La rezultoj de la Belartaj Konkursoj de UEA 2021 estis prezentitaj en aparta premia festo kadre de la Virtuala Kongreso en dimanĉo la 19-a de septembro. Partoprenis entute 188 verkoj.
Laŭ la prezentado dum la Premia Festo, la suma nombro de konkursaĵoj ĉi-jare estis rekorda. Kompreneble, ĉar oni enkondukis novajn branĉojn, ne estas tute komparebla situacio. Tamen, ankaŭ se oni rigardas la tri ĉefajn aŭ ĉiamajn branĉojn poezio, prozo kaj teatraĵo, la nombro estas preskaŭ rekorda – nur en 1988 kaj 1992 la nombroj en tiuj tri branĉoj sume estis pli altaj ol ĉi-jare.
Rezultoj de la Belartaj Konkursoj 2021 laŭ branĉo
Eseo
1-a premio ne aljuĝita.
2-a premio: Por ke ĉiu komprenu ĉiun. Aleksander Melnikov, Rusio
Honora mencio: Tridek malmortoj de Danielo. Roman Dobrzyński, Pollando
(8 verkoj, 6 aŭtoroj, 6 landoj)
Infanlibro de la jaro
La aventuroj de Jombor kaj Miki. Julian Modest; Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro, Kroatio.
(6 verkoj, 4 aŭtoroj, 4 landoj)
Kantoteksto
1-a premio: Ekas la nokto. Antonio Valén, Hispanio.
2-a premio: Kanto trista. Richard Hable, Aŭstrio.
3-a premio: Robinson’. Petro Palivoda, Ukrainio,
Honora mencio: Bela rev’. Ewa Grochowska, Francio.
Honora mencio: La balado de l’ kukolo. Serĝo Sire, Francio.
(19 verkoj, 12 aŭtoroj, 11 landoj)
Poezio
1-a premio: Koren de mallumo. Miĥail Frolov, Rusio.
2-a premio: Ĉe via cindro. Benoît Philippe, Germanio.
3-a premio: Ĉe la martkomenco. Choe Taesok, Sud-Koreio
Honora mencio: La sonĝo. Evgenij Georgiev, Kazaĥio.
(67 verkoj, 36 aŭtoroj, 23 landoj)
Prozo
1-a premio: Mi trinkas vino. Francisco Javier Moleón, Hispanio.
2-a premio: Parade antaŭ la reĝo. Anna Löwenstein, Britio.
3-a premio: Kredi. Sara Spanò, Italio.
(38 verkoj, 25 aŭtoroj, 17 landoj)
Prozo, subbranĉo mikronovelo
1-a premio ”Paula Adúriz”: Mia sozio. Jorge Rafael Nogueras, Usono.
(45 verkoj, 27 aŭtoroj, 16 landoj)
Teatraĵo
Neniu premio aljuĝita.
(1 verko, 1 aŭtoro, 1 lando)
Teatraĵo, subbranĉo monologo kaj skeĉo
Neniu premio aljuĝita
(4 verkoj, 2 aŭtoroj, 2 landoj)
Fonto: OLE (Originala Literaturo Esperanta)
Kiam Eldonejo Dokumenta Esperanto-Centro translokiĝis al Britio?
Nun ĝi retranslokiĝis!
Kial la premioj cxefe iras al konataj nomoj, plej ofte veraj veteranoj. Cxu junuloj ne atingas la nivelon de la jxurio? Aux cxu necesas havi konatan nomon?
Mi komprenas
Premifesto de la Belartaj Konkursoj kaj Tago de Veteranoj 2021 fermos la virtualan kongresejon la 19-an de septembro
Gazetaraj Komunikoj n-ro 979 (2021-09-15)
Kvankam mi kutime ne trovas prikomentindaj tiajn komentojn (kies celon, sincere, mi ne tute klare vidas), ĉi-foje mi faros escepton.
> Aŭx cxu necesas havi konatan nomon?
La ĵurio tute ne scias, kiu estas la aŭtoro de ĉiu verko. Oni juĝas la verkojn laŭ ties (mal)meritoj kaj ne laŭ la nomo de la aŭtoro, kiu, kiel dirite (kaj kiel ŝajne necesas insisti, kvankam estas plene evidente eĉ el la regularo*), restas komplete anonima al la ĵurianoj: ili ne scias, kiun ili prijuĝas.
