En 2020 aperis Ne estas fido nur, kolekto de paroladoj kaj aliaj tekstoj de Mark Fettes el lia tempo kiel prezidanto de UEA. Jens S. Larsen trastudis la verkon. Li trovas, ke la libro konfirmas la impreson, kiun oni tiam povis ekhavi pri li: ĝenerale simpatia kaj kompetenta homo, sed de tempo al tempo kun katastrofaj misjuĝoj.
En ĉi tiu kolekto la plej katastrofa misjuĝo de Fettes sendube estas la dua ĉapitro ”Strategia vizio por UEA”, komisiona raporto de 2012. Eĉ se tiajn raportojn kutime ellaboras esence la komisionestro kaj la ceteraj nur aprobas, pri ĉi tiu respondecas naŭ homoj krom la “kunordiganto” Fettes mem. Kiel multaj tiaj raportoj, ankaŭ ĉi tiu havas la karakteron de interna labordokumento kaj tial estas sufiĉe neinteresa al la ĝenerala publiko. Sed eĉ al homoj aparte interesitaj ĉi tiu teksto estas praktike nelegebla. Ĝi ne nur malaktualiĝis, sed jam en la momento de verkado vane luktis por akiri ian rilaton kun la realo. Mi dubas ke iu ĝojos revidi ĝin.
Nur unu konkretan ekzemplon: Sur p. 37 estas preterpase menciita ”modernigo kaj ampleksigo de la Delegita Reto”, kvazaŭ estus memkompreneble ke tio estas aspirinda kaj facile farebla. Sed oni neniam ion aŭdas de la Delegitoj! Kial la sola beletra esprimo de ilia ekzisto estas la satira ”Mi konis delegiton” de Jean Thierry? Kion ili finfine faras? Jam en 1939 oni rezignis statistiki iliajn servojn. Kiucele oni bezonas ilin hodiaŭ kiam ekzistas la Interreto? Ĉu oni abolu ilin aŭ radikale redifinu iliajn taskojn? Tiu diskuto estus multe pli interesa kaj facile povus esti la ĉefa temo de unu tuta mandato de UEA-prezidanto.
La artikoloj en la libro dividiĝas en kvar partojn. La du aliaj tekstoj de parto 1 (“Strategio”) estas malpli katastrofaj ol la strategia raporto, sed ne tre inspiraj. Oni ne bezonas manĝi tutan ovon por konstati ke ĝi estas putra, do sendube multaj legantoj baldaŭ laciĝos se ili legos la libron dekomence. Juĝi la libron nur laŭ la unua parto estus tamen nejuste. Multe pli legeblaj estas la UK-festprelegoj kaj novjaraj salutoj kolektitaj en la dua parto (”Ses jaroj prezidaj”).
Aparte interesa estas la festprelego de Seulo 2017, en kiu Fettes longe parolas pri la korea naturfilozofo Choi Chiwon (laŭ Vikipedio pli ĝuste Choe Chiwon). Pli malforta, sed ankoraŭ leginda estas parto 3 (”Ne nur lingvo”), du prelegoj kaj unu antologi-kontribuo pri la kultura aspekto de Esperanto. Plej bonaj estas la tri IKU-prelegoj en parto 4 (”Edukaj defioj”), kie Fettes parolas kiel engaĝita fakulo. Per ili oni bone informiĝas pri modernaj pedagogiaj klopodoj por enlasi la naturon en la lernejon kaj malfermi la lernejon al la indiĝenaj popoloj de Kanado.
La titolo ”Ne estas fido nur” estas la komencaj vortoj de la 18-a ĉapitro de la fama ”La infana raso” de William Auld, kaj citaĵo el ĝi rolas kvazaŭ antaŭparolo por la libro. Kial ne pli simple kaj nature fari el la subtitolo ”Elektitaj artikoloj kaj paroladoj el la jaroj 2010–2019” ĉefan kaj solan titolon? Fettes mem klarigas en la enkonduko: ”Siatempe, Ivo Lapenna nomis iom similan kolekton simple Elektitaj paroladoj kaj prelegoj, tiel alproprigante al si la plej simplan kaj trafan solvon.”
