur unu moderatoro, oni prefere rezignu pri tiu “moderigo”. Mi ja tute ne komprenas, kion “moderatoro” devas “prilabori”. Sed mi nun des mapli miras, ke trovigxas malmultaj homoj cxi tie, cxar homoj el foraj lokoj ja plej ofte skribas, kiam tiu moderatoro ne moderatoras, cxar cxe li “estas nokto”.
Pri la plendemo: Mi tute ne emas plendi, kaj mi ordinare maloftege faras. Kaj vidu, por mia suba raporto, en kiu mi lauxdegas la apon Amikumu, mi ricevis kvar pozitivajn, sed ok negativajn prijugxojn. Sxajnas, ke tiu tuta forumo estas negativa, gxi ecx min instigis skribi kritikon. Do, prefere mi investas mian tempon aliloke, kie pli pozitivaj homoj kunvenas, kaj kie la kontribuoj ne je certaj tempoj aperas nur horojn poste.
Ulriko skribis: »Mi ja tute ne komprenas« – Jes, tio fariĝis evidenta. Sed vi eĉ ne provas kompreni kialojn kaj kielojn, sed tuj multvorte eklamentas kaj ekakuzas.
Estas tute kutime, ke la unuaj kelkaj mesaĝoj de novaliĝintoj estas kontrolataj por malhelpi al inundo de trolmesaĝoj. Bone legu: nur la unuaj. Kaj estas tute evidente al homo, kiu nur je momento pripensas la aferon, ke Libera folio ne disponas pri teamo de laborsklavoj, kiuj tagnokte okupas sin pri la monitorado de komentoj.
En mia regiono de suda Usono, Amikumu apenaŭ utilas. Homoj emas ne respondi aŭ reagi, aŭ se jes, nur unufoje.
Estis virino kiu loĝas en mia propra urbo kiu aperis . . . mi invitis ŝin al la renkontiĝoj en Austin, la proksima ĉefurbo de Teksaso. Ŝi respondis unufoje, kaj post tio malaperis.
Estis viro kiu diris “Ho, mi loĝas en la urbo, sed laboras en Austin”. Kaj ankaŭ li poste malaperis.
Mi estas sufiĉe konata, kaj afabla, kaj mi estas maljuna Avo nun . . . mi apenaŭ povas imagi ke mi mem forpuŝas homojn. Kaj cetere, ne estas nur mi kiu havas tian ĉi sperton. “Ĉu mi estas leprulo?”
Mi tamen ja kredas ke UEA devus rehavi la monon kiun ĝi “pruntis” aŭ “investis” al Amikumu (mi neniam ricevis klaran respondon de la CO pri la aranĝo, malgraŭ pluraj enketoj). Se UEA simple “donis” la monon, jen la fino.
Mi mallonge skizos miajn proprajn spertojn.
Mi dufoje deŝutis la programon kaj dufoje viŝis ĝin: ĝi montriĝis senutila por mi. Mi emfazas “por mi”: tio ne signifas, ke la programo en si mem estas senutila. Kontraŭe, mi apogas ĝian ekziston.
Mi deŝutis ĝin pro (komence granda) scivolo, kiel verŝajne okazis al amaso da aliuloj. Post mallonga tempo tamen mi ne sukcesis trovi utilon. Mi sentas nenian bezonon renkonti esperantistojn, sekve ne helpis min (kon)scii pri ilia proksimo. Cetere, la proksimo estis tre proksimuma: krom se la programo intertempe ŝanĝiĝis (aŭ eble mi havis bazan minimuman version aŭ misŝancon), ĝi regule sciigis min, ke esperantisto sidanta je 20 metroj de mi troviĝas 200-500 metrojn for. Tre malpreciza precizo.
Tamen la programo ja povus simple resti en la telefono kaj dormi la dormon de la justuloj, ĉu ne? Ĉe sufiĉa telefonspaco ĝi ja ne ĝenas. Nu, tamen. Mi foje ricevis mesaĝon de nekonato pri mi ne memoras kiu stultaĵo. Mi, malĝentitulo, aŭdacis respondi la mesaĝon nur post kelkaj tagoj. La momenton de mia respondo mi mem elektas, mi naive pensis. Mi tuj rericevis remesaĝon… kaj tuj post kelkaj minutoj ankoraŭ plian mesaĝon plendantan “Kaj Javier denove ne respondas!!”. Pardonu? Ĉu mi havas ajnan DEVON respondi (saĝajn aŭ absurdajn) mesaĝojn? Kaj, krome, respondi tuj? Alie riproĉo kaj hontigo tujas? Ne dankon, mi mem decidas pri la ĉuo kaj la kiamo de miaj respondoj. Mi ne bezonas portadi programon en la poŝo por esti je la tuja dispono de (ĝeniĝemaj) aliuloj. Mi sentis ĉiujn tiujn entrudiĝojn rekta spamo. Per tio la glaso superpleniĝis.
