Rasismaj afiŝoj en retejo de UEA

Du krude rasismaj tekstoj dum pluraj semajnoj estis videblaj en la Forumo de UEA, kie ili estis legitaj de dekoj da homoj. La estraro de UEA tamen evidente ne sekvas, kio okazas en tiu ĝenerale ne tre vigla diskutejo de la asocio. Tuj post atentigo en la komitata diskutejo, vicprezidanto Fernando Maia aranĝis, ke la afiŝoj malaperu senspure.

Unu el la afiŝoj en la retejo de UEA.

La du nun forigitaj afiŝoj estis publikigitaj en la Forumo de UEA la 24-an de februaro kaj la 2-an de marto. Ambaŭ estis verkitaj de Alexander Gofen, dumviva membro de UEA, kiu jam de jaroj estas konata pro siaj specifaj opinioj.

En 2017 Libera Folio raportis pri lia artikolo en Monato, kie li propagandis konspir-teoriojn, laŭ kiuj Barack Obama ne estas vera usonano kaj murdis homon por ke tio ne estu malkaŝita.

La 24-an de februaro Alexander Gofen afiŝis en la Forumo de UEA tekston kun la titolo La respondo – ”Manifesto de la blankuloj”. En la nun forigita afiŝo pri la ”fiaj rolo kaj celoj de UN – instrumento dе tiel nomata ‘tutmondismo’ kaj NMO (Nova Monda Ordo)” li skribas interalie jene:

Unu el aspektoj de tutmondisma propagando estas kulpigo de la blanka raso en ĉiuj malbonoj de la mondo, kaj la politiko direktita por dissolvi kaj neniigi la blankan rason entute (malgraŭ ke blankuloj nun estas <15% de la homaro).

Kontraŭ tiu ”fia rolo de UN” li starigas sian ”Manifeston de la blankuloj”, kiun li diskonigas en sia propra retejo kun la nomo Judeo-Christian America, plena je rasismaj konspirteorioj. En la sama afiŝo li diskonigas ankaŭ sian leteron senditan al Mark Fettes en 2019, laŭ kiu UEA devus rompi siajn rilatojn kun la ”monstre perfida” UN.

Sian duan nun forigitan afiŝon Gofen publikigis la 2-an de marto. Ĝi havas la titolon La landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo, kio sonas preskaŭ kiel citaĵo el Zamenhof, ĝis oni ekkoncias, ke tio laŭ Gofen estas kialo indigni.

En tiu teksto Gofen referencas al artikolo aperinta en marĝena ruslingva juda periodaĵo en Germanio, laŭ kiu en Germanio ”registara komisiono rekomendas enmigradon sen limoj kun rezigno pri la germana identeco”. Surbaze de tiu dubinda aserto li konkludas, ke la registaro de Germanio perfidis sian propran popolon kaj laboras por la neniigo de la tuta blankularo:

Mem farata popoligo de ajna lando pere de fremda loĝantaro estas memortigo de sia propra popolo, kaj jes, de la propra blanka raso.

Krom la ruslingva artikolo, similaj interpretoj de la koncerna raporto troveblas nur en nekonataj kaj evidente same marĝenaj germanlingvaj interretaj periodaĵoj, kiel ekzemple Tichys Einblick.

La listo de la plej freŝaj diskutoj en la forumo posttagmeze la 23-an de marto 2020.

La Forumo celas esti la ĉefa diskutejo por la membroj de UEA, sed ĝi ne estas vaste konata nek multe uzata – evidente ne eĉ de la estraranoj de la asocio. La du afiŝoj trankvile kuŝis en la retejo, kaj estis legitaj kelkajn dekojn da fojoj, sed neniu el la legantoj ĝis la 23-a de marto trovis ilin indaj je komento.

En tiu tago, post la apero de komuniko por la jam pasinta Tago kontraŭ rasismo en la komitata listo de UEA, la afiŝoj en la Forumo tamen ricevis la atenton de almenaŭ unu komitatano. Tiam Osmo Buller, la antaŭa ĝenerala direktoro de la asocio, skribis jene al la listo:

– Mi hazarde decidis rigardi, ĉu io okazas en tiu forumo, kiun mi ne vizitis de pluraj monatoj. Kiel kelkaj komitatanoj siatempe antaŭvidis, tie apenaŭ io okazas. Tial estas des pli konsterne, ke malferme rasisma ekstremisto uzas ĝin kiel laŭtparolilon de siaj malsanaj, kontraŭhomaj ideoj. Mi atendas, ke aliro al Gofen al la forumo estu blokita kaj liaj rasismaĵoj forigitaj.

