Asocioj estas por pacienculoj

Esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj – alie ni ne estus esperantistoj. Kaj en la nuna epoko eblas fari ĉiam pli da aferoj individue. Tamen ni plu bezonas strukturojn, organizaĵojn kaj paciencon, argumentas José Antonio del Barrio en sia vidpunkta artikolo, spronita de la lasta demisio en TEJO.

José Antonio del Barrio dum prezentado de la esperanta versio de Don Quijote en la hispana Instituto Cervantes. Li montras la bitan eldonon. Apud li Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek) kaj Ana Manero, la respondeculoj de la projekto de bita eldonado. Foto: Instituto Cervantes.

Antaŭ kelkaj tagoj aperis novaĵo pri nova demisio de estrarano de TEJO. Mi ne detale sekvas la evoluon de la junulara movado, sed mi sufiĉe memoras pri antaŭaj demisioj, inklude de iama prezidanto forlasinta sian postenon (kaj iel eĉ la movadon) nur kelkajn monatojn post la elekto.

Mi ankaŭ ne konas la detalojn de la lasta demisio, nur la konsiderojn esprimitajn de la demisiinto mem, kaj tial mi tute ne volas prijuĝi la personajn decidojn, ja ĉiu havas rajton orienti sian vivon en volontula movado laŭ sia propra respondeco, kaj estas pli laŭdinde demisii ol estrarvegeti nenion farante.

Tamen la akumuliĝo de tiaj decidoj en junulara asocio nepre vekas atenton, kaj eble (nur eble) ĝi estas montrilo de pli ampleksa tendenco, en nia movado kaj ĝenerale en la socio.

La demisio koincidis ankaŭ kun mia propra ĉeso kiel prezidanto de landa asocio, post naŭ jaroj kaj duono. Mi nun faras ian bilancon de mia propra sperto, kaj do vekis mian atenton tiu fenomeno, post mia tute malsama sperto.

Mia propra konkludo estas ke mankas pacienco. Kaj mi suspektas ke tiu estas aparta kreskanta trajto kaj de la Esperanto-movado kaj de la junulara agado. Se temas do pri la junulara Esperanto-movado, la rezultoj nature obliĝas.

Pri la Esperanto-movado, la manko de pacienco estas laŭ mi evidenta. Homoj malkovras Esperanton, vidas klare la neceson ke ĝi antaŭeniru, enamiĝas al la ideo kaj la lingvo, sed baldaŭ trovas ke la progreso estas tre malrapida. Se io tiel evidente bona ne tuj triumfis, kie estas la kulpo?

Memkompreneble ĉe la ceteraj esperantistoj. Io misas ĉe la movado, ĉe la asocioj, ĉe la estruloj, aŭ eĉ ĉe la ceteraj samideanoj entute. Multaj homoj restas, eĉ se daŭre grumblante. Multaj aliaj seniluziiĝas kaj foriras, foje eĉ kontente, se ili dume lernis ke la vorto kiun multaj uzas por tio havas bedaŭrinde pozitivajn nuancojn.

La klarigo pri la junularaj movadoj bezonas malpli da eksplikoj. Ja junuloj estas kaj estu pli senpaciencaj. Tio probable estas natura fenomeno, sed certe tiu senpacienco kreskis lastatempe, danke al la multiĝo de okupiĝoj ebligataj de la novaj teknologioj kaj la novaj manieroj interrilati kaj partopreni en iu ajn iniciato.

La pacienco tute ne necesas por Esperanto-aktivado, krom evidente por lernado (kaj tio ĉi lasta iel eksplikas ankaŭ multajn niajn mankojn). Ja ĉiu povas utiligi la lingvon tuj, komenci interrilati kun aliaj parolantoj, viziti renkontiĝojn, spekti videojn.

