Antaŭ semajno la estraro de UEA prezentis al la komitato planon, laŭ kiu la konstruaĵo de la Centra Oficejo en Roterdamo estu vendita por miliono da eŭroj. Alternativoj mankas en la prezentita plano, sed laŭ vicprezidanto Fernando Maia oni plu esploros, ĉu tamen anstataŭ vendi eblos ludoni la konstruaĵon. Laŭ li, la estraro nenion trudas al la komitato.
La ekonomio de UEA estas en malbona stato, kaj por savi ĝin oni urĝe vendu la ĉefsidejon de la asocio. Tiu estis la ĉefa enhavo de la senalternativa agadplano, kiun la estraro prezentis dum la komitata kunsido pasintsabate.
Nun, en intervjuo de Libera Folio, la vicprezidanto de UEA tamen diras, ke la estraro planas plu esplori, ĉu eblos ludoni la konstruaĵon anstataŭ vendi ĝin.
Libera Folio: Kial urĝas ĝuste nun vendi la oficejan domon? UEA ja fakte ne havis deficiton pasintjare, sed male enspezis multe pli ol ĝi enspezis?
Fernando Maia: – La aludita urĝeco estas por la tuta plano por financa resanigo, ne specife por la vendo de la oficeja domo. Tiu vendo cetere ne estas findecidita. Kiel informite en la plej lasta komitatkunsido, plenume al la instrukcioj de la Komitato la estraro ankoraŭ deziras havi takson de arkitektoj pri kiom kostus renovigo por ebligi ludonon anstataŭ vendo (en ĝia nuna stato ne facile eblus luigi la domon, kaj ŝanĝoj por daŭripoveco kaj alireblo bezonatas). Okazigi tiucelan viziton de arkitektoj ankoraŭ ne eblis pro la pandemio, sed la teamo strebas al tio. Diversajn eblojn oni ankoraŭ diskutas pri la oficeja domo, sed la sola konkreta raportaĵo estis la informita aĉetpropono.
– Pri la pozitiva rezulto de la pasinta jaro, tio eblis pro kelkaj kialoj. Mi kredas, ke Libera Folio mem atentigis pri tio, ke la rezulto estas parte pro la ŝtata subvencio pro la pandemio, kiu – ni esperas – ne bezonos ripetiĝi en la venontaj jaroj. Alia parto estas pro la ĉiutaga, senĉesa laborado de homoj, kiuj kunlaboras por varbi aliĝojn kaj donacojn al UEA, je la nivelo de memofero. Kvankam la varbteamo sukcesas teni la membraron stabila kaj sukcesas allogi pli da donacoj, cetere strategie direktitaj ĉefe al la ĝenerala kaso, tio ne spegulas daŭripovan situacion. Do la financa situacio de UEA restas sufiĉe defia.
– Libera Folio, se mi bone memoras, jam esprimis sin pri tio, ke donacoj ne plu iras ĉefe al la Fondaĵoj. Se ni do deziras redukti la bezonon pri donacoj al la ĝenerala kaso favore al la fondaĵoj, do same ni devas daŭre revizii la administradon de niaj financoj kaj rimedoj. Ju pli UEA restas en la nuna stato, des malpli ni sukcesas diversigi nian agadon pro la financaj baroj.
Se ja necesas vendi la oficejan domon, kial oni ne serĉas aĉetanton en la malferma merkato? Kiel oni alikaze scias, ke ne eblas ricevi pli da mono? Kaj kiel entute la firmao kiu proponis aĉeti la domon, eksciis, ke ĝi estas aĉetebla?
– Kiel dirite, oni ne findecidis pri vendo kaj, se jes, pri tio, kiel ĝi okazos. La informo pri aĉeteblo certe cirkulis pro tio, ke ni invitis al la domo makleristojn por havi profesiajn eksterajn taksadojn pri la domo, tamen tio mem ne devus esti surpriza: jam plurfoje komercaj firmaoj esprimis sian interesiĝon pri aĉeto de la domo. Tio ne estas novaĵo.
Vi diras, ke oni ne findecidis pri la vendo. Sed ĉu do la estraro havas alian proponon? La agadplano enhavas neniun alternativon.
– Ĝuste, ĉar ni ne havas konkretajn informojn por ion alian proponi. Sed la alternativo, kiel informite, estas anstataŭ vendi, la tuton ludoni. La esploroj devas progresi pri tio, por ke la fina decido de la asocio estu plene bazita sur esploroj, ne sur bontrovoj.
Kial la estraro do ne pli zorge esploris ekzemple la proponon transloki la oficejon al Varsovio? Por tiu celo ĝi ja havis preskaŭ tutan jaron je sia dispono.
– Estas tute ne vere, ke la estraro havis preskaŭ tutan jaron je sia dispono. Krom la malĝusta tempokalkulo, certe tio ne estis la sola afero, kiu devis okupi la estraron dum la periodo.