Tuj reagis vicprezidanto Fernando Maia, kiu dankis pro ”grava atentigo”, kaj post horo revenis por raporti:

– La teamo de la forumo ĵus faris: la du afiŝoj estas forviŝitaj, kaj la uzinto definitive forbarita.

Li tamen ne detaligis, surbaze de kiu regulo la afiŝoj estis forigitaj kaj dumviva membro de la asocio ”definitive forbarita”. La Forumo ne ŝajnas havi regulon pri tio, kiaj afiŝoj estas malpermesitaj, kaj ĝi estas malfermita por ĉiuj, eĉ se nur membroj de UEA rajtas krei novajn temojn.

Libera Folio petis komenton de Alexander Gofen, kiu respondis jene:

Libera Folio: Post plendo en la komitata diskutejo, viaj du komentoj en la forumo de UEA pri ”Manifesto de blankuloj” ĵus estis forigitaj …

Alexander Gofen. Foto: La persona retejo de Gofen.

Alexander Gofen: – Mi ne scias kiu komisiis vin cenzuri la forumon kaj malpermesi ies partoprenon, tamen espereble mi baldaŭ ekscios tion …

Ĉu vi volus diri al Libera Folio …

– ”Mallibera Folio”, pli ekzakte!.. Mi ne subskribiĝis al ĝi, tamen mi ja tuj diros ion …

Ĉu vi komprenas, kial viaj afiŝoj estis konsideritaj ofendaj?

– Ne. Kaj … ”Estis konsideritaj ofendaj” per kiuj? Per kiu cenzuro? Ĝis hieraŭ ilin tralegis kelkdek homoj, kaj neniu skribis oponojn aŭ obĵetojn (se iu estis ofendita). Kaj libera parolo ne estas supozata esti plaĉa al ĉiuj.

Kiu estas via reago al la decido de UEA forigi viajn afiŝojn?

– Vi eble ekscios pri tio poste …

47 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Tim Owen
2021-03-23 22:13

Ne estas ĝusta la aserto, ke la afiŝoj “estis legitaj de dekoj da homoj”. Laŭ la internaj raportiloj, vizitis la retejon nur 9 ensalutintaj membroj en la lastaj tri semajnoj. La plimulton de la “vidoj”, kiujn oni vidas montrataj, venas ne de homaj uzantoj, sed de Google kaj similaĵoj dum sia indeksado, kiel en preskaŭ ĉiuj retejoj.

OnPaste.20210323-200906.png
Kalle Kniivilä
2021-03-23 22:18
Respondo al  Tim Owen

Dankon pro interesa informo! Tamen en la interspaco inter la averto de Osmo Buller en la komitata listo kaj la forigo de la afiŝoj la “vidoj” kreskis. Do eble la afiŝoj antaŭ tio tute ne estis legitaj de ajna homo?

Aliflanke ekzemple mi legis la afiŝojn, ne estante ensalutinta membro, do ĉu ne eblas, ke la aliaj legintoj same ne estis ensalutintaj, sed ja estis homoj? Almenaŭ la statistikilo de Libera Folio ja forfiltras aŭtomatajn, nehomajn vizitojn – alikaze la statistikoj havus nenian valoron.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kalle Kniivilä
Tim Owen
2021-03-23 22:29
Respondo al  Kalle Kniivilä

la forigo de la afiŝoj la “vidoj” kreskis

Kelkaj el tiuj estis mi hodiaŭ 🙂 Kaj kompreneble aliaj homoj atentigitaj de Osmo aldonis al tiu cifero.

Aliflanke ekzemple mi legis la afiŝojn, ne estante ensalutinta membro, do ĉu ne eblas, ke la aliaj legintoj same ne estis ensalutintaj, sed ja estis homoj?

Ĝuste. Sed se nur 9 ensalutintoj vizitis en la lasta monato, mi malfacile kredas, ke dekoj da ne-ensalutintoj hazarde elektis viziti diskutejon, kiu “ne estas vaste konata” kaj “ne tre vigla”.

alikaze la statistikoj havus nenian valoron.

Mi tute samopinias pri tio.

