En majo ni raportis, ke UEA en 2020 sukcesis eviti deficiton interalie pro maldungoj en la Centra Oficejo. Efektive tamen ne okazis maldungoj en la Centra Oficejo, nur reduktoj, atentigis la vicprezidanto de UEA, Fernando Maia.
Neniam dum la lastaj kvardek jaroj UEA havis tiel malmultajn oficistojn kiel nun. En 1984 la asocio havis 6 272 individuajn membrojn kaj 12,2 plentempajn oficistojn. Tiu estis la rekordo dum la aktuala periodo.
Pasintjare la asocio havis 4 293 individuajn membrojn kaj nur 3,2 plentempajn oficistojn. La efektiva kvanto de personoj kiuj laboris kaj laboras ĉe UEA estis kaj estas iom pli alta, ĉar ne ĉiuj laboras plentempe.
Rapida redukto en la kvanto de oficistoj okazis dum la lastaj kvar jaroj. Libera Folio en majo raportis, ke la asocio sukcesis eviti buĝetan deficiton en 2020 interalie pro la malpliiĝo de la dungitoj. Ni tamen erare skribis, ke temus pri maldungoj. Tiaj ne okazis en la Centra Oficejo, atentigas vicprezidanto Fernando Maia.
Efektive la reduktoj de la laborforto estis realigitaj sen formalaj maldungoj. En junio 2019 restis ankoraŭ sep oficistoj, el kiuj unu, ĝenerala direktoro Martin Schäffer, laboras ne en la Centra Oficejo. (Ne ĉiuj laboris plentempe nek nepre la tutan jaron, do en nia statistiko ĉe 2019 aperas 4,4 plentempaj oficistoj.)
Kvin el la sep oficistoj en junio 2019 laŭ informoj de Libera Folio ricevis proponon pri eksigo aŭ reduktita labortempo. Nur du oficistoj ne estis tuŝitaj de la redukto: ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj konstanta kongresa sekretario Clay Magalhães.
Du oficistoj konsentis akcepti unufojan financan kompenson kaj libervole maldungiĝi: la partatempa sekretario kaj la partatempa purigisto. Do, formale ili ne estis maldungitaj.
Aliaj tri oficistoj devis akcepti reduktitajn labortempon kaj salajron, se ili volis plu labori ĉe UEA. Tiuj tri estis la libroserva respondeculo kaj la du kontistoj. Neniu el ili akceptis la proponon pri reduktitaj laborhoroj, do UEA turnis sin al la nederlanda laboroficejo por ricevi aprobon por deviga redukto.
Post la reduktoj, la statistiko por la jaro 2020 montras ke UEA dum tiu jaro mezume havis 3,2 tuttempajn oficistojn. Fizike en julio 2021 el la sep oficistoj nun restas kvar, el kiuj tri troviĝas en la Centra Oficejo.
Dum UEA reduktas sian propran dungitaron, ĝi samtempe aĉetas diversajn servojn de TEJO kaj E@I. La nun okazanta Virtuala Kongreso estas grandparte organizata de E@I. Laŭ informoj en la retejo de TEJO, unu oficisto de TEJO efektive laboras kiel oficisto de UEA, kaj TEJO respondecas ankaŭ pri la reteja renovigo, por kiu UEA buĝetis 100 000 eŭrojn.
Kio estas E@I?
Tion eblas legi ekzemple en Vikipedio 🙂
https://eo.wikipedia.org/wiki/E@I
Nur vortludo. La efiko estas la sama.
3,2 plentempaj oficistoj por tutmonda organizo estas ridinda.
Kaj tio ne okazis pro perdo de membroj aŭ pro ekonomiaj cirkonstancoj, sed pro misadministrado fare de sinsekvaj estraroj.
Estas iom pedante distingi inter maldungo kaj redukto kiam la rezulto estas la sama kaj la Asocio apenaŭ plu produktas ion indan por la membroj.
Mi ne komprenas. Bv. rigardi la statistikon de LF. Klare temas pri perdo de membroj kaj pro ekonomia situacio. Se temas pri misadministrado, temas pri misadministrado de 30 jaroj! Nur interpolu!
Vi ligas la membronombron al la nombro de oficistoj. Oni povas tiel rezoni pri grandaj kompanioj: Se ili perdas multe da klientoj, la perdo de dungitoj estas ofte rilatigebla al tiu perdo de klientoj, sed tio ne nepre validas por malgrandaj organizoj neprofitcelaj, kiuj krome havas aliajn enspezfontojn ol nur membreckotizojn.