Tio estas unuavide iom stranga vidpunkto, ĉar se oni vidas titolon kiel ”Verkoj” aŭ ”Poemoj” oni ĉiuokaze scias ke oni devas rigardi la aŭtornomon por scii kion atendi. Eble Fettes modeste opiniis ke lia nomo ne estas sufiĉe alloga per si mem. Ĉiuokaze la mencio de la kolekto de Lapenna invitas al literatura komparo.
Oni rimarkas multajn kontrastojn inter la verko de Lapenna (2-a eld. 2009) kaj tiu de Fettes. Lapenna en sia enkonduko notas ke ”la paroladoj nun presitaj en ĉi tiu libro iusence signas la etapojn de evoluo de la Esperanto-Movado ĝenerale kaj de Universala Esperanto-Asocio aparte en la periodo 1950-1966” – dum Fettes en sia enkonduko konfesas ke li laboris ”ĉiam kun la konscio, ke la rezultaj tekstoj havas efemeran signifon, aŭ signifon nur en difinita organiza kunteksto”, sed opiniis ke kvankam ”[n]e temas pri vere sistemeca analizo de la aktuala situacio de Esperanto”, kelkaj tekstoj povus esti konservindaj.
Lapenna do ĉiam sciis en kiu etapo aktuale troviĝas la laboro de UEA; Fettes tute rezignas koncepti ĝin laŭ etapoj! Laŭ Esperanto en Perspektivo ĉap. 22.4.5, pri tiu degenero oni tamen povas kulpigi Lapenna-n mem. En 1968 fiaskis la tiel nomata ”Skandinavia propono” al Unesko, kiu postulus buĝeteron por “objektive konsideri en kiuj sferoj ekzistas bezono por internacia lingvo kaj por esplori la eblecojn havigi rimedojn de komunikado por kontentigi tiujn bezonojn”.
Pro insista pledo de unu sveda politikisto-esperantisto (ŝajne Ingemund Bengtsson) UEA rezignis fari kampanjon surbaze de la propono. Ekde tiu tempo mankas al UEA sufiĉe konkreta laborcelo. Ne plu eblas mobilizi la membraron por etapo kiu povus konduki al sukceso same grava kiel la partneriĝo kun Unesko en 1954. ”La celoj ĉie dronis” (kiel Fettes citas Kalocsay sur p. 70), ĉar sen etapaj venkoj oni ne povas havi finan venkon. Tiel simple estas.
Kvankam nun estas tre malklare al kiu konkreta celo konduku la partnereco inter UEA kaj Unesko, la kontaktoj al la UN-sistemo restas tre diligente kaj sukcese flegataj de UEA. Bona ekzemplo de tio estas alia artikolaro de 2020, nome “Gvidilo al la 17 Celoj por Daŭripova Evoluigo de Unuiĝintaj Nacioj”, eldonita de Esperanto por UN kunlabore kun UEA kaj redaktita de Humphrey Tonkin kaj Rakoen Maertens. En ĝi ĉiu el la 17 UN-Celoj estas prezentita kaj diskutita de fake interesita esperantisto: ”Forigi malriĉon” de Renato Corsetti, ”Forigi malsaton” de Heidi Goes ktp. La kvara estas de Mark Fettes pri ”Bonkvalita edukado”.
Fettes en sia kontribuo ne sugestas ke Esperanto estu elemento de bonkvalita edukado, sed nur aludas la rajton ricevi bazan edukadon en sia gepatra lingvo. En grandaj partoj de la mondo tio ankoraŭ ne estas memevidenta afero, kaj en la UN-Celo mem ĝi eĉ ne estas eksplicite menciita. Malgraŭ tiu manko, la ĉapitro de Fettes estas tre bone verkita – ĉi tie denove parolas la engaĝita fakulo.
En sia antaŭparolo Tonkin bedaŭras ke la ”manko de menciado de lingvoj inter la dek sep Celoj estas frape evidenta kaj en si mem bedaŭrinda kaj erara”, sed konsolas sin kaj nin per tio ke ”Esperanto havas rilaton kun ĉiuj el la Celoj”, ĉar ”[s]en efika lingva komunikado, neniuj el la Celoj realiĝos” – jen la moderna superstiĉo pri lingvo kiel komunikilo, kiu nur povas konduki al idealigo de denaska unulingveco en la Angla. La foresto de prilingva UN-Celo tamen absolute ne estas hazarda. Siatempe Unesko fakte havis vastajn planojn koncerne dispelon de ”amaskomunikila imperiismo”, kiuj komplete fiaskis. La historio de tiu fiasko estas tre instrua.
