Eventuala decido pri vendo de la domo en Nieuwe Binnenweg 176 devas esti aprobita de la membraro en ĝenerala voĉdonado. Tian formalan proponon faris komitatano Dietrich Weidmann. La propono ricevis subtenon de pluraj aliaj komitatanoj, kaj sekve devos esti formale traktita ene de la komitato.
La komitata kunsido, dum kiu oni decidos pri la sorto de la domo kaj la arkivoj de UEA, okazos sabate la 16-an de oktobro. Laŭ la tagordo publikigita en la komitata listo de UEA, la unua horo de la kunsido estos fermita al la publiko. Ne klaras kial tiu parto de la kunsido okazos sekrete, nek kiu decidis pri la sekretigo.
La estraro proponas ke la domo estu vendita kaj la arkivoj de la asocio transdonitaj al la Aŭstria nacia biblioteko en Vieno. Jam pli frue la komitato decidis, ke la libroservon kaj kongresan administradon de UEA estonte prizorgu la organizaĵo E@I en Slovakio.
Ne ĉiuj komitatanoj kontentas pri la plano vendi la propraĵon de la asocio. Laŭ komitatano François Lo Jacomo, la estraro ne donas al la komitato sufiĉajn informojn por vere decidi.
– Interalie mi ne aŭdis sufiĉajn respondojn al la demandoj de Osmo Buller aŭ de Michela Lipari, pri la transira periodo ni nenion scias kaj finfine, ni ne precize scias, kion ni aprobas krom la fakton, ke ne estas alternativo, li skribas en la komitata listo.
Responde al tio, komitatano Dietrich Weidmann proponis, ke eventuala vendo ne okazu sen rekta aprobo de la membraro:
– Mi ĝis nun ne enmiksiĝis en la diskuton. Sed mi pensas, ke sen absoluta mizero ni ne devas vendi nian centran oficejon, eĉ tiam ne, se ni ne plu mem utiligos ĝin. Nemoveblaĵo en landoj kiel Nederlando aŭ Svislando estas fakte la plej bona kaj plej sekura maniero investi kapitalon kaj mi certas, ke oni, en kazo, ke oni urĝe bezonus monon, povus ankaŭ ricevi hipotekon je tre favora kondiĉo al nia nemoveblaĵo. Se tamen la komitato kaj estraro decidus vendi nian nemoveblaĵon, tiam mi fakte postulas, ke tia decido estu submetita al voĉdono de nia membraro.
La propono de Dietrich Weidmann tuj ricevis formalan subtenon de pluraj komitatanoj (Ruben Sanchez, Osmo Buller kaj François Lo Jacomo) kaj sekve oni devos ĝin formale pritrakti en la kunsido.
– Ade daŭras plialtiĝo de domprezoj en Roterdamo. La eliro de la ekonomio el la pandemia krizo nur akcelos ĝin, ĉar la urbo estas ŝlosile grava por la ekonomio de la lando, argumentis Buller.
Kontraŭis la proponon Michael Boris Mandirola:
– Mi komprenas la dubojn de multaj, sed mi memorigas ke nia asocio havas organon kiu ĝuste kompetentas fari analizojn kaj esplorojn pri tiaj kompleksaj temoj kaj mi emas ilin fidi.
– Do, mi demandas al la pledantoj de nevendado, ĉu vi estus persone pretaj respondeci pri tio? Ĉu vi pretus esplori pri la necesaj laboroj, serĉi firmaojn, peti proponojn, kompari ilin kaj asigni la laborojn, zorgi pri la konkreta efektivigeblo de la laboroj, kaj tiel plu? Mi dubas cetere ke multo el tio fareblus sen surloka ĉeesto. Sen solvo pri tiu punkto, mi taksus nevendadon tre problema elekto.
Endas/indas aldoni respondon al Mandirola fare de François Lo Jacomo, kiu pretas superrigardi renovigon de la CO:
https://groups.io/g/komitato-de-uea/message/1512
Ĉu la detruo de UEA finfine tamen estos haltigita?