Sed tiu propono estis sendita al la estraro la 13-an de septembro 2020. Ĉu ne de tiam pasis preskaŭ tuta jaro?
– Tiu kalkulo estas kvazaŭ ni devus prezenti la raporton ankoraŭ venontmonate. Kiel informite, la estraro komencis konstrui la raporton jam en aprilo. Kaj ne nur Varsovio estis centro de niaj diskutoj. Samkiel Varsovio, aliaj tre bonaj ebloj alvenis al ni, tiel ke estas tre malprecize aserti ke la estraro havis preskaŭ jaron por trakti pri Varsovio, ĉar ni devis trakti kun pluraj homoj kaj dividis la taskojn por povi ĉion trakti egale. Alia afero estas ke por la estraro unu semajno valoras kiel jaro, des pli unu monato. Se vi diras, ke la estraro havis 10 monatojn, dum ĝi havis 9 monatojn – ekzemple – sciu, ke unu monato por ni estas tempo por multon fari. Tial la aserto fariĝas des pli neadekvata, ĉar la temposento por la deĵoro en UEA ne estas tia, kian oni sugestas per tia aserto.
– Mi entute ne volas taksi publike la diversajn proponojn, kiuj naskiĝis de la esploroj faritaj de la ĝenerala direktoro kaj de la estraro, mi ne trovas tion adekvata. Sed pro tio, ke la propono veninta por Varsovio fariĝis publika, mi povas diri, ke ĝi, kvankam plene analizinda, ne reprezentis la deziron restrukturi la laborfakojn al nova funkcimaniero. Ĝia esenco estas cetere simila al tiu de aliaj proponoj, kaj ne estis io aparta, kiu devus igi la estraron preferi Varsovion al aliaj proponoj. Ĝi cetere ne estis la sola propono el Pollando.
– Pri unu afero gravas konscii: la estraro analizis tre interesajn proponojn laŭ la potencialoj kaj la nuna raporto ne signifas, ke la ampleksa scio akirita de tiuj esploroj ne povos doni fruktojn en iom pli longa perspektivo. Nun, ĉar okazis la publikigo de la raporto, la estraro komencas organizi respondojn al diversaj grupoj, almenaŭ por danki, sed ankaŭ por teni la interŝanĝojn kaj doni novajn panoramojn, se tio montriĝos taŭga kaj ebla. Tio jam estis parto de la agadplano.
Kial la agadplano estis prezentita al la komitato nur kelkajn horojn antaŭ la sabata kunsido?
– La estraro entute ne estas kontenta, ke ni ne sukcesis liveri la raporton almenaŭ unu semajnon antaŭ la menciita kunsido, kiel originale planite. La estraro komencis labori pri la raporto en aprilo, en tre simila strukturo kiel la lasta publika versio. De tiam oni ankoraŭ devis esplori kaj taksi plurajn aspektojn, forresumi neutilajn informojn kaj garantii la kvaliton de ĉiuj informoj apartaj kaj kiel tuto. Survoje amaso da paralelaj taskoj malhelpis fokusiĝi nur pri ĝi.
– Krom tio diversaj homoj estis invititaj kontribui, ĉefe el la estraro kaj komisiono pri financo, teamo de almenaŭ 13 homoj, sed ankaŭ kelkaj komisiitoj, kio igas malsimpla la kunordigon de la redaktado. La malfruo de la livero estis interna temo en la estraro. Fine tamen ĝi estis informa raporto. Kiam ni devis ekspliki tion, tio ne signifis, ke ni volas trudi la planon, kiu cetere plene sekvas la decidojn de la komitato, tamen tio simple signifis, ke ni ne postulas de la Komitato voĉdonon surbaze de tutnova dokumento. Se la komitato kiel tuto komprenos, ke novaj instrukcioj kaj decidoj necesas, estos tute normale agadi laŭ ili.
Maia: “Kiel dirite, oni ne findecidis pri vendo kaj, se jes, pri tio, kiel ĝi okazos.” — Kio estas tio? Ĉu oni decidis aŭ ne vendi la domon? Ĉu en la estraro Maia dormis en decida hor’?
Oni ankoraŭ ne findecidis, kvankam ŝajne la decido preskaŭ certe okazos jese.
La ununura afero, kion mi komprenis el tio, estas, ke la UEA-estraro vivas en alia tempspaca kontinuo ol la simpla homo: Unu jaro de simpla homo egalas al unu semajno de estrarano. Aŭ iel tiel. Aŭ alie. 🤪
bonege
oni nur aldonu la tutan regadon de esperantio al la Artifaritaj Intelegentecoj
do cxio ajn estos farite perfekte kaj senkoste
La oka planedo estis enloĝata de la estraro de UEA. Kelkaj grandpersonoj kunsidis tie kaj unu el ili rapide turnadis foliojn en kalendaro.
– Kial ci urĝigas la tempon? demandis la eta princo.
– Cia aserto estas neadekvata, ĉar la temposento por la deĵoro en UEA ne estas tia, kian oni sugestas per tia aserto, respondis vicprezidanto de la planedo.