Eĉ aktive, oni povas individue krei tian videon, verki poemon, munti sian propran projekton. Tio estas eĉ pli facila nun, kiam la reto havigas teknikajn rimedojn kaj faciligas la diskonigon. Vi povas tuj krei, kaj tuj forlasi vian kreitaĵon, kaj lasi ĝin vivi sola, nur la algoritmoj iom punos vin.

Tamen, se vi deziras ke la projekto antaŭeniĝu, ke ĝi havu propran vivon post via unua iluziiĝo – ha, por tio vi bezonas paciencon. Kaj por tio vi (ni) bezonas ian strukturon; probable eĉ asocion.

Ni esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj. Tion mi ne devas pruvi: se ne estus tiel, ni lernus sole la anglan, kiel la ceteraj normaluloj, kaj ni ne estus esperantistoj. Mi ne diras tion kiel kritikon: mi mem estas pli ol averaĝe individuema, kaj faris multajn aferojn tute sole.

Sed ni agnosku ke tio okazigas multnombrajn problemojn: ekde esperantistoj kiuj sukcesis verki, revizii, enpaĝigi, eldoni kaj vendi libron tute solaj, sen agnoski ke ili certe ne lertas pri ĉio ĉi, tra instruistoj kiuj ne anoncas siajn kursojn kaj kreas sian materialon sen atenti kio jam ekzistas en la komunumo, ĝis programistoj kreantaj tute solaj propran socian reton.

Mi denove ne diras tion kiel individuan kritikon: ja mi preferas solecan agadon ol neniun agadon entute, kaj ankaŭ asocioj ja havas siajn problemojn, sed kolektiva aktivado nepras se oni deziras kontinuecon. Mia sperto en la pasintaj jaroj konvinkis min eĉ pli pri tio. Ĉiu povas krei sian retejon (mi mem havas tian), sed bona asocia retejo altiras multe pli kaj donas fidon.

Mi persone povus aliri iun ajn administracion, sed neniel kun la sama efiko kiel nome de asocio. Same pri informado al amaskomunikiloj: daŭra gazetara servo ebligas regulajn kontaktojn, kaj eĉ se ekzistas sukcesaj privataj ekzemploj de tia rilatado, ni certe atingis pli altajn sukcesojn pere de formala kaj fidinda asocio. Rilatoj al aliaj asocioj kaj sociaj movadoj pli facilas se vi prezentas vin kiel membron de skipo, ol kiel solulon kun genia ideo.

Ĉiu povas organizi sian renkontiĝon, sed ne estas same por atingi la kunlaboron de iu urbestraro, rezervi ejon kaj aperi en amaskomunikiloj, se ni prezentas la renkontiĝon kiel unu en serio de jam establitaj renkontoj, aŭ kiel la unuan renkonton de grupo de amikoj. Eĉ por niaj klientoj, la ceteraj esperantistoj, ni bezonas krei kontinuecon por konvinki homojn reĉeesti renkonton en sinsekvaj jaroj kaj firmigi personajn ligojn.

Eĉ pri la prestiĝo de la lingvo ni devus paroli. Miaopinie, unu el niaj grandaj handikapoj dum la pasintaj jaroj, almenaŭ en mia devenlando, estis la malalta prestiĝo de nia lingvo kaj nia komunumo, kiuj estis longe konsiderataj kiel afero de solecaj marĝenuloj. En la lastaj jaroj ni sukcesis iom forigi tiun impreson, prezentante nin kiel seriozan socian movadon, kun celoj kaj atingoj.

Sed por tio necesas labori, trankvile kaj pacience. Ni devis prezenti niajn atingojn, niajn precedentojn. Kaj por tio oni bezonas skipon, kaj se eble asocion, formalan, kun paperoj kaj (iom post iom) kun historio.