Se ni interpolas, kiel vi volas, oni povas konstati, ke la granda membrofalo komenciĝis en 2000, kiu koincidas kun granda krizo en UEA – krizo pri kiu kulpas tiamaj estraranoj Corsetti kaj Lipari, kiuj ankoraŭ nun sidas en la Komitato…
Eble vi povas doni detalojn pri la krizo. Pasis pli ol 20 jaroj kaj ne cxiuj konscias, kio okazis. Eble oni “maldungis” la malgxustajn personojn. Pri la komitato respondecas la membroj.
Eblas legi pri tio en diversaj artikoloj en Libera Folio, kiu ja efektive estis fondita ĝuste pro la tiama krizo. Interesa estas ekzemple ĉi tiu interjvuo de la tiama ĝenerala direktoro Osmo Buller de 2011.
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2011/dek-jarojn-post-la-demisioj-kio-sangigis/
Kalle jam respondis al via demando, jen alia ligilo, al la demisia letero de Osmo Buller:
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2005/UEA/Demisioj/bullerdemisialetero
kaj
https://esperanto-ondo.ru/H-84kriz.htm
kaj
https://esperanto-ondo.ru/Novaj/Nov03-11.htm
Konsiderante, ke la tiamaj kulpuloj daŭre troviĝas en la Komitato, kun Renato Corsetti, kiu jam tiam ”opiniis la Centran Oficejon financa balasto por la movado” (Zapelli: https://esperanto-ondo.ru/H-84kriz.htm) oni povas iom pli bone kompreni kiel UEA alvenis al la plorinda stato, certe rilate la CO-n, en kiu ĝi nun troviĝas.
”Por li (Renato Corsetti) la CO estas balasta burokratiaĵo, kiu rabas rimedojn for de ”vera” agado – pensado, kiun mi kategorie rifuzas.” -el la demisia letero de Osmo Buller.
Certe la tiama krizo ne estas sola faktoro, sed gravega tamen.
Glui al CO en Roterdamo certe ne estas bona strategio. Sed pasis 20 jaroj sen perspektivo al pli bona solvo. Tio estas la plorinda fakto.
En la komitato sidadas veterantoj, kiuj revas pri glora pasinteco. Tio estas la problemo, sed ne ekzistas solvo. Oni ne povas mortpafi ilin, sed la Esperantistaro povus elekti aliajn personojn, se ekzistus.
“Glui al CO en Roterdamo certe ne estas bona strategio”
Sed “glui” al bone funkcianta CO *estas* bona strategio.
Tio tamen ne okazis. Estraranoj kaŭzis perturbojn kaj demisiojn kaj nek prezentis nek efektivigis adekvatajn planojn por la organizo UEA. Jen la rezulto.
Kara Leon, vi diras: “la Asocio apenaŭ plu produktas ion indan por la membroj”. Kion vi opinias pri la Monda Festivalo, la 2 Virtualaj Kongresoj, la retejo EventaServo.org, la revivigo de la jutubkanalo UEAviva kaj la fortigo de la Fonduso Instigo, de kiu cetere ankaŭ Libera Folio profitas? Ĉar la temo de tiu artikolo tuŝas la Centran Oficejon, ankaŭ mi atentigas, ke pri la administrado kunrespondecis dum jardekoj ankaŭ la eksa Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller. Ne nur la sinsekvaj estraroj respondecas pri la lastatempa historio de UEA, se ĝi ne plaĉas al vi. Tamen mi esperas, kiel nuntempa estrarano, pri pli ampleksa rigardo rilate tion, kion la Asocio produktas. Vi bonvenas kontakti min private, se vi deziras dividi opiniojn. Koran dankon!