Ĉu mi tro haste kaj kolereme reagis? Eble. Sed senutilo + nemerititaj akuzoj + ĝenoj + spamo = …
Mi same elprovis ghin. Sed mi ghenerale malfunkciigas mian lokighon. Tiel mi nur sporade aperas kaj uzas ghin.
Vere, mi uzis ĝin nur en Florido, kiam mi vojaĝis tien. Kaj floridaj esperantistoj eĉ ne respondis mian saluton. Sekve mi pensas kial usonanoj deŝutas ĝin… Mi loĝas en relative maldenseloĝata regiono de Brazilo, sekve mi konas ĉiujn esperantistojn ĝis 500 km ĉirkaŭ mi persone…
amikumu eble vastigus sian publikon en aliaj homgrupoj, por kiuj la lingvo estas kerna.
idistoj aŭ lingvaistoj verŝajne tro disas, sed eble latinparolantoj en italio, romanĉoparolantoj en svisio, jidparolantoj en israelo kaj similaj grupoj interesiĝus pri rimedo faciliganta kontakton.
ankaŭ unu artikolo en ‘global voices’, kies titoloj aperas ĝuste ĉi tie en la dekstra flanka strio de ‘libera folio’, povus efiki ĉe kelkaj lingvaj komunumoj, kiuj revigligas minoritatan lingvon kaj iafoje disas en grandaj urboj.
Vi ĉion diris, mia kara!!! Al mi ekzemple estus tre utile havi apon kiu kunigu latinparolantoj (ne nur en Italio, sed ie ajn).
Laŭ mi mankis al Amikumu tion, kaj ankaŭ la eblecon ke vi mem reguligu la diametron kiun via apo atingos.
Dezirinde estus, ke Amikumu funkciu ankaŭ en komputilo, ne nur en saĝtelefono. Enmomente mi preferas Facebook Messenger por sendi mesaĝojn al aliaj Esperantistoj. Tie mi povas uzi la grandan klavaron de mia portebla komputilo.
Ankaŭ mi deziras ke Amikumu funkcius en komputilojn. Mi ege preferas grandan klavaron.
Laŭ mia sperto Amikumu plej bone funkcias kun homoj, kiujn oni jam konas, sed pri kies momenta proksimeco aŭ planoj oni ne scias. Unufoje ekz. okaze de profesia vojaĝo mi povis aliĝi al agrabla vespero kun amikoj – tre utilas la “fluo” tiucele. Foje mi simple uzas ĝin por interŝanĝi mesaĝon aŭ foton, se aliaj mesaĝiloj ne estas konvenaj.
Do UEA forĵetis 10.000 eŭrojn, kiuj “espereble” estos iam repagitaj, kaj nun maldungas gravajn oficistojn, detruos la bibliotekon kaj libroservon, kaj ŝajne tute disfalas. Kompreneble tiuj 10.000 eŭroj ne savus la asocion, sed ili ja ne malhelpus. Bedaŭrindaj estas la decidoj, kiuj kondukis al ĉi tio. Apoj movadon ne faras.
Estis pozitiva signo, ke UEA pretis investi en promisplenan projekton. Tio laŭ mia scio estas unika. Kutime UEA donas subvenciojn al iu pli aŭ malpli utila projekto sen esperi pri repago.
La problemo estas, ke UEA simple donis monon, sed ne havis eblecon por interveni en la strategio de la firmao, kiu realigas kaj surmerkatigs la produkton “Amikumu”
Oni konstatas, ke la uzantoj ofte ne havas rilaton al la tradicaj movado kaj eĉ eble ne deziras havi kontakton. Oni povus realigi solvojn, kiuj ebligas malaltigi la barilon, sed tio laŭ mia impreso ne estis la celo de la projekto. La investo flanke de UEA estis “bluokula” al iu bonkora afero.
– Tio laŭ mia scio estas unika.
Ne tute. Esperanto-Asocio de Britio finance subtenis la projekton (je 2.000€) antaŭ ol UEA (tute laŭdinde, laŭ mi) fariĝis ĉefsponsoro per donaco 5.000€-a kaj poste aĉetis 10.000€ de akcioj.
Tio sxajnas interesa programo! Bedauxrinde mi ne povas trovi gxin sur F-droid. Cxu estas planoj por disponibligi la programon por uzantoj de libera programaro?
La programo estas neniel libera. Oni eĉ ne scias, kiel ĝi uzas oniajn datumojn. Tio estis ial konscia decido de Evildea kaj Chuck Smith.
Dankon por tiu informo. Estas nekredebla decido ke onia libereco estu forprenita. Mi certe ne uzos tiun programon/servilon.
Amikumu bone funkcias en mia poŝtelefono, kaj povas helpi nian vojaĝon por trovi lokajn esperantistojn, sed post forlaso de la lokoj aŭ reveno hejmen, mi ne povas trovi la kontaktintojn kaŭze de malproksimeco. Ĉu eblas noti tiujn kontaktintojn kiel amikojn registritajn en sia adresaro?