La laborgrupo de TEJO en novembro anoncis, ke ĝi aktiviĝas kaj serĉas pli da partoprenantoj. La celo estas unuavice pliigi la egalecon en TEJO kaj la junulara movado, sed la grupo pretas kunlabori kun aliaj esperantistaj organizoj aŭ iniciatoj kun la sama celo, rakontas la ĉefrespondeculo Klára Ertl.
Libera Folio: La laborgrupo de TEJO pri egaleco anoncis, ke ĝi serĉas novajn aktivulojn, sed kion ĝi fakte faras?
Klára Ertl: – La laborgrupo pri Egaleco celas kreskigi egalecon kaj inkluzivigon en ĉiuj kampoj, kaj en ĉiuj kuntekstoj de nia junulara movado. Jam de kelkaj jaroj aktivas la grupo pri Genra Egaleco, kaj ekde la pandemio ĝi fokusiĝis pri verkado kaj tradukado de artikoloj, kreado de retaj materialoj kiel memeoj kaj glumarkoj, kaj simile.
– Je mia estraraniĝo mi proponis, ke ni kreu novajn branĉojn pri aliaj kampoj de egaleco, kaj ni kunsidis pri tio. La aktivuloj de Genra Egaleco ŝatis la ideon kaj decidis pri la novaj branĉoj Tutmonda Egaleco, Alireblo kaj Liberen. Ili okupiĝu respektive pri egaleco rilate al devenlando, devenkulturo kaj ekonomiaj ebloj; neŭrodiverseco kaj alireblo al handikapuloj; kaj diskutoj, debatoj pri sociaj, civilaj kaj politikaj rajtoj.
– La novaj branĉoj ankoraŭ ne havis kunsidon, sed kun Genra Egaleco ni kunsidis lastvendrede por priparoli kaj prilabori nian malnetan agadplanon. Pluraj novuloj venis al la kunsido, kaj tio estas entuziasmiga. La novaj branĉoj ankoraŭ estas aktiviĝantaj kaj havas malmultajn aktivulojn, tial ni bezonas pli da helpo! Kontaktinformoj por ĉiuj branĉoj troviĝas en la retejo de TEJO.
Ĉu ĝi laboras por egaleco en TEJO, en la junulara Esperanto-movado, aŭ pli vaste?
– Ĝi laboru por egaleco en la junulara Esperanto-movado, do tio signifas en TEJO, en junularaj kongresoj kaj renkontiĝoj, en nia reta komunumo, kaj tiel plu. Sed kompreneble, oni ankaŭ povas konsideri kunlaboron kun aliaj Esperantaj organizoj, laborgrupoj aŭ iniciatoj, kiuj strebas antaŭenigi egalecon. Ni povas helpi kaj inspiri unu la alian. Ekzemple por la agadplano, kiun ni estas verkantaj, ni tre inspiriĝas de la projekto Egalecen, kiu disvastigas valorajn sciojn kaj praktikojn rilate al egaleco kaj alireblo.
Kiajn aktivaĵojn oni planas?
– Por nun ankoraŭ ne konkretas niaj planoj. Estas multaj ideoj, ekzemple aldoni eron en jarraportoj de TEJO rilate al egaleca partopreno, krei egalecajn gvidliniojn por alvokoj kaj elektado de kandidatoj (por volontulado, projektoj, konkursoj k.s.), kreado de diversspecaj novaj trejnadoj…
– Multaj ideoj rilatas al renkontiĝoj, ekzemple la disvastigo de konsentkulturo, atento al bezonoj de virinoj kaj transgenruloj rilate al necesejoj kaj menstruado, kunlaboro kun la aŭskulta servo kaj anĝela teamo, inkluzivigo dum programeroj… Kelkaj el tiuj povas esti efektivigitaj ankaŭ dum retaj aranĝoj, sed ne ĉiuj. Kun la aliaj branĉoj ni same ideumos, kaj ni kunigos la planojn de ĉiuj branĉoj en ĝeneralan planon por egaleca agado.
Kion oni esperas atingi?
– Malegaleco kaj ekskludo estas tutmonda problemo, kaj nia movado ne estas escepto. Oni multe pridiskutas tiun problemon en Esperantujo, kaj el multaj vidpunktoj. Ni esperas atingi, ke ĉiu homo sentu sin bonvena kaj povu partopreni aktive en nia movado, kaj ke konsideroj de senperforta komunikado, paca konfliktsolvado kaj erarpermesa kulturo iĝu ĝenerale disvastigataj en nia movado.