Hejmano
2021-03-23 22:28

Memorigo: la plej baza interna ideo de nia lingvo estas “sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton”.
Kaj laŭ mia propra pensado mi ŝatus aldoni ke:
Esperanto estas universalisma kaj kontraŭrasisma. Ĝi ne estas lingvo kiun oni uzu por paroli inter blankuloj kaj nigruloj, ĝi estas lingvo kiu estu uzata por paroli inter HOMOJ. Ĝi ne estas lingvo por diskonigi malamon, sed lingvo por diskonigi amon kaj homan dignecon.

Historie, ja Esperanto estis uzata por fiaj celoj kaj por esprimado de makamaj pensoj. Naziismo momente pruvis al ni tion.
Tio estas neevitebla kaj okazos ankaŭ en la estonteco.

Sed jen mia alvoko al ĉiuj esperantistoj kiuj legas min: eble Zamenhof akceptis ke oni uzu Esperanton por diskonigi ŝovinismon, sed ni en la 21-a jarcento konas la historion de Esperanto kaj bone scias ke tio ne estas dezirinda ; tial, oni NE varbu Esperanton al ekstremistoj (religiaj, naciistaj, ktp) kaj malamantoj ĉiutipaj priparolante nur la simplecon de Esperanto. Oni ankaŭ priparolu ĝian internan ideon! Ĉar ja ekstremistoj kaj malamantoj hazarde eklernas la lingvon.

Fernando Maia Jr.
Fernando Maia Jr.
2021-03-24 4:31

Komplemente al la artikolo, laŭ sia statuto UEA celas “kreskigi inter siaj membroj fortikan senton de solidareco kaj disvolvi ĉe ili la komprenon kaj estimon por aliaj popoloj” (art. 3ĉ), kaj “la respekto de la homaj rajtoj, tiaj, kiaj ili estas difinitaj en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj kaj aliaj internacie rekonataj instrumentoj estas por la laboro de UEA esencaj kondiĉoj” (art.5). Sekve, la malrespekto de tiuj statutaj difinoj ne estas permesata kadre de la Asocio, kio koncernas ankaŭ diskutojn en ĉiuj platformoj de UEA, kiel ekz-e la Forumo. Tia malrespekto havas konsekvencojn sendepende de tio, ĉu la koncerna platformon havas apartan propran regularon.

Igorj
Igorj
2021-03-24 11:39

Do, temas ne pri populara “Nigraj vivoj valoras”… Eĉ strange

Melek
Melek
2021-03-24 13:31

Ĉu (eĉ senkaŭze) defendi rason estas rasismo? Vi freneziĝas ĉe LF

Deto
Deto
2021-03-25 11:45
Respondo al  Melek

defendi rason estas tute absurda afero cxar la homoj apartenas nur al unu raso! Konsideri la blankuloj kiel raso estas tute malinkluziviga afero kaj temas, gxenerale, pri rasismo.

Se vi konsentas pri tio, honestparolante, mi pensas ke vi ne devus konsideri esperantisto!

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Deto
Kirill Ŝvedov
2021-03-25 21:49
Respondo al  Deto

Ĉiuj homoj apartenas al sama specio. Tamen rasoj, kiel populaciaj aglomeraĵoj de fenotipaj ecoj, sendube ekzistas (kaj estas ne nur tri da ili, sed multe pli). Tio, ke en la Okcidento oni nun strebas tute forigi ĉi tiun koncepton, havas politikajn kaj sociajn kialojn, sed ne sciencajn. Tamen necesas kompreni, ke fenotipaj diferencoj neniel influas mensajn kapablojn de homoj kaj ilian kreivecon: ĉiuj malegalaĵoj en ĉi tiu areo ankaŭ havas nur kulturajn kialojn.

Endas rememori, ke Zamenhof ankoraŭ en 1911 prognozis, ke afrikanoj “atingos potencan gradon de kulturo, elŝovos el sia mezo multe da grandaj homoj”, dum la tuta civilizita mondo opiniis male.

Hejmano
2021-03-26 19:28
Respondo al  Kirill Ŝvedov

“En la Okcidento” bedaŭrinde kelkaj viglaj homoj nuntempe estas provantaj reaktualigi la koncepton de raso, male.
Estas ununura raso, la homa raso.

Ekzistaj ja *etnoj*, sed ne rasoj ene de la homa specio. Tio signifus, ke iu popolacio havus propran genon (https://eo.wikipedia.org/wiki/Geno) kiun neniu alia popolacio havus.

