Esperanto-blogoj – alternativaj amaskomunikiloj

Esperantistoj ĉiam estis pioniroj en uzado de novaj komunikiloj, do tuj post la apero de blogoj ili ekuzis tiun eblon. Ekde tiam la nombro de Esperanto-blogoj kreskas kaj iuj el ili jam enhavas centojn da artikoloj. Stano Belov priskribas sian sperton pri serĉado kaj trovado de blogoj de esperantistoj.

Kelkaj Esperanto-blogoj.

La unuaj esperanto-blogoj evidente aperis fine de la 1990-aj jaroj. En junio 1999 jam funkciis la blogo de la ĉina esperantisto Zhu Xin ĉe LiveJournal titolita Taglibro de Nigra Okulo. Fine de 2003 jam ekzistis deko da esperantlingvaj blogoj.

Dum Esperanto-magazenoj dediĉas plejparton de siaj paĝoj al movadaj aferoj, kaj alitemaj publikaĵoj ofte grave malfruiĝas, blogantoj rakontis pri io ajn – de sia persona vivo ĝis siaj hobioj, politikaj vidpunktoj, religiaj kredoj kaj vojaĝoj. La ebleco komenti la blogaĵojn kaj tuj ricevi reagon transformis tiun amaskomunikilon je simbiozo de gazeto kaj reta diskutejo.

Dum longa tempo la plej granda esperanto-blogaro (ĝis 2000 anoj) troviĝis ĉe la retejo Ipernity, kiu estis inter la unuaj komplete esperantigitaj interfacoj. Fine de 2016 ĝi anoncis sian fermon, kiu estis prokrastita danke al klopodoj de la reteja komunumo, tamen instigis multajn anojn transloki siajn blogojn. Ekzistis pure esperantlingvaj blogejoj kiel Ĝangalo (2005-2006) kaj Esperanto.com (2010-2018), tamen ambaŭ fermiĝis.

La ĉefa problemo ekde la komenco estis la sama kiun spertas la Esperanto-komunumo ĝenerale – diseco. Kiel leganto trovu interesan blogon kaj kiel bloganto trovu legantojn? Nura guglado montras aron da ligiloj, plejparte neniel aŭ nur malproksime ligitajn al la afero. Do ekde la komenco aperis la bezono listigi esperanto-blogojn kaj diskonigi esperanto-blogaĵojn.

Tion klopodis fari la esperantlingva retejo Klaku, fondita en 2007. Ĝi ebligis interalie voĉdoni por aŭ kontraŭ iu ajn publikaĵo, respektive altigante aŭ malaltigante ĝin en la komuna listo. Fine de la 2000-aj jaroj la retejo kolapsis.

Taglibro de Nigra Okulo, ne aktualigata ekde la jaro 2002.

Ekde tiam la diskonigo de esperanto-blogaĵoj okazas ĉefe danke al esperanto-grupoj en sociaj retoj, el kiuj la plej granda estas Esperanto-blogoj ĉe Fejsbuko. Inter la portaloj rimarkindas E-planedo, kiu estis establita en februaro 2005 kaj funkcias kadre de la platformo Planedo. Listoj de esperanto-blogoj haveblas ĉe kelkaj privataj blogoj kaj retejoj. Ilia ĉefa manko estas malzorgema aktualigo, pro kio multaj listigitaj ligiloj ne plu funkcias aŭ la blogoj ne estas daŭrigataj. La plej granda listo enhavas 2692 ligilojn, sed 90% da ili kondukas al blogoj, ne aktualigataj aŭ ne plu ekzistantaj.

Kiel malnova bloganto, kies blogo Stano funkcias ekde 2010 kaj enhavas pli ol 415 artikolojn, mi decidis plibonigi la situacion, kreinte almenaŭ bazan gvidilon en tiu granda, sed svaga mondo de Esperanto-blogoj. Kiel platformon mi elektis Vikipedion, ĉar historio montris ke ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile.