– Sed kial ci urĝigas la tempon? rememorigis la eta princo, kiu, farinte demandon unufoje, plu neniam forgesis ĝin.
– Por la estraro unu semajno valoras kiel jaro, des pli unu monato. Se ci diras, ke la estraro havis 10 monatojn, dum ĝi havis 9 monatojn – ekzemple – sciu, ke unu monato por ni estas tempo por multon fari.
Bedaurinde la libro ne haveblas che la katalogo de UEA. Espereble iam baldaŭ funkcios tauga libroservo en UEA!
114 vortoj. Se ĝi iom malpli longus (kaj se vi ne estus jam publikiginta ĝin ĉi tie), ĝi povus partopreni en la subbranĉo “Mikronovelo” de la Belartaj Konkursoj… de UEA.
Tio riskas esti la plej inteligenta (kaj mojosa) komento, kiun oni legos ĉi tie. 🙂 <3
Mi skribis en la diskutejo de la Komitato de UEA:
“La analizado de la raporto … postulas multe da tempo. … Mi intencas iom post iom fari rimarkojn, kiuj aperis/-os en mia kapo.
Mia unua rimarko temas pri la asertata financa malbonfartego de UEA kiel pravigo de la planataj drastaj agoj rilate la libroservon, UK kaj la bibliotekon, kaj la vendon de la domo. Du semajnojn pli frue la Komitato akceptis spezokonton de la pasinta jaro kun deficito de 184 eŭroj. Ekvilibra spezokonto en si mem estas pozitiva, sed fakte la spezokonto enhavis pluson de 42 000 eŭroj. Tiu pluso tamen ne estis montrita kiel profito de la jaro sed saĝe movita al rezervoj por kovri eblajn perdojn en venontaj jaroj. Oni atentu, ke la pluso ne okazis nur pro la subvencio de la nederlanda ŝtato, kiu estis 29 486 €.
Kvankam la rezulto de la spezokonto estis tiel pozitiva, temas nur pri parto de la efektiva financa plifirmiĝo de UEA. Ekzistas alia kalkulo, kiun komitatanoj ne konas, ĉar ĝi estas nederlandlingva kaj prezentita al la ŝtataj instancoj laŭ ties postuloj por esti agnoskita kiel “asocio por komuna utilo”. Tiu kalkulo estas publike alirebla, por ke donacemuloj kaj sponsoroj povu ekkoni per ĝi la veran financan staton de la asocio, kiun ili eventuale pretus subteni. UEA disponigas ĝin pere de sia nederlandlingva retejo.
Por doni plenan bildon pri la financa farto de UEA, tiu dokumento konsideras la financojn de la tuta UEA, t.e. ankaŭ ekz. la fondaĵojn kaj la kapitalojn, precipe la Ĝeneralan Kapitalon. Ĝi montras, ke la efektiva pluso en 2020 estis 167 289 eŭroj. Plej forte al tio kontribuis heredaĵoj, kiuj sumiĝis je 189 201 eŭroj. En la bilanco de UEA ili dispartiĝas inter diversaj lokoj, el kiuj la ĉefa estas la Ĝenerala Kapitalo, al kiu iris 84 488 eŭroj.
La Estraro ĉesu pravigi siajn planojn … per minaco de financa kolapso de UEA. Tio estas intenca misgvidado, krom se la Estraro aŭ unuopaj estraranoj ne konas la veran staton.”
Dankon Osmo, por konfirmi ke la eksterordinara pluso venis el eksterordinaraj kialoj, kiel ŝtata subvencio pro pandemio kaj heredaĵoj. Do, ne el io strukture daŭripova.
Dankon ankaŭ pro la invito pli klare informi (kaj reklami) pri heredaĵoj. Tio certe estas io farinda kaj farenda!
En Oficialaj Informiloj de lastaj jardekoj heredaĵoj aperas tiel ofte, ke ili estas kvazaŭ struktura fonto. Kiel direktoro mi, same kiel miaj antaŭuloj, estis informita kaj konsultita de koncernuloj pri iliaj decidoj testamenti favore al UEA, pro kio mi povis fidi, ke ankaŭ estonte tiaj rimedoj venos.
Se la estraro ne intencis misgvidi – kio estas malfacile kredebla – ĝi ĉiukaze estas absolute netaŭga, konsiderante la defiojn, kiujn UEA alfrontas.
La plej taŭga solvo estus decido de la Komitato plifruigi la elektojn por nova estraro kun homoj fake spertaj aŭ almenaŭ prokrasti gravajn decidojn ĝis tiam, kiam estos nova estraro.
Rapidaj ŝajnsolvoj tute ne helpos al UEA, kontraŭe, oni perdas la fidon.
Vendi domo(j)n kaj eksterigi servojn ne savos UEA, certe ne longtempe.
Necesas serioza plano pri reinventita UEA. Pri novaj servoj por Esperantistoj kaj adaptiĝo al nova tempo.
