De pluraj jaroj UEA ne uzas servojn de profesia revizoro por kontroli la kontojn. Pri tio atentigis la komitataj reviziantoj, kaj nun la estraro esploras la eblojn por trovi novan revizoron. La komitato aprobis la jaran raporton de la estraro en sia unua kunsido en sabato.
Kvardek komitatanoj el entute 61 ekde la komenco ĉeestis la unuan kunsidon de la komitato de UEA en sabato, la lasta tago de Virtuala Kongreso. Almenaŭ du pliaj komitatanoj provis aliĝi al la kunsido iom poste, sed ŝajne pro teknikaj kialoj ricevis nek parolrajton nek rajton voĉdoni.
Estas rimarkinde, ke en la retaj kunsidoj ne partoprenas pli da komitatanoj ol en la ordinaraj ĉeestaj kunsidoj dum Universalaj Kongresoj. En la plej lasta ĉeesta kunsido de la komitato en Lahtio partoprenis 42 komitatanoj.
La sabata kunsido faris neniujn gravajn decidojn – la demandoj pri la buĝeto de la venonta jaro kaj la investpolitiko de la asocio estos traktitaj en la sekva kunsido post tri semajnoj. Okazis tamen kelkaj interesaj diskutoj.
La ĉefa temo de la sabata kunsido estis la prezento kaj aprobo de la estrara raporto por la jaro 2020, publikigita en la junia numero de la revuo Esperanto kaj en la retejo de UEA. Intertempe aperis ankaŭ la financaj dokumentoj de la asocio por 2020: la spezokonto kaj la bilanco.
Pro reduktoj de la oficistaro kaj pro subvencio de 29 486 eŭroj ricevita de la nederlanda ŝtato, la spezokonto de UEA en 2020 ne plu estis deficita. La fina ekonomia rezulto montris pluson de 184 eŭroj, dum en 2019 la spezokonto ankoraŭ havis minuson de 62 890 eŭroj.
Efektive la enspezoj de UEA laŭ ĝenerala direktoro Martin Schäffer superis la elspezojn je multe pli ol 184 eŭroj, nome entute je 41 354 eŭroj. Tamen pli ol 40 000 eŭroj estis transmetitaj al rezervoj, kiujn la asocio povas uzi por kompensi mankon de enspezoj, ekzemple rilate kongresojn, en venontaj jaroj.
La komitataj reviziantoj Osmo Buller kaj Andreas Diemel en sia raporto trovis la ekonomian rezulton de la asocio bona kaj rekomendis al la komitato aprobi la estraran raporton kun la bilanco kaj spezokonto kaj malŝarĝi la estraron de respondeco por la jaro 2020.
“Ni aprezas, ke la totalaj enspezoj atingis tiujn en 2019 kaj superis la buĝeton per 14%. Malgraŭ tio ni havas la impreson, ke la membrovarbado devus ricevi pli da atento kaj atentigoj flanke de la Estraro”, la reviziantoj skribas en sia raporto.
Samtempe ili atentigas, ke “sentebla tamen estas la manko de profesia revizoro”, kaj urĝas la estraron solvi la problemon.
La komitataj reviziantoj estas mem komitatanoj de UEA, ne estas profesiuloj pri kontado kaj ne povas detale kontroli la financojn de la asocio, ekzemple esplorante efektivajn transpagojn. Tion povas fari profesia, ekstera revizoro, kaj tian UEA regule uzis ĝis la jaro 2018.
La profesia revizoro kiun UEA uzis ĝis 2018, scipovis Esperanton, kio evidente faciligas la kontrolon de esperantlingva librotenado. Dum la lastaj jaroj oni tamen ne sukcesis trovi novan revizoron, kiu kompetentus esplori la librotenadon de la asocio, interalie el la vidpunkto de ĝia konformeco al la leĝaj postuloj en Nederlando.
Responde al la atentigo de la komitataj reviziantoj prezidanto Duncan Charters diris, ke ankaŭ lia advokato konsilis al UEA nepre uzi la servojn de profesia revizoro. Laŭ Charters tio estas grava por klare montri ankaŭ al la propraj membroj, ke ĉio estas en ordo pri la kontoj kaj financoj de UEA.
Ĉar montriĝis malfacile trovi novan esperantistan profesian revizoron, laŭ Charters eblus, ke la librotenado de UEA povus esti dulingva – tio laŭ li estas nemalofta praktiko en internaciaj organizaĵoj. Laŭ li ekstera firmao eĉ povus tute prizorgi la librotenadon de UEA, se tio montriĝus ne tro kosta solvo.
