Male ol pasintjare, ĉi-jare ne mankas kandidatoj por la gvidaj postenoj de TEJO. Estas du kandidatoj por la prezidanteco, du kandidatoj por la posteno de ĝenerala sekretario, kaj entute 13 kandidatoj, el kiuj majoritato estas virinoj.
Pasintjare TEJO havis malfacilaĵojn trovi eĉ unu kandidaton por la plej gravaj estraraj postenoj, sed ĉi-jare la elekta komisiono evidente diligente laboris kaj havis bonan rikolton. El la 13 kandidatoj plimulto, sep, estas virinoj, dum en la estraro de UEA estas neniu virino.
Por la prezida posteno de TEJO kandidatas Carlos Pesquera Alonso kaj Charlotte Scherping Larsson.
Pesquera Alonso estas hispana esploristo kaj doktoriĝa studento pri sociaj sciencoj, komisiito de TEJO pri kongresoj kaj ĉeforganizinto de la IJK en Badaĵozo en 2018. Li naskiĝis en 1988 kaj eklernis Esperanton per Duolingo antaŭ kvin jaroj.
Scherping Larsson estas sveda magistriĝa studento loĝanta en Germanio. Ŝi estis estrarano kaj ĝenerala sekretario de TEJO en 2017-2018. Antaŭ sia aktiviĝo en TEJO ŝi estis prezidanto de loka klubo de la junulara organizaĵo AIESEC kaj laboris en granda firmao kiel informteknologia subtenanto. Ŝi naskiĝis en 1986.
La reta komitata kunsido, dum kiu oni elektos la estraron, okazos de la 12-a ĝis la 17-a de julio. Laŭ la tagordo la prezidanto kaj la kasisto estos elektitaj la 13-an de julio, kaj la ceteraj estraranoj en postaj tagoj.
Laŭ la raporto de la elekta komisiono ambaŭ estas taŭgaj kandidatoj por la prezidanteco, sed la komisiono unuavice rekomendas Scherping Larsson, pro ŝia jama sperto kiel estrarano kaj laŭ pritaksoj de multaj aktivuloj. Pesquera Alonso laŭ la elekta komisiono bone povus ofici ankaŭ kiel vicprezidanto aŭ ordinara estrarano.
Por la posteno de ĝenerala sekretario kandidatas Rogier Huurman kaj Konstanze Schönfeld.
La elekta komisiono trovas ambaŭ kandidatojn taŭgaj, sed unuavice rekomendas Schönfeld, pro ŝia pli frua sukcesa oficado kiel ĝenerala sekretario. Huurman laŭ la elekta komisiono bone povus ofici ankaŭ kiel vicprezidanto aŭ ordinara estrarano.
Por la kasista posteno plu kandidatas la nuna kasisto Bui Hai Mung (Feliĉa). Por la posteno de vicprezidanto kandidatas la jam menciitaj Huurman kaj Pesquera Alonso. Aldone kandidatas Manuela Burghelea, kiu interalie volontulis en la Centra Oficejo, André Pagaime, kiu eklernis Esperanton en 2018 kaj la pli sperta aktivulo Tomáš Stano.
Pluraj el la menciitaj personoj pretas akcepti ankaŭ postenon de ordinara estrarano. Aldone al la estraro kandidatas la jenaj personoj: Charlotte Burton, Klára Ertl, Nicolas Kasolene Kakule (Nickson), Robert Nielsen kaj Karina Gonçalves de Souza de Oliveira.
La elekta komisiono en sia raporto proponas diversajn eblajn konsistojn de la estraro, kun entute 7-9 anoj, do ĉiuokaze ne ĉiuj 13 kandidatoj eniros la sekvan estraron.
En sia raporto la elekta komisiono aparte mencias ”incidenton” kun rilato al Libera Folio, pri kiu asertite kulpas Rogier Huurman:
Dum la laboro de la elekta komisiono okazis incidento, kiu iom subfosis nian fidon al Roĉjo. Dum la intervjuoj ĉiuj kandidatoj interalie ricevis liston de homoj kandidatiĝintaj al la estraro kun rimarko, ke temas pri informoj konfidencaj ĝis la apero de ĉi tiu raporto. Kun surprizo ni eksciis, ke Roĉjo transdonis ĉi tiun liston al la redaktoro de Libera Folio.