Konsilo al la Komitato: Sekve forigu la detruantojn, instalu viglan, novan estraron sed antaŭ ĉio KAPABLAN estraron , kiu laŭlitere kaj laŭfigure rekonstruos UEA-n kaj kun respekto de ĝia riĉa historio gvidos ĝin en novan epokon.
Tiel ankoraŭ povus esti estonteco por UEA, kiu kunligas anstataŭ forpuŝas parton de la E-istaro.
Scivoleme, ĉu vi bonvolus mencii almenaŭ kelkajn taŭgajn kandidatojn por tiu nova, vigla kaj antaŭ ĉio kapabla estraro?
Bedaŭrinde en UEA la estraranoj estas elektotaj el nur komitatanoj, kaj multaj komitatanoj restas tre longe en la komitato – do, nova sango apenaŭ povas atingi la kapon de UEA.
Mi tute ne celas ke maljunuloj ne povus gvidi la asocion, sed malmulto ŝanĝiĝos en la komitato kaj estraro de UEA se enhave tiuj du grupoj apenaŭ ŝanĝiĝas tra la jaroj.
Kara Łukasz, kvankam ni malsamopinias pri starigo de CO en Pollando – kaj mi kredas, ke la freŝdata verdikto pri EU-leĝaro de la pola plej alta kortumo pravigas min – mi ankaŭ vidas, ke vi estas agema homo. Mi nun referencas al via plano por starigo de CO, al kiu skandale ne venis respondo.
Do eble vi estus taŭga kandidato?
Mi pensas, ke mikso de kelkaj junaj entuziasmuloj kaj kelkaj movadaj pezuloj estus plej dezirinda kombino.
Dankon pro via reago. Ĝi tamen ne respondas mian demandon.
(Parenteze, mi neniam proponis starigon de CO en Pollando. Mi ne opinias, ke estas aktuale konsiderinda movi juran sidejon de UEA kaj mia propono ne enhavis analizon pri tia eblo. Krome, tio ne estas temo de ĉi tiu artikolo kaj mi ne intencas remalfermi prian diskuton ĉi tie.)
Do kelkaj aliaj nomoj: François Lo Jacomo, Rakoen Maertens, Osmo Buller.
Certe estas aliaj.
Mi ne tiom bone komprenas vian demandon: ĉu vi volas sugesti, ke ne estas sufiĉe da kapablaj homoj?
Reage al via parentezaĵo:
CO estas multe pli ol nur jura sidejo.
Pro la detruo de la oficistaro en Roterdamo, iu ajn nova oficejo fakte fariĝus nova CO.
Kaj tiu nova CO devas kreiĝi, tiel ke UEA denove memstare povos organizi UK-ojn, funkciigi libroservon kaj disvolvi novajn, valorajn aktivecojn.
Espereble la detruojn de Maia kaj kompanoj UEA povu rapide lasi post si.
Mi ne havas certecon ĉu ekzistas sufiĉe da homoj ne nur kapablaj, sed ankaŭ samtempe disponantaj pri sufiĉe granda kvanto de libera tempo, kiun ili pretus dediĉi al tiom postula kaj maldankema tasko, kiel UEA-estraraneco (precipe kun tiom senespera komitato).
Jolanta van Holstein, alia bonega kandidato. Aŭ Kirill Ŝvedov.
Pri tempo: Mi pensas, ke UEA povus havi sistemon de “ministroj” kaj ŝtatsekretarioj, tiel dividante la taskojn kaj tamen ne trograndigante la estraron.
La komitata sistemo estas arkaa kaj ne taŭga por nia tempo, mi jam pli frue ie menciis tion.
Nun mi ne plu membras en UEA (antaŭ multaj jaroj mi eĉ estis junulara delegito). Tamen tio ne malhelpas min scii pri la graveco de la Centra Oficejo. Min ĉagrenigas la ideo vendi ĝian konstruaĵon, des pli senalternative. Kaj mi estas danka al nia amiko D.M.Weidmann pro lia opono al tiu ideo.
