Kaj la ceter’ – ĉu ne literaturo?

En la Esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo, skribas Tonjo del Barrio. Laŭ li estas probleme, ke eĉ la ekzisto de tiu ĝenro plej ofte estas forgesata, kiam oni parolas pri la Esperanta literaturo.
La libroservo de UEA en la Centra Oficejo.

Antaŭ kelkaj tagoj Sten Johansson verkis en Libera Folio pri la esperanta literaturo, pri ĝiaj ekzisto kaj neceso. Interesa legaĵo kun, laŭ mia opinio, grava manko: ke ĝi egaligis literaturon nur al fikcia prozo kaj poezio. Ĉiuj konsideroj estis farataj kun nur tiuj du kategorioj enmense, kaj kun fokuso baze en la romanoj kaj noveloj. Sed kial estu tiel? Ĉu nefikcio ne estas valora kiel literaturo? Ĉu eseoj, faka literaturo, sciencpopularigo, biografio kaj aliaj ĝenroj ne meritas la konsideron de beletro?

Tiu certe ne estas la sola ekzemplo. Sten mencias la faman bazan legoliston de William Auld, al kiu denove nur fikciaj prozaĵoj kaj poemaroj apartenas. La retejo prizorgata de Sten, ”Originala Literaturo Esperanta” (OLE), montras saman kriterion, kun listoj respektive de originalaj romanoj, de originalaj noveloj, novelaroj kaj rakontoj, de originalaj dramoj kaj de originalaj poemaroj, plus recenzoj.

Ankaŭ la libro ”Historio de la esperanta literaturo”, de Carlo Minnaja kaj Giorgio Silfer, tiom detala (foje eĉ tro) pri poezio, proza fikcio (romanoj, noveloj, rakontoj) kaj teatro, estas ege magra pri aliaj ĝenroj. Konsiderante ke la ĉefa premio en la esea branĉo de la Belartaj Konkursoj portas la nomon de la patro de unu el la aŭtoroj, surprizis min la malgranda spaco dediĉita al tiu ĝenro.

Nur du ĉapitroj konsideras la nefikcion, kaj eĉ en tiu kazo temas plej ofte pri temoj denove rilataj al la literaturo laŭ tiu restrikta kompreno. La ĉapitro 37-a pri eseoj temas ĉefe pri la lingvo Esperanto aŭ ĝia komunumo (prelegoj aŭ historio). La 48-a (kaj parte la 54-a) celas la studojn pri la literaturo mem, denove pri aŭtoroj pritraktataj en aliaj ĉapitroj pro ties poezia aŭ fikcia verkado.

Nur du pliaj personaj ekzemploj el tiu ĉi enciklopedieca libro (kiun mi ne celas kritiki ĉi-artikole – ĝi estas ja tre kompleta kaj informriĉa, sed ĝuste tial la forestoj estas pli evidentaj). Paul Neergaard, aŭtoro interalie de ”La vivo de la plantoj”, libro en kiu la lingvaĵo montras lian zorgon por celi ne nur fakan sed ankaŭ poeziecan efikon, aperas nur kiel aŭtoro de unu specifa recenzo – krom kiel celo de flanka klaĉaĵo.

Pli nuntempa, Nikolao Gudskov, aŭtoro de plurtemaj eseoj kaj de popularigaj libroj pri aferoj tiel diversaj kiel esperantismo, antikva filozofio, biologio aŭ bredado, bele kaj zorge redaktitaj, aperas nur kiel editoro kaj kompilanto de poeziaj libroj. Cetere, tute forestas la redaktoro de tiu ĉi gazeto, Kalle Kniivilä, aŭtoro de eĉ kvar libroj, en la ĝenro ĵurnalismo, kiun mi denove ne hezitas nomi literatura.

Tia uzo de la vorto literaturo ne limiĝas al tiuj okazoj, kaj eĉ ne al la esperanta mondo. Por doni plian ekzemplon, la Nobel-premioj pri literaturo havas la saman tendencon trafi verkistojn en tiuj samaj ĝenroj (poezio, fikcia prozo, dramo), kaj la esceptoj ne superas kvin aŭtorojn (kaj eĉ en tiuj eblus argumenti ke probable ĉe la plejmulto neliteraturaj kriterioj pezis pli).

Ne devus esti tiel. Eĉ laŭ la difinoj de la vortaroj, nek literaturo nek beletro devus aludi nur al tia mallarĝa kolekto de libroj. Ja, laŭ PIV, literaturo estas la tuto de la verkoj uzantaj la lingvon kaj koncernantaj la vivon kaj kulturon de iu homa grupo, epoko kaj simile.