En tia estraro bezoniĝas kaj homoj, kiuj elstare konas UEA kaj havas bonajn konojn pri financoj kaj administrado, kaj homoj, kiuj estas kreemaj, inventemaj kaj povas liveri tion, kion la nuna Esperantistaro bezonas kaj deziras.
> Pri novaj servoj por Esperantistoj kaj adaptiĝo al nova tempo.
Ĝuste.
Antaŭ kelkaj tagoj mi provis deŝuti la UEA-apon por mia telefono. Tiu apo, kiu ebligas al mi kontroli mian konton ĉe UEA kaj fari transpagon, facile tuj (re)membriĝi, mendi libron, aligi al UK aŭ VK kaj konsulti la programon… Ĉu vi ne konas tiun apon? Nemirinde: ĝi ne ekzistas. Jam de jaroj ekzistas apoj de plej diversaj entreprenoj pri plej neatenditaj temoj, tamen UEA ne sukcesis (nek interesiĝis?) krei ion tian.
Ĉu mi tiom naive pensas, ke apo por telefono estus savinta UEA? Ne. Mi mencias tion nur kiel ekzemplon, ke UEA ne sciis adaptiĝi al la nova tempo.
Mi provis konsoli min pri la manko de apo per aĉeto de la bita versio de interesa libro iam eldonita de UEA. Mi do serĉis en la katalogo la bitajn eldonaĵojn de UEA… Ĉu vi ne konas la bitajn eldonaĵojn de UEA? Nemirinde: ili ne ekzistas. Jam de jaroj eldonejoj (ankaŭ esperantaj) eldonas bitajn versiojn de siaj libroj, tamen UEA ne sukcesis (nek interesiĝis?) krei ion tian.
Ĉu mi tiom naive pensas, ke bitaj eldonaĵoj estus savintaj UEA? Ne. Mi mencias tion nur kiel ekzemplon, ke UEA ne sciis adaptiĝi al la nova tempo.
Ĉu necesas doni pliajn ekzemplojn? Ne. Vi kaptis la ideon.
Tre amuze vortumite, Francisco!
Ekzemploj abundas, sed ni certe ne forgesu LA celon el la statuto de UEA:
“disvastigi la uzadon de la internacia lingvo Esperanto”
Kiom da miloj da eŭroj oni elspezis por retpaĝaro neniam aperinta? Ĉu 90 mil?
Kial oni ne uzis tiun sumegon por fari prestiĝan, bonegan, belaspektan kursretpaĝaron en multaj lingvoj?
Ĉar verdire, kion seriozan ni havas en la reto? Duolingo eble taŭgas por konatiĝo kun la lingvo sed ne por serioza studado.
Kaj la malbelaspektan lernu.net kun stranga kurstitolo “La teorio Nakamura” oni apenaŭ povas nomi “prestiĝa”.
Mi ne scias pri via gepatra lingvo aŭ aliaj lingvoj, sed la lerniloj por nederlandlingvanoj, inkluzive de vortaro estas plorindaj.
Mia edzo, kiu antaŭ 8 monatoj eklernis la lingvon per malnova kurso de mi uzita en la okdekaj jaroj, daŭrigas nun per la malnovega “Teach Yourself” kaj eĉ uzas skanitajn lernolibrojn el 1920-1930…
Sed verŝajne mi mislegas la statuton…ja temas pri “disvastigo de la uzado” de Esperanto, ne pri instruado…
Kamarado Maia gvidu nin gxis la fina VENDO! ✊
Saluton (al Kalle). Dankon por antaŭinformi pri la aperigo de miaj respondoj al viaj demandoj. Mi vidas nun, ke estas pluraj novaj asertoj antaŭ ol la prezento de la demandoj. Estus interese, se mi povus esti komentinta ankaŭ pri tiuj asertoj, ĉar ili, kiel ofte okazas, ne ĝustas. 🙂 Sendube tamen ili talente naskas polemikojn, tion mi ne povas nei, kvankam ne tiel klaras, kiu gajnas per tia polemikigo. Ĉu iu aparta kialo, ke tiuj asertoj ne estis kun mi dividitaj antaŭe? Mi povus antaŭhelpi ne misinformi… Mi tamen komentas:
(1) Oni legas en la prezento de la artikolo, ke “alternativoj mankas en la prezentita plano”. Tio ne veras nek ĝustas. Mi vidas, ke oni propagandas grandan miskomprenon pri tio, verŝajne ĉar ankoraŭ mankas komprenkapablo pri la sinsekvo de la aferoj. Mi eĉ povus diri, ke la natura evidenta alternativo al la vendo estus ludono, sed ankaŭ tio ne estus ĝusta, ĉar efektive estas la malo: la ludono estas la originala instrukcio, kaj la vendo do estas prezentita kiel la alternativo al la ludono. La instrukcio de la Komitato ludoni la sidejan domon estas konebla de la diversaj komitataj dokumentoj, ĝi estis menciita en la publikaj retaj diskutoj de la Komitato kaj ankaŭ estis priparolita en la kunsido: kiel tiam informite, la Estraro ankoraŭ esploras per vizito de arkitektoj, kiom kostos renovigi la domon, kiu laŭ leĝaj reguloj nepre devos adaptiĝi por daŭripoveco kaj alireblo. Tamen, ĉar ankoraŭ ne povis plenumiĝi tiuj taksoj pri renovigo fare de arkitektoj, ankoraŭ ne eblas pri tio konkrete raporti. Ĝuste tion mi diris dum la kunsido al la Komitato. Tamen mi povas kompreni, ke la situacio de UEA estas tiel komplika, ke ne ĉiuj povas facile kompreni la tuton. 🙂