Malsameco inter homgrupoj devenas de alelaj frekvencoj.

Kirill Ŝvedov
2021-03-27 23:24
Respondo al  Hejmano

Ĉu vi povas indiki fontojn por ĉi tiuj asertoj?

Siatempe mi interesiĝis pri ĉi tiu temo kaj povas rakonti, kiel tion rigardas “tradicia” fizika antropologio (kiu pludaŭras ekzisti en Rusio):

1. Raso estas, kiel mi skribis supre, populacio interne de la homa specio, kiu distingiĝas per karakterizoj de certaj fenotipaj trajtoj. Gravas kompreni, ke ĉi tiu koncepto estas statistika, kaj ĝi aplikeblas nur al populacio, sed ne al apartaj homoj. Paradoke, nur laŭ aspekto de homo vi ne povas diri, al kiu raso li apartenas, se vi ne scias lian devenon. Interese, ke Zamenhof en jam menciita verko “Gentoj kaj lingvo internacia” notis ankaŭ tion: “Interne de ĉiu gento ni havas homojn kun la plej malsama koloro de la haŭto, kun plej malsama grandeco, formo de la korpo kaj de ĝiaj apartaj partoj; ofte du personoj el la sama gento multe pli diferencas inter si reciproke per la korpo, ol ekzemple meza japano de meza franco.”

2. Ento estas koncepto pure kultura: tio estas grupo, kiu havas komunan identecon, kiu distingas ĝin de aliaj grupoj. Ĉi tiu identeco povas baziĝi sur kulturo, lingvo, (supozata) deveno k.a. La difino en la Esperanta Vikipedio aspektas ĉi-okaze sufiĉe korekta.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2021-03-28 14:29
Respondo al  Kirill Ŝvedov

En la dua punkto Ento => Etno.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-29 0:24
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Bonvenon al la freneza pensmondo de okcidentaj radikaluloj, Kirill.
Ne longe daŭros antaŭ ol oni komencos paroli al vi ankaŭ pri la “koncepto de sekso” – ja en Okcidento ĉiu scias, ke ne estas diferencoj inter viroj kaj virinoj… nur tiuj needukitaj rusoj ne komprenas tion…. 🙂 Ĉi tie en Okcidento, ĉiu estu seksneŭtrala…ri-dinde….ho! Ĉu mi diris “ri” ?

Tauhro
Tauhro
2021-03-24 17:42

La malpermeso nur logis atenton. Jes, A.Gofen skribis la neakcepteblajn por Esperanto eldirojn, konsentite, sed la cenzuro estas pli danghera afero.

Neil
Neil
2021-03-24 17:59
Respondo al  Tauhro

Mi ne nomus tion cenzuro. La artikolo de Gofen ankoraŭ estas legebla en lia propra retejo. UEA simple decidis ne mem disvastigi liajn opiniojn, sed ĝi ne malhelpis lin fari tion per aliaj rimedoj.

Tim Owen
2021-03-25 11:47
Respondo al  Tauhro

La malpermeso nur logis atenton.

Ne. Raportado pri la afiŝoj logis atenton. La plimulto de la legantoj de tiu ĉi artikolo en Libera Folio ne sciis pri ili antaŭe.

sciuro
2021-03-25 17:54

Estas iom embarasa por Esperantio ke la lingvo havas ankaux ekstremdekstran politikon en gxi, ecx se kia idearo estas la minoritata idearo.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-25 22:08

“Ĝi havas la titolon La landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo, kio sonas preskaŭ kiel citaĵo el Zamenhof, ĝis oni ekkoncias, ke tio laŭ Gofen estas kialo indigni.”

Ne nur laŭ Gofen tio estas kialo indigni: Sendube granda parto de la eŭropa, indiĝena popolo pensas tiel.
La nekompreno de (okcident-)eŭropaj gvidantoj, ke oni ne povas senlime miksi ĉiujn popolojn, kulturojn kaj religiojn jam nun kaŭzas akregajn problemojn kaj konfliktojn, kiuj estonte elkreskos je civilaj militoj.
Necesas nur (sed ne nur) rigardi al grandaj eŭropaj (ĉef-)urboj, kie ĉefe islamaj enmigrintoj malproporcie ruinigas la vivoplezuron por aliaj.

