Kolektado de poŝtkartoj, libroj, glumarkoj, revuoj aŭ plej diversaj aliaj esperantaĵoj estas ŝatata okupo de multaj esperantistoj. La faka asocio de esperantistaj filatelistoj kaj kolektantoj ĵus renovigis sian ampleksan retejon. Lige kun tio ni petis Elda Doerfler kaj James Rezende Piton rakonti pri la agado de ELF-AREK.
Elda Doerfler estas la prezidanto de ELF/AREK (Esperanto-Ligo Filatelista/Amika Rondo de Esperantaĵ-Kolektantoj), faka asocio fondita en 1968 kaj kunlaboranta kun UEA. Ŝi estas ankaŭ la ĉefredaktoro de La Verda Lupeo, la asocia bulteno. Elda tre aktivas en Triesta Esperanto-Asocio (Italio), kies bultenon ŝi ankaŭ redaktas, kun multaj esploroj surbaze de poŝtmarkoj, glumarkoj, bildkartoj.
James Rezende Piton estas komputilisto por sciencaj eksperimentoj en Brazilo kaj mastrumas la ĵus renovigitan retejon de la asocio. Li havas filatelan kolekton pri Esperanto, kiu partoprenis grandajn ekspoziciojn. Krome li okupiĝas pri la esplorado de la plej fruaj poŝtkartoj pri esperantistoj kaj Esperanto.
Libera Folio: Kial, laŭ via supozo, esperantistoj tiom ŝatas kolektadon?
Elda Doerfler: – Sufiĉe granda kvanto da esperantistoj konservas esperantaĵojn, arigitajn dum la diversaj kongresoj, renkontiĝoj tra la mondo, ĉar tiuj estas memoraĵoj pri la propra vivo esperantista. Tamen indas pripensi, kiom da personoj posedas ekzemple imponajn kolektojn de libroj, pri kaj en Esperanto – tiuj, krom esti legemuloj, estas ankaŭ kolektemuloj, kies celo estas ne nur ĝui legindaĵojn sed ankaŭ uzadi ilin por disinformado pri nia lingvo. Oni devas danki ilin, ĉar tiel ne perdiĝas malnovaj aŭ novaj tekstoj, tre valoraj dokumentoj pri la Esperanta literaturo.
– Plie ni pensu pri la ĵurnaloj – ekde la apero de la unua revuo en Esperanto, societoj kaj individuoj strebis por ke ne manku eĉ unu ekzemplero sur iliaj bretoj: ĵurnaloj rakontas la tutan historion de la Esperanto-movado. La kolektinda materialo kompreneble estas tre varia, dependas de la unuopulaj interesoj, gustoj aŭ preferoj. Ekde mia esperantistiĝo en 1973 mi mem emis amasigi ĉion, kio bonodoris je verda stelo.
James Piton: – Mi kredas, ke kolektemo estas trajto de granda parto de la homaro, kiel subteno al memoro – familiaj memoraĵoj, vojaĝo-suveniroj, fotoj, libroj kaj tiel plu. Sed por esperantistoj tiu kutimo havas kroman funkcion: esperantaĵoj pliproksimigas la kolektanton al Esperantujo. Por multaj estas malfacile regule troviĝi en Esperanto-medio, do kun siaj kolektoj oni povas senti sin “ĉirkaŭata” de Esperanto.
– Mi, persone, havas aldonan celon pere de antikvaj E-bildkartoj, nome venigi el la pasinteco iom de la vigleco, la etoso kaj la iniciatoj de niaj prauloj, kiel inspiro al la nunaj generacioj. Tiu riĉa historio kaj rememoroj pri antaŭuloj, kiel okazas en ĉiuj kulturaj komunumoj, distingas nin de la aliaj planlingvoj.
Kiaj aĵoj estas la plej popularaj objektoj de kolektado inter viaj membroj? Kiel tio ŝanĝiĝis dum la jardekoj?
Elda Doerfler: – La preferataj objektoj estas, laŭorde, la Esperanto-filatelaĵoj: poŝtmarkoj, stampoj, tutaĵoj ks. Sekvas duavice glumarkoj kaj insignoj, fine E-bildkartoj plej malnovaj, medaloj kaj moneroj. Tamen, multaj sin dediĉas al plej diversaj kolektobjektoj: skribiloj, glasoj, kalendaroj, komercaj reklamiloj en Esperanto el la pasinta jarcento, telefonkartoj ks. Aliaj fervore serĉadas Ido-aĵojn, Volapukaĵojn, Interlingvaĵojn ktp.