– Tiun celon ni ne atingos en unu aŭ du jaroj, sed ni bezonas longdaŭran sindediĉan agadon kaj subtenon de la movado al tio, kion ni faras. Ĝi estas tre defia, frustra, sed ankaŭ nepra agado.
Kiajn problemojn pri egaleco vi vidas en TEJO? En Esperantujo pli ĝenerale?
Klára Ertl: – Estas multaj problemoj rilate al alireblo de kongresoj kaj servoj por diversaj grupoj, ekzemple por handikapuloj, aŭ por homoj el specifaj mondpartoj. Tio parte rilatas al strukturaj problemoj de la socio ĝenerale. Ni ankoraŭ havas, bedaŭrinde, multajn problemojn rilate al genra egaleco, ekzemple manko de reprezentado de virinoj en gravaj postenoj en la movado, kaj molestado dum kongresoj.
Euleax de Lima Pereira, kiu same aktivas en la laborgrupo, memorigas ke gravas ankaŭ la reprezentiĝo de transuloj kaj neduumuloj.
Klára Ertl: – Krome, Esperantistoj ofte ne konscias pri tio, ke havi komunan lingvon ne nepre signifas, ke ni komprenas unu la alian. Nia komuna lingvo ne magie malebligas kulturajn miskomprenojn. Mi ankaŭ pensas, ke estas ofte konfliktoj inter diversaj egalecaj konsideroj. Ekzemple kiam ino estas molestata aŭ ĝenata de homo el minoritata kulturo.
Euleax de Lima Pereira: – Aŭ kiam oni atentas pri genra egaleco sen atenti pri GLATaj temoj aŭ inverse, aŭ atentas pri alirebleco al handikapuloj sen atenti pri genra egaleco. Tial pluraneca aliro bezonatas por pli superrigarda vidpunkto. Homoj kiuj travivas plurajn strukturajn malegalecojn havas kompleksan sperton, kiun oni komprenu laŭ pli riĉa vidpunkto. Alikaze oni riskas defendi iun egalecon, maljuste tuŝante alispecan egalecon, kaj ne agnoskante kompleksecon de povrilatoj kaj ĝian influon sur ies pensmanieron.
Mi fantazias, ke hodiaŭ Zamenhof ekkrius: “Kun tia Esperanto, kies ĉampionoj opinias plej grava “kreadon de retaj materialoj kiel memeoj kaj glumarkoj”, ni volas havi nenion komunan!”
Strange vi citis nur parton de ŝia diraĵo.
Mi citis ĝuste ĉi tiun parton por substreki tiun impreson de mizereco, kiun kreas la prezentita situacio. Oni havas branĉojn pri Genra Egaleco, Tutmonda Egaleco, Alireblo kaj Liberen (ĉiuj kun majuskloj!) kaj ĉio, kion ili produktas, estas “diskutoj, debatoj”.
Mi ne celas diri, ke oni ne strebu al pli grandaj egalrajteco kaj interkultura kompreno interne de la movado; mi nur diras, ke, miavide, tiaj bonaj intencoj, kune kun multaj aliaj, tre riskas droni en burokratia marĉo.
Ĉu burokratieco ĝuste ne estus la malo, t.e. ne malfermi sin al interŝanĝo de ideoj kaj malkovro de aliaj situacioj?
Vi bonvenas aliĝi al niaj laborgrupoj kaj kundecidi pri la agado por ke ĝi ne dronu 🙂
Bedaŭrinde, mia aĝo jam ne konvenas por TEJO.
Ankaŭ la mia ne, sed mi estis kaj vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de TEJO do mi sekvas ĝian evoluon kun intereso
(ankaŭ responde al Kirill) Fakte, vi ja povas aktive helpi nin: laŭ la Reglamento de TEJO, nemembroj rajtas aktivi en komisionoj, se ili alportas signifajn konojn/sciojn, laŭ peto al la estrarano/komisiito (do Euleax aŭ mi). Ankaŭ niaj kunsidoj estas publike anoncataj en Eventa Servo kaj partopreneblaj tra peto al ni. La realigplano de Egaleco libere alireblas (vidu ligilon en la artikolo) kaj vi povas peti al ĝi komentan aliron, por helpi nin plibonigi ĝin.
Kaj se vi iĝas patrono de TEJO vi havas plejparte samajn rajtojn kiel membroj, inkluzive de aktivi en komisiono, aŭ simple kunopinii pri nia agado, tra samaj kanaloj kiel la membroj.