(2) La artikolo ankaŭ asertas, ke “laŭ vicprezidanto Fernando Maia oni plu esploros, ĉu tamen anstataŭ vendi eblos ludoni la konstruaĵon. Laŭ li, la estraro nenion trudas al la komitato”. Ne aparte *mi* asertas tion, tio estas ankaŭ evidenta de la raporto, kiu reprezentas laboron de grupo, ne de unu homo. En la raporto prezentita al la Komitato, por kiu kontribuis la tuta Estraro, la Komisiono pri Financo kaj kelkaj komisiitoj, eblas legi: “La proponinto de la aĉeto akceptis atendi, ke *okazu prezento de tio al la Komitato kaj, okaze de decido por la vendo*, akceptis rezervi al la Asocio kelkajn monatojn por zorgi pri disponigo de la domo”. Mi ne talentas pli klare kaj eksplicite tion diri: “okazu prezento de tio al la Komitato kaj, okaze de decido por la vendo…”. Do originale kaj oficiale oni tekste informis, ke ne temas pri “trudita findecido”. Sufiĉas nur pli atente legi. 😉 Mi sincere bedaŭras, ke tio efektive ne estis novaĵo revelaciita de via blogo, ĉar jam en la raporto. Dankon pro la konstanta interesiĝo pri la vivo de la Asocio.
Estas fakto, ke en la prezentita plano mankas alternativoj, kio ja evidentus, se Fernando Maia citus la tutan koncernan alineon el la raporto, kaj ne nur la finon:
La Estraro subtenas la vendon nur de NB176, kies proponon ĝi taksas nemaltrafebla, aldone al tio, ke post movo de la menciitaj laborfakoj kaj de la Biblioteko Hector Hodler (vd. sube) ne estos finance sencohave teni la domon kaj investi al renovigo por ludono, kio ne portus saman gajnon. La proponinto de la aĉeto akceptis atendi, ke okazu prezento de tio al la Komitato kaj, okaze de decido por la vendo, akceptis rezervi al la Asocio kelkajn monatojn por zorgi pri disponigo de la domo.
Ĝuste tiel la afero estis prezentita ankaŭ dum la komitata kunsido. Estas kompreneble interese, se nun la estraro denove esploras alternativajn solvojn.
“Laŭ li, la estraro nenion trudas al la komitato”. Ne aparte *mi* asertas tion, tio estas ankaŭ evidenta de la raporto, kiu reprezentas laboron de grupo, ne de unu homo.”
Se vi diris ĉi tiujn vortojn:
“Tiu ĉi dokumento ne estas por voĉdonado. Ĉio kion ni faras, okazas sub la kompetento de la estraro kaj ĝenerala direktoro. Respondecas la ĝenerala direktoro, kiu havas memstarecon zorgi pri kontraktoj kun laboristoj kaj restrukturigi la fakojn. Same la estraro respondecas pri kongresoj kaj administrado, do ne estas bezono, ke la komitato voĉdonu pri tio.”
tio signifas ke la estraro ja trudas al la komitato decidon kiun nur la estraro faris aŭ faros. Tamen ankoraŭ restas neklaraj viaj vortoj. Ĉu vi celas diri ke: pri maldungo de oficistoj respondecas nur la direktoro; pri fordono de la organizado de UK al privatulo respondecas nur la estraro? Tio tamen ne estas “ĉio kion vi faras”. Vi volas likvidi Bibliotekon Hodler kaj movi la COn al alia lando. Tiuj agoj ne estas ordinaraj administraĵoj sed drastaj ŝanĝoj kiuj tuŝas la koron de UEA, pri kiuj vi devus havi la aprobon ne nur de la komitato (kiu laŭstatute “decidas pri la agado de la Estraro”) sed laŭ mi ankaŭ de la tuta membraro.
“Tamen mi povas kompreni, ke la situacio de UEA estas tiel komplika, ke ne ĉiuj povas facile kompreni la tuton.”
Mi reprenu la vortojn de Osmo Buller:
“La Estraro ĉesu pravigi siajn planojn … per minaco de financa kolapso de UEA. Tio estas intenca misgvidado, krom se la Estraro aŭ unuopaj estraranoj ne konas la veran staton.”