– Mi notis tamen, ke en la plej lastaj jaroj oni ne plu tiom interesiĝas pri poŝtkartoj, poŝtmarkoj aŭ stampoj. Poŝtkartoj estas malmulte uzataj, kvankam okaze de kongresoj kaj konferencoj ofte estas eldonataj la tiel nomataj “individuaj” aŭ “personigitaj” poŝtmarkoj, kiuj, malgraŭ sia duonoficialeco, daŭre altiras la atenton de niaj filatelistoj. Pli kaj pli malaperas la kutimo surglui sur la korespondaĵojn Esperanto-glumarkojn, pro la manko de paperaj korespondaĵoj. Mi jam nun sentas malĝojon, pensante kiam UEA decidos ne plu eldoni glumarkojn okaze de UK-oj. Tion ĉi mi timas, ankaŭ pro la fakto, ke tio senvalorigos mian kolekton – ĝi fariĝos nekompleta!
Kion vi povas diri pri la historio de kolektado inter esperantistoj, kaj pri la historio de via asocio?
Elda Doerfler: – Ofte mi diras, ke kolektemo estas viruso kiu porĉiame infektis onin, de kiu malfacile oni liberiĝas. Oni povus eĉ supozi ke tiu manio ekzistas ekde la homa ekesto sur ĉi tero – prahomoj certe kolektis belajn, brilajn ŝtonojn, aŭ dentojn de ferocaj bestoj, aŭ … lasu vian fantazion libere flugi! Sed kiu estis la ĉefa celo de niaj pioniroj? Disvastigi Esperanton kiel eble plej amplekse kaj per ĉiaj rimedoj: bona rimedo ekzemple estis la poŝtaj kartoj, sur kies fronto eblis aperigi belajn grafikaĵojn, blanka-nigrajn, unuope mankoloritajn, tutkolorajn laŭ oniaj financaj ebloj – propagandantajn por Esperanto.
– Fine de la 1800-aj oni komencis eldoni glumarkojn, arte desegnitajn, kies bildoj rilatis ĉefe al LLZ aŭ al esperantaj eventoj, ĉiaspecaj. Tio supozigas, ke Esperantistoj tutcerte multnombre tiujn reklamilojn aĉetis por dissendadi tra la mondo, kaj ankaŭ por propra kolekto. Tiel same certe okazis pri la kongresaj insignoj, aŭ aliaj broĉetoj kun verda stelo, aŭ pingloj por kravato ks., kiuj servis ankaŭ por facila interkonebleco. Same tiuj ĉi certe estis interesaj kolektindaĵoj, ankaŭ ĉar en tiuj foraj tempoj oni farigis artismajn medalojn.
James Piton: – Oni tre frue kreis organizojn pri kolektado per Esperanto. Elda faris belan kompilaĵon pri la organizoj de E-kolektantoj, kaj tio baldaŭ estos videbla en la retejo de ELF-AREK. Esperanto-Ligo Filatelista estis fondita en 1964 kaj AREK en 1968. Ili kuniĝis en 1975, kaj estis tre kompetentaj kaj kleraj aktivuloj en ambaŭ originaj organizoj. Ili konstruis ELF-AREK tra la postaj kvin jardekoj. Inter la servoj, stampo-banko, kies vendoj estas profitaj al la asocio. Nia organo “La Verda Lupeo” prezentas la nove aperintajn filatelaĵojn, malkovritajn esperantaĵojn, rezultojn de esploroj de kolektantoj k.m.a.
Kiuj estis la unuaj konataj kolektantoj en la Esperanto-movado, kaj kion oni ĝenerale kolektadis antaŭ 100 aŭ 120 jaroj?
James Piton: – Librojn, tutcerte. Mi ŝerce diras, ke la kolektado de esperantaĵoj komenĉiĝis kun la eldono de la Dua Libro de Zamenhof … Fama estis la granda privata biblioteko de la armeno Georgo Davidov en Saratov (Rusio), kiu penis akiri ĉion eldonitan en aŭ pri Esperanto. Oni povas vidi en nia retejo du ekslibrisojn el lia kolekto. Tiel vasta ĝi estis, ke en 1908 kaj en 1911 oni en Berlino eldonis katalogojn pri ĝi!
– Poŝtkarto el 1912 montras la hungaran aktivulon Otto Ámon antaŭ lia impona kolekto de Esperanto-afiŝoj sur muroj. Sed poŝtmarkojn oni kolektadis jam en la lastaj jardekoj de la 19-a jarcento. Tiam glumarkoj kaj poŝtkartoj ekfuroris kiel modo en la komenco de la 20-a, do kiel “kromproduktoj” de la korespondado mem inter esperantistoj, oni kompreneble plej ofte turnis sin al tiuj tri kategorioj, kun prefero al la diversaj specoj de filatelaĵoj, esperantaj aŭ ne.
Kiam ekaperis la unuaj filatelaĵoj ligitaj al Esperanto?