Jam en la fruaj 1970‑aj jaroj komenciĝis debato pri la rolo de la amaskomunikiloj en la epoko de tutmondiĝo, kaj en 1980 post trijara laboro de Unesko-komisiono, gvidita de la fama Irlanda politikisto Seán MacBride, ĝi konkretiĝis en la raporto ”Multaj voĉoj, unu mondo”. (Samjare aperis ankaŭ la unua numero de Monato, inspirite de la sama debato.) La MacBride-raporto mencias plurloke ankaŭ la rolon de lingvo en la tutmonda informa malegaleco, tamen ne proponante solvojn.
Ĝuste sub la prezidanteco de Humphrey Tonkin, UEA havis altajn esperojn pri la komisiono de MacBride. En 1977 oni eĉ sukcesis igi la Ĝeneralan Direktoron de Unesko Amadou-Mahtar M’Bow festparoli al la Universala Kongreso en Rejkjaviko. La Usona registaro de prezidento Jimmy Carter estis pli-malpli simpatia al la klopodoj de la komisiono, sed la sekva de Ronald Reagan (1981-1988) atakegis ĝin.
Surbaze de la raporto, landoj kiel Barato, Indonezio kaj Egiptio argumentis por reguligi la agadon de grandaj amaskomunikaj kompanioj en evoluantaj landoj. Ne estis malfacile prezenti tion kiel atakon je la preslibereco. Dum la periodo 1984-2003 Usono (kaj parte Britio) eĉ ne estis membro de Unesko, kaj remembriĝo okazis nur kiam Unesko distancigis sin al la raporto. La ĝeneralan rezulton de la Reagan-registara amaskomunikada politiko ni vidas hodiaŭ en la akrega socia debato pri ”falsaj novaĵoj”.
La disvastiĝo de interreta aliro komencis solvi kelkajn el la problemoj de amaskomunikila kaj ĝenerale kultura imperiismo, ebligante ekzemple en 2004 la portalon Global Voices, kiu havas ankaŭ Esperantoversion (Tutmondaj Voĉoj). Se oni imagas mondon en kiu la Fina Venko jam okazis, tia iniciato memkompreneble havus originalan nomon en Esperanto; sed malfacile estas imagi ĉiujn etapojn necesajn por atingi tian mondon. Notindas, tamen, ke la slogano de Unesko-Kuriero (kiun oni tamen ne presas sur la kovrilo) estas ĝuste … “Multaj voĉoj, unu mondo”. MacBride forpasis en 1988, sed lia spirito vivas plu. La daŭranta debato inspiris ankaŭ la lastatempan “Agadplanon por Eŭropa Demokratio” de la Eŭropa Unio.
Fettes en sia kolekto mencias nek lingvan nek amaskomunikilan imperiismon (nek ismojn entute). Lia sinteno pri lingva imperiismo videble estas tiu de la malfrua Lapenna, sed ĝi intertempe fariĝis tiel norma en la Esperantomovado ke oni ne plu bezonas uzi la malbelan vorton imperiismo eksplicite. Sed neeksplicita li volas esti ankaŭ pri lingvistiko. Li entute malrekomendas ”tro strikte kroĉi nin al niaj ideoj pri la lingvo”, ĉar jam ”troa fokusiĝo al la lingveco de Esperanto povas malhelpi nian komprenon” (p. 125). Oni eble povas kompreni se Fettes ne ŝatas daŭrigi la tre politikigitan retorikon de la 1970-aj jaroj, sed kiam li komencas skeptiki pri la valoro de scienca ekkono, li fariĝas iom tro moderna por mia gusto.