Ĉar la revizoro tiukaze devus bone koni la leĝojn kaj regulojn en Nederlando, evidente devus temi pri nederlanda revizoro. Tial Charters taskis al la nederlanda oficisto en la Centra Oficejo, Ralph Schmeits, esplori diversajn solvojn. Charters esperas povi prezenti la rezulton en la sekva komitata kunsido la 14-an de aŭgusto.
Dum diskuto pri la diversaj kontoj menciitaj en la financaj dokumentoj leviĝis la demando, kial UEA entute tenas tiom da mono en bankokontoj. Komitatano Michela Lipari elkalkulis ke temas pri 500 000 eŭroj, trovis tion senrespondeca, kaj instigis la estraron anstataŭe zorgi, ke la mono estu bone investita.
Efektive la sumo de neinvestita mono laŭ la bilanco estas klare pli ol tiom – ĝi superas du milionojn da eŭroj.
Ĝenerala direktoro Martin Schäffer kaj vicprezidanto Fernando Maia argumentis, ke UEA havas multe da tia mono, kiu pro diversaj kialoj devas resti en bankokontoj – tio laŭ ili validas ekzemple pri mondeponoj de membroj, sed ankaŭ pri la mono en diversaj fondaĵoj. Pli da diskuto pri la investa politiko de UEA supozeble okazos en la dua komitata kunsido la 14-an de aŭgusto.
Michela Lipari levis ankaŭ la demandon pri la nova kotizosistemo kaj por kio ĝi utilas, se loĝantoj en landoj kun tre malalta kotizo tamen ne aliĝas, ĉar ili ne sukcesas transpagi la monon, aŭ ĉar ili kutimiĝis ricevi senpagan aliĝon pere de fondaĵo Canuto. Estrarano Jérémie Sabiyumva konsentis, ke tia problemo ekzistas almenaŭ en Afriko, sed ke oni nun klopodas “ŝanĝi la kulturon”.
Leviĝis fine la demando, kial UEA ne pli aktivas pri libroeldonado, kiun cetere menciis ankaŭ la komitataj reviziantoj en sia raporto:
“La malkreskinta aktiveco de UEA kiel eldonisto estas bedaŭrinda. Pli aktiva eldonado kontribuus pozitive al la ĝenerala bildo pri la Asocio inter esperantistoj, eĉ se ĝia financa signifo ne estus tre granda.”
Lige kun tio prezidanto Duncan Charters menciis, ke kuŝas grandaj stokoj de iuj pli fruaj eldonaĵoj de UEA en deponejoj, kaj indus aranĝi grandan rabatvendadon por ke tiuj indaj libroj trafu interesitan publikon.
Martin Schäffer siaflanke parolis pri la graveco modernigi la eldonadon, eldoni bitlibrojn, sed ankaŭ uzi servojn, kiuj ebligas facile kaj malmultekoste eldoni kaj tutmonde vendi librojn en bita kaj papera formatoj, eĉ en tre malgrandaj eldonkvantoj.
Tian servon uzas ekzemple la eldonejo Mondial, kies libroj estas haveblaj ne nur tra esperantistaj libroservoj, sed ankaŭ pere de ordinaraj retaj librovendejoj en multegaj landoj de la mondo. Laŭ Schäffer oni nun esploras, ĉu UEA povus same fari. Tamen ankoraŭ mankas konkretaj decidoj.
Dum la kunsido la komitato aldone elektis novan membron de la honora patrona komitato de UEA: Marco Lucchesi, kiu estas brazila verkisto, profesoro de Federacia Universitato de Rio-de-Ĵanejro kaj prezidanto de Brazila Beletristika Akademio.
> Martin Schäffer siaflanke parolis pri la graveco modernigi la eldonadon, eldoni bitlibrojn
Aĥ, ĉu vere? Brilaj novaj ideoj: neniu milfoje atentigis pri tio. Damnaj esperantistoj, nur kritikantaj sen proponi ion.
> ankaŭ uzi servojn, kiuj ebligas facile kaj malmultekoste eldoni kaj tutmonde vendi librojn en bita kaj papera formatoj, eĉ en tre malgrandaj eldonkvantoj.
Aĥ, nur nun oni rimarkas? Nu, pli bone malfrue ol tro malfrue.
> Tamen ankoraŭ mankas konkretaj decidoj
Aĥ, estas tubero en la afero. Nu bone, ne hastu. Ni jam kutimiĝis al la serena tempopaso ĉe UEA – ok jaroj da AKSO-atendado havas sian instruan efikon. Krome, UEA devas unue finlikvidi la Centran Oficejon por (finfine liberigita de tiu balasto) povi direkti siajn fortojn al pli indaj celoj.