1) Kara Fernando, unue pri “pri la administrado kunrespondecis dum jardekoj ankaŭ la eksa Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller”.Tion mi jam pli frue legis, eble ne de vi, sed de alia persono. Tamen, se vi iom konus la historion de UEA, vi scius kaj komprenus, ke Osmo Buller ĉiam estis la stabiliga faktoro en UEA. Sen li UEA kaj la Centra Oficejo jam multe pli frue estus perditaj. Estraroj kverelis, kaŭzis krizojn, eĉ tiugrade fi- kaj kontraŭagadis Ĝeneralan Direktoron, Osmo Buller, ke tiu eĉ forestis el la Centra Oficejo dum kelkaj jaroj kaj demisiis multaj oficistoj pro la samaj kialoj. Fakte la ekesto de Libera Folio ligiĝas al tiama, enorma krizo ene de UEA. Kaj tamen, Osmo Buller revenis post kelkaj jaroj por denove ekgvidi la asocion. Kaj mi diras la asocion, kaj ne la Centran Oficejon ĉar -kvankam mi ne detale konas la internan strukturon de UEA – mi scias, ke praktike estis Osmo Buller, kiu gvidis la asocion. Li eĉ savis la asocion per sia reveno. Nur rigardu, kio okazis post lia pensiiĝo. Dum estis la CO en Nederlando, neniam la CO kaj ĝenerale UEA estis en tiel plorinda stato ol post la pensiiĝo de Osmo Buller. Osmo Buller jam pensiiĝis antaŭ pli ol kvin jaroj. Malgraŭ multe da malfacilaĵoj kaŭzitaj al li fare de estraroj, li postlasis asocion kaj Centran Oficejon kiu troviĝis en multe pli bona stato antaŭ kvin jaroj ol nun.
Mi ankaŭ scias, ke Osmo Buller, ĉiam deca, bonkora kaj sindona, ĉiam laboregis por la asocio kaj faris multe pli ol li strikte devus (kiel cetere ankaŭ aliaj oficistoj). El tiu vidpunkto, tiu frazeto “pri la administrado kunrespondecis dum jardekoj ankaŭ la eksa Ĝenerala Direktoro, Osmo Buller” ege ĝenas.
Mi ĵus vidas, ke vi esperantistiĝis nur en 2006, do verŝajne apenaŭ scias pri la krizego kaj teruraĵoj kiuj okazis en UEA nur kelkajn jarojn antaŭ via esperantistiĝo. Mi eĉ ne scias, ĉu vi deproksime vidis, kiom multe Osmo Buller laboris por “sia” UEA.
2) Se vi scius ĉion ĉi, vi verŝajne ne estus metinta tiun frazeton en vian respondon ĉi tie al mi…
Ĉar eĉ se estas nur frazeto, ĝi ŝajnas montri grandan malrespekton de homo, kiu donis siajn plej bonajn jarojn por UEA.
Vi diras, ke ne nur la sinsekvaj estraroj respondecas… tamen ĉiu scias, ke estraroj troviĝas en la pinto de la hierarkio kaj finrespondecas. Se ne la sinsekvaj estraroj, kiu ja? Dio?
Kiel atingojn de UEA dum la lastaj jaroj, vi precipe nomas virtualajn aferojn. Aferoj, kiuj certe ne estas malgravaj, ne miskomprenu min, kaj certe ankaŭ kulpas pri tio la pandemio, sed… aliflanke restas oficejo de monda organizo, kiu nun havas malpli da kunlaborantoj ol simpla loka butiko, kaj eĉ tio riskas malaperi. Ni ankaŭ ne parolu pri la nekredeble multekostega retpaĝaro, kiu ĝis hodiaŭ ne videblas.
Kial UEA
– ne starigis seriozajn, prestiĝajn nacilingvajn retpaĝarojn por lerni la lingvon?
– ne faras ĉion eblan por ebligi reeldonojn de gravaj, bazaj literaturaj verkoj? Vi mem rigardu kiom da libroj ne estas haveblaj de tiu ĉi listo:
https://eo.wikipedia.org/wiki/Baza_legolisto
– ne plifortigas la ligojn inter Esperantistoj? Multaj ĉi tie jam diris, ke prefere oni laboru por Esperanto ekster UEA anstataŭ en UEA.
Iom strange, ke multaj tiel sintenas al UEA, asocio, kiu havas “universalan” en la nomo.
-eĉ ne sukcesas havi normale funkciantan libroservon? Mi estas Nederlandano, loĝas en la lando de UEA kaj eĉ post semajnoj mi ne rcivis mian mendon; nur mensogoj pri “tuja” sendo dum eksterlandaj libroservoj sukcesas liveri ene de kelkaj tagoj
3) -ne starigas televid- aŭ almenaŭ pli modeste, tuttagan radiostacion, kiujn nuntempe eĉ malgrandaj komunumoj havas?
-ne okupiĝas (pli) pri eldonoj de nacilingvaj lerniloj?