Mi kreis la artikolon Esperanto-blogo, en kiu mi skizis la historion de la blogado en la Lingvo Internacia kaj katalogis elektitajn blogojn. La ĉefaj kriterioj estis la nombro de artikoloj (minimume 10), lingva nivelo kaj kvalito de la publikaĵoj (el mia persona vidpunkto). Al la priskribo de ĉiu blogo mi aldonis informojn pri ĝiaj aŭtoro, lando, datoj de estiĝo kaj (foje) ĉeso, ĉefaj temoj. Foje iuj datumoj mankis, do en tia loko aperis demandosigno.

Kiel mi serĉis la blogojn? La ĉefaj fontoj estis Ipernity kaj la menciitaj listoj kaj katalogoj de Esperanto-blogoj. Mi sekvis centojn, eble milojn da ligiloj, kribrante informojn kvazaŭ orserĉanto, ja post kelkhora umado en plej bona kazo aldoniĝis deko da priskriboj. Sume mi katalogis 62 blogojn, kiujn mi konsideras legindaj kaj (se plu aktualigataj) sekvindaj.

La temoj estas diversaj, kvankam Esperanto (movado, lingvaj esploroj, kulturo) certe elstaras kaj allogas plej grandan atenton. Tamen jam aperis kaj vigle evoluas pluraj blogoj pri la temoj propraj al iu ajn ordinara homo – politiko, muziko, vojaĝoj, hobioj ktp. Oni komunikas tie ne kiel esperantistoj kun esperantistoj, sed kiel homoj kun homoj, inkluzive kiel britoj kun poloj, judoj kun rusoj, hispanoj kun katalunoj, ktp.

La informoj ĉerpitaj el tiuj blogaĵoj, estas interesaj kaj utilaj por la ĉiutaga vivo de ordinara homo kaj rakontindaj al aliuloj ne-esperantistaj. Oni povas trovi veganan kuirrecepton, ekscii pri nuancoj de la kataluna politika vivo, konsulti vojaĝinformojn pri vizitota loko aŭ kompari siajn impresojn pri filmo kun tiuj de aliuloj.

Dum retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko, Esperanto-blogoj iĝas fakte la sola fonto de aktualaj informoj, interesaj por ordinara homo, kiu konas Esperanton kaj deziras uzi ĝin, sed ne tre emas svingi verdajn flagojn kaj kanti himnojn surstrate. Reta solvo por la reta epoko. Logika solvo, ĉu ne?

Stano Belov

20 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
kanjo
kanjo
2019-11-08 14:27

Dankon pro via laboro en Vikipedio.

Hejmano
2019-11-10 14:20
Respondo al  kanjo

Jes, dankon !

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2019-11-08 15:54

> retejoj de plejparto de Esperanto-asocioj stagnas kaj ofte aspektas kiel dinosaŭroj de interreta antikva epoko

Granda vero. Tamen ne kredu, ke konsciigo pri tia dinosaŭreco igos iun ajn ŝanĝi ion ajn. Kiam mi antaŭ jaroj kritikis la pratempe dinosaŭran kaj, por mi, rekte forpuŝan kaj, pli grave, legemo-detruan aspekton de certa retejo, tuj leviĝis kritikaj voĉoj kontraŭ mia kritiko kaj laŭdis la “belecon”, “simplecon”, “purecon” kaj ” ‘ĉio perfekta’-econ” de la dinosaŭra retejo.

Konklude: kion ajn oni (prave) kritikos, leviĝos kontraŭaj voĉoj, eĉ se pro la nura plezuro/deziro/(patologia) emo kontraŭi. Cetere, tiu ĝisosta kontraŭemo estas eco pure esperantisma, kiun mi malofte konstatis en aliaj homgrupoj.

