La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.
Partoprenis 151 verkoj el Afriko, Azio, Eŭropo kaj Ameriko.
Branĉo poezio
Juĝkomisiono: Krys Williams, Ĵak Le Puil, István Ertl.
Partoprenis 56 verkoj de 31 aŭtoroj el 19 landoj [5 el Afriko, 13 el Ameriko, 9 el Azio, 29 el Eŭropo]
- Unua premio: Mia kvaropo admirinda de Nicolino Rossi, el Italio.
- Dua premio: Ek sor de Evgenij Georgiev, el Kazaĥio.
- Tria premio: en egaleco por jenaj tri verkoj:
La renkonto kun la trompo de Tiberio Madonna, el Italio.
Pri-kronvirusa kroniko… de Serĝo Sir’, el Francio.
La nigra dio de Jesper Lykke Jacobsen, el Francio.
Branĉo prozo
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover,Trevor Steele
Partoprenis 27 verkoj de 18 aŭtoroj el 16 landoj [2 el Azio, 1 el Afriko, 4 el Ameriko, 20 el Eŭropo].
- Unua premio: Finjo de Vladimir Opletajev, el Rusio.
- Dua premio: Muŝribelo de Ewa Grochowska, el Francio.
- Tria premio: Nova Dekamerono de Paulo Sérgio Viana el Brazilo.
Subbranĉo mikronovelo
Juĝkomisiono: Giulio Cappa, Tim Westover, Trevor Steele.
Partoprenis 50 verkoj de 24 aŭtoroj el 13 landoj [11 el Ameriko, 10 el Azio, 29 el Eŭropo.
- Unua premio – Premio Paula Adúriz: La stranga butikumo de Francisco Javier Moleón el Hispanio.
Branĉo teatraĵo
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Patroprenis 1 verkoj de 1 aŭtoroj el 1 landoj.
Neniu premio estis aljuĝita.
Subbranĉo monologo aŭ skeĉo
Juĝkomisiono: Giuliano Turone, Serĝo Sir’, Saša Pilipović
Patroprenis 6 verkoj de 5 aŭtoroj el 4 landoj.
- Unua premio – Premio María Cuevas: Ne tute, nur duone de Tiberio Madonna el Italio.
Branĉo eseo
Juĝkomisiono: Gotoo Hitoshi, Antonio Valén, Giridhar Rao.
Partoprenis 10 verkoj de 10 aŭtoroj el 9 landoj [6 el Eŭropo, 2 el Azio, 1 el Afriko]
- La unua premio – Premio Luigi Minnaja: ne aljuĝita.
- Dua premio: Komparo inter Esperanto kaj Okcidentalo de Emanuele Bovio-Regano el Italio.
- Tria premio: ne aljuĝita.
Gajnis honoran mencion la verkoj:
Halka kantas esperante de Roman Dobrzyński el Pollando.
De hilelismo al Homaranismo: Ĉu nova hipotezo? de Roberto Lloancy el Francio.
Infanlibro de la jaro
Juĝkomisiono: Ricardo Albert Reyna, Jang Jeong-Ryeol.
Partoprenis 1 infanlibro de 1 eldonejo el 1 lando.
- La premio estas aljuĝita al la Eldonejo Esperanto-Asocio de Britio pro la verko La krubalo de Julia Donaldson kaj Axel Scheffler.
Miguel Gutiérrez Adúriz
Sekretario de la Belartaj Konkursoj de UEA
(Fonto: Akademio Literatura de Esperanto)
Spektu la tutan premian feston ĉi-sube:
Gratulon al la premiitoj!
Mi revas, ke iam estos sama konkurso pri Esperantlingvaj filmoj. Bedaŭrinde tio estas utopio.
Tio ne estas utopio, sed pasinteco. Belartaj Konkursoj jam havis branĉon filmo (“vidbendo” aŭ simile).
Nuntempe la uloj opinias mikronovelojn kaj monologojn pli subtenindaj por la Esperanto-kulturo.
La teda “vidbendo” pri la premiado certe ne gajnos premion. Estas same mizera kiel la premiitaj verkoj. Al kiu celgrupo gxi utilus?
»same mizera kiel la premiitaj verkoj« – Ĉu vi jam legis ilin, almenaŭ iujn el ili? Kie?