Anstataŭ nei kio ne eblas nei, estus pli bone agnoski tiun fakton kaj agi laŭe: Nur tio forprenos fekundan grundon por rasismo.

Hejmano
2021-03-26 10:34
Respondo al  Leon Roijen

“Necesas nur (sed ne nur) rigardi al grandaj eŭropaj (ĉef-)urboj, kie ĉefe islamaj enmigrintoj malproporcie ruinigas la vivoplezuron por aliaj.”

Ilia islamaneco ofte ne gravas ĉi-kuntekste. Temas pri manko da edukado. Se islamano kraĉas surstrate aux ŝtelas poŝtelefonon, temas pri manko da edukado kaj ne pri religia ekstremismo.
Kaj malveras ke la euxropaj registaroj faras nenion kontraux tiu ekstremismo.

Plie, oftege ili ne estas enmigrintoj. Ili plejparte estas civitanoj de la euxropa lando, en kiu ili vivas. Kompreneble, ektremdekstruloj neniam akceptos tion, sed tamen estas fakto. Ili estas belgoj, nederlandanoj aux francoj ktp, kiel ĉiuj “indiĝenaj” (kia sensignifa vorto) homoj el tiuj landoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-26 21:30
Respondo al  Hejmano

Necesas ekz. nur rigardi atakojn kontraŭ gejoj: En Nederlando kulpuloj de islama deveno estas forte troreprezentitaj en la krimstatistikoj.

Aŭ pensu pri la minacoj kontraŭ la libera esprimo flanke de islamanoj se temas pri desegnaĵoj pri ilia profeto.

Aŭ kio pri la amas-seksatencoj kontraŭ virinoj en Germanio, kun centoj da viktimoj, antaŭ kelkaj jaroj en la nokto de Silvestro?

Vi revu plu.

Sebastiano
Sebastiano
2021-03-27 11:15
Respondo al  Leon Roijen

Mi koncedas, ke la islamigo de Nederlando kaj Eŭropo havas ankaŭ pozitivajn sekvojn.

Hejmano
2021-03-27 14:35
Respondo al  Leon Roijen

Mi venas el Francujo. Mi perfekte konas la danĝeron de islama fundamentismo. Kaj mi scias ke konsideri ĉiujn islamanojn kiel islamistojn estas ĝuste tio, kion islamistoj celas. La celo de ambaux ekstremdekstruloj kaj islamistoj estas dividi homojn por la civila milito, pri kiu ili revadas.

“Ni kaj ili”.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-27 18:16
Respondo al  Hejmano

Kompreneble ne ĉiu islamano estas ekstremulo.
Se vi vere konus la danĝeron de islama fundamentismo, vi komprenus, ke senbrida importo de islamanoj nur pligrandigas tiun danĝeron, tre simple.
Aldone, mi devas diri, ke mia lando, Nederlando mondskale estas la 16-a plej dense loĝata lando, dum Francujo okupas nur la 68-an lokon. Jam el tiu vidpunkto daŭrigo de amasa enmigrado estas freneza. Kaj se ni tamen devas allasi migrantojn, ekzemple pro la griziĝo de la popolo, mi preferas migrantojn kun religioj kaj el kulturoj kiuj neniam kaŭzis problemojn. Ekzemple ĉinoj en Nederlando ĉiam bone kondutis, neniam kaŭzis problemojn.
Tiu civila milito iam okazos, baze ne pro ekstremdekstruloj aŭ islamekstremuloj, sed pro homoj kiel vi, kiuj ne vidas aŭ ne volas vidi la danĝeron.

Hejmano
2021-03-27 19:02
Respondo al  Leon Roijen

Mi ne estas subtenanta senregulan enmigradon, kaj mi neniam diris tion, fakte mi pensas ke devas esti reguloj kiel komprenado kaj respekto de la naciaj valoroj.

Ĉiukaze, jen la grava afero: vi diras, ke ne estu enmigrantoj de homoj anoj de la islama religio ĉar estas anoj de tiu religio kiu kaŭzas multajn problemojn. Sed tiu logiko estas malbona. Oni ne respondecas pri tio, kion faras samreligianoj, sametnanoj ktp. Oni respondecas pri oniaj agoj propraj!