Ĉu eseoj, sciencpopularigo, historio, ĵurnalismo ne koncernas la vivon kaj kulturon de nia komunumo, uzante la lingvon por tio? Mi koncedas ke la vorto beletro estas iom pli duba, laŭ la difino de la sama PIV (”literaturo, rigardata el pure artisma vidpunkto”), ĉar malofte la celo de nefikcio estas pure artisma, sed ĉu vere en plej oftaj okazoj poezio, romano aŭ dramo havas nur pure artismajn celojn?

Ne ĉiuj havis tiun saman restriktan kriterion. La originala verkaro de Zamenhof, krom manplenon da poemoj, inkludas baze paroladojn kaj aliajn prozajn nefikciajn verkojn. Lia Fundamenta Krestomatio entenis ankaŭ aliajn specojn de tekstoj. La pritraktado de literaturo en ”Esperanto en Perspektivo” enhavis ĉapitron pri scienca, popularscienca kaj faka literaturo (en tre ampleksa senco).

La eldonejo de Régulo ne hezitis eldoni popularigajn verkojn, kiel tiun de Neergaard jam menciitan aŭ la tre aprezindan ”Senĝenaj dialogoj”, de Alberto Fernández (kiu ne hezitis utiligi rakontajn teknikojn por enkonduki la leganton en tre profundajn sciencajn konceptojn), kaj eĉ inkludigis popularigajn fakverkojn en sia kolekto “Beletraj kajeroj” (kun titoloj tiom pure sciencaj kiel ”El la polvo de la tero”, ”Estiĝo de la tero kaj de la homo”, kaj simile.)

En la esperanta eldonado troviĝas granda manko de faka populariga literaturo. Mi ne celas nun tiun pure fakan, kiun ni certe ankaŭ devus havi, sed kies manko eble eksplikiĝas per la relative malgranda kvanto da fakuloj (krom en tre limigitaj okazoj). Ankaŭ ne la pure sciencan publikigadon, pri kies malhelpoj bone esprimiĝis antaŭnelonge en Libera Folio la vicprezidanto de la asocio de sciencistoj.

Mi parolas pri la ĝenro de alta popularigado, kiu celas la kleran nefakan publikon, dezirantan esti informita pri la nuntempo aŭ havi elementojn por pripensi la mondon. Tiu ĝenro, en tre ampleksa senco, tre sukcesas en multaj landoj, kaj kreis siaspecajn literaturajn stelulojn, foje ĉar ili jam estis tiaj en siaj fakaj kampoj, sed en aliaj okazoj pro ilia stilo. Por tio kelkaj el ili ne hezitas utiligi beletrajn verkoteknikojn. Multaj (ĉefe anglalingvaj sed ne nur) estis tradukitaj al dekoj da lingvoj, sed, ve, neniu al Esperanto.

Antaŭ kelkaj jaroj unu el tiuj steluloj, Richard Dawkins, la fama biologo, lanĉis publikan debaton sin demandante kial plej ofte romanistoj ricevis la Nobel-premion, kaj kial ne sciencistoj kiel Pinker aŭ E. O. Wilson povus esti kandidatoj. Iuj mokis lin, konjektante ke li mem provas volontuli, sed mi mem kunhavas tiun opinion kaj trovas ke li meritas almenaŭ esti konsiderata.

Fakte lia verkaro pli proksimas al literaturo ol al pura scienco, komencante per la titolo de lia plej konata verko, ”La egoista geno”, kiu ne estas scienca koncepto, sed vera metaforo. Kaj per tiu libro li ja influis la kulturon de sia epoko (se uzi la antaŭan difinon de literaturo) per la lanĉo de la koncepto kaj vorto ”memeo”, kiu preskaŭ difinas nian nunan publikan arenon.

Mia hipotezo pri la malriĉeco de tia ĝenro en Esperanto estas ke ĝi parte ŝuldiĝas al manko de prestiĝo de la nefikcia prozo ĉe kelkaj partoj de nia samideanaro, ĝuste la gardistoj de la literatura kanono. Mankas do stimulo ĉe verkistoj kaj eldonistoj, eĉ se foje troviĝas bonaj ekzemploj en nia ĝisnuna eldonado. Povas do okazi ke homo kun literaturaj emoj preferas verki fikcion, por esti pli bone agnoskata kiel beletristo.

Ekzemple, ion tian mi foje suspektas kiam mi legas historiajn romanojn en Esperanto. Iuj el ili povus bone esti historiaj libroj, rakontantaj laŭ la esploroj de la aŭtoroj aŭ la materialo de ili kolektita. Sed iel la verkisto suspektas ke la enmeto de fikciaj eroj kreos pli altan beletran valoron, kaj do preferas ŝanĝi la ĝenron por atingi tiun beletran rekonon. Ne devus esti tiel: faka historia verko ja estas literaturo, kaj, se la aŭtoro havas talenton, eĉ beletro. Kial ne?