Alia solvo (ankaŭ doloriga, sed iom malpli) estus translokigi la Centran Oficejon al iu malpli kosta loko. Landoj liberaj sed samtempe malmultekostaj estas ege malmultenombraj; unu tia lando estas Islando. Oh, rusa aforismo diras, ke du transveturoj egalas al unu incendio. Sed kion fari, se kostoj estas neelteneblaj?
Mi ne subtenas la ideon de vendo de la domo che Nieuwe Binnenweg 176. Kaj certe ne kontrau la menciita prezo.
Tiun oferton povus akcepti nur iu kiu, ne konas la merkaton. Antau iom da tempo venidighis najbara domo ( https://www.funda.nl/koop/rotterdam/huis-87727541-nieuwe-binnenweg-165/ ). La elirprezo estis 1200000 kaj kredebla finprezo devis situi ie inter 1300000-1400000. 1 miliono estas prezo por kiu oni apenau povus acheti du mezgrandajn loghejojn en tiu strato.
Se oni tamen decidus vendi la domon, mi postulus fonodon de la komision, kiu garantios la travideblan transakcion (elekton de makleristo, justan prezotaksadon, ktp.).
Jes, la komitato devas konscii, ke mil taksoraportoj komisiitaj de la estraro kaj direktoro havas nenian valoron.
Mi samopinias, kun vi Tobiasz, ke oni ne devus vendi la domon, estas kaj monodetruo kaj detruo de kultura heredaĵo de Esperanto.
Nur friponoj povas elpensi ion tian.
Saluton, Tobiasz. Ĉu tiu domo menciita de vi estis nur oficeja aŭ ankaŭ/nur loĝeja? Kiu estas la konstrujaro de la domo? Ĉu ĝi estis renovigita antaŭ vendo? Ĉu eblas montri ĝin en Google Street View aŭ rehavi vendanoncon? Vi bonvenas sendi tiujn informojn al ni. Vi parolas pri “iu, kiu ne konas la merkaton”. Jam de pli ol tri nemoveblaĵaj fakuloj ni ricevas pritaksojn. Temas pri fakuloj. Neniu el ili ĝis nun indikis, ke nia oficeja domo valoras nuntempe pli ol 1 miliono (plej alta pritakso ĝis nun estis 980 mil EUR). Mi atentigas, ke nia oficeja domo estas nur oficeja, ne loĝeja (kio do malaltigas la prezon), ĝi estas de antaŭ pli ol 130 jaroj (muroj konstruitaj per la larĝo de unu briko kaj duono, grandparte malnova ligna strukturo, lastaj renovigoj ne portis strukturan ŝanĝon kaj kaj la domo donas malfortan energiŝparigon) kaj ĝi ne estas en la plej bona stato (malnovaj plankoj, malnova ŝtuparo, postulas renovigojn por ne nur por ludonado, sed por deviga alĝustiĝo al leĝa normo pri energinivelo C, kio reduktas la valoron de la domo). Endas kompari nur similaĵojn. Ni akceptas helpon de homoj, kiuj pretas konstrui la komprenon ĉirkaŭ tiu temo. Vi bonvenas kontakti nin por tio. Aliaj homoj jam estis kontaktitaj kaj kunlaboras. Antaŭdankon ĉiel ajn pro viaj respondoj.
Kia amatoraĵo. La tagordo por sabato mencias “propono kaj decido” rilate Nieuwe Binnenweg 176 kaj nun en forumo vi ankoraŭ petas helpon por “konstrui komprenon ĉirkaŭ tiu temo”…
Maia, vi estas belparolanto, mensoganto kaj fuŝulo, sed plej grave, detruanto.
Feliĉe pli kaj pli da komitatanoj vekiĝas kaj kontestas vian frenezan planon.