Kompreneble, ke oni povas vidi per statiskitoj ke homoj de tiu aŭ de tiu deveno pli ofte kaŭzas problemojn. Sed oni ne faru malraciaj ĝeneraligojn, oni estu inteligentaj kaj distingu aŭ almenaŭ provu distingi la malsamecon inter edukitaj homoj kaj homoj malpretaj por enmigrado. Ne provi fari tion estas maljusta.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-27 19:48
Respondo al  Hejmano

“Sed tiu logiko estas malbona.”

Logiko povas esti malĝusta, sed ne malbona. Ĝi estas ĝusta aŭ ne. Kaj ne eblas nei, ke ju pli oni enlasas islamanojn en Eŭropon, des pli granda estas la risko je kresko de islamekstremismo en Eŭropo.
Do mi diras: Forte limigu la enmigron de islamanoj.

Tute alia afero estas la temo kiel konduti rilate islamanojn jam en Eŭropo. Ĉi-rilate mi plene samopinias kun vi, ke oni taksu homon je liaj/ŝiaj propraj meritoj. Mi ĉiam faras tion, renkontante alian personon.
Tamen, bedaŭrinde mi devas konstati, ke dum la plimulto de la indiĝenaj nederlandanoj ne montras malakcepton rilate gejojn, islamanoj ja grandparte estas malakceptemaj.
Jam pli frue mi donis la ekzemplon pri la sorto de judoj en Francujo, kiuj formigras pro la islamaj enmigrintoj.

Vi havas bonan koron defendante la individuon, sed ne fermu viajn okulojn al la damaĝo de la islama enmigro en Eŭropo.
Ne nur judoj kaj gejoj suferos pro tio, sed ekz. ankaŭ senreligiuloj, kiel vi jam klare povis vidi en Francio sed ankaŭ aliloke.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Tjeri
2021-03-27 20:48
Respondo al  Leon Roijen

En Francio, ni jam havis rasismon kontraŭ italoj, kies katolikismo “ne estas sama al nia” kaj do ne povos adaptiĝi, eĉ kontraŭ belgoj, poste kontraŭ poloj, poste kontraŭ hispanoj, tiuj fiaj ruĝuloj, poste kontraŭ nord-afrikanoj, poste kontraŭ nigrafrikanoj, poste kontraŭ afganoj kaj sirianoj, nun eĉ kontraŭ ĉinoj, kiuj venenigas nin…
Nenio nova subsole.
La enmigrintoj ŝanĝiĝas, la rasistoj ne, nek ilia malica argumentado.

Roland Schnell
2021-03-27 22:07
Respondo al  Tjeri

Vi neglektis la judojn, kiuj eĉ ne estis enmigrintoj (ankaŭ ne en Germanio, ke ili vivis de 1.000 jaroj). Certe vi konas la nomon Dreyfus. La afero inter alie efikis, ke la francaj Esperantistoj evitis paroli pri la judeco de Zamenhof. Kaj la germanaj Esperantistoj en la 1930aj jaroj malpermesis al judoj la membrecon.
Eble iu havos la similan ideon rilate islamajnoj, kiuj estas risko por la nacia kulturo. Mi simpatiis kun la ideo de Esperanto pro la nuligo de la nacieca fanfaronado (foje oni diris patriotismo) kaj la ideo de unu pacema homaro.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Roland Schnell
Tjeri
2021-03-28 9:20
Respondo al  Roland Schnell

Mi intence ne citis rasismon kontraŭ judoj, precize ĉar ili ne estas, kaj neniam estis, enmigrintoj. Rasistoj ne eĉ bezonas enmigrintojn por rasismi, kiam necese ili rasismas kontraŭ tiuj aŭ aliaj regionanoj (bretonoj, suduloj, valonoj, ktp).

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Tjeri
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-27 22:54
Respondo al  Tjeri

Ĉu tiuj italaj, belgaj, polaj, hispanaj enmigrintoj senkapigis homojn, ĉu ili metis bombojn, ĉu ili minacis la liberan esprimon?
Iuj homoj estas vidante blindaj kaj aŭdante surdaj…

Hejmano
2021-03-28 13:45
Respondo al  Leon Roijen

“Ĉu tiuj italaj, belgaj, polaj, hispanaj enmigrintoj senkapigis homojn, ĉu ili metis bombojn, ĉu ili minacis la liberan esprimon?”
Jes. Estis italaj enmigrintoj kiuj estis teroristoj.

https://fr.wikipedia.org/wiki/Assassinat_de_Sadi_Carnot

Ĉu tamen malamo estis pravigita kontraux, ĉi-ekzemple, italaj enmigrintoj?