Roland Schnell
2019-11-10 7:43

La rifuzo de kritiko en la maniero de Francisco Javier Moleón estas afero, kiu estas tipa por la esperantismo. Oni povas studi tion en Libera Folio, kie eblas libera esprimo de opinioj – kontraste al la plimulto de Esperantaj revuoj kaj diskutejoj, kiuj rifuzas kaj blokas ĉion, kiu povus esti rigardata kiel “makulo” por Esperanto.
La kritiko de la blogoj estas necesa. Dankon por la listo (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-blogo). Ĝi montras, ke multaj blogoj ne estas aktualigitaj dum multaj jaroj.
La kritikinda aspekto ne estas afero de la personoj, kiuj starigis la projekton, sed de la ofertanto de la softwaro, kiun ofte uzas centmiloj da kontribuantoj. Kompreneble oni povas adapti la aspekton, sed tion multaj uzantoj ne faras. Eble ili ne kapablas aŭ ili pensas, ke la “enhavo” (content) estas pli grava ol la aspekto (kutima eraro de Esperantistoj).
Pri la enhavo oni povas diri, ke ofte temas pri flankaj temoj, kiuj estas ĉefe interesaj por la verkanto. Oni ne povas miri, se nur deko da personoj legas. Tio ne estas decido kontraŭ Esperanto.
Ofte la kvalito estas mizera. Mi studis blogon pri kuirado (ne kuirarto) https://kuirukunmi.com/ el la listo. Estas iu itala virino (supozeble, ĉar nomon mi ne trovis), kiu tradukas italajn receptojn. Sed ŝi (?) ne komprenas, ke la konkretaj kondiĉoj en la vasta mondo estas tute malsamaj. La bezonataj produktoj en aliaj landoj ne estas atingeblaj aŭ sub alia nomo kaj kun malsama kvalito. Krome la terminoj ofte estas strangaj kaj sen faka kontrolo. Certe ne estas montrebla ekzemplo por la taŭgeco de Esperanto en la kuirejo.
Sed ne estas nova situacio. Antaŭ jardokoj mi kritikis ekzakte tion en recenzo pri “Internacia kuirlibro” kaj ne rimarkis reagon al la kritiko. Vere internacia kuirlibro devas konscii, ke simpla produktoj kiel “faruno” povas esti tre malsamaj en diversaj landoj. Esperanta kuirlibro devus konsideri tion.

Jens Stengaard Larsen
2019-11-10 13:15
Respondo al  Roland Schnell

Ĉu ekzistas kuireja Esperantismo? Anstataŭ traduki sian personan kuiradon en Esperanton, oni povus demandi sin ĉu iuj nutroreĝimoj estas pli bonaj por la mondo ol aliaj – kaj tio neeviteble kondukas al diskutoj pri vegetarismo kaj pri la senco transporti nutraĵojn de unu fino de la mondo al alia. Efektive nutraĵa internaciismo povas konduki al _redukto_ de la internacia komunikado (ĉi-okaze de la interkontinenta nutraĵ-transporto).

Tim Owen
2019-11-14 10:59
Respondo al  Roland Schnell

– Estas iu itala virino (supozeble, ĉar nomon mi ne trovis), kiu tradukas italajn receptojn.

Supozeble vi tiel rapidis kritiki, ke alklaki la ligilon ‘pri mi’ vi ne povis: https://kuirukunmi.com/info/ Mi tuj trovis ĝin tie, kie oni atendus trovi tian ligilon.

Roland Schnell
2019-11-16 18:20
Respondo al  Tim Owen

Dankon por la atentigo. Fakte mi ne vidis la indikon de nomo kaj eĉ de la adreso. Tamen mia kritiko pri la kvalito de la prezento, ne la kvalito de la receptoj kaj la rezultoj, restas pripensinda. Eble la Esperanto-kursoj de la Radikala Partio en Italio (cetere, kion ĝi faras nun?) ne estas tiom altkvalitaj.

Hejmano
2019-11-10 14:18

Mi samopinias, multe da esperantismaj retejoj estas tre malbelaj. Sed ne veras por la retejo de Esperanto-Francio, ne veras por esperanto.net, ne veras por la retejo de TEJO (eĉ se mi ne tre ŝatas ĝin), ankaux ne veras por la retejo de la venonta kanadana UK.
Bedauxrinde retejoj gravegaj kiel uea.org, la retejo de la Euxropa Esperanto Unio aux la retejo de SAT (eĉ se ĉi lasta estas sufiĉe uzebla laux mi) aspektas vere maljunaj kaj ege malbelaj.
UEA-anoj kiuj eble legas min, ekkreu komision por novigi la retejon !