Kaj fine, vi ja ankaŭ povas kunlabori kun ni elekstere kun viaj ideoj, projektoj, iniciatoj.
Amuze, vere amuze. Kiam mi ofertis mian helpon al tejo venis de la ĉarma Klára inundo da riproĉoj pri mia fia karaktero (ŝi ne konas min) kaj oni decidis senescepte sekvi sian (strategian ?) planon.La longjaraj spertoj ne estas dezirataj, kvankam urĝe bezonataj. Do mi decidis rigardi la sorton de “Titanic” de malproksime.
Rolando: Oni havas reton da kontaktoj, per kiu oni estas informataj pri la diligenta kolegaro. En tiu reto ankaŭ produktiĝas prijuĝo pri ĉiu kolego: ĉu “pozitivulo”, ĉu “negativulo”.
La prijuĝo de tiu reto pri vi estas klara: Vi estas “negativulo”. (Tial antaŭ kelkaj jaroj, kiam la retuloj subite akiris influpoziciojn en ELB, vi estis rapide eksigita el ĉiuj pozicioj kaj preskaŭ el la organizo.)
Kion tio ĉi efektive signifas? Ĉu ke inoj ne rajtas havi propran necesejon en IJK? Jen kontraŭdiro inter la bezonoj de multaj virinoj – precipe sed ne nur de neeŭropaj landoj – kaj la postuloj de malgranda minoritato, plejparte eŭropa kaj nordamerika. Multaj virinoj hezitos veni al kongreso kun historio de seksĝenado (agnoskita en la intervjuo), se oni tie eĉ ne rajtos je nur-inaj necesejoj.
Tradicie, dum IJK estas nur viraj necesejoj. Malviroj iru al la sterkejo!
Evidente, inoj rajtu havi nur-inajn necesejojn. Mi ne vidas, kie mi asertis ke ne. En la intervjuo mi ne havis spacon klarigi ĉion, sed estas ligilo al nia realigplano, kie tiuj ideoj estas pli detale klarigitaj. Temas ekzemple pri bezonoj rilate al menstruado, kaj aldonaj (!) genroneŭtralaj necesejoj.
Ĉu aldona necesejo egaligas homojn? Kial distingi necesejojn laŭ seksoj? Estas jam multaj publikaj lokoj kun necesejoj por ĉiuj. Gravas ke la pordo estu fermebla.
Estas ja diversaj opinioj ene de la movado kaj ankaŭ ene de TEJO pri tio, ĉu oni havu nur genroneŭtralajn necesejojn, aŭ ĉu oni havu ilin aldone al iĉaj kaj inaj. Ni ankoraŭ ne plidetaligis tion en nia plano, kaj certe ankaŭ dependos de la praktikaj specifaĵoj de kongresejoj. Estas interesa diskuto, do mi invitas vin peti komentrajton al nia egaleca realigplano por helpi nin plidetaligi tion.
Simpla demando. Kiom da neŭtralseksuloj aliĝis al TEJO?
Dankon pro la klarigo, Klára. Vi pravas, vi nenie asertis tion. Mi mis-divenis, ĉar via kunintervjuito ŝajne ne volas, ke ni pensu pri “genra egaleco sen atenti pri GLATaj temoj”, kaj vi menciis virinajn kaj transgenrulajn bezonojn samfraze. Kaj nun en kelkaj landoj estas granda debato pri enirebleco de nur-inaj ejoj fare de biologiaj malinoj. Aldonajn genroneŭtralajn necesejojn mi tute subtenas.
SIN-TROMPO EN LA VICOJ DE TEJO – DAŬRA AFERO
Kiam TEJO forlasis nian planedon? Ankaŭ tiu ĉi teksto prezentas »junularan« organizaĵeton, ties kapo troviĝas super la nuboj.
Ĉu »grupo pri Genra Egaleco«, eĉ majuskle? Laŭ Plena Vortaro de Esperanto »genro« signifas »seksa karaktero de substantivo aŭ pronomo«. Ĉu tiu ĉi grupo pritraktas gramatikajn demandojn?
Mi ne povis ekkoni emon al egaleco, kiam estraranoj de TEJO estis atakintaj kaj kalumniintaj samseksemulon en CO sur-baze de malicaj onidiroj. La kadavro de tiu ĉi okazaĵo pro evidenta malamo kontraŭ samseksemuloj (homo-fobio) troviĝas ankoraŭ en la kelo de TEJO.