Historio ne kare rememoros vin, pri tio estu certa.
Por identigi lin ‘mensoganto’ prezentu konkretajn pruvajhojn; alikaze via mem estas la de vi malshatata belparolanto kies amatorajhoj damaghas .
Estas tre simple: Maia kaj kompanoj prezentas la vendon kiel necesecon, kaj evidente tio estas mensogo, same kiel la “neceso” detrui la tutan CO kaj maldungi la tutan oficistaron je skandaleca kaj malhoma maniero.
Eble li eraras dirante ke vendo estas neceso, se sen ia ajn kondicho li tion fakte diris, sed tio ne estas mensogo. Oni ne akceptas mensogantan estron char tiu akuzo estas gravega. Simpla afero tamen estas grava diferenco inter mensogo kaj eraro samkiel malverajho ne necese estas mensogo.
“Oni ne akceptas mensogantan estron”
Ĉu? Eĉ prezidentoj de landoj mensogas nepunite. Ĉu vi vere kredas, ke la dormema komitato de UEA farus ion?
Ĉio, kion Maia volas, estas liberigi monon.
Kara Leon, mi bedaŭras la bildon, kiun vi subite kreis pri mi. Mi ne bedaŭras pro mi, sed pro tio, ke neniu devus vivi en malamo tiel, kiel okazas al vi lastatempe. Mi pensas, ke vi ne meritas tion. Mi konfesas, ke mi iom miras pri kiel valora estas UEA por vi, se de du jardekoj vi ne membras en UEA (laŭ via propra informo al mi en julio). Mi ĉiam disponeblos por interparoli, sed gravas, ke tio kaj ĉio okazu respekte. Mi neniam perdos la esperon, ke per respekto kaj dialogo la homaro finfine venkos.
“Ke … la homaro finfine venkos.” – Kiaj grandaj vortoj! En vero temas ne pri homara milito, sed pri la vendo de nemoveblaĵo for el la asocia posedo, egale kian bombaston oni provas surŝmiri.
Fernando: Estas pluraj kialoj pro mia nemembreco de du jardekoj: Kialoj ligitaj al UEA kaj personaj – sed tio nun tute ne gravas:
Ĝuste en momento kiam mi konsiderus remembriĝon, UEA troviĝas en pli granda mizero ol iam antaŭe.
Vi certe ne estas la sola kulpulo pri tio -aserti tion estus samtempe malhoneste kaj atribuo de tro da honoro.
Tamen vi ja estas tiu, kiu nun – anstataŭ turni la ĉaron kaj doni novan estontecon al UEA – donas la finajn batojn al la asocio.
Mi komprenas vian miron pri kiel valora estas UEA por mi:
Antaŭ 20 jaroj, kiam mi membris en UEA, ĝi ankoraŭ estis floranta asocio kun multe da aktiveco, duobla membronombro kaj vigla Centra Oficejo kun sindediĉantaj oficistoj.
Universala Esperanto-Asocio estis asocio je kiu ĉiu E-isto povis fieregi – kaj, kompreneble, kiel nederlandano mi eĉ pli fieregis pro tio ke ĝi troviĝas en mia lando.
Kaj nun restas nenio, ĉio estas for: La membraro alarme malkreskis, servoj reduktiĝis al preskaŭ nulo, la tuta oficistaro for, la Centra Oficejo eliminita kaj la domo baldaŭ vendota.
Tio estas la kulmino de 20 jaroj da fiestrarado.
Kaj anstataŭ rekoni tion, vi plu daŭrigas laŭ la sama sakstrato.
Anstataŭ krei fortan organizon kun klara plano por la estonteco, kiu liveras indajn servojn por la E-istaro, organizo kun loko por ĉiuj… vi finance “resanigas” ĝin kiel negrave kiu ajn entreprenon kaj tute ne zorgas pri la detruoj, kiujn vi lasas post vi.