Do ekz. Anna Löwenstein gajnis premion ne pro tio, ke ŝi estas fama kaj konata aŭtorino, sed pro tio, ke la ĵurio opiniis ŝian prozaĵon inda. Nur poste la ĵurianoj malkovris, ke ili donis premion al Anna Löwenstein.
> Cxu junuloj ne atingas la nivelon de la jxurio?
Kiel dirite: ĵurianoj ne scias, kiu verkis kion, do la aĝo de la aŭtoro ludas nenian rolon. Se malmultaj verkoj de junuloj premiiĝas, tio evidente ŝuldiĝas al la kvalito de la verkoj sed certe ne al la aĝo de la aŭtoro. Ĉu do tio signifas, ke junuloj kutime ne atingas la nivelon deziratan de la ĵurio? Eble. Aŭ ĉu malmultaj (altkvalitaj) junuloj partoprenas? Ankaŭ eble. Eĉ ambaŭeble.
Tamen ne ĉiam per aĝo mezuriĝas la saĝo: ĉi-jare ni havas ekz. junulon gajnintan la unuan-ununuran premion en unu el la branĉoj (Jorge Rafael Nogueras). Eble ankaŭ aliaj premiitoj estas junaj (kion precize signifas “juna”?), oni ja ne havas tiun informon. Mi ĵetis rigardon al la listo de BK-premioj kaj eltrovis, ke mi mem gajnis mian unuan premion, kiam mi estis nur 20-jara. Kaj eĉ plenaj “novuloj” povas ricevi premion: laŭ sia propra diro Sara Spanò (certe ne en “veterana aĝo”) unuafoje partoprenis kaj tuj ricevis premion.
* El la BK-regularo: “La konkursanto sendu retmesaĝe siajn konkursaĵojn […] indikante la pseŭdonimon elektitan por ĉiu partoprenanta verko, kune kun la veraj nomo kaj loĝa kaj retpoŝta adresoj. Por konservi la striktan anonimecon, la sekretario kopias la koncernajn konkursaĵojn en novan elektronikan dosieron kun la pseŭdonimo sed sen la veraj nomo kaj adreso, kaj sendas ilin al la koncernaj juĝantoj”.
Gratulojn, Francisco, kaj same al ĉiuj aliaj premiitoj.
Francisco Javier, mi dankas vin pro tiu respondo (kaj ĉefe pro tio, ke vi nomis min “junulo”!) 😀
Mi profitas la momenton por gratuli vin pro via ĉi-jara venko en la branĉo Prozo.
Dankon por la klarigoj. Mi nur miris pri la longa listo de konataj nomoj de meritplenaj veteranoj inter la premiitaj.
Ecx se la transdono okazas formale anonima, la stilo kaj la temoj de niaj veteranoj estas konataj. La Esperanto-Mondo de literaturo estas tre limigita, kaj cxiam la samaj personoj reciproce recensas, lauxdas, invitas.
Ni vidos cxu estas pli junaj personoj premiitaj kaj cxu la temoj estas aktualaj kaj interesaj. Sed supozeble por ekscii tion, oni devas acxeti la multekostan libron, kiu vendeblos post kelkaj monatoj.
Ĉu vere 9,90€ igas libron multekosta?
Por iuj, ĉio kio ne estas senpaga, estas multekosta.
Ĉu vi bonvolus klarigi al ni, kio estas “vera veterano” kaj kio estas “junulo”? Ekde kiam, laŭ vi, oni ne plu estas junulo. Vi konstante grumblas kontraŭ la maljunuloj. Al kiu aĝkategorio vi apartenas, laŭ vi?
Jen interesa demando. Ĉiuokaze, kiam mi estis ĵusa freŝbakito, s-ro Schnell jam estis unu el la lokaj aktivuloj en la movado.