Do aŭ ankaŭ vi ne komprenas la tuton aŭ vi efektive intence misgvidas.
Ĉiukaze vi ne komprenas, ke pro mispaŝoj de antaŭaj estraroj multaj homoj jam perdis la fidon je UEA kaj vi kaj via estraro anstataŭ rekonkeri tiun fidon nur pliprofundigas la krizon tiurilate.
Bone, Fernando Maia estas la VICprezidanto. Kion diras la prezidanto? Ĉu Libera Folio ne demandis al li pri la afero, ĉu li ne volis diri ion?
Fernando Maia estas JAM la prezidanto!
Ekde kiam?
Ekde kiam li kondutas tiel.
Do mi estas la papo. Tio estas absurdaĵo. Estas efektiva laŭleĝa prezidanto de UEA. Se li ne volas estri la asocion, li rezignu. Dum li estas prezidAnto de UEA, li havas devojn.
78-jara prezidanto estas absurdaĵo, sed nu… li ne estas sola… la usona prezidanto Biden samaĝas… kaj vidu tion, kio nun okazas en Afganujo.
Kaj mi tute ne volas diri, ke maljunaj homoj ne povas esti en estraro, sed en posteno laŭkapabla kaj ne kiel prezidanto.
78-jara prezidanto estas same sensenca kiel la 35-jara aĝlimo de TEJO, kiam oni jam delonge ne plu estas junulo.
Aĝo ne estas problemo. Oftege junaj estraranoj de TEJO rezignas. Sed dum prezidanto ne rezignas, li estas la responsulo. Do, kion la prezidanto de UEA pensas pri la afero? Ni konas la opiniojn de Maia kaj Buller ktp. Sed kion pensas sro Charters? Ĉu LF ne demandis al li, ĉu li ne volis respondi?
Responculo, kompreneble…
Ankaŭ ne…. 🙂 “respondeculo”.
Jes, ja. Damna vorto.
Responsulo = respondeculo.
“Do mi estas la papo. Tio estas absurdaĵo.” – Vi certe pravas: via aserto ke via estas la papo ja estas absurdaĵo.
Ja ne temas nur pri adaptiĝo al novaj tempoj por oferti novajn servojn. Forte lamas eĉ la “tradiciaj” servoj kiel libroeldonado.
En la 1980aj jaroj mi sidis kun Osmo Buller en roterdama kafejo. Li komentis: “Per ĉiuj niaj libroj UEA gajnas monon”. Oni do supozas, ke UEA gravigas la eldonan agadon, ja samtempe kaj kultura agado kaj enspezofonto.
Mi do esploris la katalogon por ekscii, kiom da libroj UEA eldonis en la lastaj kvin jaroj. Kaj la rezulto min ŝokis.
2016: 0
2017: 2
2018: 1 (nekredeble kosta)
2019: 1
2020: 1 (nekredeble kosta), kuneldono
2021: 0 ghis nun
Jen la libroj:
Internacia Kongresa Universitato. 70a sesio. Red. A. Wandel. UEA. Rotterdam. 2017. 189 paĝoj. Prezo: 24.90 €
Zamenhof en Varsovio. Roman Dobrzyński. UEA. Rotterdam. 2017. 160 paĝoj. Prezo: 9.90 €
Movadaj insuletoj. Vivo kaj agado de esperantistoj en Indonezio. Heidi Goes. UEA. Rotterdam. 2018. 287 paĝoj. Prezo: 42.90 €
Homa lingvo, La / Human language. William E. Collinson. Red. Angela Tellier, Wim Jansen. Tradukis S. Davies. UEA. Rotterdam. 2019. 254 paĝoj. Prezo: 15.00 €
De ideoj al agoj. 70 jaroj de Unesko. Cristina Stanca-Mustea. Tradukis kolektivo. Unesco / UEA. Paris / Rotterdam. 2020. 228 paĝoj. Prezo: 39.00 €
Do: en kvin jaroj UEA sukcesis eldoni kvin librojn (kion verŝajne sukcesas ankaŭ vigla loka klubo). Unu el ili kuneldono kun Unesko, unu la tradicia IKU-libro kaj du nekredeble kostaj (ĉ. 40 €, kio sendube forte malpliigis vendojn). Apenaŭ atentinda rezulto. Krom se la tiamaj vortoj de Osmo Buller ne plu validas (kiu faris analizon prian?), UEA komplete neglektas eĉ “tradician” kultur- kaj enspezofonton.
Mi komprenas, ke UEA estas malmoderna asocio nur peze kaj malfacile eniranta novajn vojojn. Sed eĉ la konatajn kaj bone mapitajn vojojn ĝi ignoras??
Kiel alia komentanto diris: UEA ne vekas fidon.