Ĉi-rilate Fettes kontrastas ankaŭ al Tonkin. Fettes (ĉu profesia malsano?) rigardas la lingvon unuavice kiel edukilon; li eĉ bedaŭras ke “’[e]dukado’ kaj ’lingvoj’ delonge konceptiĝas dise” (p. 12). Sed li ankaŭ emas rigardi ĝin kiel naturan esprimilon: ”Lingvo estas ne nur homfarita afero, sed parto de [la] loka vivo, kaj la granda diverseco de la tero kaj de la homaj kulturoj sur la tero postulas ankaŭ grandan diversecon de lingvaj rimedoj por priskribi kaj esprimi tiujn lokajn vivojn” (p. 108). Tio estas bona kaj malbona:
Bone estas ke Fettes intuicie komprenas ke la fonto de la ekologia krizo estas en la mezo: je la nacia nivelo, inter la loka kaj la internacia. La plej lokaj agantoj, la indiĝenoj, kaj la homaraj agantoj, reprezentataj per la UN-sistemo, havas koincidajn legitimajn interesojn, kiuj kontrastas al nombro da nelegitimaj naciaj interesoj kiujn iuj regantaj fortoj ne deziras cedi. Tio ebligas koncepti ankaŭ Esperanton kiel naturan lingvon: ekzistas tutmonda vivo apud la lokaj, kiu bezonas esti priskribata kaj esprimata.
Malbone estas nur ke Fettes ne komprenis ke la lingvo estas individua afero, ne socia. La lingva diverseco pluekzistas ĉar homoj decidas ke ili bezonas ĝin, ne ĉar loka lingvo priskribas sian lokon pli adekvate ol aliloka lingvo. La lingvoj ne parolas, parolas la homoj – kaj ili uzas sian lingvon por krei vortojn kies senco konformas same al la homa naturo kiel al ilia konkreta vivo. La vortoj nek kreskas el la tero, nek konsistigas la lingvon, sed estas mem rezulto de lingva agado.
Do, kion fari por ke estontaj inteligentaj kaj diligentaj estraroj de UEA evitu katastrofajn misjuĝojn? Mi vidas almenaŭ kvar farendaĵojn: unue, reformi aŭ aboli la Delegitan Reton; due, adopti science adekvatan lingvodoktrinon; trie, orientiĝi kaj engaĝiĝi pri amaskomunikada demokratio; kvare, informite de la aktualigitaj lingvodoktrino kaj ideoj pri amaskomunikada demokratio, formuli la aktualan etapon de la laboro.
Tion diri estas pli simple ol fari, sed necesas kompreni pli detale kio estas la problemo de la nuna, ne konsciata lingvodoktrino de UEA, se la asocio povu efike agadi. Skizon de pli adekvata doktrino mi verkis kaj publikigis ĉi tie.
Jens S. Larsen
Strange! Larsen propanas “unue, reformi aŭ aboli la Delegitan Reton”. Reformo: JES! la Delegita Reto teorie estas la rekta kontakto inter la estraro en sia parnaso kaj la loka realeco. Bedauxrinde la gvidantoj (estraro kaj komitato same kulpas) sisteme ignoris la ilon por atingi la Esperantistojn tie, kie ili estas. La delegitoj estas maljunegaj kaj ne laborkapabloj. En Berlino ili zorge kasxas sian funkcion.
Sed estas tro malfrue por reformo.Eble la Civito komprenas la utilon en la elektronika periodo. Do, datumbazo, ne malaktuala kajero, Ligo kun aliaj servoj (ekz. Pasporta Servo) kaj oferto da bazaj informoj. En la tempo de la reto pli kaj pli gravas la realaj, personaj kontaktoj. Tion la Esperantistoj kiel kutime lernos post 30 jaroj.
> la Delegita Reto teorie estas la rekta kontakto inter la estraro en sia parnaso kaj la loka realeco.
Kiel precize aspektu kaj funkciu tiu rekta kontakto inter la estraro kaj la lokaj realaĵoj? Konkretaĵojn mi petas, ne simple ion kiel “la estraro kaj la komitato petu la opinion de la delegitoj!” (kiel kronkrete la estraro kaj la komitato petu la opinion de miloj da delegitoj?). Krome, kiel kaj kial utilus tia kontakto, se la “delegitoj estas maljunegaj kaj ne laborkapablaj”? Se tiaj estas vere la delegitoj (ĉu ankaŭ la junulardelegitoj?), kiel ili povas resti en kontakto kun la lokaj realaĵoj kaj tiujn realaĵojn efike transdoni al la gvidaj UEA-instancoj? Laŭ viaj vortoj la delegitoj ŝajnas baldaŭ enĉerkigotaj kaj ne kapablaj aŭ certe ne emaj multon fari aŭ multe cerbumi.