La elekta komisiono trovas maltaŭga, ke Libera Folio eksciis la nomojn de la kandidatoj pli frue ol la ĝenerala publiko:
Se iu entute eventuale transdonu tian liston al ĵurnalistoj, tion certe faru la Elekta Komisiono, kiun elektis la komitato por prizorgi kandidatiĝojn sianome, kaj ne individua kandidato, kiu estis petita trakti la informon konfidence. Tiu ago certe montras respekton nek al la organiza strukturo de TEJO (kio devus aparte gravi por Ĝenerala Sekretario) nek al la aliaj kandidatoj. Malgraŭ ĉi tiu bedaŭrindaĵo ni esperas, ke Roĉjo povos valore kontribui al la agado de TEJO. Kvankam ni taksas ĉi tiujn informojn bezonataj de la komitato /…/, ili ne ŝanĝigas [tiele!] nian rekomendon.
Libera Folio efektive jam de iom da tempo havas informojn pri supozataj kandidatoj, kaj la kandidatoj povis tion konstati, ĉar Libera Folio sendis al ĉiuj kandidatoj identajn demandojn, por povi ekpublikigi intervjuojn de la kandidatoj kiam la nomoj iĝos publikaj.
Indas atenti, ke Libera Folio povis ricevi informojn pri la temo el diversaj fontoj, kaj ke la informoj kiujn ni ricevis ne nepre identas kun la fina listo de kandidatoj. Ni evidente neniam malkaŝas konfidencajn fontojn, nek konfirmos, ĉu ni ricevis informojn el tiu aŭ alia fonto aŭ fontoj.
Ĉiuj kandidatoj ricevas de Libera Folio la samajn demandojn. La respondoj de la kandidatoj aperos en Libera Folio senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.
Pli pri la temo:
“doktoriĝa studento pri sociaj studentoj”
hmmm
Dankon, korektite.
Faka kono de sociaj studentoj cetere helpus al disvastigo de Esperanto 🤭
Ĉu vere estus oportune elekti en 2020 prezidanton naskiĝintan en 1986, kiam la aĝlimo por membriĝi en TEJO estas 35 jaroj?
Mi persone neniam estis subtenanto de altigo de aĝlimo, tamen se tiel oni decidis, oni certe ne neu al iu ajn membro la rajton kaj ne malhelpu la emon kontribui al agado de TEJO nur pro tio, ke iam atingos la aĝlimon. Cetere, naskiĝintoj de 1986 membros en TEJO, ĝis la fino de jaro 2022, do estas vere sufiĉe longa perspektivo pri agado en junulara organizo.
Vi do nun plialtigas la aĝlimon ĝis 36-jaroj…
Ne LukiZ plialtigis ĝin, “simple” la regularo diras ke eblas membriĝi en TEJO kiam oni estas malpli ol 36 jaraĝaj, kaj la membreco validas ĝis la fino de la jaro, do efektive TEJO-aĝo finiĝas kiam oni jam estas 36. Mi mem surpriziĝis, kiam mi estis 35 kaj malkovris ke mi rajtas membriĝi ankoraŭ por unu jaro.
Vi do nun ŝanĝas la regularon.
En la statuto mi legas:
“aĝas ne pli ol 35 jarojn je la komenco de la jaro” ( https://www.tejo.org/dokumentoj/statuto/ )
Laŭ tio, je la komenco de la jaro 2022 la kandidato Scherping Larsson ne plu estos membro de TEJO.
“aĝas ne pli ol 35” signifas, ke aĝante 35 oni ankoraŭ estos membro de TEJO. Homoj naskiĝintaj en 1986 35-jariĝos en 2021 kaj 36-jariĝos en 2022. Nur en 2022 ili ekaĝos “pli ol 35 jarojn” kaj tial membros en TEJO ĝis la fino de 2022. Tio estas ĝis post du kaj duona jaro ekde nun. Tio estas vere multe da tempo por aktivi. Kaj eĉ se temus pri iu naskiĝinta en 1985 kaj perspektivo de 1,5-jaro en TEJO, daŭre mi vidas neniun kialon por limigi al kiu ajn emon kaj pretecon aktivi (kaj des pli rajton kandidatiĝi).
Temas pri simpla aritmetiko.
Kiam iu aĝas 35 jarojn plus unu tago, tiu aĝas pli ol 35 jarojn.
Strikte – vi pravas. En administrado en TEJO/UEA oni tamen simpligas tion al kalkulado laŭ plenaj jaroj, sen detaliĝi je tagoj. Kiel ĉi-supre komentis Verdamaro, tiel oni aplikas la regulon.
Mi ĝojas, ke LF aperigos la respondojn de la kandidatoj senredakte. Espereble nenio estos polurita. Necesas vidi, kiuj efektive parolas Esperanton.
Kiel provleganto de Libera Folio, mi plezure raportas ke nenia interveno okazas rilate la respondojn. Amike, Istvan Ertl
Kial dum kampanjoj naciaj gazetegoj ne afiŝigas fotojn de politikaj kandidatoj bobelumante 🤭?