Kiam vi ne plu estos estrarano, la afero estos fermita por vi, sed la E-istaro restos kun la damaĝoj kaŭzitaj de vi kaj viaj kompanoj en la estraro.
Cedu vian lokon al alia persono, demisiu la estraro kaj ekprenu la stirilon novaj homoj, kiuj kapablas montri la vojon al pli bona estonteco, kiuj kapablas doni esperon – ĉu necesas rememorigi ke esper- estas la plej grava radiko en nia lingvo?
PS: Mi ne “subite kreis bildon” pri vi. Kiel mi povus? Mi apenaŭ konas vin. Mi nur reliefigis, kion vi faras, kaj kiel vi kaŭzas gravegan damaĝon al UEA.
Se vi opinias, ke mi grave misjuĝas vin, do reagu ĉi tie kaj defendu vin, ekspliku viajn agojn, kiujn mi konsideras ege detruaj por UEA. Alternative, vi havas mian retpoŝtadreson.
>Mi ĉiam disponeblos por interparoli
Bone. Ĉu do vi povas respondi al mi, kiel al eksa membro de UEA, jenajn demandojn:
1. Kial en ĉiuj informoj pri “financa resanigo” de la Asocio estas parolate nur pri redukto de elspezoj, tamen neniam — pri kreskigo de enspezoj (krom ideo luigi la domon)? Ĉu tio ne estas konstato, ke UEA ne kapablas proponi al la Esperantistaro ion subtenindan?
2. Kial nenie estis pridiskutata varianto lanĉi amasfinancadan kampanjon inter E-istoj kun konkreta celo konservi la bibliotekon kaj la arkivon (ili ja gravas por la tuta komunumo)?
3. Kaj, plej grave, kion vi kaj la aliaj en la estraro intencas fari por ke UEA povu proponi al la Esperantistoj ion bezonatan kaj apogindan, krom UKoj kaj la libroservo?
Fernando, tiu domo estas praktike samaĝa kun energiindico “E”. Ĝin konsistigas vendejo en la teretaĝo kaj loĝejo en du supraj etaĝoj. Mi ne scias la energiindicon de la UEA-sidejo, sed ankaŭ ĝi devus situi inter “E” kaj “F”. Ĝis nun mi aŭdis nur pri ofertoj, ne pri taksado, kiun oni aĉetas de ekstera firmao. Tio estas diferenco. Ĉiuokaze, kiam mi vendis domon antaŭ kelkaj jaroj la menditaj taksoj variis de 90 ĝis 125. Do 30% diferenco! En la fino ili servas ĉefe por aranĝi eventualan hipotekon kaj la finan prezon fiksas la merkato. Tial gravas, ke la oferto estu publika. Krome, la averaĝaj prezoj kreskis en Suda Hollando je 12% en 2021 kaj en Roterdamo eĉ pli. Tial la oferto ricevita de UEA jam kredeble eksvalidiĝis.
Kiel dirite, mi estas kontraŭ vendo de la domo kaj esperas ke la Komitato malkonsentos. La kvartalo de la centra oficejo multe ŝanĝiĝis en la lastaj jaroj kaj Roterdamo mem iĝas ĉiam pli prestiĝa kaj dezirate destino. En ĉi tiu semajno, je promendistanco de la CO oni malfermas la pleaj altan ĉielskrapulon en Benelukso. La strato Nieuwe Binnenweg estas rekonstruita kaj ĝi iĝas ŝika kaj komforta por loĝi kaj butikumi. La prezoj tie certe na malkreskos dum sekvaj jaroj.
