Izoliĝo instigis al kurso de Esperanto per Zoom de Libera Folio je 2020-06-222020-06-22 La kronvirusa pandemio devigas al fizika izoliĝo, sed samtempe stimulas al novaj specoj de reta kontaktado. En Rusio la profesia lingvoinstruisto Aleksandr Blinov lanĉis retajn kursojn per la retkunvena programo Zoom. Andrej Grigorjevskij intervjuis lin rete.
UN-gravulo inaŭguras Esperanto-festivalon de Libera Folio je 2020-06-182020-06-21 Asista ĝenerala sekretario de UN Fabrizio Hochschild registris paroladon por la inaŭguro de MondaFest 2020, reta Esperanto-festivalo kiu interalie anstataŭas la ĉi-jaran Universalan Kongreson. La altranga UN-reprezentanto intencis persone ĉeesti la kongreson, sed tio ne eblas pro la daŭranta pandemio.
La reta IJK okazos tutmonde kaj tutdiurne de Libera Folio je 2020-06-102020-06-11 La ĉi-jara IJK okazos ne en Nederlando, sed en la reto. Laŭ informoj nun publikigitaj en la kongresa retejo, dum tri el la kongresaj tagoj programeroj okazos preskaŭ tutdiurne.
Amasfinancado vivigas retajn projektojn de Libera Folio je 2020-06-082020-06-08 La funkciado de Esperantujo ĉiam pli dependas de retaj servoj, programoj kaj datumaroj prizorgataj de volontuloj. Ne ĉiuj havas la necesajn tempon aŭ kapablon rekte kontribui al tiu grava laboro, sed ĉiam pli da homoj pretas finance subteni la retajn aktivulojn.
Homo konsterne talenta de Libera Folio je 2020-05-302020-05-31 La 24-an de majo forpasis Victor Sadler, multjara direktoro de UEA, redaktoro de la revuo Esperanto, poeto, lingvisto kaj iama akademiano. En sia nekrologo Ulrich Lins nomas lin ”homo konsterne talenta”.
Pandemio instigis al literaturaj legadoj en la reto de Libera Folio je 2020-05-27 Pro la daŭranta pandemio ne povas okazi ĉeestaj Esperanto-aranĝoj. Anstataŭe aperis diversaj retaj aktivaĵoj. Unu el tiuj estas la literatura projekto E-legante de Pola Esperanto-Junularo. Ni petis la prezidanton de PEJ rakonti pri la reta voĉlegado.
IJK 2021 ne okazos en Koreio de Libera Folio je 2020-05-242020-05-24 Korea Esperanto-Junularo anoncis, ke ĝi ne povos aranĝi la Internacian Junularan Kongreson en 2021. TEJO nun denove serĉas kandidatojn por la ĉefa junulara aranĝo de la venonta jaro.
Riismo konkeras la junan generacion de Libera Folio je 2020-05-222020-10-06 Ĉu Esperanto bezonas neŭtralan pronomon, aldone al la tradiciaj li kaj ŝi? Kion opinias rete aktivaj esperantistoj, kaj ĉu tia netradicia pronomo havas lokon en la efektiva lingvouzo? Tion esploris akademiano Markos Kramer per ampleksa enketo.
Esperanto allogas esploristojn pri internaciismo de Libera Folio je 2020-05-182020-05-18 Nova esplorprojekto ĉe universitato en Skotlando esploras la rilaton de la Esperanto-movado kaj internaciismo en la jardekoj ĉirkaŭ 1900. ”La Esperanta movado estis multe pli heterogena kaj kompleksa ol ni pensis”, diras la iniciatinto, profesoro Bernhard Struck, en intervjuo de Libera Folio.
Denove demisiis ĝenerala sekretario de TEJO de Libera Folio je 2020-05-112020-05-11 La seriozaj problemoj en la estraro de TEJO daŭras. Jam la duan fojon ene de duonjaro demisiis la ĝenerala sekretario. Pli frue en la komitata diskutejo Querino Neto malkontentis pri la neaktiveco de pluraj aliaj estraranoj, interalie la prezidanto.