Vi bone memoras, kvankam ne ĉiu unuopa libro estis enspeziga, sed la libroj kune. Profitaj libroj ebligis eldoni ankaŭ tiujn, kiuj apenaŭ aŭ tute ne repagis sin mem. Kiel vi skribis, la eldona agado de UEA praktike ĉesis, sed dank’ al antaŭaj jaroj ĝi plu restas sur la dua loko en la statistiko de La Ondo de Esperanto pri eldonitaj titoloj en la periodo 1991-2020. Ĉar kiel direktoro mi gvidis la eldonan fakon, mi estas iom fiera pri tio.
Estas multo pri kiu vi rajtas fieri, S-ro Buller. Vi estis la fortega ankro en ŝtormoj. Homo profesie sperta, kapablega, sindona, ĉiam racia, deca kaj honesta. Sen vi UEA estus jam delonge perdiĝinta… tio estas mia sincera konvinko.
Se heroon en Esperanto mi havas, sen iu ajn dubo estas vi.
Seriozan komunikproblemon havas la estraro. Ankaŭ La Ondo tekstas “UEA vendas sian domon en Roterdamo kaj fordonas siajn bibliotekon kaj arkivon al Aŭstrio kaj Slovakio”.
Nun Maia riproĉas al Libera Folio misinformi sed do estis la estraro kiu mallerte aŭ misinformis, aŭ ĉu tamen komence estis plano diktatore kaj minace puŝi planon okazigi finruinigon de UEA per vendo de domoj, libroj kaj transdono de taskoj? Ĉar verdire, krom la nomo, kio ankoraŭ restus, se oni efektivigus tiun diablan planon?
Mi demandis simile sub la antaua LF-artikolo pri tiu temo kaj ricevis la jenan respondon (kiu ricevis ghis nun 18 shatojn):
Aparte amuzas la parolo pri la “granda domo”. Ne nur la estraro vivas en alia spacotempa realeco ol ni simplaj kolegoj, sed ankau tiu domo ekzistas en aliaj dimensioj ol la konataj. Foje ghi estas “granda”, foje ghi estas malgranda kaj oni plendas pri spacomanko.
Mi pli kaj pli konvinkighas, ke UEA estas transreala asocio.
Ankaŭ Horoldo Komunikas diskonigis la novaĵon jam la 15an de aŭgusto.
Asertoj de sinjoro Maia aspektas hipokritaj kaj eĉ parte trompaj. Ŝajne, ĉio estas firme decidita, sed la estraro ne havas kuraĝon por tuj ĉion diri, ĉar timas kritikon.
Grigorij, vi tre bone kaptis la esencon.
Jes, la impreso estas ke ili misprezentas aferojn por kaŝi la verajn planojn.
Ekzemple, Maia diras:
“Nuntempe malmulte da homoj laboras en la oficejo. Ni planas movi la kongresan fakon, la libroservon kaj la bibliotekon. Ne sencos teni la domon kiel ĝi estas nun”
Do, li kvazaŭ diras ke unue ilia celo estis forigi oficistojn, la kongresan fakon, libroservon kaj bibliotekon kaj nur post tio ili rimarkis ke la domo estas malplena kaj ne indas teni ĝin.
Laŭ mi pli kredeble estas inverse: unue ili decidis movi la oficejon al alia lando (danke al la senĉesa martelado de la obsedita Corsetti kun la apogo de tiuj kiuj havas personan intereson en la afero) kaj poste ili pensis kiuj estas la obstakloj kiuj malebligas tion: oficistoj, libroservaj stokoj kaj Biblioteko Hodler. Do ili sisteme agis por forigi la obstaklojn.
La “obsedita Corsetti” estas la konstanto en la ruinigo de UEA, jam de antaŭ 20 jaroj:
” la sinteno de Renato Corsetti al la CO estis ĉiam baze negativa. Por li la CO estas balasta burokratiaĵo, kiu rabas rimedojn for de “vera” agado – pensado, kiun mi kategorie rifuzas.”
https://www.liberafolio.org/arkivo/www.liberafolio.org/2005/UEA/Demisioj/bullerdemisialetero/
Nun la obsedita Corsetti eĉ volas, ke la CO translokiĝu al Vjetnamujo. El la komitata diskutlisto:
“mi nur bedaŭras, ke la estraro tro malrapide decidas kaj efektivigas la transloĝigon kaj al Slovakujo anstataŭ al Vjetnamujo”…
Ĉu Corsetti vere unue mortu antau ol tiu ruinigo de UEA ĉesos, aŭ ĉu oni vekiĝos tamen antaŭ ol li kaj lia idearaĉo komplete ruinigos la asocion? La CO-n li cetere jam komplete detruis.
Estas jam tempo por singarda, surloka rekonstruado de la CO anstataŭ plusekvi la frenezaĵojn de Corsetti. Sufiĉas jam.
Fakte VICprezidanto ne povas fari rektajn asertojn. Tio estas rolo de prezidanto. Kion diras sro Charters?