Kara Tobiasz, mi bedaŭras, ke vi antaŭe “aŭdis nur pri ofertoj”. La originala informo pri la alternativo vendi la domon, nome la raporto de la Estraro de UEA, diras: “la pritakson de la domo ricevitan de la Ĝenerala Direktoro pere de profesia makleristo, subtenas la vendon de NB176 por oferto, kiu superu unu milionon da eŭroj”. Kiel mi jam informis, neniu el la profesiaj kaj sendependaj menditaj pritaksoj (oni notu la pluralon) indikis, ke nia oficeja domo valoras en la plej optimismaj kazoj pli ol 1 miliono da eŭroj. Mi plene konsentas, ke oni ne fidu nur unu pritakson kaj konsideru la merkaton. Tiuj tamen ne estas la solaj elementoj de la situacio, kiun nun oni analizas.
Ĉu eventuale vi parolis pri tiu ĉi anonco: https://maartenmakelaardij.nl/woning/rotterdam-nieuwe-binnenweg-165 ?
Se jes, la jam farita vendo de tiu domo (pri kio ankaŭ ni kompreneble konsciis) kontraŭ 1,2 miliono da eŭroj nur pravigas la pritaksojn de la makleristoj kaj la oferton de 1,075 milionoj (la diferenco inter la ofertoj estas 125 000 EUR). Mi amike informas, ke la nivelo de nia oficeja domo estas G, do la plej malbona, dum de tiu domo estas E (do du ŝtupoj supren). Diferenco de unu ŝtupo al alia povas esti, en la plej bonaj okazoj, de averaĝe 50 000 EUR (jes, ankaŭ por tio ni mendas konsulton de sendependaj fakuloj), kio sole povas distancigi nian domon de tiu alia jam vendita je ĉirkaŭ 100 000 EUR. Ni notu, ke tiu vendita domo estas ĉe la stratangulo (do pli valora ol la nia), estas por kombinita uzo (komercejo/loĝejo, do multe pli valora), estis amplekse renovigita kaj estas pli granda kaj pli proksima al la stacidomo ol la nia.
Tiu ne estas la sola komparo, estas aliaj, pluraj ĉe NB. Kaj tiajn komparojn la homoj laborantaj pri la temo ne faris solaj, sed ĉiam konsulte kun sendependaj fakuloj. La dokumentoj kune paĝas multe pli ol 80. Oni konsideru, ke por ludoni nian domon, UEA devas investi ne nur por pli bona energinivelo, sed por tuta renovigado. Tio signifas ne nur kelkcent mil eŭrojn, sed enorman tempo- kaj energi-investon. Se ni daŭre restos kun la domo, ni ne povos eviti tion, kio laŭleĝe nepre devos okazi.
En neniu momento estis natura prefero de homoj por la vendo, ĉar al ĉiuj ni tiuj domo kaj adreso estas karaj. Inkluzive kelkaj el la veraj monsubtenantoj de la Asocio estis ankaŭ kontaktitaj pri la temo, por ke ni komprenu niajn eblojn, se ni restas kun la domo. Sed la perspektivoj tiusence ne estas la plej kontentigaj. Jes, temas pri malfacila temo, sur kiu emocio emas gajni terenon. Tial ni devas esti ĉiam prudentaj en niaj konsideroj. Vendi sendube estos dolore. Tamen, se ni decidas por ne vendi, estus dece, ke tiuj, kiuj ne subtenas la vendon, vere prezentu solidan alternativon, kiu ne ŝarĝu la tutan Asocion je pli da kostoj. Ni esperu kaj laboru.
“En neniu momento estis natura prefero de homoj por la vendo, ĉar al ĉiuj ni tiuj domo kaj adreso estas karaj. “
Ne vomu mensogaĉojn. Ĉio indikas, ke vendo estis via intenco dekomence. Ĉiu, kiu ne estas tute blinda, povas vidi tion.
Kaj tiu mistera ofertanto pri kiu vi daŭre parolas kaj al kiu vi ŝajne volas vendi la domon, estas plej stranga afero.
“Tamen, se ni decidas por ne vendi, estus dece, ke tiuj, kiuj ne subtenas la vendon, vere prezentu solidan alternativon”
Ĉu same kiel pri la transdono de la libroservo kaj kongresa fako al e@i? Kiam fine “montriĝis”, ke nur via “alternativo” estas solida?