Laux mi, la respondo estas evidenta.

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de Hejmano
Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-29 0:10
Respondo al  Hejmano

Gratulojn pro la profunda fosado… simple respondu al mi: Se judoj amase formigras el via lando Francujo -kiel mi jam diris en antaŭa mesaĝo, ĉu vi vere pensas, ke tio okazas pro nur 1-2 malbonaj islamanoj? Ĉu vi vere ne vidas, ke la problemo, eĉ skandalego, estas multe pli granda?

Ĉu Charly Hebdo, la senkapigo de instruisto, la minacoj kontraŭ la 17-jara knabino Mila el Lyon kiu kritikis islamon, la atencoj en Marseille, en Strasburgo ktp ktp…. ĉu vi vere estas blinda, aŭ ĉu vi volas aserti, ke temas “nur pri individuoj”? Se jes, mi invitas vin eniri francan lernejon kun plejparte islamaj lernantoj kaj montri karikaturon de Mohameto.

Aŭ simple klopodu promeni manenmane kun alia viro kie ankaŭ promenas multaj islamanoj.
Eĉ virinoj kiu iliaokule ne dece vestas sin, ricevas rimarkojn kaj minacojn.

Vi komforte parolas kaj defendas homojn, ĉar ili ne rekte atakas vin.
La judoj, la gejoj, la virinoj…. vi klare fajfas pri tiuj grupoj. La fakton ke judoj, gejoj, virinoj atakiĝas de islamanoj vi forparolas dirante, ke estas nur individuoj…

Laste redaktita 3 jarojn antaŭe de ne-al-cenzuro
Roland Schnell
2021-03-26 16:23
Respondo al  Leon Roijen

La jena konkludo (Anstataŭ nei kio ne eblas nei, estus pli bone agnoski tiun fakton kaj agi laŭe: Nur tio forprenos fekundan grundon por rasismo.) memorigas min pri la pretedon, ke la judoj mem kulpas pri “antisemitismo”. Se oni forigas la judojn, ne plu estos malsxato kontraux judoj.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-26 22:09
Respondo al  Roland Schnell

S-ro Schnell, mi ĝojas, ke vi rememoras tion: Estus plorinde se homo de viaj aĝo kaj nacieco jam forgesus tion.

Roland Schnell
2021-03-26 22:30
Respondo al  Leon Roijen

Almenau kelkaj germanoj intertempe lernis, ke oni devas toleri aliajn kulturojn.

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-26 22:05
Respondo al  Roland Schnell

Mi gratulas. La rezulto estas, ke nun ne nur de novnazioj judoj atakiĝas, sed ankaŭ de islamaj enmigrintoj. Tiugrade eĉ, ke amasoj da judoj forlasas Francujon:

https://www.nationalgeographic.com/history/article/french-jews-fleeing-country

Samo povus okazi en Germanio kaj aliaj eŭropaj landoj.

El ”Der Spiegel”:

“Migrantoj kaŭzas al ni specialajn problemojn. Mi traktas ilin sur la strato 60 ĝis 70 procentojn de la tempo. Multaj homoj el la islama kultura regiono ne akceptas virinojn en uniformo kaj eĉ ne parolas kun ili.

( Google-traduko: https://www.spiegel.de/panorama/justiz/kriminelle-migranten-was-sagen-polizisten-und-wie-ist-das-einzuschaetzen-a-1237348.html )

Jen kien kondukas tiu via ”toleremo de aliaj kulturoj”.

Tauhro
Tauhro
2021-03-27 14:59
Respondo al  Leon Roijen

Se vi estus vera esperantisto, vi parolus pri perforto sendepende de nacio. La perforto sub palestinanoj estas ankau malbona afero. Chu ne?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-27 17:46
Respondo al  Tauhro

“Vera esperantisto” estas tiu, kiu parolas Esperanton. Punktofino.
Certe mi kondamnas la perforton kontraŭ palestinanoj.
Kaj mi absolute parolas pri perforto sendepende de nacio, sed NE sendepende de religio.
Vidu, la diferenco estas, ke (kutime) oni ne elektas sian naciecon sed ja religion.