Via senĉesa klamado por apero de la prezidanto vekas la (intencan?) impreson, ke vi volas “protekti” la vicprezidanton senŝarĝigante lin de respondeco: ĉar “vicprezidanto ne povas fari rektajn asertojn” (kie aperas tio?), do liaj vortoj estas sensignifaj kaj liaj diritaĵoj kaj dirotaĵoj havas nenian gravon aŭ pezon. Sekve: li ne respondecas (eĉ pri la propraj vortoj), ni do lasu lin trankvila.
Vian klamadon por apero de la prezidanto devus akompani samtempa klamado por malapero de la vicprezidanto, ĉar laŭ vi li ne rajtas aserti ion ajn kaj do nur konfuzas sennecese la situacion ankoraŭ pli. Eble vi eĉ pravas.
Do, vi ŝajnas protekti la prezidanton. Imagu ke vicprezidanto de Rusio anoncas vendado de Kremlo, ĉu vi ne demandus ”Kion diras Putin”? ”Ho, tio ne gravas, la vicprezidanto jam decidis”. Alie, kiu estas vicprezidanto de Rusio aŭ Usono, oni apenaŭ konas ilin.Ĉu ne gravas opinio de Chartres? Prezidanto ne rajtas diri simple ”forgesu kion diris la vicprezidanto, mi decidis alie”?
Kaj vi ŝajnas protekti la vicprezidanton.
Tiu ĉi diskuto ne havas sencon. Ene de la estraro povas esti diversaj opinioj sed ĝi elpaŝas publike kiel unu tuto. Se la vicprezidanto publike diras ion kiel estrarano, tio estas la pozicio de la tuta estraro. Vi ne vidos publike unu estraranon kontraŭdiri alian. Vi neniam vidos kiu estrarano voĉdonis por aŭ kontraŭ decido sed aŭdos ke decido estas farita de la tuta estraro. La diskutoj de la komitato estas publikaj, tiuj de la estraro ne. Se estrarano estas nepre kontraŭ iu decido de la estraro kaj volas distanciĝi de ĝi, li/ŝi demisias.
La estraro misinformis la komitaton (kaj la membrojn). La estraro estu eksigita, malfondita kaj neniu decido rajtu okazi gxis nova estraro ekfunkciu!
Komitato, VEKIGxU!!!
La sola kapabla homo en la estraro estas Amri Wandel. Li estu la prezidanto de UEA kaj la aliaj estraranoj iru for.
Eĉ komitatanoj ne scias, kiel statas la CO kaj aliaĵoj de UEA.
Vidu la saĝajn kaj memkompreneblajn demandojn de komitatano Lipari en la komitata listo: “[…] la oficejo, pri kiu cetere la plej multo el ni havas ne klaran bildon. Kiu laboras tie? en kiu rolo? kun kia kontrakto? kiom da volontuloj estas tie? ĉu de UEA ĉu de Tejo? kiu pagas la luadon de la ĉambroj en la volontula domo? kiom uea enkasigas per tiu luado?” (https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1377)
Certe temas ne pri malscio de unuopa komitatano. Mi vetas, ke apenaŭ unu el dek komitatanoj kapablus respondi tiujn demandojn. Se entute.
Kaj tiu komitato volas la 18an de septembro decidi pri forvendo de la CO kaj translokigo de la servoj/produktoj al alia(j) loko(j)? Sen eĉ scii, kiu entute laboras kie pri kio? Sankta madono…
Eble ne la Komitato volas tiel rapide decidi:
Estas klare la estraro kiu puŝas kaj hastas. Orlando Raola pasintan komitatkunvenon jam plendis, ke la Komitato ankoraŭ ne pretas decidi.
La plano prezentita de la estraro estas absolute amatora. Oni puŝas nur unu “solvon”, ne mencias alternativojn kaj kalkulojn de kostoj de alternativoj.
Oni ne klarigas, kiel oni investus la monon, se oni vendus ĝin. La plano ne donas respondon al la demando, ĉu ludono estas interesa alternativo.
Oni ne klarigas (nek priparolas la avantaĝojn/malavantaĝojn) kial oni ne povus restarigi funkciantan CO-n en malpli kosta lando.
Kun tiom grandaj ŝanĝoj por la asocio, oni ankau devus havi tre precizan, klaran planon pri la estontaj taskoj, servoj, produktoj liverotaj de UEA… ankaŭ tion mi ne vidas.
Kaj se E@I subite malaperus pro iu ajn kialo? La estraro asertas, ke ne estas bonaj alternativoj, do se E@i malaperus, UEA restus sen organizo, kiu povus liveri la servojn kaj UEA mem ne plu havus oficistojn, kiuj povus prizorgi tiujn servojn, unuvorte:katastrofo.
La prezentita plano estas tiel amatora – neniu sin mem respektanta organizo / Komitato devus akcepti ĝin kiel la bazon por tiom gravaj ŝanĝoj.
Oni nomas ĝin “plano pri financa resanigo”, sed pli bona titolo estus “plano pri ruinigo”.
Sankta madono.. vi estas bona katoliko, Francisco 😉