Kvar aŭtoroj renkontos sian publikon de Libera Folio je 2020-09-142020-09-17 Oleg Ĉajka el Moskvo estos la gvidanto de la unua reta Literatura forumo de UEA en mardo. En ĝi partoprenos kvar el la plej konataj nuntempaj Esperantaj aŭtoroj. Ni petis Oleg Ĉajka rakonti, pri kio temas.
La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado de Libera Folio je 2020-09-092020-09-13 La 8-an de septembro 2020 forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Memore al li Libera Folio republikigas unu el liaj plej konataj tekstoj, ”La rolo de mezkapabluloj en Esperanto-movado”, aperintan en la revuo ”Tempo” en 1982.
Forpasis Zlatko Tišljar de Libera Folio je 2020-09-092020-09-10 Forpasis Zlatko Tišljar, honora membro de UEA. Li esperantistiĝis en 1962 kaj en 1972 li iniciatis la entreprenon Internacia Kultura Servo en Zagrebo, kiun li direktoris ĝis 1991. Libera Folio petis lian lernanton Nikola Rašić rakonti pri li.
UEA planas ludoni almenaŭ parton de la CO de Libera Folio je 2020-09-072020-09-07 La komitato de UEA aprobis planon, laŭ kiu almenaŭ parto de la Centra Oficejo estu luigita. Pli multaj oficistoj laboru ekster Nederlando, kaj ankaŭ la libroservo laŭ la plano estu movita al alia lando. La nova retejo ne estos lanĉita ĉi-jare, kiel la estraro pli frue promesis.
La rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2020 de Libera Folio je 2020-09-062020-09-06 La rezultoj de la ĉi-jaraj Belartaj Konkursoj estis diskonigitaj dum reta premia festo, elsenditaj per la reto. Ni publikigas la plenan liston.
Kritikaj vidpunktoj kaŝitaj post enketo de UEA de Libera Folio je 2020-09-012020-09-01 La nunaj membroj de UEA estas idealismaj. Por logi novajn necesus tamen proponi ion plian, indikas reta enketo. Kritikaj vidpunktoj de respondintoj ne estis publikigitaj, kaj la retejo ŝajne interesas neniun.
Ĉu vere Esperanto inter pintaj lingvoj en Twitter? de Libera Folio je 2020-08-312020-09-09 Laŭ statistika esploro Esperanto troviĝas inter la 30 plej uzataj lingvoj en Twitter. Sed ĉu vere tiel estas? Kie do estas la multegaj pepaĵoj en Esperanto?
Ĉu vere Esperanto estas facila lingvo? de Libera Folio je 2020-08-25 Eblas lerni Esperanton dekoble pli rapide ol la germanan, aŭ la hispanan, aŭ entute ajnan lingvon. Tiajn asertojn oni ofte aŭdas, sed sur kio ili baziĝas? Kaj ne malofte oni renkontas eĉ tutmonde famajn esperantistojn, kiuj eraras pri bazaj aferoj – kiel tio eblas, se Esperanto estas facilega lingvo? Ni demandis al akademiano kaj lingvisto Jouko Lindstedt.
La tempo de la paroladoj de Fettes jam pasis de Libera Folio je 2020-08-202020-08-20 Antaŭ unu jaro Mark Fettes finis sian duan mandatperiodon kiel prezidanto de UEA. Nun sub la aŭspicioj de UEA aperis libro kun liaj paroladoj kaj artikoloj. La berlina ĵurnalisto Grigorij Arosev trovas la tekstojn banalaj kaj la libron enuiga. La tekstoj laŭ li estas glate formulitaj, sed ne enhavas kontemplon aŭ analizon de la laboro de Fettes kiel prezidanto de UEA.
La komitato de UEA ne aprobis la buĝeton de Libera Folio je 2020-08-182021-08-25 La komitato de UEA en sia dimanĉa kunsido prokrastis la pritrakton de la buĝeto por la jaro 2021, ĉar mankas planoj pri la financa resanigo de la asocio. Malakcepto de bankaj konsiloj pri investoj eble kostis al UEA dekmilojn da eŭroj.