Vladimir Samodaj, konata rusia esperantisto, honora membro de UEA, multjara aktivulo de Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio, forpasis la 31-an de marto 2021 en Belgio en la aĝo de 85 jaroj.
Samodaj naskiĝis en Odeso en 1935, same tie li esperantistiĝis en 1958. Poste li translokiĝis en Moskvon, kie loĝis ĝis maljuna aĝo.
Laŭ la profesio li estis lingvisto, fakulo pri la araba lingvo, ĝis certa tempo laboris en la araba redakcio de la novaĵagentejo ITAR-TASS , poste li eldonis internan bultenon pri la armilara temo.
Samodaj estis nomumita ĉefredaktoro de la Esperantlingva versio de la tiutempe fama sovetia ĵurnalo Moskovskie Novosti, tamen estis eldonita nur unu provnumero de ĝi.
Samodaj estis kunfondinto de Sovetia Esperantista Junulara Movado, kaj vicprezidanto de Asocio de Sovetiaj Esperantistoj. En 1989 li fariĝis la unua prezidanto de la nova landa asocio Sovetrespublikara Esperantista Unio.
Li ankaŭ preparis la aliĝon de la sovetia asocio al UEA kaj estis komitatano A de UEA. Li estis elektita Honora Membro de UEA dum la Universala Kongreso en Pekino 2004.
Inter 1995 kaj 2012 Samodaj redaktis la revuon Scienco kaj kulturo, kie temis pri aktualaj problemoj, kongrue kun la titolo, de scienco kaj kulturo, precipe de literaturo. Krome en tiu tempo Samodaj laboris en la moskva jura universitato Justo, kie li instruis Esperanton.
Aperis tri libroj de Samodaj: Ne nur legendoj, ne nur pri SEJM (1999), Konfesoj. Poeziaj provoj (2005) kaj Esperanto kaj Vivo (2010).
Vladimir Samodaj estis malofta persono en la rusia Esperanto-movado, kiu estis estimata senescepte de ĉiuj kaj kiu havis tre grandan aŭtoritaton ne nur en la movadaj, sed ankaŭ en „vivaj“ temoj.
En la lastaj jaroj li kun parto de sia familio loĝis en Belgio, en la urbo Herstal apud Lieĝo. Oni ankoraŭ ne scias pri lia sanstato en la lastaj jaroj, tamen ankoraŭ en 2019 li korespondis retpoŝte kun kelkaj esperantistoj.
Grigorij Arosev
Kia malfelicho!!! Vladimir Samodaj estis la unua homo, kun kiu mi konversaciis en Esperanto, kaj same estis por li. Tio okazis en januaro 1959 en Odeso. Ekde tiu tempo ni amikis kaj laboris por la movado.
Okazis tiel, ke ankaŭ por mi li estis la unua, kun kiu mi ekparolis Esperante. Jes, estas ege domaĝe…
Klera, modesta kaj amikeca persono; kondolencojn al la rusiaj gesamideanoj
Forpasis viva historio, vera paca batalanto, modesta, profunda kaj simple bona homo, memorenda kaj, mi esperas, memorota.
Li estis elstara esperantasto kaj elstara homo, kun kiu estas agrable paroli, diskuti, ion fari kune. Sed oni neniokaze forgesu, ke li estis ankaŭ elstara poeto, kies versa heredaĵo restos ĉiam en trezorejo de esperantlingva poezio!
Bv. publikigi almenau unu poemon de V. Samodaj . Chu neniu belga E-isto nekrologis che lia tombo?
Eble li verkis slovake….
https://esperanto.sk/eo/arto-kulturo/poezio/
V. Samodaj – Jaroj kuras, jaroj flugasEn la slovakan repoemis Mária Minichová.
Jaroj kuras, jaroj flugas,
Jaroj pasas, ne revenas.
Frunton mian sulkoj plugas,
Sur tempioj blank’ fadenas.
….
Vladimiro (Vladimír Vladímiroviĉ) Samodaj – rusiano kaj sovetiano, tradukisto, ĵurnalisto, redaktoro, gvidanto de Moskva literatura Esperanto-klubo. Redaktis multajn Esperanto-eldonaĵojn, interalie, la periodaĵojn Paco (sovetiaj numeroj), Por la paco, Cerbe kaj kore (literatura revuo), Scienco kaj kulturo. Libroforme: Konfesoj: Poeziaj provoj.
Iam mi estis peranto de “PACO” por Germanio, sed la fiaj germanoj ne sxatis legi gxin. Ecx ne la poemojn. Tial mi posedas ankoraux kelkajn ekzemplerojn.
Io mistika – mi memoras, ke iam aprile, nokte ial sonĝe estis iuj bildoj kun Vladimir, jen lia ironia rideto en Sankt-Peterburga REU-kongreso, jen aliaj bildoj…
Kaj jen abrupte venis la inform’…
Mi bone memoras liajn realaj ridindaj rakontetojn kiujn li majstre rakontis – pri lia interpretado de araba vid-al-vide al Saddam Husejn kun manoj en poŝoj kaj kiom streĉaj estis muzeloj de gardistoj…
Hela memoro!