En Libera Folio oni ofte legas kritikojn al la asocioj, ĉefe al UEA, pro ties lastatempaj financaj kaj organizaj problemoj. Kaj kiel konsekvenco oni laŭdas la spontanean organizadon fare de unuopuloj aŭ de tempaj grupetoj kaj foje oni dubas pri la neceso ke la asocio entute ekzistu. Aparta konsekvenco estas ke ne nur junuloj, sed ankaŭ veteranaj aktivuloj forlasas la asociojn kaj kreas siajn personajn projektojn.

Mi ne volas pravigi ĉiujn agadojn faratajn en asocioj. Mi mem estas tre skeptika pri la ĉiama redaktado de rezolucioj, pri kio tiom entuziasmas aliaj, sed kiujn neniu legas, kiel prave mencias Robert. Sed planojn ni bezonas, foje eĉ strategiajn planojn: plano estas strukturita dokumento, kun celoj, respondecoj, limdatoj, kalkulo de rimedoj. Ĉiu kapablas havi ideon, eĉ brilan ideon, sed planon… tio estas enua, kaj por tio oni bezonas… paciencon.

Asocioj ja estas enuaj kaj enuigaj. Vi devas kunveni, barakti, negocadi, ricevi kritikojn al viaj ideoj. Vi devas plenumi burokrataĵojn, sidi horojn kaj interkonsiliĝi, kaj ĉio ĉi ne estas agrabla aktivado, tute ne.

Al neniu plaĉas skribi raporton por Ministerio, aŭ redakti ekonomian bilancon (nu, ja estas homoj al kiuj tio plaĉas, sed ili iel malpli ĉeestas en nia movado ol averaĝe, imagu). Tio eĉ ne havas prestiĝon, kaj ni ĉiuj malpli atentas la homojn kiuj faras tiun taskon (kaj iam mi blogetis pri tio) ol aliajn gravulojn.

Sed sen tiu formika laboro, estas tre malfacile vere progresi longperspektive. Kaj nia progreso ja estos je longa perspektivo. Ne la filoj, sed la nepoj nin benos, se ni eltenos (kiel jam diris Zamenhof antaŭ multaj jardekoj) pacience.

Sed, mi koncedas, se mi estus TEJO-ano, ankaŭ mi ne speciale zorgus pri nepoj nek pri iliaj dubindaj benoj.

José Antonio del Barrio

17 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
tre granda kap
tre granda kap
2020-11-20 8:06

Mi ne kredas ke la kaŭzo de la demisio rilatas al la individuemeco (aŭ kolektivemeco) de la demisiinto. Tia aserto ja iamaniere antaŭjuĝas ke kolektivemo = burokratiemo, kaj individuemo = malburokratiemo.
Plejeble la demisiinto volas grupiĝi, volas kune esperantumi, amikumi. Kolektivo estas multe pli vasta ol formalaj asocioj.
Mi kredas ke tio, kion serĉas multaj junaj (kaj maljunaj) esperantistoj (kaj ne esperantistoj, ĉar ni ne estas iamaniere specialaj), estas veraj kaj kreemaj ”kolektivoj”, do: ili serĉas amikrondojn, spertojn, librojn, komunajn farojn, vivojn vivatajn kaj ne nur rigardatajn el la Plej Potenca Seĝo de la Burokratiulo.
Aliflanke, mi ne komprenas kial oni priparolas ”paciencon”. Mi pensas ke ni ĉiuj konscias pri la nuna stato de Esperanto kaj la malfacilaĵoj kiuj rilatas al ĝia disvastigado. Se junuloj (kaj maljunuloj) volegas ian progreson, tiu estas tiu kiu rilatas al la antaŭaj menciitaj aferoj: kreskiĝo de vera vivig-agado (kaj plejeble ne necese rilate al tiu universala progreso de la lingvo, menciita en la artikolo). Tiusence, mi komprenas ke kelkaj uloj povas konsideri certajn agojn de certaj asocioj kiel malkreskigadon de la rekta spertado de la lingvo kaj la komunumo.
Ŝajnas, ke la artikolo volas nur atentigi pri la ”ecoj”” de la individuoj, konsiderante tiujn ecojn kiel la verajn kaŭzojn de ĉi tiuj demisioj. Ironie tio estas ege individueme, ĉar ĉi tiuj situacioj ja fontas el komunaj problemoj, el ĉies debatoj