“Alternativo” per kiu vi simple ĵetis surstraten oficistojn laborintajn por UEA dum jardekoj.
Cetere, tiel ne funkcias en organizoj, sinjoro vicprezidanto;
Se la komitato decidas ne vendi la domon, estas al VI, efektivigi tiun decidon aŭ -eble pli bone- eksiĝi, kompreneble. Tiukaze ne eblas diri: Mi volas resti vicprezidanto sed aliaj okupiĝu pri la afero.
Kara Leon, laŭ mia kompreno vi bedaŭrinde insiste preferas sinteni nerespekte kaj estas katenita en viaj propraj imagoj, kiuj havas neniun realan bazon kaj eventuale spegulas nur tion, kio vi estas – mi ne scias, nek volas certi pri tio, ĉar tio koncernas nur vin. Mi nur rezervos al mi la rajton dume ne reagi al viaj mesaĝoj ĝis ili fariĝas akcepteblaj. Ne nur vi estas ne-membro de UEA, sed ankaŭ mi ne kapablas malsubiĝi al tiu diskutnivelo. Cetere mi miras, kiom longe ili estas akceptataj de tiu ĉi forumo, kiu fariĝas malprestiĝa pro la akceptado de tia sintenado. Eventuale la redakcio iam sukcesos moderigi kalumniadon, ksenofobion kaj similajn perfortojn en sia medio, krom se ili konsentas pri tio kaj tion ŝatas. Mi esperu, ke oni legu la oficialajn dokumentojn, komunikojn, enhavojn ktp. por havi ĝustajn informojn kaj vivu sane. La pandemio montris, ke ankaŭ mensa sanstato devas ĉiam esti grava aktuala temo. Mi reliefigas, ke mi bedaŭras tiun situacion de vi. Ĉiel ajn fartu bone ĉiam.
“Eventuale la redakcio iam sukcesos moderigi kalumniadon, ksenofobion kaj similajn perfortojn en sia medio, krom se ili konsentas pri tio kaj tion ŝatas.”
Sufiĉe grava – cetere senbaza – akuzo, negrave ĉu vi parolas pri mi persone aŭ pli ĝenerale.
Samtempe vi akuzas la redakcion de Libera Folio al kiu vi referencas per “forumo”.. Por via atento:
Ne temas pri “forumo” sed pri novaĵa kaj opinia retpaĝaro kun artikoloj al kiuj homoj povas reagi.
Miaopinie la moderatora laboro de la redakcio ne estas facila, sed ĝi samtempe NE akceptas “kalumniadon, ksenofobion kaj similajn perfortojn” dum samtempe konservante la liberan esprimrajton.
Ŝajnas, ke la rajto je libera esprimo vin ĝenas.
Vi zorgas pri Libera Folio, “kiu fariĝas malprestiĝa”….
Ĉar al vi ne plaĉas aliaj voĉoj nesubpremataj, LF ne “fariĝas malprestiĝa”, s-ro vicprezidanto…
Mi plene certas, ke MULTAJ, tre alte taksas LF-on.
Vi prefere zorgu pri UEA, kies prestiĝon vi tute detruas.
La konduto de S-ro Roijen vere ĝenas. Tute maleleganta konduto kaj kontraŭ la netikedo. Ĉu ne eblas normale argumenti? Kial oni devas ofendi, miskreditigi, misinformi ….?
Mi konsentas. La enhavo de liaj afiŝoj, kaj ilia nombro, vere malagrabligas la legadon de Libera Folio.
O. Williams:
Vi povus provi enhave reagi.
Ekz, kion vi celas, kiam vi parolas pri “miskreditigo” aŭ “misinformo”?
Mi preferus, se vi kontaktus la redakcion se vi opinius, ke aperas neallaseblaj aferoj:
https://www.liberafolio.org/kontakti-la-redakcion/
Via plendado pri mesaĝoj miaj sen fari iun ajn enhavan kontribuon al la artikola temo kondukas al nenio kaj estas infaneca konduto.