> Eble la Civito komprenas la utilon en la elektronika periodo
Citi la Civiton (tiun marĝenan klubeton memekzaltan karakterizatan de insultaj rilatoj) kiel modelon pri io ajn ne helpas por io ajn. Sed tiel vi almenaŭ certigis al vi aproban komenton en la civita blogo (kaj mi malaproban komenton per mia nuna komento).
> Do, datumbazo, ne malaktuala kajero, Ligo kun aliaj servoj (ekz. Pasporta Servo) kaj oferto da bazaj informoj.
Pri tio ni konsentas: certe datumbazo estas pli fleksebla kaj aktual(igebl)a ol papera kajero. Sed, laŭ mia scio, UEA ne plu presas JL. Pri livero de bazaj informoj: ĝuste tiajn informojn liveris la unua parto de JL, konata sub la nomo “Gvidlibro pri la Esperanto-movado”. Ligo kun aliaj servoj: certe oni povas ligi ĉion, kaj tio estas konsiderinda ideo. La nova retejo de UEA certe donos multajn ligo-eblojn, kiam ĝi estos preta en la jaro 2070. Sed ĝis tiam eble Esperanto jam finvenkis.
Ekde tiu tempo mankas al UEA sufiĉe konkreta laborcelo. Ne plu eblas mobilizi la membraron por etapo kiu povus konduki al sukceso same grava kiel la partneriĝo kun Unesko en 1954. ”La celoj ĉie dronis” (kiel Fettes citas Kalocsay sur p. 70), ĉar sen etapaj venkoj oni ne povas havi finan venkon.
Mi jam ne unu fojon priskribis ĉi tiun laborcelon:
1. Ke pli multe da homoj uzu Esperanton.
2. Ke tiuj, kiuj uzas ĝin, povu ricevi per ĝi pli multe da utilo, nome:
a) ili povu ricevi pli multe da interesa kaj utila informo en ĝi;
b) ili povu establi en ĝi pli multe da kontaktoj kun homoj, kiuj ilin interesas.
Realigon de punktoj a kaj b priskribas grandoj, kiuj estas objektivaj kaj sufiĉe bone mezureblaj. Do se oni provizos ĉiam pli altan kreskon de ili, atingoj sur ĉi tiu vojo signifos ĝuste etapajn venkojn.
Se oni imagas mondon en kiu la Fina Venko jam okazis, tia iniciato memkompreneble havus originalan nomon en Esperanto; sed malfacile estas imagi ĉiujn etapojn necesajn por atingi tian mondon.
Nu, mi imagas ĉi tiujn etapojn sufiĉe facile (kvankam mi bezonis multe da tempo por veni al ĉi tiu facileco), kaj jam longan tempon planas lanĉi retejon por priskribi ilin. Ve, la profesia malsano de Esperantistoj — pigreco — ŝajnas afekcii ankaŭ min…
Ĉu, laŭ vi, UEA bezonas lingvodoktrinon? Se jes, kian? Se ne, kial ne?
Kion vi nomas “lingvodoktrino”?
Miaopinie mankas io ajn amuza en la enhavo de la tuta artikolo sed io, probable neintence flanke de la autoro, ja amuzas min che la rubriko char ofte oni diras en lastaj jaroj ke fido, kaj nur fido, sukcesigas la usonan dolaron por ke ghi ankorau restu – malgrau enormaj kaj kreskighontaj shuldoj de Vashintono kaj de usonanoj – la surogata monda mono: Jens: “Estas pliparte fido, tamen”. Mark: “Ne estas fido nur” Fido do estas iusence la shlosilo – samkiel en la vivo de Zamenhof.
Fido estas la bazo de la kapitalismo. Oni fidas, ke la kreditoj finfine estos repagataj.Vi povas konkludi nun, kion vi deziras.
Same (mal)nivela respondo: Malfido estas la bazo de la socialismo. La malfido de la reganta koterio kontraŭ ĉiuj aliaj.