korvo
korvo
2020-11-20 10:00

Homoj simple ne plu tendencas organiziĝi laŭ politike difinitaj limoj, sed laŭ siaj personaj kontaktretoj, celoj kaj projektoj. Kaj Interreto tre helpas en tiu restrukturado de la homaro. Tio ankaŭ bone koheras kun la ideo de Esperanto kiel *inter*-nacia lingvo. Do mi ne vidas faktan problemon krom iom da adiaŭa doloro kaj priplorado de kunlaboraj modeloj el la antaŭa jarmilo 🙂

Jens Stengaard Larsen
Jens Stengaard Larsen
2020-11-20 17:56
Respondo al  korvo

Se oni ne volas ke Esperanto estu sekreta lingvo, tiam oni devas organiziĝi por ŝanĝi la fakton ke ĝi restas tia al la plimulto de la homaro. La Angla lingvo, aliflanke, ne estas sekreto eĉ al tiuj kiuj ne parolas ĝin. Kial ni penaĉu por Esperanto, se la homaro ĉiuokaze ŝajnas tendenci al gepatralingviĝo en la Angla? Eble imperiismo estas malbona, eble eĉ kultura imperiismo estas malbona, sed ĉu ne pure lingva imperiismo estas avantaĝo por ĉies laŭeble efika komunikado? Se oni sentas ke estas iu respondo al tiu demando, sed ne scias ĝin, kompreneble ne utilas organiziĝi, krom kiel religia sekto.

Hejmano
2020-11-20 14:34

Kial “programistoj kreantaj tute solaj propran socian reton” estas problemo?
Mi opinias, ke tio estas bona afero: kelkaj esperantistoj kapablas elturniĝi sen la helpo de la asocioj, kaj bedauxrinde tiu kapablo ŝajnas esti graviĝanta talento konante la malfacilan situacion de la asocioj.

Francisco Javier Moleón
Francisco Javier Moleón
2020-11-20 16:32
Respondo al  Hejmano

La problemo estas, ke ofte la projekto (aŭ eĉ jama realaĵo) dependas sole nur de unu homo. Se tiu homo malaperas pro laciĝo, aliaj okupoj, forpaso, ktp., la projekto/realaĵo same, kaj ofte abrupte, malaperos. Ekz. se la kreinto de tiu socia retejo pro ajna kialo ne plu povos/volos plu okupiĝi, tre probable la projekto pli-malpli rapide forvelkos. Tiu estas la sorto de ajna projekto dependanta de unu sola homo.

En la komentoj foje aperis mencio al la Civito. Ni prenu ĝin kiel ekzemplon. La Civito dependas ĉefe de unu sola homo kaj de lia entuziasmo (laŭ opinio de multaj, ja mise direktita entuziasmo, sed tio estas alia afero). Kiam tiu homo malaperos, la Civito malaperos, ĉar praktike nur li tenas alte la standardon, nur lia elano antaŭenpuŝas la projekton. Eĉ se la Civito sukcesos postvivi, ĝi nur vegetos, ĉar komplete mankos la elano (ke, laŭ opinio de multaj, malapero de la Civito estos pozitivaĵo, tio estas alia afero).

Do projektoj unupersonaj estas tre allogaj, ni sentas ian homan kunfieron pri la sukceso de la unuopulo (Davido kontraŭ Goliato), ĉefe ni esperantistoj, nekredeble individuemaj, sentas eĉ pli da fiero pri la unuopulaj iniciatoj… ĝis la unuopulo malaperas, kaj kun tiu la iniciato. Ĉu mi celas, ke neniu unuopulo iniciatu ion, se tiu ne havas malantaŭ si tutan tribon pretan daŭrigi? Mi celas nenion. Mi nur konstatas.

tauhro
tauhro
2020-11-20 18:17

Kion vi konstatas?
La manko de tribo/aro au de la manko de kapabla gvidisto?
Chu vi parolas pri projekto, asosio, movado au organizo?