Toño del Barrio


Rilataj artikoloj:

 

11 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
DICCON MASTERMAN
DICCON MASTERMAN
2021-02-23 13:08

Mi aplaŭdas la eseon de del Barrio. Ekstrema difino de literaturo estas ĉio kion oni povas legi. Supozeble tiuj kiuj limigas sian difinon de la vorto je romanoj, poezio ktp kredas ke literaturo devas ne esti simpla komunikilo de informoj sed artaĵo. Kompreneble ne estas klara distingo inter informkomunikilo kaj artaĵo kaj tial ĉiu unuopulo havos sian propran difinon de kio estas literaturo.

Antaŭ multaj jaroj kiam mi estis dekkelkjarulo mi diskutadis kun samaĝa germana amiko pri literaturaj majstroverkoj kaj menciis la titolon de tre renoma komedia teatraĵo. Lia tuja reago estis “Aĥ, tio ne estas majstraĵo – tio estas komedio!” Do lia takso de kio konsistigas literaturaĵon estis eĉ pli severa.

Nikolao Gudskov
Nikolao Gudskov
2021-02-23 13:36

La eseo estas vere tre grava kaj trafa! Vere, ekzistas kelkaj tre bonaj originalae verkitaj scienc-popularaj libroj – ne nur Neergard, sed ankaux Ajsberg, Dudich, Power, Givoje… Multon interesan oni povas trovi en revuoj (Sennnacieca Revuo ka.), sed gxenerale la gxenro ne estas suficxe disvolvigxinta. Regulo Perez pri gxia evoluigo zorgis, Aleksandro Sxevcxenko zorgis – tamen ili estas maloftaj ekzemploj de niaj eldonistoj, kiuj komprenis gravecon de la gxenro. Kaj ili ne plu vivas 🙁 Se ne estas eldonisto, kiun interesas certaj verkoj, literaturo ne disvolvigxas, eldonisto en nia mondo estas figuro ne malpli grava ol verkisto!

Gecxjo
Gecxjo
2021-02-24 5:46
Respondo al  Nikolao Gudskov

Nikolao, antaŭis miajn pensojn prie 😉
Populariga literaturo kiel ĝenro estas tre interesa, sed verki interese estas granda laboro kaj majstreco.
Por estu sukcesa tiu agado: sufiĉa aro da legantoj, 2. aŭtoselekto de verkistoj (oni legas ja plej interesajn!)

Ĉe mi jukas manoj, sed literatura talento estas nesufiĉa ;-(

Sciuro
Sciuro
2021-02-23 17:10

“troviĝas granda manko de faka populariga literaturo”

estas granda manko de cxio ajn en esperantio, gxi estas povra lando.

Paul Joseph Desailly
2021-02-23 23:13

La Nobel-premioj pri literaturo kutime atingas la laureatojn je la fino de longaj karieroj

Chiuj ghenroj de literaturo valoras. La koncernaj literaturajhoj sukcesas au malsukcesas (en la pleneco de tempo!) lau la kvalito kaj la honesteco de la enhavoj. Kune la hodiaua publiko kaj la morgaua publiko decidas. En la nuno en Esperantujo la sola portempa problemo estas relativa manko de legantoj kaj klientoj.

La problemego tamen che ‘La egoisma geno’ de profesoro Dawkins ne estas manko de literatura valoro; la verko bazighas je malverajho: ‘Ateismo estas nun maldefendebla’ . Mi emfazas la vorton ‘nun’: http://aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/ESK-124-sep2016.pdf p. 28 – 30

Dieter Rooke
2021-02-24 11:46

Kara “S-ano” Paulo , Via artikolo en aea propagandas baha -anismon- kaj kondamnas ateistojn- evidente en E-literaturo ekzistas kaj ekzistu chiaj ekstremoj .
La literaturo – nur konsistigas turon el literoj- chia stultulo rajtas ghin konstrui .

Paul Joseph Desailly
2021-02-25 0:21
Respondo al  Dieter Rooke

Bv legi la kvaran alineon de la artikolo (sur pagho 28) : “Nek oni supozu ke bahaanoj malamas ateistojn.” Mi verkas por kontraui ateismon. Vin mi amas

Sten Johansson
Sten Johansson
2021-02-28 1:09

Por krei fakajn popularigajn verkojn de literatura valoro necesas aŭ fakulo, kiu lertas pri tia verkado, aŭ kunlaboro de fakulo kaj persono kun intereso kaj lerto pri tia verkado.

Mi suspektas ke ambaŭ tiuj relative maloftas inter personoj, kiuj bone regas esperanton.