Mi estas mi
Mi estas mi
2019-11-11 14:38
Pablo
2019-11-13 8:12
Respondo al  Mi estas mi

Jen la taŭga ligilo: http://blogoj.gemelo.org/

Votuporangano
2019-11-14 12:40

Foje ĉu vi emas skribeti en Esperanto?
Mi ĵus starigis la kunlaboran retejon “La Universala Blogo”: https://www.esperanto.blog
Tamen mi atendas la unuan afiŝon.
Kion vi opinias?

Roland Schnell
2019-11-15 10:01
Respondo al  Votuporangano

Mi tute ne scias, kion skribi. Kiu estas la celgrupo, kiu la ĉefa temo? Mi ne emas babili pri ĉiuj aferoj. Estas – precipe inter Esperantistoj – perdo da tempo sen spirita gajno. Kiu ajn estus la temo – post dek kontribuoj ili disputas pri lingvaj kaj gramatikaj demandoj.

Kirill Ŝvedov
2019-11-15 17:08
Respondo al  Votuporangano

Mi ne povas malfermi ĉi tiun retejon, kroziloj skribas, ke estas problemo kun la SSL-protokolo.

Votuporangano
2019-11-16 0:58
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi bezonis ŝanĝi la provizanton kaj ĵus pretigis la novan retejon, kie oni povas aliĝi:
http://www.esperanto.blog

Pablo
2019-11-15 17:21
Respondo al  Votuporangano

Per https://www.esperanto.blog, ĝi ne videblas sed ja per http://esperanto.blog

Iel ajn, ne eblas skribi, nur komenti vian bonvenan mesaĝon.

Votuporangano
2019-11-16 0:59
Respondo al  Pablo

Mi bezonis ŝanĝi la provizanton kaj ĵus pretigis la novan retejon, kie oni povas aliĝi:
http://www.esperanto.blog

Votuporangano
2019-11-16 1:00
Respondo al  Votuporangano

Mi bezonis ŝanĝi la provizanton kaj ĵus pretigis la novan retejon, kie oni povas aliĝi:
http://www.esperanto.blog

Votuporangano
2019-11-19 1:53
Respondo al  Votuporangano

La ĝusta ligilo: http://www.esperanto.blog

Kirill Ŝvedov
2019-11-16 8:06

Ĉi tiu artikolo tuŝas kelk gravajn problemojn de la moderna Esperanto-komunumo. Unue, tio estas ĝia “diseco”, inklude disecon retan. Paradokse, tamen en la Esperanta interreto, kie laŭdifine forestas lingva kaj geografia barieroj, ajna utila informo disvastiĝas nur kun grandaj penoj. Rezulte de tio, se io vere bonkvalita kaj atentinda aperas rete en Esperanto, oni tre malrapide ekscias pri ĝi. Por solvi ĉi problemon taŭgas, miavide, la sama vojo, kiun elektis Stano — krei “informajn nodojn”, kie povus akomuliĝi informo pri utilaj Esperantaĵoj. Tio estas ankaŭ por mi unu el planataj direktoj de aktiveco.

Due, tio estas manko de respondo fare de celata publiko, pri kio mi skribis en mia artikolo. Jes, tre multaj Esperantaj blogoj ĉesas aktivi, ĉar iliaj aŭtoroj ne sentas bezonecon de sia laboro.
Kaj trie, tio estas ĝenerala manko de perspektivo, pri kiu mi ankaŭ skribis ĉi tie. La aŭtoro bone resumis ĝin en vortoj “ĉiuj apartaj, pure esperantistaj projektoj senevite kolapsis aŭ transformiĝis je neuzeblaj rubujoj, dum tiuj neesperantistaj funkcias sufiĉe stabile”. Kial okazas tiel? Miavide, pro tio ke la lastaj havas konekton kun pli granda nombro da homoj kaj ricevas apogon de ili en tiu aŭ alia formo. Do, tio denove revenigas nin al konkludo, ke Esperanto progresos nur kiam ĝi kapablos servi al la tuta mondo sen postulante ion de ĝi. Agrablas observi, ke jam la unua publikaĵo, kiu sekvis mian, subtenas ĉi tiun tezon.

Sciuro
2019-11-22 1:07

Jen…

https://www.ligilaro.info

eble estas iometa helpema al iu