Lee Miller
Lee Miller
2020-11-20 16:34

Mi tre aprezas tiun ĉi analizon/eseon.

Unu fenomeno de nia epoko estas la disiĝo inter Esperanto kaj ĝiaj estiĝo kaj historio.

La nova “Duolingo-generacio” simple renkontas la lingvon, iumaniere. Kaj la modernaj kurs-kreantoj intence prezentas ĝin “kiel ĉiujn aliajn lingvojn”. “Lernu Esperanton. Ĝi estas mojosa lingvo.”

Sed Esperanto ne estas kiel aliaj lingvoj. Ĝi aperis pro apartaj celoj kaj kialoj, kaj ĝi estas ligita al aparta “filozofia” ideo de interlingva, interkultura komunikado.

Cetere, Esperanto jam havas pli ol 130-jaran historion, en kiu formiĝis parolanto-komunumo, literaturo, normoj, ktp. Sed la junuloj kiuj alvenas nun al Esperanto ŝajne havas nenian ideon pri tio, kaj nenian intereson. “La lingvo estas mojosa lingvo-projekto, kaj ekzistas nur en Interreto.”

(Estis ja malsame en la epoko de lernolibroj, korespondaj kursoj, ktp, ĉar tiam kutime estis ia “enkonduko” al la ideo de Esperanto kaj ĝia historio. Io tia tute mankas en niaj modernaj kursoj).

Kompreneble, do, okazas karamboloj inter la junuloj kiuj eklernas Esperanton, kaj la pli vasta komunumo de Esperanto-parolantoj.

Mia taksado estas ke nur homoj kiuj iam, iel komprenas la kialon de Esperanto, kaj kiuj iel akceptas la ideon de interlingva/interkultura komunikado surbaze de neŭtrala lingvo, efektive restos Esperantistoj. La aliaj furoras momente, kaj poste perdas intereson kaj malaperas.

Se oni ne havas intereson pri la ekzisto-kialo de Esperanto, oni pli saĝe lernu la anglan, la hispanan, la ĉinan, aŭ alian mondlingvon.

BeNil
BeNil
2020-11-21 11:35
Respondo al  Lee Miller

La homo estas la sola specio, kiu havas konscian influon al sia propra evoluo. Forlasante la feodalismen, naciismo kaj naciaj lingvoj ricevis pli grandan gravecon. Sekve de tio estighis naciaj konfliktoj. Reage estighis pacmovadoj interalie la esperantismo.
La dua mondmilito estis punkto en la historio, kiam la homaro shajnis decidi, chu ni plenkonscie dividu nin en chiam interbatalantajn grupidentecojn (t.e. rasoj).           Montrighas tamen ke la punkto ne estas tre fortika
La scienca bazo por tia divido malfortighis, se ne pli frue, almenau kiam paleontologoj malkovris, ke la mikso de rasoj fakte estis unu el la sukcesfaktoroj en la historio de la homa specio.
Esperantianoj devas samkiel chiuj aliaj elekti kiel influi la estontan historion.

Kirill Ŝvedov
2020-11-20 18:29

Dankon pro la bonkvalita kaj trafa artikolo.