Tauhro
Tauhro
2021-03-27 19:23
Respondo al  Leon Roijen

Esperanto uzis ankau fashistoj. Mi ne povas nomi ilin esperantistoj. Krom simpla uzo de lingvo esperantisto devas havi ideon – frateco k justeco inter chiuj popoloj, tiel instruis nin Zamenhof.
Nun iomete pri religio: ”Tiele agu kun ili: iliajn altarojn detruu k iliajn statuojn rompu k iliajn sanktajn stangojn dishaku k iliajn idolojn forbruligu per fajro” Kiel vi pensas – chi tiujn vortojn diris islama ekstremisto?

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-28 0:35
Respondo al  Tauhro

Klare vi ne konas la Deklaracion de Bulonjo-ĉe-Maro:
“Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga.”
Mi ne parolas pri vortoj el t.n. sanktaj libroj. Mi parolas pri nun okazantaj aferoj. Citi el la biblio ne ŝanĝas la fakton, ke nuntempe islamo minacas eŭropajn landojn kaj sociojn. Mi devas diri precipe”okcidenteŭropajn”.
Laŭ tio, kion mi legis, en orienteŭropaj landoj oni estas pli rezistema, malgraŭ ke Eŭropa Unio ankaŭ al ili klopodas trudi ĉiam pli da islamanoj.

Tauhro
Tauhro
2021-03-28 7:07
Respondo al  Leon Roijen

Tute ne, mi bone konas la deklaracio k ankau bone scias historion de E-movado k opinias, ke ghi estas plej granda eraro en E-movado. Zamenhof interkonsentis pri tio sub forta premo k poste bedauris. La deklaracion ofte uzas por kashi sian kontrauesperantan pozicion. Saghaj homoj devas korekti la eraron, sed ne ripeti k uzi ghin.
Europajn landojn minacas ne islamo, sed konkretaj homoj, kiuj uzas ghin por propra profito. Ili estas tute ne islamanoj. Pensu k serchu malamikojn en alia loko!

Leon Roijen
Leon Roijen
2021-03-29 0:32
Respondo al  Tauhro

Tio estas same idiota kiel diri, ke la nazioj ne estis germanoj.
Same kiel mi diris al Hejmano: Eniru lernejon kun plejparte islamanoj, kaj montru karikaturon de Mohameto, kaj vidu kio okazos. Granda ŝanco, ke ni legos pri via kaŝiĝo aŭ morto en internaciaj gazetoj.

Tauhro
Tauhro
2021-03-29 9:59
Respondo al  Leon Roijen

Vershajne mi skribis neklare k vi ne povis kompreni min. Mi diris pri konkretaj homoj, kiuj kashite regas la frenezan amason de islamanoj. La kaoson bezonas la hodiauan potencon. Freneza k fanatika amaso estas nur ilo en iliaj manoj.

Roland Schnell
2021-03-27 16:16
Respondo al  Leon Roijen

Kompreneble kulpas la judoj pro sia sola ekisto. Estas tiom da ekzemploj, ke diversaj religioj pace kunvivas. Iam estis certa inklino de Bahaii al Esperanto, sed evidente la pozitiva influo forflugis kaj restis primiva pensmaniero.

Franc Kamenzer
Franc Kamenzer
2021-03-28 14:43
Respondo al  Leon Roijen

Pro ”la landoj ne plu estas posedaĵo de la respektiva popolo…” : Ĉu vi pensas, ke L. Zamenhof estis antaŭiranto de G. Soros ?

Roland Schnell
2021-03-29 12:31
Respondo al  Franc Kamenzer

Zamenhof argumentis en certa intelektula tradicio de la lastaj jarcentoj de la 19a jarcento. Nur Esperantistoj kredas, ke li inventis tion kaj rigadas lin kiel profeto. Estis multaj Esperantistoj, kiuj batalis kontraux naciismo, kaj multaj elektis Esperanton, cxar ili pensis, ke la ideo de komuna (dua) lingvo estas proksime al siaj ideoj. Tamen liaj eldiroj (kongreso de rasoj, letero al diplomatoj) ne estas konataj ekstere. Eble tro memkomprenebla por la koncerna publiko.

Alexander Gofen
2021-03-28 20:45

Jen mia artikolo

http://judeochristianamerica.org/resonoelusono/ForigitaFarUEA.htm

kiu (parte) respondas al tiu ĉi artikolo kaj iuj komentoj ĉi tie.

Hejmano
2021-03-29 14:10
Respondo al  Alexander Gofen

Koran dankon por elokvente desmontri al Esperantujo ke blanka hegemoniismo ja estas transnacia minaco.