IJK 2017 en Togolando malobeis vere multfacete la egalecon. La »problemoj« de la blankulo evidente pli gravis ol tiuj de negroj. Super la tuta kongreso ŝvebis amara odoro de aroganteco de blankulo. Regis apenaŭ egaleco koncerne devenlandon kaj devenkulturon.
https://rimarkojmiajenesperanto.wordpress.com/2017/08/08/cu-rasisma-kongreso-de-tejo-en-togolando/
Estimataj estraranoj, komencu ordigi viajn tute proprajn aferojn! Antaŭ ol vi kreas novajn branĉojn, plenumu viajn originajn taskojn, ĉesu ekzemple mensogi al via membraro, Esperanto-movado kaj Eŭropa Unio pri vi mem! Aŭ malfondu TEJO-n, por ke poste serioza organizaĵo elkresku!
Antaŭ du aŭ tri jaroj aro de blankaj samseksemuloj celis subteni samideanojn en Afriko per stokoj, stoketoj kaj unu-solaj libroj – lerno-libroj, vortaroj, gramatikaj libroj, legolibroj – sed nek UEA (Afrika Komisiono), nek TEJO helpis solvi la problemojn pri la transporto de la libroj al la negroj en Afriko. Nu jes, vi ja evidente preferas viajn ideologiajn ludojn anstataŭ vere helpi esperantistojn. Vivu la mezkapablo en la vicoj de la TEJO-estraro!
“Mi ne povis ekkoni emon al egaleco, kiam estraranoj de TEJO estis atakintaj kaj kalumniintaj samseksemulon en CO sur-baze de malicaj onidiroj. La kadavro de tiu ĉi okazaĵo pro evidenta malamo kontraŭ samseksemuloj (homo-fobio) troviĝas ankoraŭ en la kelo de TEJO.”
Ĉu vi bonvole doni detalojn pri tiu afero mi petas?
“Antaŭ du aŭ tri jaroj aro de blankaj samseksemuloj celis subteni samideanojn en Afriko”
Kiu estas tiu aro? Ĉu asocieto aŭ neformala grupo?
Ĉu ili petis helpon al UEA/TEJO? Se jes, kion UEA/TEJO respondis?
Dankon Andreas por viaj parte pravaj kritikoj, ja ĝuste pro la ekzisto de tiaj problemoj, kiujn vi mencias, ni havas la laborgrupon. Mi kore invitas vin aliĝi. Ĉeestu niajn kunsidojn (ili ĉiam aperos en Eventa Servo) kaj konsilu al ni pri farendaĵoj.
kio estas ”la aŭskulta servo kaj anĝela teamo”?
Anĝela teamo: estas kutimo en junularaj aranĝoj, ke la organizantoj de la kongreso kunigu teamon de “anĝeloj”, kiuj helpas al novuloj. Eblas organizi ĝin diversmaniere, sed mi spertis ekzemple, ke ĉiu anĝelo helpis al specifa homo en neformala maniero. Ĉefe se oni venas sole al sia unua Esperanto-aranĝo, estas tre helpa.
Aŭskulta servo: estas servo kiu ebligas al kongresanoj paroli private kaj konfidence al “aŭskultanto” pri siaj problemoj, ĉu enkongresaj, ĉu esperanto-rilataj, ĉu pri la vivo ĝenerale. La servo estis iniciatita de Severin Reich dum IJK 2018, inspirite de la metodoj kaj pensmaniero de fama psikologo Carl Rogers. La aŭskultantoj ricevas specifan antaŭtrejnadon pri nejuĝema aŭskultado.
Kion viaj gepatroj dirus se ili povus paroli Esperanton?
Mia patro diris al mi kaj mia estonta edzino ”ĉu vi pensas, ke mi ne povas kompreni tion, kion vi parolas en tiu lingvo ?”
Ĉu tio estas demando al mi??
Tre eble ne. Ĉiuj konas viajn gepatrojn kaj konas iliajn grandan konadon de nia lingvo.
Mi vidas kelkaj praktikajn problemojn. En okcidento, vira necesejo estas loko, kie ni povas pisi sur la plankon kaj lasi necesejan siĝokovrilon levigata sen ke virinoj plendas. Estas granda paco pisi en vira necesejo post bierado kaj ne pensi pri la piso sur la planko. Normale, viraj necesejoj estas tro malpuraj. Ĉu TEJO-anoj malpermesos la nezorgan viran pisadon, kiel en niaj hejmoj? Infere.