Ĉefa kialo de la nuna situacio kun individua kaj kolektiva aktiveco en la Esperantistaro estas, miavide, tio, ke forestas vera respondo (feedback en la angla) fare de rezultoj de tia agado. Homoj povas okupiĝi pri agado en/por Esperanto tial, ke ili estas individue motivitaj, ke ili havas senperan plezuron kaj kontentigon pro tio, kion ili faras. Kompreneble, sur tia bazo malfacilas unuigi kunlaborantojn por kolektiva agado. Aŭ ili povas fari tion, kio estas enradikiĝinta en la kulturo de la Esperanto-komunumo, kaj kion aliaj E-istoj taksas pozitive. Tio ebligas subteni malnovajn formojn de aktiveco (renkontiĝojn, periodaĵojn, vojaĝojn k.t.p.), sed ne povas stimuli aperon de novaj.

Notindas, ke Esperantistoj ja kapablas agi kolektive kaj investi multe da penoj kaj energio en aferon — tamen nur se tiu afero estas “tradicia”; dum novaj formoj de aktiveco (unuavice en la interreto) praktike ĉiam realiĝas kiel individuaj. Tio ne povas okazi nur ĉar la interreto donas pli da ebloj por individua agado — ja ĝi same donas pli da ebloj al agado kolektiva.

Solvo de ĉi tiu problemo, por kiu mi elpaŝas jam delonge, antaŭ unu jaro estis prezentita en Libera Folio (https://www.liberafolio.org/2019/11/04/kirill-svedov-direktu-la-agadon-eksteren/). Se Esperantistoj celos per sia agado nacilingvan publikon en diversaj landoj, nekompareble pli vastan, ol publiko nur Esperanta, respondo fare de ĝi estos tiom forta, ke oni ricevos stimulon por laboro kolektiva kaj vere konvena al la hodiaŭa mondo. Pro tia laboro nia diligenta kolegaro certe ne laciĝos.

Claude
Claude
2020-11-20 23:43

Bele, José Antonio!

tauhro
tauhro
2020-11-22 10:34

Ni gratulu LF pro la notinda artikolo, kiu bone respegulas la nunan situacion en E-ujo.

Vi bele rakontis pri la avantajhoj de asocioj antau soluloj, pri iliaj sentoj kiam ili  “enamighas al la ideo kaj la lingvo, sed poste ili trovas ke la progreso estas tre malrapida”.

Tamen multaj esperantistoj trovas ne nur malrapida progreso, sed ghermoj de regreso, stagnado kaj ech degenerado. La pacienco ne helpu shanghi la nunan dangheran situacion en Esperantujo. (Eble male – ghi malhelpas)

Esperantistoj demisias tute ne pro la deziro esti soluloj, kaj pro enua oficeja laboro, simple ili ne vidas la rezulton de ilia entuziasmo. Interreto k modernaj eblecoj tute ne estas kialoj de demisioj. Demisiantoj  ne estas kontraŭ asocio, ili estas kontraŭ malbona asocio. Sed plibone esti solulo, ol partopreni en malbona asocio. Nome pri tio diris Robert. Ĉu ne?

Notu, ke Zamenhof diris pri la pacienco en batalado kaj vi parolas pri pacienco en oficeja laboro. Malgranda diferenco.

 E-movado bezonas entuziasmajn batalantojn, sed ne nur paciencajn oficistojn!

foggy67
foggy67
2020-11-22 12:05

Saluton.
Bona artikolo, kiu bone resumas la etoson, en kiu agadas nuntempe multaj asocioj.
Sed Esperanto devas alfronti aliajn kontrauxulojn, kiuj bremsas sian disvastigxon kaj senkuragxigas malpacienculojn. Mi nomas la registarojn kaj aliajn sxtatajn auxtoritatojn.
La potenculoj kaj auxtoritatoj bezonas disdividi por regi super la civitanoj kaj la landoj. Sed Esperanto celas unuigxi homojn tra la lingvo. Esperanto estas do dangxero por ilia povo. La plurlingveco estas unu visagxo de la disdivido inter popoloj kaj tiu disdivido devas esti dauxrigata laux ili. Por atingi tion, ili faras militojn, dividigan politikon, starigas unu nacion kontraux la alia, ensxuldigas homojn per interezo, inflacio kaj altaj impostoj, kontrolas la amaskomunikilojn kaj la edukadon.
Tiuj faktoj tre bone klarigas, kial la registaroj ne volas enkonduki Esperanton en la vivon de la popoloj, kiuj povus tiel komuniki senpere, sen ia kontrolo de tiuj potenculoj.
De post pli ol unu jarcento, esperantistoj strebas diskonigi Esperanton per la sxtataj organizajxoj (edukministroj, UNO, EU, ktp.) sed tio dauxre fiaskas. Vidu supre por la kialoj. Do ne miru se senpacienculoj senkuragxigxas, ili ne estas tiel blindaj…