Se ili tamen ekzistas, mi ne vidas motivon, kial tia verko ne aperus.

Osmo Buller
Osmo Buller
2021-02-28 9:03
Respondo al  Sten Johansson

Ili ekzistas, sed ial ili ne verkas. Vilho Setälä estis eminenta fotisto kaj lia “Fotografio kiel scienco kaj arto” el 1940 plu estas la pinto de la finna fotografia literaturo. Krom unu-du artikoloj li neniam verkis en Esperanto pri fotado. Alia ekzemplo: Richard Wood verkis gvidlibron pri DX-aŭskultado “Shortwave Voices of the World”, tradukitan al multaj lingvoj. Kvankam elstara esperantisto, en Esperanto li verkis eĉ ne unu linion pri DX-aŭskultado. Eĉ nur simplaj gvidiloj en Esperanto pri fotado kaj DX-aŭskultado (TEJO-anoj ne scias, kio estas tio) estus bone venditaj. Por Setälä kaj Wood Esperanto tamen estis alia mondo ol fotado/DX-aŭskultado kaj ne estis ligo inter ili.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Osmo Buller
CARLO MINNAJA
CARLO MINNAJA
2021-02-28 13:40

Ne utilas plian fojon diskuti kio estas literaturo, kaj ĉu enpreni en ĝin vortarojn, jarlibrojn aŭ instrukciarojn por lavmaŝinoj. Ke mankas fakaj verkoj en E-o ne tute veras, tuj venas al mia menso “Sekretoj de la marestaĵoj”, “Enkonduko en la teorion de lingvaj ludoj”, “Vivo de la plantoj”, “La kosmo kaj ni”, “Origino de la vivo sur la tero”, “Freud kaj la naskiĝo de la psikanalizo”, “Bazaj nocioj pri kemio”, tutaj aroj da AIS-bruŝuroj kaj da IKU-kolektoj; se oni alklakas la ja ne kompletan, tamen en nia mondeto la plej abundan, UEA-librokatalogon, nur per la serĉo laŭ vorto “homo” oni trafas al pli ol kvindeko da titoloj el kiuj ĉ. duono estas originalaj pri sciencaj branĉoj (anatomio, filozofio, psikologio, historio, politiko), “Kaj la fiŝo fariĝis homo”, “Estiĝo de la tero kaj de la homo”, “Homoj de Putin”, “La korpo de la homo”, “Paradigmoŝanĝo en la sciendoj”, “Teozofio” k.m.a.; se oni serĉas laŭ “medicino” jen pluraj aliaj. Mi ne kapablas fari fidandan komparan statistikon kun aliaj lingvoj, sed mi opinias, ke eĉ en tiuj la fikcia ĝenro samproporcie superas la t.n. sciencan. Mi partoprenas en juĝkomisiono pri itallingvaj verkoj pri popularigo de la “sciencoj” (plurcento da verkoj ĉiujare): nu, la humanistikaj larĝe superas ĉiujn aliajn (matematiko, inĝenierarto, medicino, tekniko, jurscienco). La Esperanto-mondo ne malsamas de la ĝenerala. Jes ja, Kalocsay neniam verkis en E-o pri medicino; tamen Lapenna abunde pri internacia juro.
Koncerne la mencion de Neergaard en HEL, ne temas pri “flanka klaĉaĵo”, sed pri inspirofonto de nia plej granda poetino (cetere de ŝi malkaŝe deklarita en siaj poemoj kaj vaste konata al samtempuloj), do mencio pri li en verko pri literaturhistorio tute adekvatas.

Tonjo
Tonjo
2021-03-01 20:18

Dankon al ĉiuj komentintoj pro viaj opinioj aŭ aldonoj. Eble mi pli eksplicite ripetu ke mia celo ne estas tiom la pure faka literaturo (kiu ja meritas alian artikolon), sed tiu ĝenro, iel en la limo, kiu informas, klerigas kaj eventuale eĉ distras, utiligante literaturajn teknikojn, foje celante (almenaŭ parte) belon kaj arton, sed kiuj restas en la parto de la nefikcio.
Ekzemple, mi klare distingas inter historio kaj historia fikcio, kaj ne vidas kial tiu ĉi lasta estu konsiderata beletro, dum la unuan la kanono malofte konsideras tia. Tion mi disvolvis iom pli en alia artikolo en mia blogo: http://www.delbarrio.eu/blo/2021/02/kontrau-la-historia-fikcio/.
Kaj se iu leganto deziras diskuti la aferon plu, mi invitas vin al la venontsabata virtuala renkontiĝo de la madrida Esperanto-grupo, kiu utiligos tiun temon kiel bazon de debato. Vidu detalojn ĉe: https://eventaservo.org/e/MartoEnMadrido