TEJO volas labori por pli da egaleco de Libera Folio je 2020-12-072020-12-07 La laborgrupo de TEJO en novembro anoncis, ke ĝi aktiviĝas kaj serĉas pli da partoprenantoj. La celo estas unuavice pliigi la egalecon en TEJO kaj la junulara movado, sed la grupo pretas kunlabori kun aliaj esperantistaj organizoj aŭ iniciatoj kun la sama celo, rakontas la ĉefrespondeculo Klára Ertl.
Pliaj 23 500 eŭroj por iam kompletigota retejo de Libera Folio je 2020-12-032020-12-03 TEJO dum sia semajnfina komitata kunsido aprobis la buĝeton por 2021. En ĝi eblas legi interalie, ke UEA venontjare pagos pliajn 23 500 eŭrojn por la reteja renovigo, kiun prizorgas dungito de TEJO. La enspezoj de TEJO ĉefe konsistas el kontribuoj de EU kaj UEA. La kotizoj de la membroj kovras nur 2,7 procentojn de la elspezoj.
Albert Stalin Garrido elektita estrarano de TEJO de Libera Folio je 2020-11-302020-12-01 Kiel nova estrarano de TEJO por landa kaj faka agado estis elektita Albert Stalin Garrido, la fondinto kaj prezidanto de Filipina Esperanto-Junularo. Li prenas la lokon de Robert Nielsen, kiu demisiis antaŭ kelkaj semajnoj.
Esperantista urbestro volas verdigi la municipon de Libera Folio je 2020-11-30 David Healy, esperantisto kaj membro de la Verda Partio, de duonjaro estas urbestro de Fingal, unu el la kvar municipoj kiuj konsistigas Dublinon. Li diras al Libera Folio, ke li bonvenigas sugestojn pri tio, kiel li povus helpi al la movado.
TEJO-ano estros ĉe Forumo Junulara Eŭropa de Libera Folio je 2020-11-232020-11-23 Dum venontaj du jaroj TEJO havos sian reprezentanton en la estraro de Forumo Junulara Eŭropa. Al tiu posteno estis elektita Paulína Jalakšová, oficisto de TEJO.
Asocioj estas por pacienculoj de Libera Folio je 2020-11-202020-11-20 Esperantistoj estas pli ol averaĝe individuemaj – alie ni ne estus esperantistoj. Kaj en la nuna epoko eblas fari ĉiam pli da aferoj individue. Tamen ni plu bezonas strukturojn, organizaĵojn kaj paciencon, argumentas José Antonio del Barrio en sia vidpunkta artikolo, spronita de la lasta demisio en TEJO.
Mia seniluziiĝo kiel TEJO-estrarano de Libera Folio je 2020-11-172020-11-17 ”Ni kunsidis dum multaj horoj ĉiutage sed mi ne povis memori iun ajn gravan decidon. Ni uzis multe da energio, sed kion ni atingis?” Tion skribas Robert Nielsen, kiu aktive kampanjis por eniri la estraron de TEJO, sed rapide seniluziiĝis, perdis la elanon kaj demisiis. Libera Folio publikigas iom redaktitan version de teksto pli frue aperinta en lia blogo.
Denuncinto de TEJO strebas al Fina Venko de Libera Folio je 2020-11-16 En 2019 Kévin Morel-Fourrier sendis al EU-instanco denuncon pri troigita membronombro donita de TEJO. Lia celo estis ke la falsa informo estu korektita kaj la vera membronombro de TEJO iĝu konata, li diras en intervjuo de Libera Folio. Li komparas TEJO-n kun rolludo, kaj rakontas ankaŭ, ke li havas propran planon por fina venko de Esperanto.
Demisiis TEJO-estrarano Robert Nielsen de Libera Folio je 2020-11-102020-11-11 En mardo la 10-a de novembro anoncis sian demision el la estraro de TEJO Robert Nielsen. Li respondecis pri landa kaj faka agado. La nuna estraro estis elektita en julio kaj ekoficis la 1-an de septembro.
La Akademio refunkciigas sian retejon de Libera Folio je 2020-11-10 La unuan fojon post decembro 2014 en la oficiala retejo de la Akademio aperis novaĵo. Post multjara stagno la retejo denove estas aktualigata. Ankaŭ la enhavo de la intertempa provizora retejo estis movita tien, sed ankoraŭ ne facile troveblas.