La Sanmarina AIS estas malfondita de Libera Folio je 2020-12-312021-01-02 Ĉesis ekzisti la Sanmarina Akademio Internacia de Sciencoj (AIS). Laŭ la prezidanto de AIS, Amri Wandel, ne plu indas konservi la juran statuson de la organizaĵo en San-Marino, ĉar fiaskis la ideo konvinki oficialajn instancojn, ke eblas universitat-nivela instruado en Esperanto.
Esperantistoj batalas kontraŭ japana revuo de Libera Folio je 2020-12-282020-12-28 Japana firmao volas ŝteli la vorton ”Esperanto” kaj malpermesi al esperantistoj libere uzi ĝin. Tion asertas esperantistoj, kiuj amase protestas kontraŭ la unua numero de anglalingva kultura magazino ”Esperanto”. Japana Esperanto-Instituto tamen esperas je bona kunlaboro kun la nova periodaĵo – se la amashisterio en Esperantujo ne detruos ĉion.
UK en 2023 okazos en Torino, Italio de Libera Folio je 2020-12-202020-12-20 La estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso en 2023 okazos en Torino, Italio. En 2021 la kongreson gastigos Belfasto, Nord-Irlando. En 2022 sekvos la Montreala UK, kiu ĉi-jare estis nuligita pro la kronvirusa pandemio.
Ĉu Esperanto degeneras? de Libera Folio je 2020-12-202020-12-31 Neniam antaŭe en la monda historio eblis legi tiom da fuŝaj tekstoj en Esperanto. Ĉu degeneris la ĝenerala lingvonivelo de esperantistoj, ĉu aperis pli da eternaj komencantoj, aŭ ĉu simple la reto videbligis ion, kio antaŭe estis kaŝita?
107 homoj aliĝis al la UK en Belfasto de Libera Folio je 2020-12-162020-12-16 La Universala Kongreso en 2021 multmaniere diferencos de la kutimaj kongresoj, sed laŭ UEA ĝi ja okazos. La kongreson en Belfasto aranĝos ne lokanoj, sed ĉefe UEA mem, kaj ĝis nun aktive aliĝis nur kvindeko da homoj.
Bjalistoko memoris pri Zamenhof kun maskoj de Libera Folio je 2020-12-152020-12-15 Ĉirkaŭ la 15-a decembro esperantistoj ĉie en la mondo memoras pri la naskiĝtago de Ludoviko Zamenhof. Centra loko por la festado kompreneble ĉiam estas lia naskiĝurbo. Ĉi-jare la Bjalistokaj Zamenhof-tagoj pro la pandemio okazis grandparte rete, sed ne nur.
Esperanto aperas duonkaŝe en filmo de Netflix de Libera Folio je 2020-12-112020-12-11 Netflix diskonigas la ekziston de Esperanto per unu filmo pli efike ol mil konferencoj pri la temo, opinias Federico Gobbo. Li spektis la freŝan filmon pri la Insulo de la rozoj, en kiu Esperanto aperas preterpase.
Legorondo logas libremulojn el ĉiuj kontinentoj de Libera Folio je 2020-12-10 Legemuloj el ĉiuj kontinentoj krom Aŭstralio kaj Antarkto partoprenas en la legorondo de TEJO. La sukceso de la libroklubo eble parte ŝuldiĝas al la kronviruso, kiu pliigis la emon renkontiĝi almenaŭ rete, supozas la gvidanto de la legorondo, Hans Becklin.
Manko de fido kaj mono ĝenas al UEA kaj TEJO de Libera Folio je 2020-12-08 La membreco de UEA kaj TEJO kostas tro kaj ne utilas sufiĉe. Krome multaj potencialaj membroj ne fidas la gvidantojn de la asocioj kaj ne konsentas pri ilia politiko. Tion montras respondoj en reta enketo farita de UEA kaj TEJO.
Netflix faris filmon pri Esperanta respubliko de Libera Folio je 2020-12-072020-12-07 La 9-an de decembro ĉe la retservo Netflix aperos itallingva filmo pri La Insulo de la Rozoj, artefarita insula ŝtato, kies oficiala lingvo estis Esperanto. Ne klaras, ĉu la filmo entute mencios la rolon de Esperanto.