La 13-an de decembro en maljunulejo en Hago en la aĝo de 93 jaroj forpasis Mila van der Horst-Kolińska, konata Cseh-instruisto kaj multjara kunlaboranto de Internacia Esperanto-Instituto en Hago.
Mila naskiĝis apud Vilno, en tiama Pollando, en 1927. Ŝi esperantistiĝis en 1960 kaj aktivis kiel esperantisto unue en la pola urbo Szczecin.
En 1963 ŝi partoprenis sian unuan Universalan Kongreson, interalie por ekkoni Andreon Cseh kaj lian metodon, por kies disvastigo ŝi poste dediĉis sian vivon.
Mila geedziĝis en 1975 kun nederlanda esperantisto Gerard van der Horst kaj ekloĝis kun li en Hago. En la sama jaro ŝi vizitis la Internacian Esperanto-Instituton kie ŝi ekvolontulis kaj laboris dum preskaŭ 25 jaroj ĉiutage organizante Cseh-kursojn, seminariojn, trejnadon de Cseh-instruistoj, aranĝante la heredaĵon de Andreo Cseh.
Dum sia laboro en la iama Cseh-instituto ŝi kunordigis la realigon de la Esperanto-versio de la konata Mazi-kurso kaj lernmaterialo.
Kun sia edzo ŝi partoprenis multajn UK-ojn, SAT-kongresojn kaj fervojistajn kunvenojn. En 1998 la nova estraro de IEI ne plu bezonis ŝiajn servojn. Tio kaj la baldaŭa forpaso de ŝia edzo fortranĉis Mila-n de la movado.
En 2013 ŝi havis akcidenton en sia hejmo, kaj ekde tiu tempo ŝi malaperis el la movado. En la unuaj tri jaroj de sia malsano ŝi estis flegata hejme de Katalin Kováts kaj Sylvain Lelarge, kiuj ekde 2017 aranĝis por ŝi prizorgadon en maljunuldomo en Hago, kie ili restis ŝiaj solaj vizitantoj ĝis ŝia vivfino.
Mila ĝis la lasta monato de sia vivo – krom en la pola – parolis ankaŭ en Esperanto, ĝojis aŭdi raportojn pri la multobliĝo de Esperanto-lernantoj.
Pri siaj vivspertoj kaj travivaĵoj ŝi mem verkis libron, en kiu ŝi detale rakontis pri siaj junaĝo, renkontiĝoj, amo kaj graveco de Esperanto.
La malboniĝinta sanstato de Mila malhelpis ŝin verki la duan volumon de sia biografio, nome la memoraĵojn pri la jaroj en Nederlando, pasigitaj plene en la servado de Esperanto. La unuan volumon de la libro por postmorta publikigo ŝi konfidis al edukado.net, kies delonga subtenanto ŝi estis.
Fonto: Edukado.net
Mi bedaŭras pro ŝia forpaso. Ŝia edzo estis inter miaj unuaj retaj amikoj antaŭ pluraj jaroj. Pere de li mi virtuale konatiĝis ankaŭ kun ŝi. Ŝi afable donacis al mi kompleton de la Mazi-kurso.
Eternan memoron al Mila kaj Gerhard.