TEJO anoncas novan retan renkontiĝon, kiu okazos komence de aprilo. La sorto de la ĉi-jara IJK, kiu laŭplane devus okazi en la ĉefurbo de Ukrainio, daŭre malcertas.
Pro la pandemio, oni devas nuligi preskaŭ ĉiujn fizikajn renkontiĝojn en Esperantujo kaj translokiĝi al la interreto. Kadre de tio, TEJO anoncas novan renkontiĝon kun la nomo ”Retoso”. Ĝi estas la unua TEJO-renkontiĝo planita specife por la reto. La evento okazos inter la 2-a kaj 5-a de aprilo, kaj partopreno estos senpaga por TEJO-membroj. Por nemembroj la prezo estos 15 eŭroj. La celgrupo estas junuloj, sed sen aĝlimo.
La ĉeforganizanto, Antonia Montaro, klarigas la celon de la renkontiĝo:
– Malkiel reta IJK, reta JES kaj la Virtuala Kongreso, ĝi ne imitos ĉeestan renkontiĝon. La celo estas montri ke retaj eventoj estas ne nur anstataŭo, sed io ripetinda kun aŭ sen pandemio. Reta evento havas la potencialon atingi multe pli da esperantistoj en pli da lokoj, kaj la teamo de Retoso celas esplori tiun potencialon.
La renkontiĝo uzos la saman platformon kiel por la reta IJK. La programo ankoraŭ ne estas plene preta, sed Antonia diras ke ĝi estos diversa:
– Mi povas promesi koncertojn, prelegojn, ludojn kaj temajn babilĉambrojn. En junulaj eventoj ĉiam aperas spontanea programo, kaj ni volas instigi al tio. Mi forte kredas ke se sufiĉe da homoj el diversaj lokoj venos, la programo estos bonega iel ajn.
La espero laŭ ŝi estas, ke Retoso iĝos daŭra parto de Esperantujo:
– La ambicio estas ke ĝi okazu almenaŭ unu fojon ĉiun jaron. Ni volas ke grandaj retaj eventoj fariĝu natura parto de nia komunumo.
Granda deziro kaj defio por la evento estas ke ĝi estu tutmonda kaj ke esperantistoj ĉie en la mondo partoprenu. La organizanta teamo enhavas homojn de Ameriko, Eŭropo kaj Azio. La teamo strebas logi homojn ĉe la periferioj de Esperantujo, kiuj kutime ne povas partopreni renkontiĝojn. Ili planas la programon por ke ĝi estu spertebla por homoj en ĉiu horzono.
Carlos Pesquera Alonso, TEJO-estrarano por kongresoj, klarigas ke pro la pandemio TEJO turnas sian atenton malpli al tradiciaj renkontiĝoj kaj pli al la interreto.
– TEJO fokusiĝas pli al retaj renkontiĝoj. Ni ne forgesas la fizikajn eventojn, sed ni vere lernis kiom malfacilas atingi tutmondecon kiam oni devas vojaĝi, ĉar multaj ne povas tion fari. Aldone, la situacio ankoraŭ estas riska sanrilate, tiel oni povas esti proksima al aliaj Esperantistoj malgraŭ la distanco. Ankaŭ en aliaj kampoj TEJO pli agas rete ol antaŭe – multaj eventoj, prelegoj, kunsidoj nun okazas rete, kaj tio estas modelo por estonta agado.
Li agnoskas la malcertecon pri la IJK, kiu estas planita por la somero en Ukrainio.
– La plano A estas okazigi la IJK-n fizike ĉi-jare en Kijivo, sed ni konscias ke povas esti ke tio ne eblos. Tial ni havas internan limdaton por anonci la nuligon, kaze ke tio neprus. Se la rezulto estos tiu, ni havos kaj sufiĉe da tempo kaj sufiĉe da sperto por organizi retan eventon, sed tio estas plano B. Ĝi estas skizita sed ne difinita.
Robert Nielsen
La eterna revo de esperanto-movado plenumiĝis: resti hejme, fari nenion kaj aspekti e-fervorulo.
Retosujo.
Ŝajnas ke minusas tiuj, kiu ne volas sciigi ke ili volas resti hejme, fari nenion kaj aspekti e-fervorulo, kkkkkk 🙂
Eble minusas ankaŭ tiuj, kiuj volas resti hejme por ne kapti viruson dum la diboĉaj noktoj de IJK, se ĝi okazus ĉeeste. Tio ne signifas ke hejme ili faras nenion por Esperanto.
Praktike ĉion, kion mi faras por Esperanto, mi faras hejme. 🙂
Do, alivorte “ĉion, kion mi faras por Esperanto, mi faras hejme” = “ĉio, kion mi faras por Esperanto, estas virtualaĵo” 🙂
Virtualaĵoj en la nuntempa mondo ofte valoras ne mapli, ol objektoj palpeblaj.
“diboĉaj noktoj de IJK ?” Supozeble ironio. La juna generacio fieras, ke ili trinkas teon kaj teoriumas pri genroj kaj evitas sekson.
ŝajnas ke ili (tiuj, kiuj volas resti hejme por ne kapti viruson) komensis timiĝi de la viruso kelkdek jarojn antaŭ samtempe kun ekesperantiĝo ilia :)))
“la diboĉaj noktoj de IJK” verŝajne tio estas nura atingo de IJK, konservota en historio por estontanoj 🙂