Esperantistoj ĉiam trovos ion por kolekti de Libera Folio je 2020-03-032020-03-04 Kolektado de poŝtkartoj, libroj, glumarkoj, revuoj aŭ plej diversaj aliaj esperantaĵoj estas ŝatata okupo de multaj esperantistoj. La faka asocio de esperantistaj filatelistoj kaj kolektantoj ĵus renovigis sian ampleksan retejon. Lige kun tio ni petis Elda Doerfler kaj James Rezende Piton rakonti pri la agado de ELF-AREK.
UEA kaŝas informojn pri siaj fondaĵoj de Libera Folio je 2020-02-262020-03-07 UEA ĵus dissendis gazetaran komunikon kun la titolo ”2019: nova rekordo ĉe donacoj por UEA”. Efektive tamen la suma kvanto de donacoj al la asocio ŝrumpis, sed ial la estraro ne raportis pri la fondaĵoj. Ĝenerale ne klaras, kion UEA faras per siaj fondaĵoj, ĉar la komitato ne plu ricevas informojn pri tio.
UEA elspezas milojn por informado sen rezulto de Libera Folio je 2020-02-182020-02-19 De pluraj jaroj UEA regule subvencias sensukcesan informan agadon ĉirkaŭ rokfestivalo en Pollando. Ekzemple en 2017 UEA donis 2.000 eŭrojn al lokaj aktivuloj. Neniu poste kontaktis homojn, kiuj tie registris sin kiel ”amikoj de Esperanto”. Nun la krizanta UEA denove investas monon kaj prestiĝon en Pol’and’Rock.
Lasta tradicie presita PIV aperos en 2020 de Libera Folio je 2020-02-112020-02-11 La unua eldono de PIV aperis en 1970. La lasta tradicie presita eldono ŝajne aperos taŭge por la 50-jara jubileo en 2020. La sekva eldono jam estos unuavice elektronika, eĉ se dezirantoj povos mendi presitajn ekzemplerojn. Ĝin redaktos akademiano Bertilo Wennergren.
La Esperanta Civito invitas IJK-n 2021 al si de Libera Folio je 2020-02-022020-02-02 Aperis kvin kandidatoj, pretaj aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. Unu el ili estas la Esperanta Civito, kiu proponas ke la kongreso okazu en Svisio. Ĝis la fino de februaro ĉiuj kandidatoj devos prezenti detalajn proponojn.
Ĉiutagaj novaĵoj de la mondo nun en Esperanto de Libera Folio je 2020-01-292020-01-29 En iuj naciaj lingvoj la novaĵa retejo de Vikipedio malviglas aŭ eĉ estis tute fermita, sed en la Esperanta versio de Vikinovaĵoj nun eblas legi freŝajn mondajn novaĵojn ĉiutage. Laŭ Stano Belov, unu el la ĉefaj aktivuloj, tre indas ke esperantistoj partoprenu en neesperantistaj projektoj, pro pluraj kialoj.
Virinaj voĉoj mankas en Esperanta datumaro de Libera Folio je 2020-01-202020-01-20 Pli ol ducent homoj jam partoprenas en projekto, kiu strebas instrui al komputiloj, kiel veraj esperantistoj parolas. Nur sep procentoj el ili estas virinoj. La projekto Common Voice helpas krei parolrekonajn sistemojn, sendependajn de grandaj firmaoj.
Mankas kandidato por organizi IJK-n en 2021 de Libera Folio je 2020-01-152020-01-15 La ĉi-jara Internacia Junulara Kongreso okazos en Nederlando, sed kie okazos la IJK en 2021 tute ne klaras, post kiam Britio retiris sian kandidatiĝon. TEJO nun esperas trovi novan kandidaton ĝis la fino de januaro.
TEJO decidis ne publikigi la membronombron de Libera Folio je 2020-01-032020-01-03 Du estraranoj estis aŭtomate eksigitaj pro pasiveco, sed unu estis tuj reelektita. Estis elektita ankaŭ nova ĝenerala sekretario. La komitato malpermesis al la estraro formalan kunlaboron kun la Civito sen konsultiĝo kun la komitato.