La pupo:
“Jes, mi estas unu el la plej elstaraj intelektuloj de la tuta mondo. Jesss, mi estas kiel en la estraro de UEA Fernando Maia. Jes, mi estas la Fernando Maia de la pupoj”
Bonega mokŝerco, kiu rideksplodigis min, bedaŭrinde dum kelkaj sekundoj nur, ĉar tuj denove ekkonsciinte pri la grandega damaĝo, kiu nun estas kaŭzata al la pli ol centjara Universala Esperanto-Asocio fare de homo, kiu estas Esperantisto nur de 15-16 jaroj kaj havas neniun historian konscion kaj nun detruas la laboron de generacioj.
Kiom da jaroj oni devus esti Esperantisto, laŭ vi, antaŭ ol havi la kapablon taksi kaj juĝi aferojn?
Vendo de bildingo ne signifas detruon de laboro de generacioj.
Sed estas certe, ke inerto signifas perdon de ĉio.
Cetere, kiel vi scias ke iu aparta homoj “havas neniun historian konscion”?
(1)
Licxjo, ĉu vi havas ankaŭ veran, kompletan nomon? Plaĉus al mi scii, kun kiu mi parolas.
Kompreneble ne eblas doni klaran respondon al via demando.
Se iu estis Esperantisto de dek jaroj kaj (kvazaŭ) profesie studis la historion de UEA kaj aliaj E-organizoj, li povas scii pli ol Esperantisto de 20 aŭ 30 jaroj.
Nun responde al viaj aliaj asertoj/demandoj.
Unue, mi ŝatus rimarki, ke “bildingo” ne estas E-vorto, uzu “domo-n” aŭ “konstruaĵo-n”.
“Inerto” devas esti “inerteco”.
La afero estas multe pli komplika ol “nur” vendo de domo:
Tio estas nur kelkaj punktoj, vi vidas, ke temas pri multe pli ol nur domovendo.
Mi opinias kun vi, ke inerteco en la nunaj tempoj, certe kondukos al perdo.
UEA devos oferti al la membroj indaj servoj, sed tiujn servojn ĝi povus/os mem oferti. Ne estas neceso sin dependigi de eksteruloj.
Kaj ĝuste tie troviĝas la problemo: Anstataŭ direkti la atenton al tio, kio estas inda oferti al la membroj, la nuna estraro nur likvidas la oficistojn, la oficejon kaj volas vendi la domon. Tion ili nomas “resanigo de financoj”. Nu ja… infano povas fari tion… sed vera resanigo de financoj estas multe pli komplika.
“Licxjo, ĉu vi havas ankaŭ veran, kompletan nomon? Plaĉus al mi scii, kun kiu mi parolas.”
Ŝajnas, ke vi estas sufiĉe inteligenta por facile solvi la financajn problemojn de UEA, sed ne sufiĉe inteligenta por trovi la veran nomon de Liĉjo alklakinte la maldekstran bildeton…
(2)
Necesas, baze:
Simple fermi ĉion, maldungi ĉiujn, estas io, kio ĝenerale faras nur firmaojn kaj asociojn, kiuj bankrotas. Kaj kun ĝia granda kapitalo, UEA absolute ne bankrotas.
Kaj por respondi al via lasta demando: Se homoj volas ŝanĝi organizon tiel drastege kiel nun okazas en UEA sen tuja, urĝa bezono kaj rompante multajn tradiciojn, tio indikas por mi, ke tiaj homoj ne havas historian konscion.
Cetere, “modernan konscion” la nuna estraro ankaŭ ne havas, ĉar bitlibroj, moderna retpaĝaro kaj aliaj modernaĵoj kutimaj al la nuna mondo ankaŭ ne videblas. Jes, la virtualaj kongresoj – kiuj nur multe kostas, ne alportas profiton al UEA kaj en kiuj partoprenas nur etetan parton de la esperantistaro.
La nuna estaro nun kuŝigas la fundamenton por multe da problemoj, sed tiam ili jam estos for kaj la damaĝo neriparebla.
…bedaŭrinde verkite nokte, kun multe da akuzativeraroj…
Pli gravas uz- aktivo ol akuzativo!
Kio… kio diable estas la bildo, kiu ilustras tiun artikolon en la ĉefpaĝo de liberafolio.org?
Temas pri unu el la marionetoj, kiuj regas en UEA.
Kies marioneto? Kiu regas Esperantujon el la ombroj?
Nekutimaĵo ĉe BK:
“Informo de la Komisiono pri la Belartaj Konkursoj de UEA: nuligo de premioj“