Manuela Burghelea estas la sepa el la estraraj kandidatoj de TEJO, kiuj respondis al la demandoj de Libera Folio. Ŝi kandidatas por la posteno de vicprezidanto, sed pretas ofici ankaŭ kiel ordinara estrarano. Ŝi naskiĝis en 1992 en Vaslui, Rumanio, kaj nun studas antropologion kaj historion en la Universitato de St Andrews, Skotlando.
Libera Folio: Kial vi kandidatas kaj kiajn spertojn vi portas al TEJO?
– Mi decidis kandidatiĝi ĉar mi pasiiĝas pri Esperanto. Kiam mi unue legis pri la lingvo, mi ne sciis ĉu ĝi havas parolantojn, mi simple interesiĝis pri ĝi kiel lingvemulo. Poste mi malkovris la ekziston kaj la amplekson de la komunumo, per volontulado, aktivado kaj universitata esplorado.
– Mi estas membro de TEJO ekde 2015. Esperantujon mi ĝuis ĝis nun en Brazilo kaj en Eŭropo (oficialaj volontuladoj por Esperanto-Kultur-Centro de Tuluzo, por TEJO en Roterdamo, kaj mallongdaŭre por Nitra UK). Nuntempe mi estas aktiva membro de la Esperanto-Asocio de Skotlando kaj, ciferecnivele, de Tutmondaj Voĉoj, en kies administrado mi partoprenas.
Kion vi volas prioritati en via estrara laboro, se vi estos elektita?
– Mi ŝatus helpi la organizon kultivi la arton labori kune en Esperantujo. Tion mi lernis dum aktivado en diversaj asocioj, organizaĵoj kaj komunumoj Esperantaj sed ankaŭ ne-Esperantaj, inter kiuj mi kreis konektojn.
– Ĉimomente ankaŭ gravas ne perdi la oportunon utiligi la retajn rimedojn por bonvenigi tiujn, kiuj dum izoliĝo por la unua fojo eniras Esperantujon. Dum la lastaj monatoj, Eventa Servo iĝis amiko de multaj, ŝparigante al ili socian izoliĝon. Tamen mi rimarkis ke ofte virinoj mankas en tiuj renkontiĝoj, ĉu ili sentas sin minoritataj je aliĝo kaj poste rezignas plu partopreni? Ĉiukaze mi ŝatus krei spacojn por regulaj interŝanĝoj ankaŭ por virinoj.
Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj problemoj de la nuna TEJO, kaj kiel oni laŭ vi povus ilin solvi?
– TEJO estas malmulte konata bedaŭrinde. Partoprenante diversajn retajn aranĝojn, mi ofte konstatas tion. Mi devas konfesi ke mi ankaŭ, antaŭ fari volontuladon ĉe TEJO, ne havis klaran bildon pri ĝia agado, kvankam mi aktivis en Esperantujo dum pluraj jaroj. Tiun valoran agadon kiun mi nun konas ŝatus mi kundividi. En TEJO mi spertiĝis pri junulara agado, junularaj rajtoj, daŭripoveco, genra egaleco, universitata agado, interalie.
– Mi ŝatus helpi pliajn junulojn vidi TEJO-n kiel spacon malferman kaj diversecan, en kiu ĉiuj estas bonvenaj kaj povas partopreni. La freŝdata jutuba serio de TEJO estas kuraĝiga modelo de inkluzivigo. Mi ŝatus labori por la travidebligo de nia agado kaj por la konatigo de TEJO en lokoj en kiuj junuloj ne multe aŭdis pri ĝi (ekstereŭropenigo). Konkrete, similan sperton mi akiris en Tutmondaj Voĉoj, kie ni tradukas novaĵojn kaj konstruas internacian teamon. Ĉe TEJO, engaĝo de pluraj junuloj eblos per retaj rimedoj, per varbado kaj invito partopreni la komisionojn kaj interesgrupojn de TEJO.
Kiuj laŭ vi estas la plej grandaj fortoj de TEJO, kaj kiel oni laŭ vi plej bone uzu ilin?
– Kun la risko ripeti IJK-temojn, mi pensas ke ja forto de TEJO estas la spirito de malfermo, toleremo kaj solidareco. TEJO estas mirinda ekzemplo de kunlaboro inter junuloj kun diversaj orientiĝoj, perspektivoj kaj devenoj. Ni bone uzos tiujn valorojn se ni daŭrigos kaj plilarĝigos jam ekzistantajn agadojn, pli ekzakte volontuladon kaj internaciajn projektojn.
– Forto de TEJO estas ankaŭ engaĝiĝo en la nuna mondo. Kun scivolemo mi malkovras en Kontakto la diversajn interesojn de la kontribuantoj, kiuj iras preter la lingvo, pritemante tabuojn, rasismon, egalecon, marĝenigitajn komunumojn, nian planedon. Pri tiaj temoj ni devas krei projektojn por ke pli da junuloj spertiĝu, trovu subtenon kaj agadu en siaj komunumoj.
Sojle al la elekto de nova estraro de TEJO, Libera Folio strebas publikigi mallongan intervjuon kun ĉiuj 13 kandidatoj. Ĉiuj kandidatoj ricevis la samajn demandojn. La respondoj aperos senredakte (kondiĉe ke ili ne superas indikitan maksimuman amplekson), en la ordo en kiu ili atingis la redakcion.