@Tobiasz mi same tre miris pri la proponata prezo (vi povas trovi mian komenton sub unu el la antaŭaj artikoloj pri la temo), sed poste mi vidis propraokule la makleristan dokumenton [en Nederlanda] – intertempe evidente venis taksoj de pliaj makleristoj kiuj subtenas la samon, sendepende. Endas memori ke la CO ne taŭgas en sia nuna stato por loĝi kaj tio grave malaltigas ĝian valoron. Krome, kiel menciis Fernando, pluraj ŝanĝoj devas esti efektivigitaj en la domo; tio certe plialtigos la prezon sed mi iom supozas ke kion UEA pagos por tiuj ŝanĝoj estos pli ol la plialtiĝo… Do efektive, la nune proponata prezo ja estas je 100.000 – 150.000 € pli ol la valoro de la konstruaĵo. Mi tamen opinias ke se estos definitiva decido pri vendo, oni lasu al la merkato oferti plej bonan proponon.
Kiom valoras maklerista raporto? Ne multe, certe ne en la nuna nederlanda merkato.
“Krome, kiel menciis Fernando, pluraj ŝanĝoj devas esti efektivigitaj en la domo; tio certe plialtigos la prezon sed mi iom supozas ke kion UEA pagos por tiuj ŝanĝoj estos pli ol la plialtiĝo”
Supozoj signifas nenion. Krome, ankaŭ estas alia ebleco: Se UEA renovigus, luigus la domon, ĉu por loĝado, ĉu al entrepreno, aŭ kombino de ambaŭ, la domo ĉiujare rentumus, do alportus enspezojn kaj la kapitalo de la domo restus netuŝita.
Kompanioj jam delonge grandskale aĉetas domojn en interalie Roterdamo kaj Amsterdamo por luigo kiel investo-objekton. Eĉ tiomgrade ke ne plu restas pageblaj loĝejoj por privatuloj, kiuj volas aĉeti loĝejon.
Kaj ĝuste en tiuj favoraj cirkonstancoj la estraro de UEA volas vendi la domon. Frenezaĵo.
Ekde vendo de mia loĝejo mi havas limigitan fidon al tiaj profesiaj taksasdoj. Kaj la prezoj daŭre kreskas. Mi esperas, ke ĉio ĉi ne estos necesa kaj la domo resots ĉe UEA.
Bona ideo fondi komisionon! Ĉu oni ne povus demandi ĉe la nederlanda Esperanto-Asocio, ĉu iuj membroj pretus eniri komisionon?
La epoko finiĝas…
LA KOMITATO DE UEA de eksa komitatano
(Pardonon pro miaj kutimaj gramatikaj eraroj! Miaj vortaroj nun estas en kofroj!)
‘eksa’ estas malghusta termino en tiu senco ke neniu australiano levas la manon por anstaui min kaj neniu respondas al miaj petoj fari tion. Ho, ve. Pro personaj kialoj mi ne havos tempon en 2022 esti komitatano * kaj char mi nun pakas kofrojn por tanslokighi al fora kvartalo de Adelajdo mi ne vochdonos pri vendo de la CO.
*
https://www.bandeeducation.com/the-president-of-the-australian-esperanto-association-and-an-adelaide-city-councillor-open-esperanto-centre-in-the-cbd
Miakulpe – mi malbone komprenas la sistemon inter australiaj esperantistoj por elekti, selekti au baloti por decidi kiu estos la neksta komitatano A de UEA por reprezenti nin rilate al gravaj decidoj pri la estonteco de la fizika sidejo de UEA en Roterdamo.
Kie legighas la sistemo por elekti komitatanon???
Amike
Paulo
Kara Paulo, ni diskutu pri tio retpoŝte, en la retlisto Komitato-de-UEA aŭ private, ne en la komentoj de Libera Folio.