James Piton: – En la 8-a UK en Krakovo, 1912, tiam parto de Aŭstrio-Hungario, oni uzis poŝtan memorstampon. En 1925, Sovetunio omaĝis Aleksander Popov (1859-1906) per poŝtmarkoj kun titolo en Esperanto: “Inventisto de Radio – Popov”. Tiu eldono iel markas la komencon de la “E-favora jardeko” en Sovetunio, por tiel diri, kun centoj da ordinaraj poŝtkartoj kun esperanta titolo “Poŝta Karto” aldone al la franca. Ĝis Stalino ŝanĝis sian politikon pri internaciaj rilatoj … Kaj la vere unuaj E-rilataj poŝtmarkoj eldoniĝis en 1926 (por la 6-a SAT-Kongreso en Leningrado, kun la titolo “VI Internacia Proletaria Esperanto-Kongreso”) kaj en 1927, okaze de la 40-jariĝo de Esperanto. En tiu poŝtmarko estas videbla bildo de Zamenhof en medaliono.
Ĉiam pli multe el la agado de la Esperanto-movado troviĝas en la reta mondo, kaj malpliiĝas kolekteblaj fizikaj objektoj: poŝtmarkoj, poŝtkartoj, eĉ revuoj kaj libroj. Kion oni kolektos en la estonteco?
Elda Doerfler: – Mi tute ne kredas ke malaperos ĉio, kion ni nomas “Esperantaĵo”. Eble mi estas tro esperema, ja mi estas esperantisto, sed mi fidas je la sentema flanko de la homoj. Oni ne povas malaperigi ĉion konkretan, tute ne eblas. Poŝtmarkoj plej probable malaperos, ĉar baldaŭ neniu plu skribos “mane”: ĉio okazos rete. Ankaŭ poŝtkartoj malaperos, sed libroj kaj revuoj, ne, tute ne! Teni libron en la manoj, tuŝi la paperon, flari ĝian odoron, trafoliumi ĝin por relegi specialan impresan frazon, sen ke la okuloj larmu pro la ekrana lumo …
– Sed kolektemuloj ĉiam ekzistos: mi parolas pri kolektemuloj-esperantistoj, ĉu ne? Jes, se ili ne plu havos modernajn kolektaĵojn, ili reiros al la pasinteco, kaj serĉados interrete, en la aŭkcioj, la poŝtkartojn de la malnovaj tempoj, la glumarkojn pri UK, la insignojn de la fruaj 1900-aj jaroj, la librojn el flava papero kiuj rakontos pri la historio de ELF-AREK.
James Piton: – Oni ankoraŭ havos la miliardojn da objektoj de la pasinteco por flegi. Pri la estonteco, estas zorgo, kiu koncernas ne nur kolektemulojn, sed la estontan studon de historio. La tradicia fonto por esploroj troviĝas en jarcentoj da konservado de konkretaj objektoj, manuskriptoj, korespondaĵoj, dokumentoj, libroj en … kolektoj. Kio post la ciferecigo? La teknologio helpas en tiu konservado kaj disvastigado, sed averaĝe en ĉiu dua jardeko la teknologio pri datumstokado anstataŭiĝas. Ĉu vi plu sukcesas legi la enhavon de viaj malnovaj komputilaj moldiskoj kaj disketoj? Tio estas la kerna demando pri cifereca konservado. Senzorgo en la konservado aŭ mastruma mispaŝo povas pereigi tutan enhavon. La konservado en “nuboj”, en sekuraj komputilaj serviloj, iom mildigas tiun riskon.
Mi esperas, ke en 20 jaroj plu ekzistos tiaj asocioj. Sed ŝajnas bedauxrinde nerealista : Esperantujo maljuniĝas, kaj la fakaj asocioj sendube suferos pro tio.
Ĉu ni vivas en malsamaj mondoj? La juna movado kreskis multe en la lastaj jaroj. Sed junuloj simple malofte membrigxas en asocioj. Sed kiam ili estos maljunuloj ili partoprenos en asocioj.
Mi esperas, ke vi pravas.
Esperantujo maljuniĝas, sed mi certas, ke ĝi rejuniĝos. La krizo estas enorma, simila al tiu (al la mankopiistoj!) en la epoko de la apero de la preso. La fervoro, la idealismo kaj la amo en la koro de la juneco en venontaj junularoj ne formortis, kaj reaperos. Asocioj pereos, esperantistaroj ankaŭ, sed alvenos multaj novaj! Sed ne sinkos ĉefe/nur tiuj, kiuj adaptiĝos al la nuntempa kaj estonta mondo kaj, precipe, tiuj, kiuj restos memfidaj esperantistoj kaj fidelaj al (la interna ideo de) Esperanto. M. Zlóv.
Oni vidas, ke ili ne scias pri la ekzistado de la projekto “Esperanto-Poŝtkruciĝo”
(Bonvolu, korekti min)
Se via “ili” rilatas al la intervjuitoj: jes, ni scias kaj ĝojas, ke oni uzas la tradician poŝtan vojon. Sed atentu pri la celoj de E-Ligo Filatelista, kiu ekzistas de pli ol 50 jaroj – kolektantoj de Esperantaĵoj, ne korespondado.