La plej prestiĝa premio por germanlingvaj verkistoj estis aljuĝita al Clemens J. Setz, en Esperantujo konata interalie pro tradukoj de William Auld al la germana. Li hazarde malkovris Esperanton tra poezio kaj nun bone konas la lingvon, eĉ se li supozeble ne konsideras sin esperantisto.
La 20-an de julio iĝis konate, ke la aŭstria aŭtoro Clemens J. Setz ricevos la Premion Georg Büchner, la plej altan literaturan distingon por germanlingvaj aŭtoroj. Krom la honoro, la distingo inkluzivas monpremion de 50 000 eŭroj.
Laŭ sia propra rakonto, li iam hazarde trovis poemojn de William Auld en Esperanto, kaj miris, ke li povas kompreni la enhavon. Poste li decidis traduki ion el la verkoj de Auld al la germana.
Laŭ li, la originala literaturo en Esperanto estas ampleksega – kaj tamen ekzistas preskaŭ neniuj tradukoj al la germana.
“La Esperanta beletro formas riĉan paralelan mondliteraturon kun siaj propraj avangardo, klasikuloj, malkonformuloj, geniuloj – kaj ĉio sen baziĝi en unu lando kun ties propraj politikaj kaj geografiaj cirkonstancoj”, li skribis.
Li tradukis al la germana interalie la 14-an ĉapitron de La infana raso de Auld, kaj en 2018 aperis lia germanlingva libreto pri Auld, poste publikigita ankaŭ en Esperanto en Beletra Almanako.
En Beletra Almanako aperis ankaŭ du liaj rakontoj en Esperanta traduko.
En 2020 publikiĝis lia libro “Die Bienen und das Unsichtbare” (La abeloj kaj la nevideblaĵo), kiu temas pri planlingvoj, ĉefe pri Esperanto. En tiu libro li skribas ne nur pri historiaj faktoj kaj biografioj, sed ankaŭ pri siaj konversacioj kun konataj esperantistoj.
Laŭ la libro kaj pluraj intervjuoj, li mem nun flue parolas Esperanton, kvankam li supozeble ne konsiderus sin esperantisto.
Clemens Johann Setz naskiĝis en 1982 en Graz, Aŭstrio. Li nun loĝas kaj laboras en Vieno. En 2007 aperis lia unua romano ”Söhne und Planeten” (Filoj kaj planedoj). Krom propraj verkoj li publikigis ankaŭ tradukojn el la angla.
Li jam pli frue ricevis diversajn literaturajn premiojn, sed la nun donita premio estas la plej prestiĝa en la tuta germanlingva literatura mondo. Inter pli fruaj premiitoj estas Max Frisch, Günter Grass kaj Heinrich Böll. Pasintjare la premion ricevis la poeto Elke Erb. La premio estas nomita laŭ la aŭtoro Georg Büchner (1813–1837).
En komento al la gazeto Zeit Online Clemens J. Setz diris: ”La nomo de Georg Büchner kaj tiuj de la premiitoj de la lastaj jaroj – vidi sin inter tiuj estas honoro, kiun mi ankoraŭ ne vere kapablas kompreni.”
” kaj nun bone konas la lingvon, eĉ se li supozeble ne konsideras sin esperantisto”
Oni scipovas la lingvon kaj estas esperantisto, aŭ oni ne scipovas la lingvon kaj ne estas esperantisto.
Laŭ la PIV-a difino (“esperantisto: persono, kiu uzadas Esperanton”), jes.
En la germana, parolantoj de Esperanto ofte preferas priskribi sin per ĝuste tiu esprimo (“Esperantosprecher”) anstataŭ ol nomi sin “Esperantist”, kiu havas ankaŭ malpli pozitivajn kromnociojn (ano de sekto).
Dankon pro la ekspliko, Klaus!
Vi malpravas!
Ĉu mi devas rememorigi vin pri la Deklaracio pri la esenco de Esperantismo?
akceptita de la Unua Universala Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro?
https://eo.wikipedia.org/wiki/Deklaracio_pri_Esperanto
Tute prave vi rezonadas !
Ech bonantantagulon eblas nomi Esperantisto!
”La abeloj kaj l’o nevidebla”: Mi neniam antaŭe vidis la vorton ”l’o” en Esperanto, kaj ne sukcesis trovi ĝin en PIV. Ĉu ĝi estas uzata aliloke ol en tiu ĉi artikolo?
(Jes, mi konas la Hispanan artikolon lo, ekzemple en ”lo invisible” – la nevidebla [aĵo], ”tio kio estas nevidebla” – sed Esperanto ja ne estas la Hispana…)
https://vortaro.net/#_foliumi_l
https://vortaro.net/#o_kdc
Dankon! Mi vidas ke eĉ Grabowski uzis o kiel memstaran vorton! 🙂
Mi tamen demandas min ĉu iu uzus ĝin kun plena artikolo? Ekz-e: ”La abeloj kaj la o nevidebla”.
”L’o” ŝajnas al mi sufiĉe ruza provo enkonduki novan artikolon ”lo” sen malrespekti la Fundamenton – laŭtlege la apostrofo ja ne aŭdeblas…
Mi trafis la uzon de “l’o” unuafoje en la unua beletra verko, kiun mi legis en Esperanto (meze de la legado de “La faraono”) antaŭ pli ol duonjarcento, nome en la traduko de E. Wüster el 1922 de “La mirinda historio de Petro Schemihl” de A. Chamisso. Sur p.30 legeblas: “…kiu ne havas ombron, ne iru en sunbrilon, jen l’o plej prudenta kaj sendanĝera.” (Mondial reeldonis tiun brilan romaneton en 2007.)
Aperas kaj malaperas kaj aperas kaj denove malaperas multaj komentoj chi tie pri gravega anonco kaj pri interesa historio pri UEA. Kio okazas?
Laŭ nia scio neniu komento malaperis. Ĉu vi povus precizigi?
Mi penos precizigi tamen pri komputilaj scioj mi estas stulta. Antau du-tri tagoj samloke sur mia ekrano aperis eble 20 mesaghoj en kiuj interalie mi legis longajn respondojn pri la rolo de Osmo kaj de iuj oficistoj de la CO. En la neksta tago chio samloke malaperis krom eble 7 mesaghoj. Hierau ree aperis tiuj 20 kaj do mi denove eklegis sed DUM TIU LEGADO multaj mesaghoj tuj malaperis. Chu tio okazis sole al mi? Eble tiu chi dinosauro malaplombe klakis!
Komentoj aperas sub diversaj artikoloj, kaj eblas agordi la ordon, en kiu ili estas montrataj, plej supre dekstre en la komentokampo.
Krome estas listo de la lastaj 50 komentoj:
https://www.liberafolio.org/lastaj-50-komentoj/
Espereble vi trovos tie tion, kion vi perdis?
Komentoj ne malaperas dum legado, sed ili perdas sian koloran fonon, kiu montras ke ili ankoraŭ ne estis montritaj al vi.
Inunda lavango da interesaj artikoloj kaj informoj aperis en lastaj tagoj danke al Libera Folio. Mi penos tralegi chion kaj samtempe engaghi la VK-n. DANKON.