La Esperantlingva versio de la konata retejo Global Voices ekzistas de 2013, sed ĝi kelkfoje estis proksime al forvelko pro manko de kunlaborantoj. Nun la retejo vigliĝis kaj regule aperigas bonkvalitajn artikolojn pri plej diversaj tutmondaj temoj. Ni petis Manuela Burghelea rakonti, kiel tio sukcesis.
La prestiĝa internacia reto de volontulaj blogantoj kaj tradukantoj, Global Voices, ekhavis sekcion en Esperanto jam en 2013. Tamen dum multaj jaroj mankis aktivuloj, artikoloj aperis neregule kaj la lingva kvalito estis nestabila.
De kelka tempo tamen rimarkeblas nova vigliĝo de la projekto – aperas artikoloj pri aktualaj temoj, ekzemple pri la protestoj en Belorusio, la konflikto en Karabaĥo, aŭ pri lingvaj aktivuloj diversloke en la mondo.
Ni petis Manuela Burghelea, unu el la ĉefaj aktivuloj de la projekto, rakonti pri la nuna stato de Global Voices, aŭ Tutmondaj Voĉoj, kiel ĝi nomiĝas en Esperanto.
Libera Folio: La retejo lastatempe vigliĝis kaj aperas multaj interesaj artikoloj, kial tio okazas?
Manuela Burghelea: – Mi ne havas magian respondon al tio, kial la retejo tiom multe vigliĝis en la lastaj jaroj, sed mi kredas ke aktiva serĉado de kunlaborantoj havis gravan rolon. Ni varbis novajn kunlaborantojn en kongresoj, revuoj, retejoj, intervjuoj aŭ individuaj alskriboj de konatoj. Ekzemplo de tiu varbado estas la alvoko publikigita pasintjare ĉe la retejo de TEJO, por kunlabora projekto celanta tradukadon de artikoloj pri genra egaleco. Rimarkindas ke lastatempe pli da junuloj kaj pli da virinoj aliĝis al nia teamo.
– Krom tio, la interesoj de nia aliĝantaro estas diversaj kaj tio speguliĝas en la temoj de niaj artikoloj: lingvoj, indiĝenoj, interreta aktivismo, homaj rajtoj, rifuĝintoj, interalie.
Kiom da homoj kunlaboras nun pri la Esperanta versio de la retejo? Kiel evoluis la afero post 2013, kiam ni unue raportis pri ĝi?
– Ekde la kreado de la esperantlingva sekcio de Global Voices en 2013, naŭdek homoj entute aliĝis kiel kunlaborantoj, kiuj aktivis en diversaj periodoj. En la lasta jaro, kvarono el tiuj estis aktivaj, tio estas, kunlaboris per tradukado aŭ provlegado. Nuntempe mi partoprenas la administradon de la retejo kune kun Herman Dekeŭnink. Helpus nin multe la pliiĝo de provlegantoj, tio garantias pli rapidan fluon de publikigado.
Kial kaj kiam vi mem aliĝis al la teamo? Kial vi trovas la taskon inda je via atento?
– Mi aliĝis al Global Voices en 2016, ĉar mi aŭdis pri ĝi de Herman. Tamen mi aliĝis tiam ne al la esperantlingva sekcio, sed al la rumanlingva (mia denaska lingvo), ĉar mi estis lernanta Esperanton de ĉirkaŭ unu jaro kaj mi ne taksis mian nivelon en Esperanto sufiĉe bona. Mi aliĝis al la esperantlingva sekcio en 2018. Mi volis gajni sperton kiel tradukisto dum mi ĝuis la liberecon elekti miajn plej ŝatatajn artikolojn kaj traduki el diversaj lingvoj.
La plej multa enhavo en la Esperanta versio ŝajne estas tradukita el la angla. Ĉu estas enhavo ankaŭ el aliaj lingvoj?
– Efektive la plej multa enhavo estas produktita en la angla, do granda parto de niaj tradukoj estas elangligoj, sed ni ankaŭ ofte tradukas el la hispana, el la portugala, el la franca aŭ el la rusa, interalie. Global Voices disponeblas en pli ol kvindek lingvoj. Tamen ne ĉiuj sekcioj estas same aktivaj kaj malmultaj produktas originalan enhavon.
Ĉu la centra rolo de la angla en la projekto ne influas la enhavon?
– La projekto Global Voices naskiĝis en Usono, en internacia renkontiĝo de blogistoj organizita de la Universitato Harvard, kaj poste etendiĝis al ĉiuj kontinentoj. La plejmulto de la publikigitaj artikoloj estas neokcidentcentritaj. Tamen, mi ne povas nei la ekziston de certa influo, de certa redaktora vidpunkto pri tutmondaj okazaĵoj, kaj lingvo ja rolas en tio.
– Pasintjare, Global Voices estis partnero de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Indiĝenaj Lingvoj. Ĉu tio ne estas agnosko de niaj streboj, eĉ se neperfektaj, al plurlingveco kaj al konservado de diverseco?
En 2013 oni diskutis pri tio, ĉu estonte eblus verki originalan enhavon en Esperanto, kaj poste traduki ĝin al aliaj lingvoj kadre de Global Voices. Ĉu intertempe okazis progreso tiufronte?
– Laŭmemore nia lasta, mallonga originala artikolo en Esperanto temis pri niaj paĝindikiloj, kiun oni tradukis ankaŭ al la rumana, la malagasa, la hispana, la itala kaj la angla. Ni nun kunverkas artikolon pri genroneŭtrala lingvaĵo en konstruitaj lingvoj.
– La kvanto de la originala enhavo en Esperanto certe povus esti pli granda, se ĵurnalistoj aŭ verkemuloj aliĝus al nia teamo post legado de la konsiloj por verkistoj. Ni ankaŭ daŭre serĉas kunlaborantojn por tradukado kaj provlegado kaj invitas homojn aliĝi al Global Voices.
Estus interese havi statistikojn ne nur pri la kontribuantoj, sed ankaŭ pri la kvanto de legantoj. Nu, mi tre ŝatas la projekton kaj foje mem kontribuas, sed mi ankaŭ ne tute certas pri la utilo de esperanta traduko de retejo kiu jam estas multlingva. Malgraŭ tio, mi tamen ja foje legas artikolojn de GV kiuj interesas min, kaj mi ne rimarkus ilin se ili ne aperus en esperantaj ejoj.
Leginte multajn artikolojn el diversaj landoj sur “Global Voices”, mi bedau’rinde devas konstati, ke la perspektivo de la plejmulto da ili estas mallarghmensa kaj unuflankece determinita de la uson-imperialisma geopolitika ideologio. Do denove nenio nova sub la suno.