-ne multe pli faras por subteni E-istojn (kaj mi nun ne celas E-lernilojn sed vivnecesaĵojn) en la plej malriĉaj landoj, se ni volas, ke ankaŭ en tiuj landoj Esperanto floru?
-eĉ ne sukcesas starigi centran babilejon en la reto?
ktp ktp.
Esperanto kaj UEA nun devus troviĝi en ora tempo… pro la reto, Duolingo, ILEI, kaj multaj aliaj, amaso da homoj eklernas Esperanton, kaj tamen oni ne vidas tion respegulita en la membrociferoj de UEA.
Ne miskomprenu min, mi -kaj tion mi diras sincere- ne taksas vin persone, sed la asocion, kiu nekontesteble troviĝas en plorinda stato – cetere ne nur mia opinio. Denove, mi NE parolas pri vi persone, sed ŝajnas kvazaŭ estraro(j) kaj komitato(j) tute ne konscias pri tiu plorinda stato. En ĉiu alia organizo estus granda paniko, ne en UEA…
> Du oficistoj konsentis akcepti unufojan financan kompenson kaj libervole maldungiĝi […] Do, formale ili ne estis maldungitaj.
> Aliaj tri oficistoj devis akcepti reduktitajn labortempon kaj salajron, se ili volis plu labori ĉe UEA
Alivorte: “Se vi ne ‘propravole’ batos vin mem, mi batos vin. Do prefere batu vin mem, tio almenaŭ helpos min. Vi batis vin mem? Dankon, adiaŭ. Vi tamen ne batis vin mem? Mi devigos alian bati vin”.
Ruza UEA. Kial ĝi ne uzas sian akran ruzon ankaŭ por aliaj aferoj?
Tio ne estas (nur) ruzaĵo, tiel oni ne traktu oficistojn, tio estas ĉantaĝo.
Absolute morale kondamninde.
Memevidente tio estas ĉantaĝo. Ke ili volas prezenti/pravigi/beligi tion kiel “Tute ne estis maldungoj, temis nur pri (mem)reduktoj”, estas nur provo trompi aliajn – aŭ sin mem.
1 . Chu Sro Maia cheestis la intertraktojn?
2. Se kiu ajn ricevus ajnan rekompencon, uea neniel rajtus diskonigi publike tiun informon. Sciante ke uea estas en finance katastrofa stato estus riske, prizorgi novajn kostojn al la asocio. Tiel chisupra mesagho estas malfidinda.
3. Chu sro Maia povas provizi liberan folion per kopiojn de la leteroj de tiuj kiuj ” libervole maldungiĝis”. Jes au ne.
EstUs pli bone se uea sincere komunikUs kun siaj membroj. Sen krei fabelojn. Nu, krom por beletra konkurso.
Saluton! Dankon pro la komento. Mi ŝatus klarigi, ke ne mi respondecas pri la enhavo de tiu artikolo verkita de la anonima redakcio de LF. Bedaŭrinde la artikolo estis (kiel ne maloftas en tiu ĉi rondo, kiam la temo estas UEA) ambigue konstruita, kvazaŭ mi donis tiujn informojn. Efektive mi donis neniun privatan informon al LF aŭ al iu ajn. LF respondecas pri tiu enhavo, ĉar la redakcio subskribas la artikolon, kaj mem povus klarigi de kiu venis la informoj, se ĝi estas veraj, kompletaj aŭ ne. Do mi antaŭdankas al Kalle, se li povos tion redakti en la artikolo, ke oni ne komprenu, ke mi donis ilin. Bedaŭrinde oni neniam vere scias, kiu vere skribis kion, ĉar ne klaras kio estas “redakcio” de LF, ĉu Kalle, ĉu kunlaborantoj (kiuj? Ne estas vera listigo). Tamen en tiu ĉi komento mi klarigas, ke en interŝanĝo de mesaĝoj kun Kalle, mi mallonge atentigis lin, ke la artikolo pri la jarraporto de UEA de 2020 estis malĝusta. La artikolo de LF analizis la jaron 2020 kaj menciis, ke okazis maldungoj. Kaj pro tio, en la interŝanĝo, mi parolis, ke tio estas erara informo, ĉar en 2020 ne okazis maldungoj. Rilate salajrojn la kostoj en 2020 reduktiĝis i.a. ĉar okazis emeritiĝo – kaj tamen eĉ okazis re-dungo en 2020. Ĉiuj tiuj informoj kompreneble estas publikaj (aperis en revuo Esperanto kaj en la jarraporto). Dankon al la komentinto “gasto”, ĉar li faris gravajn atentigojn kaj ebligis la klarigojn.