Miaopinie Esperanto restos ankoraux longtempe ludilon por lingvoamantoj, al kiuj mi ankaux apartenas 🙂
La celo de Esperanto estas eble tro poetika, utopia, sed ni ciuj pravas, kiam ni asertas, ke ni devas antauxeniri gxis la fina venko. Alie ni ne estus Esperantistoj… nek pacienculoj!

Laste redaktita 4 jarojn antaŭe de foggy67
tauhro
tauhro
2020-11-22 14:22
Respondo al  foggy67

Dankon, tre ghoigas viaj vortoj min. Tonkin k similaj ofte ripetas, ke ”fina venko estas absurdajho”. Sed ni ja bone scias – Ghi estos!
Antauen al Fino Venko!

Roland Schnell
2020-11-22 16:58
Respondo al  foggy67

Eterna la teorio, ke pri la malsukceso de Esperanto kulpas “kontraŭuloj” kaj tio sukcese permesas eviti la analizojn de internaj eraroj. Bone, ke la kontribuo mencias la striktan rigardon al ŝtataj strukturoj. Kaj la longjaran fiaskon de ĉi tio agado (ILEI). Ĉiam estas kelkaj, kiuj suĉas el la diversaj hazardaj kaj etaj “sukcesoj” esperigan estontecon.
Foje mi atentigis, ke en preskaŭ neniu lando de la mondo ekzstas malpermaso de instruado de Esperanto ekster lernejoj kaj eĉ libervole estas permesata en lernejo.
Oni simple devas kapti la eblecon kaj fari. La multnombraj partoprenantoj de Duolingo montras, ke eblas. Ankaŭ “Esperanto programita” per kiu mi lernis Esperanton antaŭ 50 jaroj, ne atendis iun permeson de la ŝtataj aŭtoritatoj, sed utiligis truon en sistemo.
Se oni komencas serĉi oni trovos multajn agadojn, kiuj poste estis fiere prezentitaj kiel sukcesoj de la “Movado” fakte estis iniciataj de unuopuloj aŭ malgranda grupoj. Sed tio neniam estas rekonata en la geniaj “strategiaj planoj” kiuj baziĝas sur tute alia pensmaniero.

korvo
korvo
2020-11-23 10:17
Respondo al  foggy67

Ili nur flaras danĝeron, ĉar ili ne scias, ke Esperantistoj disdividiĝas kaj akre interbatalas: ri-istoj kontraŭ li-istoj kontraŭ ĝi-istoj, at-istoj kontraŭ it-istoj, akuzativistoj kontraŭ antiakuzativistoj ktp. 😉

tauhro
tauhro
2020-11-24 14:21
Respondo al  korvo

Vi forgesis memorigi chefajn dispartighojn: raumistoj/finvenkistoj k neutralistoj k satanistoj:)

Sola Malsamideano
2020-11-24 18:30

Asocioj estas por pacienculoj
aux
Asocioj estas por pacientoj
de kia speco de paciento cxu vi supozas
Sed fakte, gratulojn al tiuj kiuj povas toleri agadon en la asocioj.
ecx dum kelkaj monatoj
Mi ne povus fari gxin, mia kapo estas tro mola.

Laste redaktita 4 jarojn antaŭe de Sola Malsamideano