La artikolo ne asertas, ke vi donis la koncernajn informojn, sed se io en ili malĝustas, mi volonte ĝustigos. Ĉi tiuj kaj eĉ pli detalaj informoj aperis en Libera Folio jam en 2019, sed la fontojn ni evidente ne malkaŝos.
Por ke estu tute evidente, ke la informoj venis ne de vi, mi nun aldonis “laŭ informoj de Libera Folio” en la teksto.
Ĝenerale, se vi trovas en Libera Folio eraran aserton, bonvolu atentigi la redakcion pri tio – ni volonte korektos, se vi povos montri la efektivajn faktojn.
Jen la mankantaj ciferoj por kompletigi la grafikaĵon: 10,8 en 1992 kaj 10,2 en 1993. Dankon, cetere, pro tiu interesa artikolo, kiu vekas ĉe mi diversajn memorojn…
Dankon, mi aldonis la mankintajn ciferojn. Kiel dirite, la estraraj raportoj de tiuj jaroj ne aperis en la revuo, sed en apartaj kajeroj, kiujn la redakcio ne disponis. Sed evidente via arkivo estas pli kompleta.
Ŝajne, rektaj maldungoj estus multe pli honesta ago ol la supre priskribitaj kvazaŭruzaĵoj. Dancado de UEA estas abomena.
Ha ha ha sherco de la jaro hey @Tobiasz kazmierski uea donas rekompencojn al tiuj kiuj “libervole maldungiĝas”, claim man
Tio estas la praktiko kiam oni finas la laborkontrakton surbaze de ambaŭflanka interkonsento. Mi rezignis mem, laŭ mia propra decido kaj havas neniun kialon peti tiun monon de UEA. Rekompencon (transitievergoeding) ricevas tiuj, kiuj rezignis laŭ iniciato de labordonanto kun ambaŭflanka konsento.
UEA finis la laborkontrakton (parte) kun diversaj oficistoj; en iuj kazoj ili libervole rezignis. Ĝis tiu momento temas pri tute normala afero. Ĉiu normala entrepreno aŭ NGO devas redukti laboristaron, se enspezoj reduktiĝas. Tio nek estas agrabla por la oficistoj, nek por la gvidantoj. Tamen kelkaj emocie krias “Ho ve!”, ĉar Esperantistoj ne faras tion kun la sankta frato! Tiu vidpunkto sekteca!
Saluton! Mi tre bedaŭras, ke la redakcio skribis, ke “la nun okazanta Virtuala Kongreso estas grandparte organizata de E@I”, kvankam en privata interŝanĝo de mesaĝo kun Kalle mi informis lin, ke la Virtualan Kongreson entute organizas la Estraro de UEA, partneroj kaj komisiitoj. E@I ĝin ebligas teknike. Tamen la tutan programon, la kontaktadon kun ĉiuj prelegantoj kaj prezentantoj, la kunigon de materialoj, la kreon de afiŝoj kaj informoj, la kreon de emblemo, la kongresan kurieron, ĉion faris la Estraro de UEA, partneroj kaj komisiitoj. Apartan dankon al Vinilkosmo pro la arta programo, al ILEI pro la Tago de Lernado, al Edukado.net pro la diversaj edukaj programeroj, al MJS (Mojosa, Movado Junulara Skota) pro la junulara programo, al Claude Nourmont pro la kleriga programo kaj al multaj aliaj, kiuj laboras kadre de UEA, silente, sed realige. Mi antaŭdankas al la redakcio pro la korekto de tiu plia erara informo. Koran dankon!
Ŝajnas, ke teknika ebligo de virtuala kongreso ja estas granda parto de ĝia organizado. Sed interese, ke vi ne mencias la konstantan kongresan sekretarion de UEA. Ĉu do tiu oficisto de UEA, kiu profesie kompetentas kaj respondecas pri kongresoj, ne gvidas la organizadon de la virtuala kongreso? Kial?
Kaj ni krome ne forgesu, ke la KKS estis unu el la du nuraj oficistoj, kiujn la estraro ne maldungis aŭ kies labortempon kaj salajron la estraro ne reduktis.
Pardonu, mi uzu la ĝustan terminologion: kiuj ne libervole maldungiĝis aŭ kontraŭpropravole reduktiĝis.